RSS

Aktuale



Intensa lingvokurso  2010-01-30

Kursoj por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj. Ankaŭ individua helpo, konsilado pri gramatiko. Intensa lernado en veraj viv-situacioj. Lernado, konversaciado dum farado. Plibonigo de parolkapablo, lernado de vortoj per ludoj!
Dato : 12-14.02.2010, 16 instruhoroj
Kurskotizo : 40 EUR, rabato por asociaj membroj kaj gejunuloj.
Loĝado : Favore en la Esperanto-domo en Esperanto-volontulejo (moderna, bone ekipita loĝejo), ni povas helpi trovi por vi feriodomon, hotelĉambron en la urbo.
Laŭeble kunportu dormosakon.
Kursmaterialoj ne kostos. Libroservo kun favoraj prezoj je dispono.
Kursgvidantoj : Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy (diplomita Esperanto-instruistino, estrarano de ILEI)
Reta aliĝilo :
http://ic-herzberg.de
Vesperaj, libertempaj amuzaĵoj, muziko, filmoj en Esperanto. Urborigardado en Esperanto-urbo: http://herzberg.de
Informoj:
http://esperanto-urbo.de
Kontakto : esperanto-zentrum@web.de


Adiaŭo kun supo  2010-01-27

Hungara gulaŝ-supo por koreaj gastoj: la klubanoj kaj kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg adiaŭis la korean familion, kiuj staĝis en Herzberg dum januaro. Kantado, plora adiaŭo post sukcesa, ĉiutaga lingvolernado, klerigado kaj multaj jarkomencaj eventoj en la Esperanto-urbo. Fotoj en la albumo.


Klubkunveno kun korea vespero  2010-01-21

Merkredo estas la regula kunventago por Esperanto-kursanoj, klubanoj, amikaro en Interkultura Centro Herzberg. La unua kunveno en 2010 allogis multajn partoprenantojn, kiujn la gastoj el Koreio regalis per memkuiritaj specialaĵoj. Ĉiuj multe ĝuis la lingvajn lecionojn kun tiutipa speciala interkultura spertiĝo. Fotojn pri la interesa, bonetosa vespero vi povas vidi en la Fotoalbumo.


Zamenhof-ekspozicio en la kastelo  2010-01-15

En la kastela muzeo estas videbla ekspozicio dediĉata al d-ro Zamenhof, iniciatoro de Esperanto. Ĝi pretiĝis por la 150a datreveno de lia naskiĝtago kaj estis oficiale malfermata de urbestro Gerhard Walter komence de januaro 2010. Pli...


Festotagoj  2009-12-24

NI DEZIRAS AGRABLAN KRISTNASKON, BELAJN FESTOTAGOJN  KAJ FELIĈAN, SUKCESAN NOVAN JARON! 
JARO 2009 ESTIS EVENTO- KAJ REZULTOPLENA. EN 2010 NOVAJ DEFIOJ ATENDAS NIN.  Pli...


Decembraj eventoj  2009-12-22

Bona helpo en bona momento
La multflanka klerig- kaj instrulaboro, varbado por Esperanto en Herzberg – la Esperanto-urbo havis novajn atingojn en decembro. Al la farendaĵoj estis ricevita helpo de pluraj bonvolemaj helpantoj. Pli...


Zamenhof-monumento inaŭgurita  2009-12-17

La 15an de decembro por festi la 150an naskiĝtagon de la iniciatoro de lingvo Esperanto estis inaŭgurita monumento al Ludoviko Zamenhof en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Sur la monumento la tekstoj estas en kvar lingvoj: en la germana, en la ĉina, en la pola kaj en Esperanto.
La blanka marmora busto kun la nigra postamento estis pretigitaj en Ĉinio, la starigo sponsorita de Esperanto-amikoj, kluboj el la tuta mondo. Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la realigo de tiu projekto!
Fotoj estas videblaj pri la inaŭguro kaj la festprogramo en la kavalira salono de la kastelo. Bv. rigardi la fotoalbumon.


Bunteco bonas - Vielfalt tut gut  2009-12-15

La Esperanto-kantgrupo 'Buntaj birdoj' aktivis ankaŭ en decembro. La projekto Vielfalt tut gut - Bunteco bonas proksimiĝas al sia fino:
1. okazis bonsukcesa, festa kantvespero en Villa Juesheide, kie la maljuna aŭskultantaro ne nur ĝuis la belajn kantoj sed ofte kunkantis la konatajn melodiojn. Aplaŭdo kaj memfaritaj kukoj estis la danko al la internacia, diversaĝa kantantaro.
2. komenciĝis la registrado de la plurlingva kanto-bukedo, kiujn la projektpartoprenanta kantogrupo havas en sia repertuaro.
Bildojn vi vidas en nia fotoalbumo.


43a Studsesio kun Zamenhof-festo  2009-12-04

Aktualan temon, la vivon kaj multflankan agadon de Zamenhof traktos la 43a Studsesio inter 11-13 decembro. Gasto el Britio, Heleno Fantom estos la ĉefrolanto en tiu sesio: literaturo, dramo kaj muziko rilate al Zamenhof - varia programo, al kiu aldoniĝos prelego de Peter Zilvar: Zamenhof en historiaj materialoj, arto kaj kolektaĵoj. Zsófia Kóródy informos pri Zamenhof-monumentoj kaj pri la familio de Zamenhof.
Tiuj, kiuj restos ĝis la 15a de decembro, povos ĝui la specialan jubilean etoson en Herzberg - la Esperanto-urbo: ĉeesti la inaŭguran ceremonion de la unua Zamenhof-monumento en Germanio, partopreni la festprogramon en la Kavalira Salono, aŭskulti la festprelegon de Aleksander Korĵenkov okaze de la 150-a naskiĝtagdatreveno de la iniciatoro de Esperanto kaj viziti la Esperanto-angulon en la kastela muzeo kun ekspozicio dediĉita al Zamenhof. 
La detala programo de la studsesio estas ĉi-tie.


Zamenhof-festo kaj monumento  2009-11-21

Bela Zamenhof-festo estas preparata en Herzberg am Harz por digne memori la 150-an naskiĝtag-datrevenon de la iniciatoro de Esperanto. Ĝi okazos en la 15a de decembro, inter 12-16a horoj. Koran bonvenon!
12:00 gazetara konferenco en la kavalira salono de la kastelo
13:00 inaŭguro de la Zamenhof-monumento en centra parto de Herzberg - la Esperanto-urbo, muziko
14:00 festprogramo
15:00 akceptado kun ŝaŭmvino, bufedo
Jen detala programo en la germana, pola kaj en Esperanto lingvoj.


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts