RSS

Aktuale



Buntaj Vesperoj 2023  2023-01-17

Buntaj Vesperoj estas la konata, ?atata virtuala oferto de Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ne nur por niaj klubanoj, sed por ?iuj interesi?antoj el la tuta mondo. Detalojn pri la prelegoj, prezentadoj ni aperigos ?e eventaservo.org, kie vi trovos anka? la enirkodon al la Zoom-?ambro.
En ?iu mardo inter 19:00-21:15
ni prezentas alian temon kaj diskutadas, inter?an?as spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesa?ojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Ni organizas tiujn klerigvesperojn en kunlaboro kun LEB (Regiona Kleriginstitucio en Malsupra Saksio). Bonvenon al ?iuj interesi?antoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj! Jen la listo de prezentadoj en 2023:

 1) 10.01.    Memortagoj, festotagoj en Germanio kaj en aliaj landoj
 2) 17.01.    Konataj regionaj, germanaj kaj internaciaj migrad- kaj biciklovojoj
 3) 24.01.    Germanaj a?toroj, romanoj, ktp. ril. al mondliteraturo
 4) 31.01.    Konataj organiza?oj por la popola interkompreni?o kaj la mondpaco
 
 5) 07.02.    Minoritataj lingvoj en E?ropo (agnoskitaj kaj aliaj lingvoj)
 6) 14.02.    Karnavalaj tradicioj en Germanio kaj en aliaj landoj
 7) 21.02.    Semajno de Internacia Amikeco. Reenkonduko kaj kial?
 8) 28.02.    Francio – kulturlando, lingvo, historio, ktp.
 
 9) 07.03.           Virinaj rajtoj iam kaj nun (okaze de la morga?a Internacia Virina Tago)
10) 14.03.          Hungaria nacia festotago: kulturo, historio, lingvo kaj turismo
11) 21.03.          Agnoskitaj kaj aliaj minoritataj ingvoj en Germanio
12) 28.03.          Lingvistiko kaj interlingvistiko, kio estas tio?
 
13) 04.04.          Printemo- kaj ?ardentempo, kion ni faras kaj kion vi planas?
14) 11.04.          Alternativaj viv- kaj lo?komunumoj, ekz. artistaj kolonioj kaj ekovila?oj
15) 18.04.          Pasko kaj paskokutimoj
16) 25.04.          Pozitivaj kaj negativaj flankoj de pli longa atendebla vivoda?ro
 
17) 02.05.          Okcidentaj festotagoj, kiel la Tago de la Laboro je la 1a de Majo (De kie ili devenas?)
18) 09.05.          Kiuj sportspecoj, fitnestipoj, jogo, ktp. estas sanaj kaj por kiu?
19) 16.05.          Konataj kaj malpli konataj komunutilaj organiza?oj
 
20) 23.05.          La historio de la Internacia Lingvo Esperanto. Interpopola kompreni?o kaj mondpaco
21) 30.05.          Internaciaj gastigantaj servoj, kiel Servas, Pasporta Servo, CouchSurfing
 
22) 06.06.          Pafistaj  kaj popolfestoj
23) 13.06.          Lingvoofertoj en la reto kaj modernaj lernmetodoj por diversaj celgrupoj
24) 20.06.          Utilaj ?ardenlaboradoj
25) 27.06.          Voja?celoj la? a?o kaj intereso
 
26) 04.07.          Estonta energi?parado. Por kiu celo oni investu?
27) 11.07.          Kiel oni povas mondvaste kunligi amikecojn?
28) 18.07.          ?u vi konas la socialreformiston Silvio Gesell? Kion li volis atingi?
29) 25.07.          ?u muzeoj estos utilaj je da?ro?
 
30) 01.08.          Por kio kompetentas (utilas) UNO kaj UNESKO?
31) 08.08.          Lingvoekzamenoj en Germanio kaj E?ropo
32) 15.08.          Estonta ruba?evito
33) 22.08.          Avanta?oj de propraj legomoj kaj frukt?ardenoj
34) 29.08.          Kiujn famajn muzeojn vi kaj ni konas?
 
35) 05.09.          Protektitaj plantoj kaj bestoj
36) 12.09.          Difektajn a?ojn (kaj aparatojn) denove mem ripari
37) 19.09.          Konata internacia junularliteraturo
38) 26.09.          Famaj sciencistoj el la universitata urbo Göttingen
39) 03.10.          Raportoj kaj memoroj rilate al la falo de la muro kaj la reunui?o (Germanio kaj E?ropo)
40) 10.10.          De kiam ekzistas la homaj rajtoj? Kio apartenas al la unuopaj homaj rajtoj?
41) 17.10.          Kion ni kolektas kaj kial? Kion vi kolektas konscie kaj nekonscie?
42) 24.10.          Klasika hejmlando kaj modernaj hejmlandaj sentoj
43) 31.10.          Famaj en- kaj eksterlandaj pentristoj. Galerioj kaj specialaj ekspozicioj
 
44) 07.11.          ?u fabeloj ta?gas nur por infanoj?
45) 14.11.          Erasmus-projektoj. Organizado kaj spertoj
 
46) 21.11.          Iom pri la historio de la komiksoj (bildstriaj rakontoj).
47) 29.11.          Interesaj feriaj kaj ripozlokoj en la Harz-regiono
48) 05.12.          Propraj spertoj pri muziko kaj per muzikinstrumentoj
49) 12.12.          ?u Kristnasko estas religia festo, familia festo a? tempo por la propra pripensado?
50) 19.12.          Konataj germanaj kaj internaciaj kristnaskaj kantoj. Kiujn vi aparte ?atas?


 


DPA-raportisto en Herzberg  2022-01-20

Raportisto de DPA (la plej granda germana gazetara agentejo) venis al Herzberg por fari intervjuojn kun Christopher Wagner, la nova urbestro de Herzberg kaj kun reprezentantoj de la Esperanto-Centro, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Dum kvaropa rondpromeno en Herzberg la ĵurnalisto kolektis informojn pri la ekesto kaj evoluo de Herzberg kiel Esperanto-urbo, pri la bona kunlaboro de la urbo kun la Esperanto-Centro, pri la ĝemelurbaj kontaktoj kaj pri la multaj Esperanto-ŝildoj, ZEOj dise en la urbo. Longan tempon la raportisto pasigis en la urba biblioteko, en la kastela Espeanto-muzeo, ĉe la Zamenhof-monumento kaj en la Esperanto-Centro. En alia tago venis fotisto, kiu pretigis fotojn por la verkota gazetraporto. Bildoj


Buntaj Vesperoj 2022  2022-01-20

Buntaj Vesperoj en ?iu mardo inter 19:00-21:15 estas virtuala oferto de Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ne nur por niaj klubanoj (kiuj pro la pandemiaj reguloj nuntempe ne a? nur tre limigite povas partopreni klubkunvenojn, Esperanto-eventojn), sed por ?iuj interesi?antoj el la tuta mondo. Detalojn pri la prelegoj, prezentadoj ni aperigos ?e eventaservo.org, kie vi trovos anka? la enirkodon al la Zoom-?ambro.
?iusemajne ni prezentas alian temon kaj diskutadas, inter?an?as spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesa?ojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Ni organizas tiujn klerigvesperojn en kunlaboro kun LEB (Regiona Kleriginstitucio en Malsupra Saksio). 
Jen la listo de prezentadoj en 2022.
Bonvenon al ?iuj interesi?antoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!


Volontula projekto  2021-12-07

Esperanto-Centro Herzberg partoprenas en dujara eŭropa Erasmus+ projekto kun kvin partneroj. La ĉefa celo de la ĉeforganizantoj en la Esperanto-Kulturcentro en Tuluzo, Francio, estas peri volontulojn, helpantojn al la partneraj organizaĵoj por helpi ilian vastan agadon por Esperanto. La regulaj renkontiĝoj, ĉu perretaj, ĉu personaj, ebligas al la gvidantoj de la organizaĵoj interŝanĝi spertojn, ideojn, prizorgi la bezonojn kaj de la volontuloj kaj de la asocioj, lokaj grupoj, kiuj akceptas la internaciajn helpantojn. La unua volontulo enkadre de tiu projekto, Jade Joannot el Francio alvenis al Herzberg en septembro 2021 kaj restos ĝis januaro 2022. Ŝi faras tre serziozan sciencan laboron je ordigado, katalogado de la daŭre kreskanta Esperanto-biblioteko kaj arkivo de la Esperanto-Centro. Pri ŝia agado, planoj aperis granda artikolo kun foto kaj intervjuo en la regiona gazeto Harzkurier.


Esperanto-urbo 15-jara  2021-07-06

Esperanto-Centro Herzberg planas varie festi la 15-jariĝon de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Pro la pandemio ne eblis plani grandajn eventojn, sed laŭ la ebloj ni tamen ŝatus memori la decidon de la urbo, kiu la 11-an de julio 2006 oficiale aldonis al sia nomo la kromnomon: la Esperanto-urbo. De tiu tempo Esperanto estas videbla en ĉiam pli kaj pli da lokoj en la urbo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo dank' al la iniciatoj de la Esperanto-Centro, oficiala partnero de la urbo por Esperanto-agadoj. Aperis multaj Esperantlingvaj turismaj vojmontriloj, ŝildoj, informtabuloj, pluraj ZEOj, ktp.
Jen la eventoj:
06.07.2021 17-19h: Klubkunveno en la Esperanto-Centro
06.07.2021 19-21:15: Zoom-prezentado pri la 15-jara historio de la Esperanto-urbo, rakontoj, fotoj, filmetoj, babilado enkadre de la ĉiumarda retkunveno "Buntaj Vesperoj"
10.07.2021 09-13h: Informbudo sur la ĉefplaco, publika pretezentado, informado pri Esperanto
11.07.2021 de 11h: Festkunveno en la ĝardeno de Esperanto-Centro, renkontiĝo de klubanoj, Esperanto-geamikoj, subtenantoj, interesiĝantoj; komuna tagmanĝo, babilado


Vigla gazetara laboro  2021-06-20

Dank' al la konstanta laboro de la Esperanto-Centro - malgraŭ la limigoj pro la pandemio -, la Esperanto-aktivaĵoj estas atentokapta temo por la regiona gazetaro Harzkurier, al kiu ni regule sendas niajn informojn. En junio 2021 jam aperis 3 grandaj artikoloj:
- unu pri la kreskanta biblioteko de la Esperanto-Centro Herzberg, en kiu troviĝas ankaŭ multaj raraĵoj kaj kiu kun la tre varia, multspeca kolektaĵo estas escepta en la mondo;
- unu pri la jarĉefkunveno de la Esperanto-Societo Südharz, pri la perretaj kaj lokaj ofertoj por klubanoj kaj interesiĝantoj, respektive pri la kunlaboro kun la landa plenkreskula kleriginstitucio LEB; kaj
- unu pri nia iama lernantino en Herzberg, Michaela Stegmaier, kiu nun loĝas en Braunschweig kaj rakontas pri sia enlanda kaj internacia Esperanto-agado. Jen ligilo al la artikoloj.


Buntaj Vesperoj  2021-01-23

Buntaj Vesperoj estas la nova virtuala oferto de Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ne nur por niaj klubanoj (kiuj pro la pandemiaj reguloj nuntempe ne a? nur tre limigite povas partopreni klubkunvenojn, Esperanto-eventojn), sed por ?iuj interesi?antoj el la tuta mondo. Detalojn pri la prelegoj, prezentadoj ni aperigos ?e eventaservo.org, kie vi trovos anka? la enirkodon al la Zoom-?ambro.
En ?iu mardo inter 19:00-21:15
ni prezentas alian temon kaj diskutadas, inter?an?as spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesa?ojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Ni organizas tiujn klerigvesperojn en kunlaboro kun LEB (Regiona Kleriginstitucio en Malsupra Saksio).
Jen la listo de prezentadoj en 2021.
Bonvenon al ?iuj interesi?antoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!


Nova jaro 2021  2021-01-01

En la jaro 2020 multo ŝanĝiĝis ankaŭ ĉe Interkultura Centro Herzberg) kaj en la urbo, Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Kiel preskaŭ en la tuta mondo, ankaŭ ĉi tie dum monatoj mankis la ebloj je personaj renkontiĝoj, eventoj kun partopreno de lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj geamikoj, vizitantoj, gastoj. La programofertoj fariĝis virtualaj aŭ hibridaj (kun kelkaj ĉeestaj partoprenantoj), la klubkunvenoj en mardoj okazas per interreto (en zoom-ĉambro), la enurbaj agadoj estas sporadaj kaj realigitaj per malmultaj aktivuloj. Tamen, per la virtualaj kanaloj ni ekhavis novajn vizitantojn, interesiĝantojn, geamikojn, tiuj retaj platformoj donas la eblon ĉeesti ankaŭ por Esperanto-parolantoj el la tuta mondo. Niajn eventojn vi daŭre trovos en la Programkalendaro de tiiu ĉi hejmpaĝo, sed ni aperigos aktualaĵojn ankaŭ per Facebook kaj eventaservo.org, do bonvolu informiĝi ankaŭ tie. Bonvenan al niaj renkontiĝoj, kursoj, seminarioj, ktp. ankaŭ en 2021! 


Zamenhof-festo 2020  2020-12-14

La 15-a de decembro ne nur estas la naskiĝtago de Zamenhof, sed ankaŭ la t.n. Esperanto-Librotago. Jen kialo je festado, memorado pri lia vivo, prezentado de liaj verkoj. Ni rakontos pri Zamenhof-monumentoj, montros interesaĵojn el la arkivo kaj biblioteko de Interkultura Centro Herzberg (ICH) rilate al L.L. Zamenhof kaj ĝojos
pri informinterŝanĝo kun ĉiuj partoprenantoj de nia Zoom-evento, kiun ni organizas en kunlaboro kun germana plenkreskula edukinstitucio LEB (Ländliche Erwachsenenbildung). Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj! Jen ligilo.


Language as hope/Lingvo kiel espero  2020-10-19

La 7-an de novembro 2020 en sabato inter 15-16:30h okazos la publika prezentado de la eldonota libro "Language as hope" (Lingvo kiel espero). Du el inter la ĉefaj aŭtoroj, Ruth Feierstein kaj Viola Beckmann prelegos pri la verko, aldone Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, reprezentantoj de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) kaj ICH (Interkultura Centro Herzberg) prezentos la lingvon Esperanto kaj gvidos la diskutrondon kun la publiko. La evento okazos enkadre de la programserio "Weltwechsel Niedersachsen" (Mondŝanĝo Malsupra Saksio) organizata de VEN (Asocio de Evoluigpolitiko Malsupra Saksio) kaj eblos ĝin virtuale partopreni per Zoom.
Zoom-ligilo: http://us02web.zoom.us/j/83074488400

Vortrag zur Buchneuerscheinung "Language as Hope":  am 07.11.2020 (Sa) um 15h im Freiheiter Hof (Saal), Hauptstr. 9 in Osterode am Harz durch die Buchautoren Prof. Liliana Ruth Feierstein & Viola Beckmann. (Erläuterungen durch Zsófia Kóródy und Peter Zilvar.) Dieser Vortrag über die geniale internationale Sprache Esperanto erscheint in der landesweiten Kulturinformationsserie "Weltwechsel Niedersachsen".
Das Buch "Language as Hope" erscheint in Kürze im Verlag Hentrich & Hentrich.
Willkommen!  Bonvenon! Machen Sie mit per Zoom: http://us02web.zoom.us/j/83074488400
 


Somera Esperanto-Perfektigo SEP-5  2020-08-05

La kvinan fojon Esperanto-Centro Herzberg organizis somerajn intensajn lingvokursojn por komencintoj kaj perfektiĝemuloj. La du 1-semajnaj kursoj inter 10-26 julio okazis unu post la alia, tiel oni povis partopreni eĉ ambaŭ kursojn. La instruado sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy enhavis 8 lecionojn ĉiutage, sed la ekzercado daŭris tuttage, dum komuna manĝado, urborigardado, ekskursoj, libertempaj kaj kulturaj aktivaĵoj, tiel la kursanoj akiris lingvajn konojn per personaj travivaĵoj, ĉiutagaj spertoj uzante la lingvon en aktualaj vivsituacioj. La partoprenantoj aktive kontribuis al la taga programo per diskutado, rakontado, prelegetoj pri siaj laboro, ŝatokupo, ideoj kaj planoj, ktp. kaj per tio ili povis bone ekkoni unu la alian en malfermita, amika etoso. Estis agrable konatiĝi ankaŭ kun membroj de la loka Esperanto-klubo, viziti Esperanto-hotelon kaj restoracion, spertiĝi en la Esperanto-muzeo kaj biblioteko en Herzberg kaj pasigi agrablajn horojn dum promenado en belegaj turismaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo.


Someraj lingvokursoj  2020-07-06

Someraj perfektigaj lingvokursoj en Herzberg, en la Esperanto-Centro: 10-17 kaj 18-26 julio 2020. Somera Esperanto-Perfektigo (A1-A2, B1-B2, C1) dum 2x1 semajnoj: intensa lingvolernado, konversaciado por gejunuloj, plenkreskuloj sub gvido de spertaj instruistoj. Ekskursoj per biciklo, trajno kaj piede, diskutado pri aktualaĵoj, konatiĝo kun Esperanto-literaturo kaj la biblioteko de Ia Esperanto-Centro, kulturaj programeroj. Detaloj, aliĝilo (pdf).


Virtualaj klubkunvenoj  2020-05-03

Pro la koronviruso publikaj eventoj, grupkunvenoj estas malpermesataj kaj estas forta rekomendo resti hejme kaj eliri nur, se estas grava kialo, urĝa aranĝendaĵo. En tiu situacio kompreneble nek nia Esperanto-klubo povas funkcii laŭ la regula maniero. Post kelksemajna paŭzo en marto 2020 ni ekstudis eblon aranĝi la kunvenojn en virtuala formo kaj ekde la mezo de aprilo ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el pluraj landoj, el multaj kontinentoj. La kunventempo restas: en ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj! Nia Zoom-ĉambro (Meeting-ID: 598 627 8052). Detaloj, aktualaj temoj, anoncoj ĉe eventaservo.org.


Teo-Amo-Mondo ekspozicio  2019-10-31

Esperanto-Centro Herzberg en kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj el Ĉinio (Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Asocio por Popularigo de Hangzhou-urbo kiel Te-urbo kaj La internacia bazo por popularigi tean kulturon) pretigis ekspozicion kun la titolo Teo, Amo kaj la Mondo. Ĝi estas parto de la planata tutmonda ekspozio-serio en la jaroj 2019-2020, al kiuj aliĝis jam ekspoziciantoj el multaj landoj. En sia inaŭgura parolo urbestro Lutz Peters dankis la agademon de la Esperanto-Centro, kies ĉefkunlaborantoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy jam plurfoje organizis interesajn kaj allogajn ekspoziciojn en la kastela muzeo. La malfermon partoprenis ankaŭ vicurbestro Ulrich Schramke, membroj de la Esperanto-Klubo en Herzberg kaj geamikoj, inivititaj gastoj kaj aliaj interesiĝantoj. La ekspozico prezentas historiajn kaj artajn teo-tasojn, kruĉojn kaj aliajn rilatajn objektojn ricevitajn grandparte el Ĉinio, montras fotojn pri teo-regionoj en Ĉinio, prilaborado de la teo kaj scenon el teo-ceremonio, ktp. La ekspozico restos vizitebla ĝis junio 2020. Gazetartikolo, fotoalbumo


Hungara vespero  2019-05-10
Esperanto-Centro Herzberg jam de multaj jaroj organizas Interkulturajn Vesperojn, al kiuj estas invitataj ne nur Esperanto-klubanoj, sed ankaŭ la loka publiko. Tiuj eventoj okazas en kunlaboro kun LEB (regiona plenkreskula kleriginstitucio). En marto 2019 la kunveno estis gastigata de la hungara restoracio Freiheiter Hof en Osterode am Harz. La ĉeftemo estis Hungario: kutimoj kaj tradicioj, popolarto kaj la hungara lingvo. La kunvenon partoprenis pli ol dudek personoj, kiuj povis ne nur rigardi prezentadon de Zsófia Kóródy sed ankaŭ gustumi kelkajn specialaĵojn de la hungara kuirarto. Popolmuziko kaj filmetoj aldoniĝis al a distra vespera programo. Fotoj

Sciencisto el Aŭstralio  2019-02-07

Interesa vizitanto alvenis al la Esperanto-Centro: sciencistino el Aŭstralio, universitata profesorino Anna Haebich, kiu esploras la vivon kaj sciencan agadon de fama germandevena botanikisto, Johann Ludwig Preiss (1811-1883) iama loĝanto en Herzberg am Harz. Li esploris en la 19a jarcento la plantojn de okcidenta Aŭstralio kaj pro tio pluraj tie kolektitaj, tie vivantaj plantoj havas la nomon Preiss. La profesorino trovis ankaŭ familian kunligon kun Alfred Preiss, Esperanto-pioniro el Herzberg kaj pro tio ŝi ekinteresiĝis pri la internacia lingvo kaj petis nian helpon por konatiĝi kun la urbo, viziti esplorcele lokajn arkivojn kaj trovi spurojn de la Preiss-familio. Ŝi vizitis ankaŭ la Esperanto-bibliotekon en la Esperanto-Centro kaj miris pri la granda kolektaĵo de literaturaj kaj sciencaj verkoj, gazetoj en Esperanto. Ni montris al ŝi la gazetartikolon de 10.03.1910 de Harzkurier, kiu mencias Alfred Preiss kiel lokan informanton pri Esperanto. Pri la vizito de Anna Haebich aperis gazetartikolo en Harzkurier, klaku ĉi tien. Fotoj en la albumo


TORPEDO 13  2018-10-30

La tradiciajn Pedagogiajn Tagojn (Torpedo) la 13an fojon organizis Germana Esperanto-Centro kun AGEI, germana sekcio de ILEI, en Herzberg. Unu el la ĉeftemoj estis tradukado. Pri tiu temo prelegis la invitita prelegantino, Anina Stecay, kies prezentadon ni eĉ filmis por estonta uzo en la ellaborata interreta klerigsistemo. Same ni registris la prelegon de Martin Ptasinski, kiu temis pri la minoritata soraba lingvo. Krom prelegoj, diskutado pri movadaj temoj, Esperanto-kulturo, tradukekzercado, ktp. restis tempo ankaŭ por traktado de gramatikaj temoj, ĉefe uzado de akuzativo, kiu bone servis la perfektigon de la lingvokono de kelkaj partoprenintoj. Speciala evento estis la partopreno de Elisabet Sekelj, kiu multe rakontis pri sia iama edzo, Tibor Sekelj kaj laŭtlegis interesajn rakontojn el liaj libroj. La seminarianoj povis konatiĝi kun la multflanka Esperanto-agado kaj eventoplena vivo de tiu fama mondvojaĝanto ankaŭ per la ekspozicio en la kastela muzeo dediĉita al Tibor Sekelj. Al la bona etoso kaj sukceso de la kelktaga studsesio kontribuis la interesaj diskutoj dum la komunaj manĝoj, urborigardaj vizitoj kaj ekskursoj al la regiono. Fotoalbumo


Tibor Sekelj eskpozicio  2018-10-13

Okaze de la 30a mortodatreveno de Tibor Sekelj la Esperanto-Centro Herzberg organizis memorekspozicion en kvar ĉambroj de la urba muzeo en la Welf-kastelo. La ekspozicio prezentas la eventoplenan vivovojon de la fama Esperantisto, mondvojaĝanto kaj aŭtoro de multaj libroj, el kiuj pliuraj estis tradukitaj al multaj aliaj lingvoj.
La bildoj sur la muroj kaj la vitrinoj montras personajn dokumentojn, fotojn, egzotikajn muzikinstrumentojn kaj aliajn interesajn objektojn el la kolektaĵo de Tibor Sekelj, kiujn lia vidvino, Elisabet kunportis kaj pruntedonis por la daŭro de la ekspozicio (inter oktobro 2018 - februaro 2019). La prezentitaj Esperanto- kaj alilingvaj libroj estas el la biblioteko de la Esperanto-Centro.
La inaŭgura ceremonio kun akcepto okazis en la Kavalira salono de la kastelo. Ĝin partoprenis Lutz Peters urbestro, Ulrich Schramke vicurbestro, reprezentantoj de lokaj kluboj, asocioj, Esperanto-klubanoj, geamikoj kaj aliaj invititaj gastoj. En la sekva tago - permesite de la urbo - okazis plantado de arbo memore al Tibor Sekelj vojrande, proksime al la Esperanto-Centro, kies iniciaton la urbo volonte subtenis. Gazetartikolo en Harzkurier, hejmpaĝo de urbo Herzberg, Fotoalbumo


Seminario en Góra  2018-10-13

Post la somera kunferiumado de ĝemelurbaj gejunuloj (SALO-13) en Góra denove okazis la tradicia kunveno de la organizantoj el ambaŭ urboj: Herzberg am Harz, Germanio kaj Góra, Pollando. La celo de tiu postseminario estas analizi la okazintan kunvenon, prepari raportojn, finpretigi dokumentojn por la sponsoroj, interŝanĝi spertojn kaj materialojn, ekz. la taglibrojn, desegnaĵojn, fotojn faritajn de la gejunuloj dum la somera komuna evento kaj fari planojn por kunlaboro en la nova jaro. La renkontiĝon partoprenis ankaŭ reprezentanto de la urbodomo de Góra, respondeculino pri junularaj aferoj, kiu jam ekde pluraj jaroj estas nomumita kontaktpersono por la loka Esperanto-klubo. Post la plenumo de la oficialaj taskoj restis tempo renkontiĝi kun lokaj klubanoj, viziti la sport-kunvenon de la Universitato de la Tria Aĝo, kie la urbestrino de Góra salutis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, la gvidantojn de la Esperanto-delegacio el Herzberg. Dum mallonga urborigardado ni vizitis ankaŭ la novan keglejon kaj naĝhalon en Góra. Fotoj


Klubeventoj en aŭgusto 2018  2018-10-13

La klubkunvenoj en la Esperanto-Centro estas tre variaj. Krom lingvolernado, ekzercado ofte ni havas specialajn programojn ekuz. pro vizito de eksterlandaj gastoj, festado de naskiĝtagoj aŭ aliaj ĝojigaj eventoj. En bela vetero ni ofte sidadas en la ĝardena pavilono aŭ piknikas sur la herbejo en la Esperanto-ĝardeno, foje muzikas, kantas kaj diskutadas pri ĉiutagaj temoj. En aŭgusto 2018 franca familio vizitis nin kaj pasigis kelkajn tagojn en la Esperanto-Centro. Kaj klubanojn kaj niajn gastojn ĝojigis lernadi ankaŭ pri plantoj kaj bestoj en la naturo, klarigoj pri Esperanto-floroj, kiel ekz. la Rozo de la Espero aŭ la Zamenhof-rozo, kiuj estas veraj raraĵoj. Fotoj


EMAS-kunsido en Hannover  2018-10-13

Kiel reprezentantoj de la Esperanto-Centro tri personoj partoprenis el Herzberg la jarĉefkunvenon de EMAS (Esperanto en Malsupra Saksio). Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar raportis pri la multflanka loka kaj regiona agado de la Esperanto-Centro en Herzberg, pri kursoj, klerigado, partopreno en internaciaj eventoj kaj projekto, kiel ekz. la ĵus finiĝinta Erasmus+ projekto kun pola kaj slovaka partneroj. En la kunsido en Hannover sub gvido de Thonmas Heberlein, prezidanto de EMAS, diskutadis 14 personoj, reprezentantoj de Esperanto-grupoj, kluboj en la federacia lando. La kunvenintoj elektis novan kasistinon (Lena Eis) pro la subita forpaso de Alke Geveke, kiu dum multaj jaroj aktive aranĝis la financajn aferojn de la asocio. Post la oficialaĵoj sekvis mallonga promenado en la urbo kaj komuna tagmanĝo en la ĉina restoracio Mikado, kie eblis trankvile babiladi, interŝanĝi opiniojn, ideojn kaj plani agadojn ĝis la sekvontjara kunsido. Fotoj


UK en Lisbono, Portugalio, 2018  2018-10-11

En la 103-a UK en Lisbono nome de la Esperanto-Centro Herzberg partoprenis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj prezentis en la Movada Foiro la Esperanto-Centron kaj ĝian multflankan aktivaĵon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, kontribuis al la programo de la Tago de Lernado per prelego pri la nova Esperanto-retkurso de Dr. Rudolf Fischer kaj pri la projekto de la Esperanto-Centro por krei por estontaj instruistoj kaj movadaj gvidantoj. La delegitoj el Herzberg aparte ĝojis ricevi la t.n. feliĉkarpon, donacon de la Japana Esperanto-Instituto pro la lerneja agado en la Esperanto-urbo. Ili ĉeestis ankaŭ la kunsidojn pri Esperanto-bibliotekoj kaj konsultiĝis kun gekolegoj pri kunordigado de kataloglaboro kaj kreado de komuna Esperanto-katalogo. La kongreso donis ankaŭ bonan eblon por amikaj renkontiĝoj, babilado, reciproka informado pri Esperanto-agadoj kaj eventoj, kaj por komuna partopreno en urborigardado, ekskursoj, fakaj kunsidoj, ktp. Fotoalbumo


SALO-13  2018-10-11

Inter 20-27 julio 2018 en Góra (PL) okazis la 13a SALO, la kunferiumado de gejunuloj el la ĝemelaj urboj Herzberg (DE) kaj Góra (PL). La 6 gelernantojn el Herzberg akompanis Michaela Stegmaier kaj Silvia Hoffmann, pri la antaŭtagmeza Esperanto-instruado kaj la interesaj posttagmezaj libertempaj aktivaĵoj zorgis la lokaj organizantoj, instruistinoj. Dum du tagoj vizitis la eventon Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy el Herzberg kun Gabriela Kanopfer el Hattorf, kiuj konsultiĝis kun siaj ĝemelurbaj geamikoj pri instruaj, edukaj kaj metodikaj demandoj kaj kompreneble ankaŭ pri organizado de estontaj SALO-j, krome pri aliaj ĝemelurbaj interagadoj, planoj por la sekvaj jaroj. La 3-persona germana delegacio - krom urborigardado en Góra - renkontiĝis ankaŭ kun klubanoj de la loka Esperanto-grupo. Albumo 


Erasmus+ projekto dum SES  2018-10-11

Meze de julio 2018 finiĝis la 2-jara Erasmus+ projekto "3-piliera ponto" kun partnerorganizaĵoj E@I el Slovakio kaj CEM el Pollando. En la lasta seminario kaj kunveno de projektgvidantoj nome de la Esperanto-Centro Herzberg partoprenis Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Gabriela Kanopfer, Michaela Stegmaier kaj Cornelia Luszczek. Dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Liptovski Mikulas (SK) eblis partopreni preparkurson antaŭ la KER-ekzamenoj.
La semajna programo de SES sekvis la kutiman strukturon: lingvokursoj en la matenoj, libere elekteblaj prelegoj, prezentadoj, aktivaĵoj kaj ekskursoj  en la posttagmezoj, koncertoj, dancado kaj teatra prezentado en la vesperoj. Tiuj programeroj bone kontribuis al la trejnado de novaj aktivuloj por la Esperanto-movado - laŭ la celaro de la trilanda projekto, do la seminarianoj multe lernis kaj spertiĝis. Fotoj


Somera Esperanto-Perfektigo (SEP3)  2018-10-11

La Esperanto-Centro Herzberg komence de julio 2018 denove, jam la trian fojon organizis Someran Esperanto-Perfektigon (SEP), du foje unu-semajnajn intensajn lingvokursojn unu post la alia. La lecionojn gvidis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy adaptante instrumaterialojn kaj metodojn al la niveloj kaj bezonoj de la kursanoj. En la posttagmezoj okazis ekskursoj al pitoreskaj regionoj de la Harz-montaro. Okazis ankaŭ kulturaj programeroj, kantado, ludado kaj komuna manĝado kun konstanta lingvoekzercado dum babilado. Estas ĝojige, ke tiuj eventoj ofte allogas ankaŭ eksterlandajn partoprenantojn, ja pli indas por ili veni ne nur al iu semajnfina trejnado sed resti pli longe kaj lerni, perfektiĝi pli profunde sub gvido de spertaj prelegantoj, trejnistoj. Fotoj 


81a Studsesio  2018-10-11

La 81-a Studsesio en la Esperanto-Centro Herzberg fine de junio 2018 traktis la antaŭanoncitajn temojn pri lingvistiko kaj lingvopolitiko. Martin Ptasinski parolis pri la interslava lingvo, kiu aparte vekis la interesiĝon de pluraj partoprenantoj kaj instigis je diskutado. Anina Stecay kompilis dupartan prezentado pri naciaj, ŝtataj, minoritataj kaj endanĝerigitaj lingvoj, dialektoj, ktp. kaj gvidis diskutrondon pri lingvopolitikaj demandoj, aktualaĵoj. Ambaŭ prelegintoj kontribuas al la ellaborado de nova interreta studplatformo kaj kunsidis pro tio kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy por pritrakti detalojn, studmaterialojn kaj diskuti pro la teknika prezenteblo. La partoprenantoj de la intensa semajnfina trejnado povis ĝui ankaŭ la prelegojn de Yashovardan, redaktoro de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. Fotoj


Partopreno en GEK-2018  2018-06-17

En la 95a Germana Esperanto-Kongreso en Zweibrücken partoprenis kvin reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH). Fakte temis pri trilanda kongreso kunorganizita kun partnerorganizaĵoj de Francio kaj Luksemburgio, eĉ Eŭropa Esperanto-Unio havis sian kunvenon tie. Dum la kvartaga evento ICH ekspoziciis faldfoliojn, informilojn pri sia agado, pri lokaj kaj internaciaj projektoj kaj broŝurojn pri la Esperanto-urbo Herzberg. La kongresa programo enhavis interesajn prelegojn, jarĉefkunsidon de GEA, ekskursojn kaj agrablan kulturvesperon kun dancoj kaj kantoj. Reprezentantoj de ICH, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prelegis pri la lastaj gravaj Esperanto-eventoj en Herzberg kaj pri daŭripovaj atingaĵoj, vidindaĵoj en la urbo. Dum la kunveno de AGEI Zsófia Kóródy prezentis la novan interretan Esperanto-kurson de dr. Rudolf Fischer (Esperanto en dialogo) kaj la klerigofertojn de ICH. Pri la kongresa reprezentiĝo de esperantistoj el Herzberg raportis ankaŭ la urba hejmpaĝo kaj la regiona gazeto Harzkurier. Artikolo, fotoj


Ellrich: Esperanto-kafejo  2018-05-20

Esperanto-klubanoj el Herzberg ekskursis en la regiono kaj organizis sian klubkunvenon en Ellrich, urbeto ne tro for de la Esperanto-urbo, kie antaŭ nelonge malfermiĝis kafejo, kiun funkciigas nova esperantista paro. Ili ekinteresiĝis pri la internacia lingvo, decidis partopreni intensivan Esperanto-kurson en la Esperanto-Centro en Herzberg kaj ne nur rakontis tiam pri sia nova glaciaĵejo/dolĉaĵejo sed ankaŭ kore invitis la iamajn kursanojn kaj Esperanto-klubanojn viziti ilin en Ellrich. La speciala klubkunveno fariĝs granda sukceso: la babilado okazis en bela ĉirkaŭaĵo, kreiĝis amika etoso kaj ĉiuj ĝuis la frandaĵojn de la kafejo: kafon, memfaritajn kukojn kaj bongustegajn proprajn glaciaĵ-kreaĵojn. Ni deziras al la nova kafejo sukceson kaj al la mastroj agrablajn travivaĵojn per Esperanto! Fotoj


Cseh-seminario  2018-05-12

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) estis invititaj de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Nederlando al semajnfina kunveno. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy gvidis specialan metodikan seminarion, kiu analizis la specifaĵojn de la Cseh-metodo, traktis kun la IEI-reprezentantoj kaj trejnitoj la uzeblon de la tradicia metodo en la nova interreta epoko kaj okazis spertinterŝanĝo pri didaktiko, instrumaterialoj kaj lernhelpiloj. La seminarianoj solvis ankaŭ praktikajn taskojn kaj prezentis sian mallongan modellecionon.
La du institucioj bone kunlaboras de pluraj jaroj kaj per reciprokaj vizitoj, prelegoj, organizado de seminarioj plifortigas la interagadon. Dum la printempa kunveno okazis ankaŭ interŝanĝo de duoblaĵoj el la bibliotekoj de la du Esperanto-Centroj. Fotoalbumo


Verdaj Skoltoj en Herzberg  2018-04-29

En la printempa ferio okazis renkontiĝo de la Verdaj Skoltoj en Herzberg. Jam antaŭ la renkontiĝo Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek instruis Esperanton al la germanaj gelernantoj, por refreŝigi ilian lingvokonon. La loka grupo de junaj skoltoj sub gvido de Michaela Stegmaier gastigis la internacian grupeton de gejunuloj el Belgio, Francio kaj Kanado. Ili havis riĉan programon kaj multajn komunajn aktivaĵojn dum la unusemajna tendumado en la parko apud la Junulardomo: ili diskutadis, ludadis, manĝis kune, lernis pri lokaj festoj, kutimoj kaj ne nur esploris la urbon, sed ekskursis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo. Ili vizitis ankaŭ la Esperanto-Centron kaj pasigis agrablan tempon tie en la Esperanto-ĝardeno. Urbestro Lutz Peters oficiale salutis la gastojn kaj gastigantojn, laŭdis ilian iniciatemon kaj ilian kuraĝon tendumi en fruprintempa malvarma, kelkfoje eĉ pluva vetero. Fotoj


Klubvespero pri Hungario  2018-04-06

La Esperanto-klubo en Herzberg kunvenas en ĉiu merkredposttagmezo kaj krom lingvolernado, ekzercado ofte organizas kulturvesperojn. Tiam la klubanoj pritraktas interesajn, aktualajn temojn, lernas pri aliaj landoj, kutimoj, kulturoj. Speciala kleriga evento en marto - en kunlaboro kun LEB (Ländliche Erwachsenenbildung) - estis lernado pri Hungario, ĝia historio, geografio, popolkutimoj, folkloro, ktp. Al la agrabla vespera programo aldoniĝis gustumado de memfaritaj pladoj laŭ hungaraj receptoj. Dank' al la kontribuo de Krisztina, kiu pretigis bongustaĵojn, la partoprenantoj povis gustumi brasikaĵon, viandaĵojn kun aldonitaj kapsikoj en la koloroj de la nacia flago: ruĝa, blanka (flaveta), verda kaj eĉ trinki hungaran vinon. La klubanoj kaj la gastoj devenintaj el Hungario, Pollando kaj Nederlando aŭskultis hungaran muzikon, rigardis filmetojn kaj rakontis pri siaj spertoj en Hungario. Fotoj


Kunvenoj de la Fondaĵo Esperanto-urbo  2018-03-28

La Fondaĵo Esperanto-urbo en marto 2018 havis sian jarkunsidon en la urbodomo en Herzberg: kunvenis la estraro (sub gvido de urbestro Lutz Peters) kaj la kuratoraro (sub gvido de eksurbestro Gerhard Walter). Laŭ la ĉiujara kutimo la du organoj de la fondaĵo komune kunsidas, tiel eblas rekta informado pri la laboro kaj decidoj. La kunvenintoj diskutadis en bona harmonio, ja la celoj estas la samaj: trovi pli da financaj subtenantoj kaj saĝe decidi pri la subvenciado de laŭstatutaj agadoj, ekz. kulturaj eventoj, instruado kaj disvastigado de Esperanto, ĝemelurba agado. Okazis decido ankaŭ pri eldono de nova faldfolio, kiu estos disdonata en Esperanto-renkontiĝoj por trovi novajn sponsorojn. La kuratoraro havis ankaŭ alian taskon: okazis renovigo de la gvidantaro kaj elekto de novaj membroj. La nova prezidanto de la kuratoraro fariĝis Andreas Emmerich, al la membraro aldoniĝis tri novaj personoj. Raporto germanlingve sur la urba hejmpaĝo, fotoj.


Intensa lingvokurso (VHS-Bildungsurlaub)  2018-03-20

La intensa lingvokurso komence de marto estis organizita en la Esperanto-Centro en kunlaboro kun la Popolaltlernejo (VHS) Osterode-Göttingen, gvidata de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. Ĝi ricevis agnoskon kiel klerigcela feriosemajno kaj ebligis al la partoprenantoj forpermeson de laboro. La lernado daŭris 40 horojn en 5 tagoj, la lernprogramo enhavis gramatikan perfektigon, plibonigon de la parolkapablo, plilarĝigon de la vortprovizo, diskutadon pri aktualaj novaĵoj en la mondo kaj en la Esperanto-movado. La biblioteko de Interkultura Centro Herzberg estis taŭga loko por la kurso: Esperanto-vortaroj, lernolibroj, faklibroj, gazetoj, ludoj, ktp. estis je dispono kaj multe uzataj de la kursanoj. Krom la lernado restis iom da tempo promenadi kaj ekkoni vidindaĵojn en Herzberg, fari mallongajn ekskursojn al la regiono kaj agrable pasigi kune la vesperajn horojn babilante, ludante. Je la fino de la semajno ĉiuj ricevis de la Popolaltlernejo atestilon pri partopreno. Raporto sur la urba hejmpaĝo, fotoalbumo.


Lingvokurso por komencantoj  2018-02-19

En la semajnfina intensa lingvokurso partoprenis entuziasmaj interesiĝantoj, kiuj alvenis por lerni Esperanton en Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg - la Esperanto-urbo. Ili estis komecantoj aŭ komencintoj kaj rapide lernis sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. La baza lernmaterialo estis la lernolibro de Stano Marĉek, al kiu estis aldonitaj Cseh-metodaj ekzercoj, gramatikaj klarigoj kaj taskoj por akiri bazan vortprovizon por tuja komunikado. La partoprenantoj ŝatis la vigligajn situaciajn kaj lingvajn ludojn kaj ĝojis ekkoni kelkajn spertajn kaj junajn esperantistojn, niajn eks-lernantinojn, kiuj vizitis nin dum la semajnfino: Cornelia Luszczek helpis paroligi la kursanojn kaj Michaela Stegmaier, prezidantino de GEJ, kontribuis ankaŭ al la vespera programo per gitarludado kaj instigo al komuna kantado. La lecionoj daŭris de la 9a horo matene ĝis vespero, kun paŭzoj kaj promenado en la urbo, vizito al la kastelo. En sabato okazis komuna vespermanĝo en la Esperanto-Centro kaj transdono de la KER-atestiloj al ekzamenitoj en 2017. La kursanoj konatiĝis ankaŭ kun kelkaj klubanoj, uzis la bilbiotekon de ICH, estis informitaj pri la vasta uzeblo de Esperanto kaj ricevis multajn utilajn movadajn informojn. Ili planas intense lernadi kaj reveni al Herzberg por daŭriga kurso. Fotoalbumo


Karnavalo en Pöhlde  2018-02-19

La tradicia vintra evento en Pöhlde allogis multajn spektantojn, interesiĝantojn. La spektakla karnavala programo en tiu urboparto de Herzberg enhavis ankaŭ en 2018 procesion en variaj, multkoloraj kostumoj, bele dekoraciitajn, ornamitajn ĉarojn, surstratan marŝadon kaj dancadon, viglan muzikludadon far marŝantaj muzikgrupoj. La Karnavala Klubo Pöhlde elpensis la prezentatajn scenojn, kostumojn kaj maskojn kaj multon laboris dum la tuta jaro por prepari la buntan programon, organizi la kelkhoran eventon. Al la spektantaro aliĝis ankaŭ grupo de klubanoj, geamikoj kaj gastoj de la Esperanto-Centro Herzberg, kiuj surhavante Esperanto-reklamilojn prezentis sin al la publiko. Jen kelkaj bildoj en la fotoalbumo.


Vizito al Sekelj Tibor ekspozicio  2018-02-05

El la riĉa kolektaĵo de Tibor Sekelj, la mondfama esperantisto, vojaĝanto, esploristo, la muzeo en urbo Senta (Zenta) en Serbio organizis specialan ekspozicion, kiu montras ĉi-jare ĉefe ĉapelojn kaj maskojn. Laŭ donackontrakto kun la vidvino Elisabet la muzeo prizorgas la pli ol sepcent objektojn kaj regule organizas laŭtemajn ekspoziciojn el la multflanka, valora kaj tre unika kolektaĵo. Inter 17 decembro 2017 - 12 februaro 2018 estis videblaj multaj interesaĵoj, kiujn Tibor Sekelj akiris dum siaj vojaĝoj al egzotikaj landoj, malmulte konataj regionoj. Reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy ricevis inviton kaj havis la ŝancon rigardi tiun ĉi belegan ekspozicion, ĝuante la gastamon de Elisabet kaj la kompetentan fakan gvidadon de la estro de la muzeo. Post la rondrigardo en la muzeo okazis parolado pri serĉado de kunlaboreblo kun Interkultura Centro Herzberg, kiu prizorgas la esperanto-rilatajn ekspoziciojn en la urba muzeo en la Welf-kastelo en Herzberg. Fotoalbumo


Urbestra saluto  2018-01-13

Okaze de la nova jaro - jam laŭ plurjara tradicio - la urbestro de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo dissendas sian novjaran saluton ankaŭ nome de la urba konsilio kaj urba administracio. La mesaĝon sur bela bildkarto pri la urbo - kun subskribo de la nuna urbestro Lutz Peters - ricevis inter aliaj asocioj, kluboj kaj ankaŭ la aktivuloj de Interkultura/Esperanto-Centro Herzberg. Per tiu karto deziras ankaŭ ni al vi ĉiuj feliĉan novan jaron, sukcesojn, bonan sanon kaj multe da ĝojo en la jaro 2018.
Ne forgesu rigardi nian novan jarkalendaron kaj elekti taŭgan programon, ĉu lingvokursojn, ĉu klerigseminarion aŭ iun kulturan respektive turisman eventon, ktp. por vi laŭ via interesiĝo, bezono aŭ plaĉo. Multe da interesaj ofertoj atendas vin kaj kompreneble ankaŭ niaj servoj ekz. en la Esperanto-biblioteko, estos je via dispono. Vizitu la Esperanto-Centron kaj ankaŭ la Esperanto-muzeon en la Welf-kastelo, rigardu la urbon kaj konatiĝu kun la vidindaĵoj, ZEO-j en tiu unika loko. Bonvenon!


Zamenhof-festo en Sieber  2017-12-11

La tradician Zamenhof-feston la 9an de decembro en 2017 la Esperanto-Centro organizis en Sieber, en la Esperanto-hotelo Zum Pass. Kunvenis 25 personoj, Esperanto-amikoj el la regiono kaj eĉ gastoj el Pollando kaj Ĉinio. En la bele dekoraciita salono post komenca babilado ĉiuj ĝuis la bongustajn antaŭmenditajn pladojn de la hotela restoracio. Sekvis tradicia evento: alvenis Sankta Nikolao kun granda sako, el kiu li hazarde elektite disdonadis la donacetojn kunportitajn de la partoprenantoj. Bonegan etoson kreis la komuna kantado de kristnaskaj kantoj kaj la akompana pianomuziko de Richard Koscielny. La posedantoj de la hotelo, familio Liberski, fiere montris la belan murpentraĵon kun citaĵo el La vojo, poemo de Zamenhof. Ĝin pentris junaj polaj pentroartistoj. Albumo


80-a Studsesio  2017-12-11

La 80-a Studsesio traktis aktualan temon: lerni pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof, ja en 2017 eĉ UNESKO rekomendis festeventojn pro la 100-a mortodatreveno de la iniciatoro de Esperanto. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prelegis kaj gvidis diskutadon pri historio, literaturo kaj Esperanto-kulturo. La partoprenantoj povis konsulti plurajn albumojn, biografiojn kaj aliajn faklibrojn pri D-ro Esperanto en la biblioteko de la Esperanto-Centro, ili legis kaj analizis ankaŭ kelkajn poemojn de Zamenhof. Dum la urborigardado en Herzberg okazis vizito al la kastelo, kie en la Esperanto-muzeo estas ankoraŭ videbla la ekspozicio pri Zamenhof el la kolektaĵo de la Esperanto-Centro. En la ĉambroj por la porokazaj ekspozicioj surprizo atendis la vizitantojn: inter la pentraĵoj far la pentroartisto Siegfried Schubert estis ankaŭ bela portreto de Zamenhof. Post intensa, tuttaga lernado la studsesianoj partoprenis la tradician Zamenhof-feston, kiu ĉi-jara okazis en Sieber, en hotelo Zum Pass. Bildoj


Gastoj el Japanio  2017-12-11

Esperanto-urbo, la vidindaĵoj kaj diversaj Esperanto-servoj allogas pli kaj pli multajn vizitantojn, interesiĝantojn. Ne estas surprize, ke kelkaj anoncas sian alvenon nur kelkajn tagojn aŭ horojn antaŭe. En novembro d-ro Izumi Yorimichi kaj lia edzino el Japanio vizitis Germanion, pasigis kelkajn tagojn en Berlino, de kie ili rekte veturis al Herzberg por persone sperti Esperanto-urbon, rigardi la arkivon kaj bibliotekon en la Esperanto-Centro kaj renkonti lokajn Esperanto-parolantojn. Ili kun ĝojo renkontis ankaŭ la kursanojn de la semajnfina intensa lingvokurso kaj volonte fariĝis parolpartneroj dum kelkaj instruhoroj. Pri la surpriza vizito aperis ankaŭ raporto sur la urba hejmpaĝo kaj gazetartikolo en la regiona gazeto Harzkurier. Fotoj, gazetartikolo (Harzkurier)


Intensa semajnfina lingvokurso  2017-11-13

La semajnfina intensa lingvokurso plenumiĝis en du grupoj: la komencantoj, komencintoj en A1-A2 niveloj rapide lernis sub gvido de Peter Zilvar uzante la lernolibron 'Esperanto direkt' de Stano Marĉek. La progresintojn en B1-B2 niveloj prizorgis Zsófia Kóródy, kiu - sekvante la lecionojn de la lernolibreto laŭ la zagreba metodo - donis multan gramatikan helpon al la kursanoj, kiuj ĝis nun lernis Esperanton aŭtodidakte, per helpo de la Duolingo lernprogramo en la interreto. Kompreneble aldoniĝis al la taskoj ankaŭ la pliampleksigo de la vortprovizo, kiu realiĝis per legado de interesaj tekstoj, solvado de ekzercoj, kartludoj kaj multe de libera konversaciado. La tre densa lernprogramo enhavis ankaŭ babiladon dum la manĝpaŭzoj, ĉ. 2-horan gvidadon tra la urbo por rigardi ĉefe la Esperanto-vidindaĵojn, prezentadon de fotoj kaj filmoj kaj informadon pri Esperanto-eventoj, movadaj aktivaĵoj dum la vespera kunestado. La kursanoj eluzis ankaŭ la bonŝancon konversaciadi kun semajnfinaj gastoj de la Esperanto-Centro el Hungario kaj Japanio. Fotoalbumo


2017.11 Arboplantado  2017-11-13

Nova, sukcesa agado en Herzberg dank' al bona kunlaboro inter lokaj aktivuloj, kluboj, gelernantoj de EMA Gimnazio kaj rifuĝintoj, novloĝantoj de la urbo: en novembro 2017 denove ni kune plantis 30 fruktarbojn sur la suda deklivo de la kastela monto. Ĉi-foje la sponsoro estis la Rotary Klubo Bad Lauterberg-Südharz kaj la eventon denove organizis Zukunftswerkstatt, kun kiu la Esperanto-Centro kunlaboras ankaŭ enkadre de la germania 'Engaĝita urbo' programo. En la Esperanto-teamo sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ĉeestis ankaŭ gastoj el Bulgario kaj Hungario kaj ni plantis ankaŭ unu kroman fruktarbon, kiun Petro Zilvar kultivis el kerno de persiko, kiu kreskis sur la arbo en la Esperanto-ĝardeno. La plantado rapide kaj bonetose plenumiĝis dank' al la harmonia kunlaboro de la internaciaj teamoj. Fotoalbumo


Vizito al Halle  2017-11-12

Reprezentantoj de la Esperanto-Centro kaj bulgaraj gastoj el Herzberg partoprenis la aŭtunan Esperanto-kunvenon Halle-Ana en urbo Halle. Post antaŭtagmeza babilado, prezentadoj, la dudeko de kunvenintoj faris komunan foton kaj ekis al urborigardado sub ĉiĉeronado de s-ro Gunkel. Li tre profesinivele, vere detale kaj interese rakontis multon pri la historio de la urbo. Sekvis komuna tagmanĝo kaj poste kantado kun la Esperanto-Koruso Halle en la stacidomo. Ĝi estis sukcesa permuzika varbado por Esperanto. Post ĉiĉeronado en la Marktkirche (Foira kirko) la taga programo finiĝis per babilado en urbocentra kafejo. Fotoj


Kunsido de GEA/LALI 2017  2017-11-03

Kiel jam tradicie, ankaŭ ĉi-jare kunvenis la reprezentantoj de landaj ligoj kaj fakaj asocioj de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La laborkunsidon gvidis Ulrich Brandenburg, la nova prezidanto de GEA kaj partoprenis ĝin komisiito de GEJ, dudeko de delegitoj kaj gastoj. La semajnfina programo inter 27-29 oktobro enhavis raportojn pri la Germanaj Esperanto-Kongresoj, pri la agado de GEJ, de la landaj kaj fakaj asocioj, trarigardon de la membroadministrado kaj financa stato de GEA, diskutojn pri estontaj planoj, eventoj, strategio. Al la programo aldoniĝis prezentadoj de Lu von Wunsch-Rolshoven pri gazetara laboro, de Rudolf Fischer pri la nova retkurso 'Esperanto en dialogo' kaj fakprelego de Zsófia Kóródy pri 'Utiligo de novaj kaj tradiciaj lernrimedoj por Esperanto-instruado'. Ŝi prezentis ankaŭ la kleriglaboron de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg kaj la novan retplatformon por helpi trejnadon de Esperanto-instruantoj kaj movadaj gvidantoj. En dimanĉo la GEA-estraro havis sian kunsidon. La Esperanto-funkciulojn kaj gastojn salutis urbestro Lutz Peters ankaŭ en la nomo de la urboadministracio kaj de la urba konsilantaro. Raporto sur la urba hejmapaĝo, gazetartikolo (Harzkurier)  fotoalbumo.


Fazeolo-festo  2017-10-31

Jam fariĝis bela kutimo de la Esperanto-Centro kaj la agadgrupo Zukunftswerkstatt komune organizi aŭtunan rikoltfeston post tutjara kunlaboro, realigo de pluraj projektoj ankaŭ kun aliaj lokaj kluboj. Unu el la tradiciaj agadoj estas la kultivado de legomoj en la t.n. Esperanto-herbejo, kie en la nuna jaro (2017) estis plantitaj fazeoloj. La bona prizorgado de la ĝardeneto havis sian rezulton kaj el la rikoltitaj legomoj ni faris pladojn por komuna manĝado. Klubanoj kunportis salatojn kaj kukon, Zsófia Kóródy laŭ hungara recepto preparis supon, kiu fariĝis la ĉefplado. La agrablan klubkunvenon partoprenis krom germanaj gastoj ankaŭ geamikoj el Hungario. Fotoj


Zamenhof-ekspozicio en la urba biblioteko  2017-10-13

Dank' al la vizito de pola delegacio el Nowy Sacz ankaŭ en Herzberg estis prezentata la kunportita Zamenhof-ekspzicio, kiun oni pretigis en Pollando okaze de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, jubilea jaro laŭ rekomendo de UNESCO. En la urba biblioteko estis videblaj la bele preparitaj, grandaj paneloj, kiuj montris al la vizitantoj historiajn interesaĵojn rilate al la Zamenhof-familio, pri la naskiĝurbo Bjalistoko, pri la tiuepoka Varsovio, informis pri la ekesto de lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri la nuntempa uzeblo de Esperanto. Estis prezentataj materialoj pri Esperanto-instruado, lernolibroj, literaturo, pri famaj Esperantistoj kaj eĉ pri Zamenhofaj Esperanto-objektoj en la mondo, inter ili mencio de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La ekspozicion vizitis partoprenantoj de TORPEDo-12, polaj geamikoj el la ĝemelurbo Góra, internaciaj kursanoj de la trejnsesio de la Erasmus+ projekto, lokaj vizitantoj kaj ankaŭ lernejanoj. Fotoj


Erasmus+ seminario  2017-10-13

Fine de septembro en Herzberg okazis la dua trejnsesio de la dujara Erasmus+ projekto de pola, slovaka kaj germana partneroj. Hotelo Zum Pass estis ideala loko por la dudeko de partoprenantoj por tranokti, manĝi kaj lernadi sub la sama tegmento. La projektgvidantoj: Halina Komar, Peter Balaz, Dorota Rodzianko, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy kunsidis por verki raporton pri la ĝisnunaj agadoj kaj plani la sekvan jaron, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge prizorgis la Esperanto-instruadon kaj la aldonajn distrajn programojn por la trejnitoj. Ĉiuj ĝuis la semajnan kunestadon, post la lacigaj studhoroj la promenadojn en la bela ĉirkaŭaĵo, la amuzajn vesperojn, festadon, kaj restis tempo ankaŭ por urborigardado en la Esperanto-urbo kaj por viziti la bibliotekon de la Esperanto-Centro, kie okazis kunveno kun membroj de la loka Esperanto-klubo. La projekt-partoprenantoj povis ĉeesti la fakprelegon de Sabine Fiedler, ĉefpreleganto de la paralele okazantaj Pedagogiaj Tagoj (Torpedo-12), ili vizitis la Esperanto-Centron, kie ili renkontiĝis kun instruistinoj el la pola ĝemelurbo Góra, kaj kun la kursanoj de la GEJ-lingvokurso sub gvido de Michaela Stegmaier. Tiel ili povis akiri kroman fakan klerigadon kaj movadan spertiĝon. Raporto sur la urba hejmpaĝo, fotoalbumo.


Torpedo-12  2017-10-13

TORPEDo 12 - la Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 79a studsesio) okazis inter septembro 29 - oktobro 3 2017, organizite de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. La kvintaga seminario havis la sekvajn ĉeftemojn:
1. Tago de observado: raportoj pri instrusperto kaj instrurilataj movadaj eventoj; 2. Tago de prelegoj; 3. Tago de metodiko; 4. Tago de informado, organizado; 5. Tago de biblioteko. La ĉi-jara ĉefpreleganto estis Sabine Fiedler, kies interesa prezentado pri frazeologio allogis 30 partoprenantojn, inter ili la trejnistojn kaj trejnitojn de la internacia Erasmus+ projekto el Nederlando, Pollando kaj Slovakio. Zsófia Kóródy traktis tradiciajn (ekz. Cseh-metodan) kaj modernajn instrumetodojn, prezentis lernolibrojn kaj lingvajn ludojn ankaŭ al la partoprenantoj de KEKSO, lingvokurso por GEJ-junularo, kiu paralele okazis sub la gvido de Michaela Stegmaier. Peter Zilvar gvidis laborrondon pri informado, varbado kaj gazetara laboro, Martin Ptasinski elektis prelegtemon pri instruado de Esperanto al germanlingvanoj.
La semajnfinan seminarion partoprenis ankaŭ koleginoj el la pola ĝemelurbo Góra, kiuj ankaŭ kunsidis kun ICH-kunlaborantoj por analizi kaj plani junularajn interŝanĝprogramojn. Raporto sur la urba hejmpaĝo. Gazetartikolo, fotoalbumo.


Jues-lago en flamoj  2017-10-13

Ekde kelkaj jaroj laŭ nova urba iniciato okazas septembra lumfesto ĉirkaŭ la urbocentra Jues-lago. La antaŭa organizado daŭras kelkajn monatojn: lokaj kluboj, asocioj, interes-grupoj, volontuloj, ktp. kunigas sian forton por prepari ĉion por la ĉ. duontaga programo. En septembro 2017 denove estis bela vetero kaj ĉiuj povis ĝui la agrablan vesperon ĉirkaŭ la lago, kiu estis lumigata per kandeloj, lampionoj, torĉoj, lampoj kaj je la fino per la sparkoj de bunta piroteknaĵ-prezentado. Multaj asocioj prezentis ion ĉe informbudoj, okazis koncertoj kaj nigra-luma teatroludo, bufedoj ofertis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La prezentantoj ricevis etajn kandelojn, ke ili povu pretigi siajn emblemojn aŭ karakterizajn simbolojn, vortojn el ili. Ankaŭ Esperanto-Centro Herzberg partoprenis en la festo per informtablo, kie haltis multaj vizitantoj por informiĝi pri Esperanto. Dank' al la deĵorantoj, Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Sándor Hideg kaj Michaela Stegmaier la informbudo ekhavis allogan aspekton, multaj informiloj estis disdonitaj, demandoj responditaj kaj ni povis pretigi el kandeletoj grandan verdan stelon, kiun multaj fotis dum la vespero. Estis sukcesa varbagado! Fotoalbumo


Klubkunvenoj kun prelegoj  2017-10-13

Post iom da somera paŭzo la klubkunvenoj en la Esperanto-Centro denove ofertis variajn programerojn por la klubanoj, vizitantoj kaj geamikoj: krom la regulaj lingvoekzercaj horoj okazas ankaŭ prelegoj, raportoj kaj aliaj interesaj prezentadoj. En septembro specialaĵo estis la renkontiĝo kun Kajo (Kyle Baker), junulo el Teksaso, Usono. Li jam de longe sopiris viziti la Esperanto-urbon Herzberg, rigardi la Esperanto-vidindaĵojn kaj pasigi tempon en la Esperanto-biblioteko. En la merkreda klubrondo li prelegis pri sia urbo Austin kaj pri sia hobio, luktosportoj. Alia tre interesa prezentado estis farita de Michaela Stegmaier, prezidantino de GEJ. Ŝi partoprenis en la TEJO-kongreso en Togolando, Afriko kaj raportis pri la eventoj kaj pri la personaj spertoj akiritaj dum la 10-taga restado tie. Post la prezentado ŝi ricevis pluraj demandojn kaj post ekestis vigla diskutado.
Tiaj prelegoj estas kleriĝebloj ankaŭ por la loka publiko kaj enestas en la programserio de LEB (Ländliche Erwachsenenbildung). Pri ili oni povas legi sur la urba hejmpaĝo 1, 2 kaj aperis artikoloj ankaŭ en la regiona gazeto Harzkurier 1, 2


Esperanto-Tago, UK-saluto kaj someraj gastoj  2017-08-02

Klubanoj kaj geamikoj kunvenis la 26an de julio en la Esperanto-Centro por memori la festotagon de la apero de la unua Esperanto-lernolibro. Agrabla etoso regis la tutan posttagmezon: okazis prezentado de Esperanto-libroj kaj gazetoj, babilado pri historio kaj Esperanto-movado, festado de naskiĝtago de klubano dum komuna manĝado de bongustaĵoj. Okaze de tiu Esperanto-Tago, la 130-a datreveno de lingvo Esperanto Interkultura Centro Herzberg pretigis memorigilojn kaj afiŝis por la loka publiko informilojn ankaŭ de Roland Schnell en la informvitrinoj antaŭ la urbodomo.
Urbestro Lutz Peters sendis siajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Sud-Koreio. 
En somero multaj vizitantoj venis al la Esperanto-Centro, ekz. el Danlando, Bulgario, Hungario. Ankaŭ la nova GEA-prezidanto, Ulrich Brandenburg pasigis kelkajn tagojn en la Esperanto-urbo. Fotoalbumo


Someraj Esperanto-festoj  2017-08-02

La 11-an naskiĝtagfeston de Herzberg - la Esperanto-urbo ni festis en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg kune kun la partoprenantoj de la intensa lingvokorso SEP-2. Klubanoj kaj geamikoj preparis salatojn, dolĉaĵojn kaj bone amuziĝis, babiladis malgraŭ la malvarma, pluva vetero. Kelkaj ludis gitaron, multaj ĝuis la komunan kantadon kaj aŭskultis memorrakontojn pri la travivaĵoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco mallonge raportis pri la aktivaĵoj kaj rezultoj en tiuj 11 jaroj kaj honoris per bela medalo kelkajn kunlaborantojn, kiuj sindediĉe agadas por Esperanto jam de multaj jaroj, jardekoj. Zsófia Kóródy, Ursula Zilvar kaj Michaela Stegmaier ricevis grandan aplaŭdon de la partoprenantaro. Fine de julio Germana Esperanto-Junularo (GEJ) havis sian estrarkunsidon en Herzberg kaj festis naskiĝtagon de sia prezidantino, Michaela Stegmaier. Raporto sur la urba hejmpaĝo, albumo.
 


Somera Esperanto-Perfektigo - SEP  2017-08-01

La duan fojon ni organizis someran intensan Esperanto-kursaron (SEP) en la Esperanto-Centro Herzberg. La evento estis dusemajna kaj internacia (el BG, CH, CU, HU, NL, PL), kelkaj kursanoj restis dum la tuta periodo, aliaj elektis unusemajnan blokon. En ambaŭ partoj la lingvoinstruado okazis en du grupoj: por la komencintoj (A1-B1) kaj por la perfektiĝemuloj (B2-C1). Post kvin instruhoroj ofte ni manĝis kune kaj organizis posttagmezajn vizitojn al belaj, interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo. Ni urborigardadis ne nur en Herzberg, sed ankaŭ en Sieber, Osterode, Bad Lauterberg, Duderstadt, Ebergötzen, Walkenried, ktp., vizitis muzeojn, banejojn, ekskursis en la arbaro, testadis promenvojojn en la Harz-montaro.
La programon riĉigis kulturaj kaj muzikaj eventoj, komuna kuirado, kantado, rakontado, prelegoj kaj prezentadoj. La partoprenintoj havis la eblon renkontiĝi, paroladi kun lokaj klubanoj, vizitantoj kaj aliaj Esperanto-parolantaj gastoj. Je la fino de la semajno ĉiuj ricevis atestilon pri partopreno. La tuttaga lingvouzo vere helpis ĉiujn perfektigi siajn lingvajn kapablojn kaj la tre amika, agrabla etoso certigis bonfarton. La regiona gazeto raportis pri juna prelegantino el Kubo, kiu prezentis sian landon en la urba biblioteko. Gazetartikolo, raporto sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumoj: semajno 1, semajno 2.


SALO-12  2017-08-01

Gelernantoj el Herzberg (DE) kaj Góra (PL) kun siaj instruistinoj pasigis en la somero unu semajnon kune en Sieber, urboparto de Herzberg. Tiu Somera Arbara Lernejo estis organizita jam 12-foje kaj ofertis al la partoprenintoj antaŭtagmezan lernadon de Esperanto sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Michaela Stegmaier. Posttagmeze okazis libertempaj aktivaĵoj kun lingva ekzercado. Ĉiuj multe lernis, sportis, naĝis, ekskursis en la montaro, babilis kantis kaj amuziĝis. La tuta semajna programo enhavis plenumendajn taskojn, kiuj similis al farendaĵoj ekz. en skoltaj tendaroj. Tuttaga ekskurso al Braunschweig kun esperantlingva ĉiĉeronado donis eblecon konatiĝi kun tiu regiona grandurbo. Bela evento estis la tuttaga teatroprojekto kun Sara Hoffmann, kiu kreis kun la gelernantoj t.n. nigra-luman teatraĵon, kiun spektis en la kulturdomo de Sieber krom lokaj vizitantoj ankaŭ la urbestro de Herzberg, Lutz Peters. Por la ĝemelurba delegacio okazis akcepto en la urbodomo en Herzberg, kiun sekvis urborigardado, vizito al la kastela muzeo, Esperanto-Centro kaj aliaj vidindaĵoj. Raportoj sur la urba hejmpaĝo: 1, 2, 3. Gazetartikoloj en Harz Kurier 1, 2, 3. Fotoalbumo


Festo en la Parko  2017-06-25

Festo en la Parko estas la nomo de jam tradicia somerkomenca festo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La ĉeforganizanto estas la klubo Futurateliero (Zukunftswerkstatt), kontribuantoj estas pluraj lokaj asocioj, kluboj, volontuloj kaj helpantoj. De la komenco, jam de ĉ. 10 jaroj ankaŭ la Esperanto-Centro kunorganizas ĝin, starigas Esperanto-informtablon, disdonas flugfoliojn, ofertas ludojn, kvizon kaj allogajn varbmaterialojn, eĉ donacetojn kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La ĉi-jara varb-teamo estis internacia, kunagadis geamikoj el Bulgario kaj Hungario, kaj multon helpis ankaŭ niaj junaj membroj, Michaela kaj Janette. Estis bona teamlaboro kun bona rezulto. Fotoj


GEK-2017 en Freiburg  2017-06-25

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis en la 94-a Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Freiburg inter 2-5 junio 2017. Ili kunportis saluton de urbestro de Herzberg am Harz kaj raportis pri la Esperanto-agadoj kaj rezultoj en la lastaj dek jaroj en la Esperanto-urbo. Ili starigis informbudon pri la Esperanto-Centro, kontribuis al la prelego de Manfred Westermayer pri ĝemelurbaj aktivaĵoj, prelegis pri instruado de Esperanto per modernaj metodoj kaj pri klerigofertoj de la Esperanto-Centro en Herzberg. Interesa diskutado sekvis la prezentadon de Zsófia Kóródy pri interretaj Esperanto-lernebloj kaj pri la dilemo, ĉu Esperanto-instruistoj estas bezonataj en la moderna elektronika tempo? GEA-membroj elektis novan estraron, Ulrich Brandenburg fariĝis prezidanto. Dum GEK okazis ankaŭ kunvenoj de EEU kaj kiel tradicie, okazis ankaŭ la jarĉefkunveno de AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj sub gvido de ĝia prezidanto, Zsófia Kóródy. La kongreso ofertis plurajn interesajn programerojn, koncertojn de Johnny M kaj Kaj tiel plu, urborigardadon kaj ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo. Hejmpaĝo de urbo Herzberg, artikolo en Harzkurier, fotoalbumo.


Pentekosta popolfesto  2017-06-24

Komence de junio en la tradicia pentekosta popolfesto (Schützenfest) ankaŭ en 2017 partoprenis klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro Herzberg. Ili reprezentis plurajn generaciojn, de infanoj ĝis pensiuloj, sed ili havis ion komunan: ĝojon pri la bela vetero kaj bona programo, entuziasman partoprenadon kaj kunfestadon en tiu grava urba evento. Sub gvido de konata bulgara esperantisto, Metodi Markov, ili reklamis Esperanton kunmarŝante kun la loka publiko en T-ĉemizoj kun verda stelo, ili portis Esperanto-flagetojn kaj disdonadis aerbalonojn de esperanto.de. Jen fotoalbumo.


Gulaŝfesto en la Esperanto-ĝardeno  2017-05-28

Fine de majo en tre agrabla vetero, kun partopreno de trideko de gastoj okazis gulaŝfesto en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. La evento estis organizita por agrabla kunfestado, ja pluraj klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro havis naskiĝtagon kaj tiel ekestis bona okazaĵo por gratulado kaj komuna bonfarto eĉ en internacia rondo, kun Esperanto-gastoj el Bulgario kaj Hungario. La tipa hungara gulaŝsupo estis kuirita en kaldrono sur fajro en la ĝardeno kaj servita al la gastoj ĉe tabloj en la ĝardena pavilono kaj sub grandaj tendoj. La bonetosa festado daŭris dum la tuta posttagmezo de tagmanĝo ĝis vespermanĝo. Fotoalbumo


Tago de Kulturoj en Göttingen  2017-05-21

Aktivuloj de Esperanto-Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare, en majo 2017 starigis Esperanto-informbudon dum la Tago de Kulturoj en Göttingen. Ĝi estis en bona loko, kun multaj varbiloj, allogaj, atentokaptaj materialoj kaj por la juna generacio kaj por la pli maljuna. Ĉi-jare alvenis ankaŭ reprezentantoj de la Esperanto-grupo en Kassel (en kunlaboro kun Kulturinitiative Harleshausen), kiuj deĵoris en apuda pavilono. Multaj interesiĝantoj haltis ĉe niaj tabloj, demandis pri la lingvo, pri ĝia uzeblo kaj pri nia sperto en la Esperanto-movado. La bunta, interesa kulturprogramo, prezentado de dancoj, kantoj, folkloraj vestaĵoj, bongustaj manĝaĵoj ĉe diversnaciaj budoj kaj la bela vetero allogis multajn vizitantojn. Ni ĝojis ankaŭ pri vizito de kelkaj Esperanto-amikoj el Göttingen ĉe nia budo, kun kiuj ni planas pli fortan estontan kunlaboron. Fotoalbumo


Eŭropa-Tago kun kontribuo de la Esperanto-Centro  2017-05-05

La 5-an de majo 2017 granda festo okazis sur la ĉefplaco en Herzberg am Harz: 1000 lernejanoj, politikistoj, reprezentantoj de asocioj, lokaj agadantoj, urbanoj junaj kaj maljunaj kune festis formante grandan eŭropan flagon. Poste ili man-tenante ĉirkaŭis la urbocentran Jues-lagon. Estis bela manifestado por paco, amikeco, Eŭropo kaj interpopola kompreniĝo. Organiza partnero estis la Esperanto-Centro, kies aktivuloj kunfestis portante Esperanto-ĉemizojn kaj Esperanto-flagojn.
Raporto sur la urba hejmpaĝo, gazetartikolo en Harz Kurier, albumo ĉe Facebook, youtube-filmeto, raporto sur la gimnazia hejmpaĝo kaj Fotoalbumo.


Jubilea Zamenhof-ekspozico  2017-04-14

Okaze de la 100-a mortodatreveno de Zamenhof Esperanto-Centro Herzberg organizis ekspozicion en la muzeo de la Welf-Kastelo Herzberg el libroj kaj arkivmaterialoj de la Esperanto-biblioteko kaj el privata kolektaĵo.  La inaŭguro okazis la 8-an de aprilo en ĉeesto de dekoj da vizitantoj.
En la vitrinoj stas prezentataj verkoj, tradukoj de Zamemhof, libroj, biografioj verkitaj pri li, historiaj bildkartoj rilate al Zamenhof, Bialistoko kaj Esperanto-kongresoj, filatelaĵoj el multaj landoj, historiaj fotoj, insignoj, medaloj (ekz. la granda Zamenhof-medalo far Peter-Götz Güttler el Dresdeno), Esperanto-moneroj kiel la Steloj kaj aliaj Zamenhof-memoraĵoj. Pri la inaŭguro raportis Stadtradio Göttingen. La ekspozicio estas vizitebla dum la regulaj malfermhoroj de la muzeo kaj restos videbla dum la tuta jubilea jaro. Albumo, raporto sur la urba hejmpaĝo.


Zamenhof-placo inaŭgurita  2017-04-09

La inaŭguro de la Zamenhof-placo okazis la 8an de aprilo 2017 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Temas pri ĝis tiam sennoma placo, kie jam ekde 15.12.2009 staras la Zamenhof-monumento. La propono de la Esperanto-Centro pri la nomdonado estis unuanime akceptita de urbaj instancoj en 2016 kaj la solenaĵoj estis kunordigitaj por digna festado en la jubilea jaro por memori - laŭ rekomendo de UNESCO - la 100-an mortodatrevenon de la aŭtoro de Esperanto. Anstataŭanta urbestro Wolfgang Weippert kaj Peter Zilvar, gvidanto de la Esperanto-Centro prelegis, poste ili kun senvualigis la novan murŝildon "Zamenhof-Platz" kaj la ŝtongravuraĵon kun Esperanto-stelo kaj kun la vortoj "Zamenhof-placo".
Ĉeestis multaj esperantistoj, kantgrupo el Halle, gastoj el Aŭstrio kaj Irlando kaj pluraj ĵurnalistoj, raportistoj de gazetoj kaj Radio Göttingen. Partoprenis la ceremonion ankaŭ granda delegacio de la art-universitato Poznano, ĉar ekspozicio de pentraĵoj estis malfermita en la sama tago en la Welf-kastelo. Kune ni havis abundan tagmanĝon en la bela kastela restoracio kaj en la posttagmeza programo sekvis vizito al la Esperanto-Centro, kie ni komune manĝis jubileajn tortojn.
Gazetartikolo en Harz Kurier. Raporto sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumo.
Dank' al vasta publika agado, pri la Zamenhof-memortago, pri la grava evento, kiu postlasos novan ZEO-n en Herzberg, tre pozitive raportis radiokanaloj kaj multaj grandaj, famaj gazetoj post la dissendo de longa artikolo de DPA, la plej granda germania novaĵagentejo.
Jen listo de la kolektitaj gazertikoloj.


Artekspozicio por Abdulkarim Hassan  2017-04-05

Interkultura Centro Herzberg organizis ekspozicion en najbara urbo Osterode por Abdukarim Hassan, pentro-artisto, rifuĝinto el Damaskus, Sirio. Li vivas de ĉ. du jaroj en Herzberg am Harz kaj pentras bildojn pri sia iama hejmlando, urbo kaj loĝantoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj multe suferis pro la tiea milito. En liaj artaĵoj, pentraĵoj, grafikaĵoj aperas krom la personaj memoroj ankaŭ novaj motivoj, impresoj, ŝatataj lokoj en la nova loĝurbo Herzberg, kiel ekzemple la Welf-kastelo aŭ iu bela pejzaĝo, naturo. Li pretigis ankaŭ portretojn pri novaj geamikoj, helpantoj, subtenantoj. Kelkajn artaĵojn li donacis al la kunlaborantoj kaj geamikoj en la Esperanto-Centro, kie li ofte aperas ĉe klubkunvenoj, festoj kaj kulturaj eventoj. La ekspozicio estis inaŭgurita la 4-an de aprilo kaj restos vizitebla ĝis la someraj ferioj, ĝis la fino de junio en la haloj de la Eŭropa Lernejo BBS respektive VHS (Popolaltlernejo). La inaŭguron partoprenis ankaŭ ĵurnalistino de la regiona gazeto Harzkurier, kiu faris intervjuojn kaj verkis gazetartikolon. La artaĵoj estas favorpreze aĉeteblaj, bv. demandi nin. Via financa subteno estas grava helpo por la artisto. Afiŝo, invitilo 1, 2, inaŭguro, gazetartikolo, albumo de la pentraĵoj


Varbo-tago en la Infanmuzeo en Hannover  2017-03-05

En la infanmuzeo "Kindermuseum Zinnober Hannover" okazis speciala ekspozicio pri komunikado kaj la Esperanto-Centro en Herzberg ricevis inviton doni prezentadon pri la uzo de la internacia lingvo Esperanto por internacia komunikado. Sur la hejmpaĝo de la muzeo oni bone varbis por la enkonduka Esperanto-kurso de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, eĉ aperis anoncoj en diversaj gazetoj pri tio.
Antaŭ la prezentado ni ornamis parton de la granda ĉambro per Esperanto-afiŝoj, flagoj, instalis informtablojn kaj eĉ kunportis la reklam-muson 'Mo', kiu aperas kiel maskoto en la lernmaterialoj de Lingolia. La pli ol unuhoran prezentadon partoprenis multaj vizitantoj de ĉiu aĝgrupo.
Petro Zilvar iom informis en la germana pri lingvoj kaj la avantaĝoj de Esperanto. Zsófia Kóródy prezentis vortojn kaj gramatikon per kartoj kaj diversaj lingvaj ludoj. Estis agrabla kaj sukcesa varbagado. Galerio


Nova GEJ-prezidantino el Herzberg  2017-01-15

En la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Waldheim am Brahmsee en norda Germanio jarŝanĝe de 2016/17 Germana Esperanto-Junularo (GEJ) elektis novan estraron. Laŭ la decido de la kunvenintoj la prezidantino fariĝis Michaela Stegmaier, iama lernantino en Herzberg am Harz, kie ŝi eklernis Esperanton en la gimnazia fakrondo gvidata de Zsófia Kóródy. Michaela jam de pluraj jaroj aktive partoprenis en enlandaj kaj internciaj Esperanto-eventoj, ekz. en Internaciaj Infanaj Kongresetoj (IIK en Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago), en la tradiciaj Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO), kiuj kelkfoje okazis en Pollando, en internaciaj Comenius kaj Erasmus+ projektoj, ktp. Ŝi ne nur helpis jam en Herzberg por organizi varbagadojn, deĵori ĉe informtabloj, ktp, sed ankaŭ volontulis por pluraj Esperanto-renkontiĝoj kaj kunlaboris kiel helpanto ĉe instruado dum SALO-j. Ŝi regule konsultiĝadas kun la gvidantoj de la Esperanto-Centro en Herzberg pri movadaj temoj.
Post la elektiĝo ŝi kunvokis komence de februaro la Esperanto-junularon, samaĝulojn el Herzberg por formi etan laborgrupon kaj interkonsenti pri taskoj, farendaĵoj en la nova jaro. Bonan agadon, multajn rezultojn kaj sukceson! Fotoalbumo


40-jara jubileo de EGS  2016-12-10

La 40-jaran jubileon de Esperanto-Gesellschaft Südharz (EGS) la klubo festis per pluraj programeroj. Dum la semajnfino (9-11 decembro) okazis ankaŭ la 76a Studsesio, kun kies partoprenantoj ni vizitis la kafejon en la historia Welf-kastelo. En sabato, post mallonga kunveno en la Esperanto-Centro interesiĝantoj povis kunveturi per iama usona lerneja buso, kiun ni aparte mendis por ekskurso al Wernigerode. Tie eblis rigardi la urbon kaj ĝui la festivalecan etoson surstrate pro la antaŭkristnaska bazaro. En la vespero en restoracio Harzklause kune festis pli ol 40 geamikoj. Peter Zilvar raportis pri la 40-jara kluba historio kaj pri nuntempaj agadoj. Pri agrabla muziko zorgis Ĵenja kaj Lena. Kiel jam kutime, ni festis ankaŭ la tradician Zemenhof-feston, dum kiu la tasko por nia esperanta "Sankta Nikolao" estis la hazarda disdonado de kunportitaj donacetoj. Ni ĝojas, ke tiu jubileo estis tiom memorinde festata en agrabla rondo de Esperanto-geamikoj. Fotoalbumo


Arboplantado  2016-11-03

Sur la suda deklivo de la kastela monto aktivuloj de lokaj kluboj en kunlaboro kun la EMA gimnazio startis novan projekton: planti fruktarbojn kiel simbolon de amikeco kaj agadon por la estonto. Alvoko iris ankaŭ al organizaĵoj, kiuj prizorgas rifuĝintojn en Herzberg, ĉar tiu projekto celis ankaŭ integriĝadon de la novaj loĝantoj, kiuj antaŭ ne longe eksetlis en la urbo. Dank' al sponsoroj ĉiuj bezonataĵoj estis liveritaj al la loko de plantado, nur fosilon oni devis mem kunporti. Tripersonaj grupetoj estis formitaj: 1 klubano kun 1 gimnazia lernanto kaj 1 rifuĝinto kune plenumis plantadon de 1-2 arbetoj. Specialisto, fakulo el la gimnazio klarigis, kiel planti kaj tondi la arbetojn, ke ili forte staru kaj laŭeble frue produktu fruktojn. La plantadon malfaciligis la kota tero kaj aŭtuna pluveto, sed neniel forprenis la bonan etoson, kiun havis la kunlaborantaj teamanoj. La arbeto de la Esperanto-klubanoj ricevis ŝildeton: 'Arbo de amikeco'. Fotoalbumo


Torpedo-11  2016-10-04

TORPEDo 11 - la Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 75a studsesio) okazis inter septembro 30 - oktobro 3 2016 organizite de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. Tiu tradicia evento fariĝis denove internacia pro partopreno de invititaj prelegantoj: Sara Spano (estrarano de UEA), Francesco Maurelli (reprezentanto de Kosmo, ellaboranto de internaciaj projektoj), Eva Fitzelova kaj Johannes Mueller (redaktoroj de la reta radio Kern.punkto.info). La kvartaga seminario havis ĉiutage alian ĉeftemon:
1. Tago de observado: raportoj pri instrusperto kaj instrurilataj movadaj eventoj, trejnebloj; 2. Tago de kursorganizado, internaciaj projektoj; 3. Tago de komunikado; 4. Tago de metodiko. Pluraj instrumetodoj estis traktitaj, analizitaj. La partoprenantoj povis studadi lernolibrojn kaj didaktikajn helpmaterialojn el la riĉa kolektaĵo de la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ gekolegoj el nia pola partnerurbo Góra, kiuj ĉeestis ankaŭ la SALO-11 postseminarion. Fotoalbumo


2016.09. Poznan - Erasmus+ projekto  2016-09-26

Novan internacian projekton komenciis la Esperanto-Centro Herzberg kun du partneroj: Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sacz, Pollando kaj Edukado kaj Interreto (E@I) en Slovakio. Temas pri instrukapabliga trejnado kaj movada-faka preparo de aktivuloj por gvidi Esperanto-kursojn, klubojn, kaj spertiĝo per internacia kunlaboro. Tri elektitaj aktivuloj el Germanio kunveturis kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy por partopreni trejnsesion en Poznan, Pollando, kie samtempe okazis la sesio de Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj la tradicia kulturfestivalo Arkones. La trejnitoj de la tri partnerlandoj ricevis subvencion de la EU-projektbudĝeto. La projekto daŭros du jarojn, la sekva komuna seminario okazos en oktobro en Herzberg dum la Pedagogiaj Tagoj (Torpedo) kaj la tria post du jaroj en Pollando.


Internacia Sporttago  2016-09-03

La Internacia Sporttago en la 3a de septembro estis nova iniciato de sportemaj aktivuloj en Herzberg. Ili invitis ĉiujn loĝantojn partopreni kelkhoran korpotrejnadon en la sporthalo de bazlernejo Mahnte. Oni - ĉu individue ĉu en teamoj - povis elekti gimnastikon, pilkludojn, tablotenison, eĉ dancadon por plenumi taskojn kaj ricevi atestilojn. La celo estis alvenigi ankaŭ rifuĝintojn, alvoki familiojn pri la graveco de korpoekzercado, fari ion por konservi bonan sanon. Ankaŭ la klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro ekz. el Bulgario partoprenis: ili biciklis, ludis korbopilkon kaj tablotenison. Parolante kun aliaj partoprenantoj ili multe informis pri Esperanto. Estis sukcesa ago-tago. Fotoalbumo


Kunvenoj, gastoj, floroj en la Esperanto-ĝardeno  2016-08-30

La Esperanto-ĝardeno de la Esperanto-Centro en Herzberg, la agrabla pavilono, la bela herbejo kaj flegata florĝardeno estas ofta scenejo por klubkunvenoj, festoj ekz. de naskiĝtagoj, por komuna manĝado, kantado, diskutado, babilado. Parto de nia interkultura agado estas ankaŭ helpi la integriĝon de diversnaciaj novcivitanoj, rifuĝintoj al la urbo kaj la regiono kaj kompreneble ĝojigas nin la oftaj vizitoj de Esperanto-gastoj, kiuj aldonas pluan internaciecon, pliriĉigas, plu kolorigas la amikajn eventojn.
Volonte ni rakontas pri la Esperanto-plantoj en la ĝardeno kaj fiere montradas niajn raraĵojn florantajn en diversaj jarsezonoj. Jen kelkaj belaj someraj floroj: la Esperanto-klematito kaj la Dr. Zamenhof grimprozo, kiu en somero 2016 ricevis elegantan, romantikan apogilon. Fotoalbumo


UK en Nitra, 2016.07  2016-07-31

Reprezentantoj de la Esperanto-Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis en la 101-a UK en Nitra. Ili prezentis la Esperanto-agadojn kaj rezultojn en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo per koridora ekspozicio, rakontis pri la eventoj kaj planoj en la urbo aldone al la filmprezentado de Roman Dobrzynski, gvidis kunsidon pri la kunlaborado de Esperanto-Centroj, bibliotekoj kaj kontribuis al la kunsido pri ĝemelurbaj agadoj. Estis bela travivaĵo sperti, kiom mutle atingis LKK  rilate al publika prezentado de Esperanto dum la kongreso: surstrate, en muzeoj, ekspoziciejoj, teatro, restoracioj kaj kafejoj, ktp. En la paralele okazanta Infana Kongreseto partoprenis tri lernantinoj el Herzberg, kiuj rakontis tie pri Esperanto-eventoj kaj vidindaĵoj en la urbo.
Post UK Zsófia Kóródy partoprenis ankaŭ la 49-an ILEI-konferencon en Nyíregyháza, Hungario. Ŝi prelegis tie pri Esperanto-instruado, movadaj aktivaĵoj en la Esperanto-urbo kaj pri la someraj lernejoj enkadre de la kunlaboro kun la ĝemela urbo Góra en Pollando.


Kursoj en Harzkurier kaj en Uslar  2016-07-12

En julio 2016 - post interkonsento kun la redaktoro de Harzkurier - komenciĝis 15-semajna gazeta kurso, kiun ellaboris kunlaborantoj de la Esperanto-Centro, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. La lernmaterialo laŭpaŝe prezentis la Esperanto-gramatikon kaj enhavis modelfrazojn en la germana kaj en Esperanto pri urbo Herzberg kaj pri la Harz-regiono. Tiel ekestis speciala lernmaterialo rilate al la Esperanto-urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La lecionoj enhavas ankaŭ solvendajn taskojn, por kiuj oni povas ricevi premion. Jam post la apero de la unua leciono venis tre pozitivaj reagoj. Lecionoj de la gazeto
Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ricevis inviton ankaŭ al urbo Uslar por gvidi Esperanto-kurson. La organizantoj de la feriotempa junulara renkontiĝo elektis Esperanto-titolon: Kio estas feliĉo?, ja ili opinias, ke Esperanto povas esti interesa defio, bona komuna lerncelo por la germanaj, polaj kaj francaj partoprenantoj. La prezentado pri Esperanto kaj la ĉ. 4-hora kurseto estis bone akceptitaj, ekestis entuziasma lernado dank' ankaŭ al la helpo de Cornelia Luszczek, studentino el Herzberg. La instruhoroj de Zsófia kun multaj lingvaj ludoj, aktivaĵoj kaj konversaciado atingis la celon, la eksperimento estis sukcesa, la tago estis pasigita en bona etoso. Fotoj


Esperanto-urbo 10-jara  2016-07-11

La 10-jara jubileo de Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo estis elegante festata la 9a-an de julio 2016 en la kavalira salono de la Welf-kastelo. Aperis prezidantoj de diversaj lokaj asocioj, politikistoj, vicurbestroj, reprezentantoj kaj gastoj el la Esperanto-amikaro. Festparolis urbestro Lutz Peters, salutis la pli ol cent ĉeestantojn ankaŭ eksurbestro Gerhard Walter kaj urbestrino de la pola ĝemelurbo Góra, Irena Krzyszkiewicz kun kelkmembra pola delegacio, nome de UEA ĝia ĝenerala sekretario, Martin Schäffer kaj nome de GEA Sebastian Kirf, prezidanto. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy per ampleksa bild-resumo memorigis pri la multaj eventoj kaj diverstipaj kulturagadoj dum la lastaj dek jaroj, la ĝemelurbaj junuloj, partoprenantoj de SALO-11 kontribuis al la festprogramo per kantado. Post tagmeza bufedo oni povis rigardi la ekspozicion de la Esperanto-Centro konsistantan el gazetartikoloj, fotoj, afiŝoj, memoraĵoj de la ĝemelurba agado kaj eldonaĵoj pri la Esperanto-urbo. Posttagmeze en la korto de la urbodomo la ĝemelurbaj urbestroj plantis rozujon nomatan „Rozo de la Espero“. Poste ĉiuj iris al la Esperanto-Centro por komuna festado kun kafo kaj kuko. En la sekva tago dank’ al Guido Brandenburg kaj donaco de GEFA por la Esperanto-urbo nova Esperanto-benko estis inaŭgurita en Domeyer-parko. Dum la posttagmezo okazis kradrostadfesto en la Esperanto-ĝardeno. Aperis ankaŭ BEMI-biciklantoj survoje al IJK en Vroclavo.
Pri la kelktaga festado raportis krom la regionaj gazetoj Harzkurier kaj HNA ankaŭ radio Göttingen kaj NDR. Grandaj afiŝoj pri la festo pendis en la urbo kaj la Esperanto-Centro eldonis memorlibron kun fotodokumentado. Raporto, fotoserio sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumo
 


SALO-11  2016-07-10

La Somera Arbara Lernejo inter 3-10 julio 2016 jam la 11-an fojon okazis ĉiujare sen interrompo dank' al la subvencioj de la du urboj kaj al DPJW (ministeria subvencio). La 1-semajna kuna feriumado de 12-18-jaraj gejunuloj el la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra (PL) estis denove en Sieber, ĝuante la servojn de Hotelo Zum Pass. La programo enhavis 4-5 Esperanto-lecionojn ĉiutage, gvidate de Zsófia Kóródy, Cornelia Luszczek, Lidka Nowak kaj Iwona Sawicka, eksursojn en la montaro kaj al la regiono, viziton al la aventurparko Pullman City, naĝadon en plezurbanejo en Bad Lauterberg, sportojn, ludojn, manlaboradon kaj aliajn libertempajn ŝatokupojn. Urbestro de Herzberg Lutz Peters vizitis kaj salutis la pol-germanan grupon en Sieber. Ankaŭ gepatroj kaj aliaj familianoj, geamikoj alvenis al la adiaŭa vespero por rigardi la kulturprogramon de la junularo kaj komune partopreni vesperan rostadfeston. En la lasta tago la gejunuloj ne nur rigardis vidindaĵojn de la Esperanto-urbo Herzberg, sed partoprenis en la kastelo la grandan feston okaze de la 10-jara jubileo de Herzberg am Harz kiel Esperanto-urbo. La pola grupeto tie aldoniĝis al la 5-membra delegacio el Góra gvidata de la urbestrino Irena Krzyszkiewicz. Pri SALO-11 aperis informoj ĉe Facebook, gazetartikoloj kaj en Herzberg (Harzkurier) kaj en Góra (Przeglad Górowski). Fotoalbumo


Esperanto-lernado en lernejoj kaj en la ferioj   2016-07-01

Pluraj eventojn organizis la Esperanto-Centro por la junularo en somero 2016: por la lernantoj de la baza lernejo Nicolai ni organizis viziton al la urba biblioteko por konatiĝi kun porinfana Esperanto-literaturo, interesaĵoj, raraĵoj de la Esperanto-sekcio. La 6-9-jaruloj kun granda interesiĝo rigardis ankaŭ la plurlingvan kolektaĵon de la konata libro 'Maks kaj Moric' de Wilhelm Busch. Kelkaj infanoj partoprenis la jam tradician feriotempan Esperanto-kurseton en la Esperanto-Centro, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy instruis ilin uzante ludkartojn, bildojn kaj aliajn helpilojn.
Ankaŭ ĉi-jare la Esperanto-informtablo kaj la rado de fortuno allogis multajn lernemajn infanojn kaj gejunulojn dum la Festo en la Parko, organizita en partnereco kun Futurateliero (Zukunftswerkstatt). Kelkaj lernantinoj de la Esperanto-rondo de la gimnazio deĵoris tie kaj entuziasme informis la publikon pri Esperanto kun aliaj helpantoj, klubanoj. Estis agrabla tago kun kontentiga rezulto. Fotoalbumo


Lernejanoj el Rybnik  2016-07-01

10 gelernantoj kun 2 instruistinoj el la pola urbo Rybnik vizitis la Esperanto-urbon en junio. Ili lernas Esperanton en sia lernejo kaj ekinteresiĝis pri la Esperanto-vidindaĵoj en Herzberg. Interkultura Centro Herzberg preparis por ili riĉan programon kun urborigardado, vizito de la Esperanto-muzeo kaj biblioteko, rondveturo en la Harz-montaro, promenado kaj naĝado en Osterode, ktp. Ili havis Esperanto-lecionojn kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kaj lernis multon ludante, kantante. Tre sukcesa estis ankaŭ ilia vizito en la bazlernejo Nicolai, kie la polaj kaj germanaj gelernantoj en miksitaj grupetoj partoprenis lernejan konkurson kaj poste prezentis sian programon ludante muzikon kaj kantante. Tio estis jam la tria vizito de lernantoj el Rybnik, kie Teresa Konsek regule instruas Esperanton en la klubo 'Verda Arbeto'. Gazetartikolo pri la vizito,  Fotolbumo


74-a Studsesio kaj GEI-ekzameno  2016-07-01

La 74-a studsemajnfino de Interkultura Centro Herzberg krom la fakaj prelegoj ĉefe pri Esperanto-gramatiko, literaturo havis ankaŭ aldonan celon: prepareblon al la interesiĝantoj antaŭ la planita GEI-ekzameno, kiu estis ofertata en du niveloj: meza kaj supera. La semajnfina programo enhavis ankaŭ diskutadon pri novaĵoj el la ĉiutaga vivo kaj pri aktualaj movadaj temoj. La biblioteko de ICH estis je dispono, la kursanoj ofte kaj kun kontentiĝo studadis tie kaj ĝojis trovi taŭgan fakliteraturon por si mem antaŭ la ekzameno. La agrabla vetero invitis al komuna rostado kaj manĝado en la Esperanto-ĝardeno de ICH. Fotoj


Kolokvo de GIL honoris la 75-jaran Detlev Blanke  2016-07-01

Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V. GIL) sub gvido de Sabine Fiedler organizis la 30-an de majo 2016 honor-kolokvon en Universitato Leipzig por surprizi Detlev Blanke okaze de lia 75-a naskiĝtago. La tuttaga programo enhavis fakprelegojn de renomaj sciencistoj, diskutadon, komunan tagmanĝon kaj gvidatan urborigardadon.
El Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo partoprenis tripersona delegacio: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de Interkultura Centro Herzberg, kies laboron Detlev Blanke subtenis per pluraj prelegoj dum klerigseminarioj, studsesioj kaj per librodonacoj al la biblioteko de la Esperanto-Centro. Fotoalbumo


Kunveno de blindaj Esperantistoj en Herzberg/Sieber  2016-07-01

Fine de majo grupo de blindaj Esperantistoj el Germanio kaj Svislando vizitis Herzberg am Harz por havi sian jar-renkontiĝon en la Esperanto-urbo. Ili elektis tiun lokon kaj petis helpon de Interkultura Centro Herzberg (ICH) por organizi la kunvenon speciale pro tio, ĉar la Centro transprenis el Nederlando la ĉefan Esperanto-bibliotekon de blinduloj kaj prizorgas la librokolektaĵon en brajla skribo. La Esperanto-hotelo Zum Pass en Sieber ofertis bonajn restadkondiĉojn por la grupo kaj ili ĝojis foliumi multajn rarajn kaj interesajn librojn, gazetojn el la nova Esperanto-arkivo, kiun urbo Herzberg disponigas en iama baza lernejo en Sieber. La ĉeesto de blindaj Esperanto-amikoj estis granda helpo ankaŭ por la forigo de nekompletaĵoj en la listo de brajlaj libroj, ja ili povis identigi kelkajn ne detale katalogitajn eldonaĵojn. Al la programo aldoniĝis agrablaj promenadoj en la parkoj, arbaroj de la bonaera montara vilaĝo kaj rakontado pri lokaj kutimoj kaj legendoj el la Harz-montaro. Fotoalbumo


Memoroj pri la 93-a GEK en München  2016-07-01

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar partoprenis en la 93-a Germana Esperanto-Kongreso en München. Ili starigis informtablon kaj prezentis la 10-jaran Esperanto-urbon Herzberg en prelego al interesita publiko. Dum la jarĉefkunveno de GEA ili raportis pri la laboro kaj rezultoj de la Esperanto-Centro, Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo. Okazis ankaŭ debuta prezentado de la nova retplatformo, kiu subtenos la klerigadon de Esperanto-instruistoj kaj movadaj gvidantoj. En la jarĉefkunveno de AGEI (germana ILEI-sekcio) Zsófia Kóródy raportis pri la lerneja Esperanto-instruado, instruado de Esperanto al plenkreskuloj en la loka klubo kaj pri aliaj interkulturaj agadoj. La kongreso ofertis multajn valorajn prelegojn, interesajn prezentadojn, bonan libroservon kaj riĉan kulturprogramon. Fotoalbumo


Esperanto-ĝardeno kaj lingvolernado  2016-05-24

Allogan aspekton montras la printempa florado en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Ĉi-jare denove bele floris la Esperanto-tulipoj kaj grandajn burĝonojn havas jam la Esperanto-klematito kaj la Dr. Zamenhof-rozo. La pavilono en bela vetero invitas al enĝardenaj klubkunvenoj: ni servas kafon, trinkaĵojn kaj kukon al niaj klubanoj kaj gastoj, eblas uzi interreton kaj jen nova servo: en ĉiu merkredo inter c. 16:30-19:00: eblas lerni Esperanton, babiladi kun niaj klubanoj por ekzerci la lingvon en ĉiutagaj situacioj, parolante pri aktualaĵoj, rakonti, raporti pri personaj travivaĵoj, diskuti pri interesaj temoj, interŝanĝi spertojn per uzo de Esperanto, ktp. Inter 18-19a horo ni ofertas parolekzercadon per skype (ic-herzberg) al memlernantoj, uzantoj de la Duolingo-kurso. Uzu niajn servojn, parolu kun klubanoj, petu helpon de spertaj instruistoj, perfektiĝu per parolado kun bonaj lingvouzantoj. Bonvenon! Rigardu nian fotoalbumon.


Intensa kurso kun metodika trejnado  2016-05-06
La intensa Esperanto-kurso inter 25-29 aprilo ofertis ne nur lingvan perfektigon, sed ankaŭ multajn utilajn fakajn konojn al la partoprenantoj, kiuj venis krom Germanio ankaŭ el Danlando, Francio kaj Nederlando. Al la tutsemajna konversaciado aldoniĝis ankaŭ metodika trejnado, okupiĝo pri gramatiko, Esperanto-literaturo, historio kaj kulturo. La kursgvidantoj, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar zorgis ankaŭ pri tio, ke la kursanoj ricevu multajn aktualajn movadajn informojn. La programo enhavis ĉiĉeronadon, konatiĝon kun la vidindaĵoj de Herzberg kaj kelkajn ekskursojn al belaj lokoj en la regiono. Speciala evento estis la festado de la Valpurga nokto en Bad Sachsa (de la 30a de aprilo al la 1a de majo), kiam laŭ la legendoj sorĉistinoj dancas kaj flugadas en la Harz-montaro. Fotoalbumo

Jarĉefkunveno de EGS  2016-05-06

La jarĉefkunveno de Esperanto-Societo Sudharco (EGS) okazis la 24-an de aprilo 2016 kun aktiva partopreno de klubanoj kaj gastoj. Peter Zilvar raportis pri la sukcesaj eventoj, agadoj en 2015, pri la vasta gazetara laboro, el kiu rezultis kelkaj ampleksaj artikoloj en grandaj germanaj gazetoj. Li resumis ankaŭ la rezultojn de la bona kunlaboro kun la urbo por plibonigi la Esperanto-servojn, ofertojn en Herzberg. Temis ankaŭ pri analizo de kurs- kaj klerigofertoj de la Esperanto-Centro, klerigegjo de GEA kaj pri planoj por 2017. Okazis priparoloj, kiel digne festi en julio la 10-jaran jubileon de Herzberg kiel Esperanto-urbo kaj en novembro la 40-jariĝon de EGS. En la programo estis ankaŭ komuna manĝado, forumo kaj babilado. Al la gastoj Zsófia Kóródy montris la kolektaĵojn de la Esperanto-biblioteko. En la kunveno partoprenis ĵurnalisto de la regiona gazeto HarzKurier. Jen la artikolo, raporto sur la urba hejmpaĝo kaj fotoj.


Ekspozicio 'Ex Libris kaj Esperanto'  2016-04-29

Ekde marto estas videbla nova ekspozicio en la Esperanto-ĉambro de la muzeo en la Welf-kastelo. Ĝi prezentas etajn artaĵojn, t.n. 'Ex libris' el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Pluraj libroj en tiu kolektaĵo enhavas specialajn etikedojn, kiuj ĝenerale indikas la nomon de la libroposedanto kaj ofte enhavas belan grafikaĵon, ilustraĵon karakterizan pri la persono, ties vivo, profesio, intereso, personeco, ktp. La ekspozicio montras kelkajn diversstilajn grafikaĵojn el germanaj kaj alilandaj libroj kaj ĉefe Esperanto-rilatajn pecojn. La inaŭgurajn prelegetojn faris Lutz Peters, urbestro de Herzberg kaj Peter Zilvar, gvidanto de la Esperanto-Centro. Pri la malfermo raportis la regiona gazeto HarzKurier kaj aperis informo pri la ekspozicio ankaŭ sur la urba hejmpaĝo. Gazetartikolo, fotoalbumo


Prelegoj kaj kunvenoj  2016-04-22

Pluraj interesaj prelegoj kaj kunvenoj okazis en la Esperanto-Centro en la unua kvaronjaro: 
- seminario pri Esperanto-kolektaĵoj, bibliotekoj kaj arkivoj: la diskutadon, priparolojn sub gvido de Lene kaj Jan Niemann sekvis verkado de laborplano kaj alvoko por internacia kunlaboro. Raporto sur la urba hejmpaĝo, gazetartikolo en Harz Kurier)
- prelego de gesinjoroj Niemann pri Gronlando al Esperanto-klubanoj kaj urba publiko
- prelego de Mireille Grosjean, (prezidanto de ILEI) pri Svislando, ĝiaj kulturo, geografio kaj nuntempa vivo.
La prelegoj okazis enkadre de partnereco kun LEB (Landa Pluklerigado por Plenkreskuloj)
- kunsidis la kuratoraro kaj estraro de la Fondaĵo Esperanto-urbo en la urbodomo
- gastoj el Bulgario, Ĉeĥio, Hungario kaj Hamburg, kiuj rigardadis la Esperanto-urbon, vizitis la Esperanto-hotelon kaj restoracion Zum Pass en Sieber.
Ni omaĝis al la iniciatoro de Esperanto, L.L.Zamenhof okaze de la 99a datreveno de lia morto. Fotogalerio


Novaj Esperanto-objektoj en la Esperanto-urbo  2016-03-26

Dank' al bonvolemaj sponsoroj, ekz. Esperanto-amikoj el Danio, eblis pretigi kelkajn novajn dulingvajn tabulojn, turismajn vojmontrilojn kaj ripozbenkojn en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La novaj objektoj en ofte vizitataj, publike videblaj, alireblaj lokoj fariĝis novaj konstantaj varbiloj por Esperanto.
Grava atingaĵo estas nova esperantlingva informtabulo sur la muro de la Welf-kastelo, kiu rakontas al la turistoj pri la historio de tiu preskaŭ miljara konstruaĵo. Aliaj novaj Esperanto-objektoj: unu sidbenko en la korto de la kastelo antaŭ la muzeo kaj alia apud la promenvojo sur la kastelmonto.
Bone videblan lokon ricevis dulingva tabulo apud la lago: ĝi rakontas legendon pri la Jues-lago en la germana kaj en Esperanto. Ni dankas al la sponsoroj kaj alvokas al novaj subvencioj por realigo de similaj projektoj. Gazetartikolourba hejmpaĝnovaĵo, fotoj.


Novaj kursanoj kaj klubanoj  2016-03-12

La intensa semajnfina lingvokurso fine de februaro estis agrabla kaj sukcesa: la kursanoj multe kaj diligente lernis, la komencantoj rapide atingis bazan konversacian nivelon. Kelkaj regule vizitadas la merkredan Esperanto-klubkunvenon, kie ili plu lernadas, ekzercas paroladon kaj informiĝas pri la internacia uzeblo de Esperanto, pri eldonaĵoj kaj ankaŭ pri interesaj movadaj eventoj. Ankaŭ la merkredaj klubkunvenoj ofertas klerigeblecon. Aparte ni bonvenigas en la klubaj renkontiĝoj rifuĝintojn el Sirio. Nia nova amiko, Karim estas pentristo, el kies artaĵoj Zukunftswerkstatt, kunlaborpartnero de Interkultura Centro Herzberg organizis ekspozicion. La merkredaj klubkunvenoj fariĝis tre internaciaj, kie la uzo de Esperanto estas bona helpilo. Fotoj


Tago de Gepatra Lingvo  2016-02-21

Aliĝinte al la kampanjo de UEA, Esperanto-klubo en Herzberg organizis plurajn agadojn por informi pri la Tago de Gepatra Lingvo kaj vaste dissendis informon pri tio. Ni bone utiligis ankaŭ la belajn afiŝojn uzante ilin en pluraj lokoj en la urbo. En la Esperanto-leciono en la gimnazio Zsófia Kóródy diskutis pri lingvaj diferencoj kaj lingvaj rajtoj kun la gimnazianoj, en la koridora informvitrino estis pendigitaj afiŝoj en multaj lingvoj por informi la ĉ. 800 lernejanojn. Ankaŭ en la baza lernejo ni aperigis la afiŝojn sur la koridora korktabulo kune kun belaj infandesegnaĵoj, kiujn preparis 6-9-jaraj infanoj. La urba kaj regiona loĝantaro ricevis informojn per afiŝoj en la urbocentra informvitrino. En la ĉiumerkreda klubkunveno kaj same en la semajnfina intensa kurso estis diskuttemo la Tago de Gepatra Lingvo kun ĉeesto de plurnaciaj esperantistoj kaj gastoj ekz. el Sirio, Bulgario, Francio kaj Hungario. Ni festis en vere internacia rondo - sed sen lingvaj problemoj: parolante en Esperanto. Fotoalbumo


Kursoj kaj studado  2016-02-18

La Esperanto-Centro - Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo - ankaŭ en 2016 regule ofertas lingvokursojn kaj studseminariojn. En la jarkalendaro estas klerigeventoj por lernemuloj, trejnsesioj por instruemuloj, klubgvidantoj, interesiĝantoj pri gramatiko, interlingvistiko, literaruro, historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado, instrumetodoj, scienca uzo de Esperanto, ktp. Eblos ankaŭ trapasi diversnivelajn lingvoekzamenojn en junio 2016. Kelkajn kursojn ni ofertas kun regionaj popolaltlernejoj (VHS - Volkshochschule), intensan tutsemajnan lingvokurson kun metodika trejnado ankaŭ kiel agnoskitan kleriĝcelan feriumadon (VHS Bildungsurlaub).
La 72a Studsesio en februaro traktis aktualajn temojn koncerne lingvoinstruadon: kiel ni povas utiligi novan teknologion por nia instrulaboro,  kiel kombini tradiciajn kaj modernajn instrumetodojn utiligante la interreton. Sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar la partoprenantoj diskutadis, plenumis praktikajn taskojn kaj trarigardis ĉapitrojn el la fruaj periodoj de Esperanto-literaturo kaj historio. Fotoalbumo


Gastoj el foraj landoj  2016-01-31

Ni invitas vin al mallonga promenado en la Esperanto-urbo kun niaj unuaj novjaraj vizitantoj el Aŭstralio, kiuj faris longan vojon por konatiĝi kun la Esperanto-vidindaĵoj en Herzberg. Jen gazetartikolo kaj raporto pri la vizito sur la hejmpaĝo de Herzberg.
Ankaŭ junaj usonaj studentoj vizitis ne nur la Esperanto-Centron kaj ĝian bibliotekon, sed kun granda scivolemo ankaŭ la Esperanto-angulon en la urba biblioteko, kie ili trovis multajn interesaĵojn, de infanliteraturo ĝis sciencaj verkoj kaj aktualaj Esperanto-magazinoj. Ili rondrigardis en la Esperanto-urbo, multe fotante dulingvajn informtabulojn, mirante pri la multaj ZEOj dise en la urbo. Fotoalbumo
Bonvenon al multaj vizitantoj en 2016 kaj ankaŭ al volontuloj, staĝantoj, kiuj povos resti kelkajn semajnojn, monatojn kaj spertiĝi en la Esperanto-Centro. Kontaktu nin!


Nova jaro - novaj programoj  2016-01-25

Feliĉan novan jaron - sukcesojn kaj multe da ĝojo! Ankaŭ ni bondeziras per la bela bildkarto pri la kastelo en Herzberg (kaj dorsflanke kun la Esperanto-urbo emblemo), kiun el la urbodomo oni vaste dissendis kun dank- kaj salutovortoj de Lutz Peters urbestro. 
En 2016 Herzberg am Harz festos sian 10-jaran jubileon kiel Esperanto-urbo kaj Esperanto-Gesellschaft Südharz (la loka klubo - organizaĵo por lokaj, regionaj kaj internaciaj agadoj - gvidata de Peter Zilvar), festos sian 40-jaran jubileon. Ni esperas, ke multaj el vi partoprenos en la festeventoj kaj en aliaj programoj, kiujn ni ofertas dum la tuta jaro.
Bv. studi la jarkalendaron de Interkultura Centro Herzberg kaj elekti, kio plaĉas al vi: kursoj, klerigseseminarioj, ekzamenoj, ekskursoj, turismaj kaj kulturaj ofertoj, partopreno en la 89a SAT-kongreso, en la 11a Torpedo (pedagogia-metodika trejnado), tradicia Zamenhof-festo, ktp.
 


Eventoj je jarŝanĝo  2016-01-10

En decembro agadantoj de Interkultura Centro Herzberg organizis vastan publikan informadon en Herzberg okaze de la Zamenhof-Tago. En la gimnazia Esperanto-vitrino ni prezentis ekspozicion de Esperanto-libroj: verkoj de la mondliteraturo en Esperanto-traduko, infanlibroj, lernolibroj, ktp. En pluraj publikaj lokoj aperis la Esperanto-Tago afiŝo en diversaj lingvoj. La 15an de decembro matene ni havis skype-paroladon kun geamikoj el Francio, Ĉinio, Ruslando, Togolando, Aŭstrio, posttagmeze ni deĵoris por prezenti Esperanto-librojn kaj la lingvon en la Esperanto-sekcio de la urba biblioteko. Granda gazetartikolo aperis pri la Esperanto-urbo, pri agado de ICH kaj pri la vivo de Zamenhof en la regiona gazeto Harzkurier. Informo kaj raporto pri la Zamenhof-tago aperis ankaŭ sur la urba hejmpaĝo. 

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar estis invititaj al Hago (NL) por prelegi pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, pri rezultoj de pluraj projektoj, agadoj de lokaj klubanoj. La kunveno ĉe Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis nova ekzemplo de bona kunlaboro inter Esperanto-Centroj, kiu ebligis ankaŭ konatiĝon kun novaĵoj en la biblioteko kaj interŝanĝon de libroj, gazetoj. 
ICH-reprezentantoj salutis ankaŭ la Esperanto-klubanojn kunvenintajn en Amsterdamo okaze de la Zamenhof-Tago. Ili traktis specialan temon: voĉoj en Esperanto. Estis agrabla programo kun prezentadoj, babilado kaj kantado. Fotoalbumo


Zamenhof-Tago 2015  2015-12-26

La tradicia Zamenhof-festo post la oficiala jarĉefkunveno de Esperanto-Societo Südharz okazis la 5an de decembro en 2015. Trideko de Esperanto-amikoj, klubanoj, lernantoj el la lokaj lernejoj kaj gastoj ne nur el la ĉirkaŭaĵo sed ankaŭ el foraj urboj kunvenis por kune festi en la restoracio Jägerhof la naskiĝtag-datrevenon de Zamenhof kaj la internacian Tagon de Esperanto-Libro. La programo enhavis rerigardon de la Esperanto-eventoj en Herzberg en 2015, resumon de rezultoj, atingaĵoj, informon pri planoj por la sekva jaro, legadon de rakonto kaj poemo, komunan kantadon kaj amuzan, hazardan disdonadon de kunportitaj donacetoj el la sako de Sankta Nikolao. Estis agrabla vespero kun amika babilado, bonfarto. Gazetartikolo, raporto sur la urba hejmpaĝofotoalbumo,


71a Studsesio  2015-12-26

La 71a Studsesio de Germana Esperanto-Centro komence de decembro traktis temojn rilate al Zamenhof kaj la historio de Esperanto. Al la prelegoj de Zsófia Kóródy pri Zamenhof, pri lia familio kaj liaj verkoj estis aldonitaj taskoj kaj enigmoj, kiuj entuziasmigis la studantojn. Al la prelegoj de Peter Zilvar pri literaturo kaj literaturaj skoloj aldoniĝis montrado, foliumado de verkoj, raraj libroj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Havi tiujn interesaĵojn en la mano estis bonega sperto por ĉiuj kaj instigilo al plua legado, lernado. La vendreda vespero estis uzita por konatiĝo kun Esperanto-kulturo, muziko, por babilado kaj la sabatan vesperon la partoprenantoj de la studsesio pasigis festante la naskiĝtag-datrevenon de Zamenhof kun Esperanto-klubanoj kaj geamikoj. Fotoj


Esperanto-arbo plantita  2015-12-14

Arboplantado kun partopreno de pluraj Esperantistoj okazis en novembro sur la suda flanko de la kastela monto. 31 arboj estis plantitaj de kelkpersonaj teamoj, kiuj konsistis el almenaŭ 1 reprezentanto de loka klubo, asocio, 1 lernanto de la gimnazio kaj 1 rifuĝinto, novloĝanto en Herzberg am Harz. Klubanoj de Interkultura Centro Herzberg - reprezentita de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar - plantis pir- kaj pomarbojn kun lernantinoj de la gimnazia Esperanto-kurso kaj rifuĝintoj el Sirio kaj Sudano. La pirarbo ricevis specialan ŝildeton: Esperanto-arbo. La plantado estis sukcesa agado organizita de loka agadgrupo Zukunftswerkstatt enkadre de la projekto "Engaĝita urbo", kiu subvencias 55 urbojn en Germanio kaj havas la celon krei reton de volontuloj, agademaj lokaj grupoj, kluboj, asocioj kaj lokaj entreprenoj. Fotoalbumo


Ago-tago por toleremo  2015-12-14

Interkultura Centro starigis Esperanto-budon kaj disdonis informmaterialojn dum la aŭtuna Ago-tago, kiun organizis regiona centro de tutgermania projekto "Bunta anstataŭ bruna". Ĝia celo estas alvoki por paca kunvivado, toleremo kaj agi kontraŭ rasismo, diskriminacio. En la kulturprogramo sur la ĉefplaco de Herzberg am Harz krom loka dancgrupo prezentis sin ankaŭ muzikgrupo de novaj loĝantoj, rifuĝintoj, kiuj antaŭ ne longe alvenis al la urbo kaj jam partoprenas en programoj de la komunumo. La deĵoradon ĉe la Esperanto-tablo helpis ankaŭ lernantoj de la Esperanto-kurso, partoprenantaj ankaŭ en la skolta movado. Fotoj


GEA-kunsido: estraro kaj Landaj Ligoj  2015-12-04

En novembro 2015 denove okazis en Herzberg la jam tradicia movada kunveno, kien alvenis delegitoj de la Landaj Ligoj de GEA kaj ankaŭ membroj de la GEA-estraro. La celo de la kunsido estis raporti pri Esperanto-agadoj en la federaciaj landoj, pri lokaj eventoj, atingaĵoj, priparoli aktualajn movadajn temojn, fari planojn kaj kunordigi agadojn por 2016. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de fakaj asocioj: de la fervojistaj esperantistoj (GEFA) kaj de la instruistoj (AGEI). La kunveno ebligis rektan informinterŝanĝon, komunan traktadon, pridiskutadon de multaj temoj, voĉdonon pri kelkaj gravaj planoj, ktp. Pro la utilo de tia kunsido estas plano je daŭrigo ankaŭ en la sekvaj jaroj. Raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg, fotoj, gazetartikolo


Organiza seminario en Góra  2015-11-24

Post la sukcesa somera kunferiumado de la ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra dum SALO-10, en oktobro kunsidis la gvidantoj kaj instruistoj de tiu speciala renkontiĝo. La semajnfina seminario okazis en Góra, PL. El Herzberg partoprenis Zsófia Kóródy, Cornelia Luszczek kaj Peter Zilvar por prepari la oficialan raporton pri la Somera Arbara Lernejo en 2015 kaj akordigi planojn por la sekvaj jaroj. La kunsidon kun lokaj Esperanto-klubanoj parttempe ĉeestis ankaŭ la urbestrino de Góra, Irena Kryszkiewicz. Ŝi transdonis diplomon al Peter Zilvar okaze de la sukcesa 10-jara kunlaboro per Esperanto inter ĝemelurbaj kluboj kaj lernejoj. Poste ankaŭ ŝi kun granda intereso rigardis la belan ekspozicion, kiun pretigis lokaj Esperantistoj, instruistinoj pri la dek ĝisnunaj SALOj kaj aliaj eventoj, vizitoj al la partnerlandoj, memoraĵoj de korespondado kaj aliaj interklubaj agadoj. Albumo, gazetartikolo el Harz Kurier, raportoj sur la hejmpaĝoj de Góra kaj de Herzberg kaj bildoj de la ekspozicio.


TORPEDo-10  2015-11-21

La dekan fojon okazis la Tradiciaj Pedagogiaj Tagoj en Herzberg, organizita de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. Ĝi fariĝis denove internacia pro partopreno de kursanoj el Danlando, kiuj venis por trejnado enkadre de Erasmus+ projekto. Multaj metodoj estis traktitaj, analizitaj. La partoprenintoj povis studadi multajn lernolibrojn kaj didaktikajn helpmaterialojn el la riĉa kolektaĵo de la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Zsófia Kóródy prezentis plurajn memfaritajn instruhelpilojn, montris praktikajn ekzemplojn por utile uzi ilin kaj donis taskojn al la kursanoj. Peter Zilvar prelegis pri Esperanto-literaturo kaj movadaj temoj, okazis ankaŭ vigla spertinterŝanĝo kaj diskutado pri kursoj, lecionoj al diversaĝaj kursanoj. La sekva intensa trejnsemajno ('Bildungsurlaub', en kunlaboro kun VHS) okazos en aprilo 2016. Fotoj


Grandaj germanaj ĵurnaloj pri Herzberg  2015-11-08

Pluraj gazetartikoloj aperis en grandaj germanaj gazetoj en 2015 pri Interkultura Centro Herzberg kaj pri Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo dank’ ankaŭ al la sukcesa gazetara agado de Peter Zilvar, kiu ’nutris’ la ĵurnalistojn per informoj. Ekzemple aperis artikolo en:

1. Hannoversche Allgemeine Zeitung (grandregiono Hannover), longa artikolo kun fotoj pri dulingvaj ŝildoj kaj vojmontriloj en Herzberg.
2. Neue Westfälische Zeitung (grandregiono Bielefeld kaj Paderborn), preskaŭ tuta paĝo sub la temo "Scienco kaj Kulturo"
3. Weserkurier (regiono Bremeno kaj Bremerhaven), artikolo kun foto el Herzberg
4. Göttinger Tageblatt (regiono Göttingen kaj Duderstadt): intervjuo kun Zsófia Kóródy pri Esperanto, instruista klerigado kaj instruado en Herzberg
5. Göttinger Tageblatt raportis pri la brajla Esperanto-biblioteko en Herzberg, aperis 
     interreta artikolo kaj ankaŭ filmo pri tiu kolektaĵo sur la hejmpaĝo de la gazeto en la germana kaj en Esperanto.
6. Der Tagesspiegel (Berlin) pri Herzberg – la Esperanto-urbo
    kaj retpaĝa artikolo de la gazeto
7. Märkische Oderzeitung (Frankfurt/Oder): informoj pri Esperanto ricevitaj de Peter Zilvar kaj granda foto pri la Zamanhof-monumento kaj vizitanta grupo en Herzberg am Harz

Kompreneble ankaŭ en la Harz-regiona gazeto, Harz Kurier regule aperas novaĵoj, ofte ampleksaj gazetartikoloj kun fotoj.
Statistiko: averaĝe 55,2 gazetartikoloj/jaro inter 2006-2014, t.e. pli ol 1 artikolo semajne!
Sur la retpaĝaro de Harzkurier estas legeblaj ĉ. 90 artikoloj (serĉvorto: esperanto) 


Kunlaboro inter kluboj  2015-10-26

Nova bela ekzemplo de sukcesa kunagado inter lokaj kluboj okazis en aŭtuno 2015: Esperanto-klubanoj, geamikoj, reprezentantoj de aliaj kluboj (ekz. de Zukunftswerkstatt) kaj konatuloj kunvenis en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Al la dudeko de vizitantoj Peter Zilvar rakontis pri Esperanto, montris rarajn Esperanto-plantojn (ekz. Dr. Zamenhof-rozon, Esperanto-klematiton) kaj klarigis pri raraĵoj en la ĝardeno. Zsófia Kóródy preparis tradician hungaran pladon ’leĉo’ kaj kunvenis ankaŭ la junularo de la Esperanto-kursoj en lokaj lernejoj.
En alia semajno reprezentantoj de ICH partoprenis la terpom-rikoltfeston organizitan de Zukunftswerkstatt kaj ĉiuj gustumis la kunportitajn memfaritajn terpom-manĝaĵojn. Dum la agrabla kunestado okazis priparoloj de komunaj projektoj. Fotoj
Interkultura Centro Herzberg kunlaboras ankaŭ kun pluraj Esperanto-kluboj de la regiono, kiuj tradicie kunvenadas kaj komune organizas ekskursojn al vizitindaj lokoj, urboj. La aŭtuna EMAS-tago (Esperanto en Malsupra Saksio) en 2015 okazis en Celle. Albumo


Eŭropa Tago de Lingvoj  2015-10-23

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la Esperanto-kursanoj de la EMA-Gimnazio sub gvido de Zsófia Kóródy pretigis ekspozicion por la koridora vitrino. Krom klarigoj pri tiu internacia tago kaj informoj pri lingvoj en la mondo estas videbla tie ankaŭ serio de bildetoj, kiuj montras, kiel bestoj 'parolas' en aliaj naciaj lingvoj. Dum la lecionoj en la pasintaj semajnoj la lernantoj solvis kvizdemandojn pri lingvoj de EU kaj konatiĝis kun la paĝaro lingvo.info. Pri la evento ni aperigis informon ankaŭ sur la koncerna paĝaro de la Konsilio de Eŭropo.
La antaŭa ekspozicio temis pri famuloj, internacie konataj personoj al la 20a jarcento, kies pozitiva opinio pri Esperanto estas grava mesaĝo, interesveka alvoko kaj taŭga varbanto por la internacia lingvo. La tabulojn kun fotoj kaj citaĵoj pretigis gekolegoj el Svislando, kiuj aldonis eĉ plurlingvan kvizon al la riĉa materialo. Albumo
En la lernojaro 2015/2016 la Esperanto-fakrondo estas vizitata de pluraj daŭrigantoj kaj kelkaj komencantoj, la lecionoj okazas lunde, daŭras du horojn kaj krom lingvolernado ni priparolas ankaŭ Esperanto-movadajn kaj aliajn aktualajn temojn. Fotoj


SALO 10  2015-10-08

La dekan fojon okazis Somera Arbara Lernejo, la kunferiumado de gelernantoj el la ĝemelurboj Herzberg am Harz (Germanio) kaj Góra (Pollando). Ili pasigis ĉi-jare la feriosemajnon kune en Góra lernante Esperanton antaŭtagmeze kaj partoprenante interesajn aktivaĵojn en la posttagmezoj. La lernado okazis en du grupoj (por komencantoj gvidata de Michaela Stegmaier kaj por progresintoj sub gvido de Zsófia Kóródy). Inter la libertempaj programeroj aperis sportoj (naĝado), manlaboroj (pretigo de artaĵoj, donacoj, ktp.) kaj kantado, ludado. Krom kelkaj ekskursoj al la regiono okazis urborigardado en Góra, urbestrina akcepto en la urbodomo kaj internacia vespero kun muziko, dancado kaj prezentado de teatraj scenetoj al la inivititaj gastoj, gepatroj, reprezentanto de la urba administrado kaj Esperanto-geamikoj. Albumo, gazetartikolo, hejmpaĝa raporto en Herzberg.


Reprezentiĝo ĉe kongresoj, konferencoj  2015-09-23
1. Reprezentanto de ICH, prezidanto de AGEI (germana landa sekcio de ILEI), Zsófia Kóródy partoprenis en julio en 2015 la 48a ILEI-konferenco en Ostende, Belgio. Krom partopreno en kunsidoj ŝi gvidis metodikan seminarion, prelegis pri la lerneja agado enkadre de la ĝemelurba kunlaboro, raportis pri la instrukapabligaj seminarioj de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg, pri la planoj por ellabori novan modulan trejnsistemon kaj pri la edukrilataj Grundtvig kaj Erasmus+ projektoj. Pro sia kelkjardeka, multflanka instrulaboro kaj interkultura agado ILEI elektis ŝin Honora Membro. Albumo

2. Dum la jubilea, 100a UK en Lille, Francio Zsófia Kóródy sekvis la kunsidojn de la Komitato kaj Konsilio de UEA, kontribuis al la programo de la kunvenoj pri ĝemelurba agado kaj biblioteka kunlaboro. Kun lernantinoj el Herzberg ŝi starigis multe vizititan informtablon dum la Movada Foiro, kie ŝi informis pri la Esperanto-urbo, pri la vasta agado de Interkultura Centro Herzberg kaj pri ĝiaj programofertoj. Fotoj, gazetartikolo
 
3. Ankaŭ la junularo aktivis dum la somero: dank’ al grandanimaj sponsoroj du lernantinoj povis partopreni en la Infana Kongreseto en Francio kiel reprezentantoj de la junulara Esperanto-agado en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo kaj unu studentino veturis al Wiesbaden, DE al la TEJO-kongreso. Fotoj

Someraj prelegoj, interkulturaj vesperoj  2015-08-31

En somero 2015 multaj gastoj, eksterlandanoj venis al Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo kaj vizitis la Interkulturan Centron. Kelkaj eĉ kontribuis al la someraj programoj per prelegoj, prezentadoj. ’Mondvojaĝo de svisa familio per loĝaŭto’ estis la titolo de Interkultura Vespero okazinta en la urba biblioteko, kie anoj de la svisa familio Sans rakontis pri sia trijara eventoplena vojaĝo kaj montris fotojn, filmojn el foraj regionoj de Azio, Aŭstralio kaj Sud-Ameriko. gazetartikolo
Profesoro Zheng Fude prelegis pri vivo ĉe la Flava Rivero kaj historio, malfacila sorto de kristana familio en la 1950-aj jaroj en Ĉinio. Ambaŭ prelegoj allogis ne nur Esperanto-klubanojn sed ankaŭ lokan publikon kaj okazis kiel klerigoferto de Interkultura Centro Herzberg kaj LEB (Ländliche Erwachsenenbildung), gazetartikoloFotoalbumo. La 11-an de julio ni festis la 9-jaran jubileon de Herzberg kiel Esperanto-urbo: en la ĝardenfesto de ICH partoprenis urbestro Lutz Peters, s-ro Göres, ĵurnalisto, klubanoj, geamikoj, gejunuloj, Esperanto-lernantoj el Herzberg kaj la regiono. Fotoj


Ekspozicio de turismaj broŝuroj  2015-08-11

El la riĉa kolektaĵo de la Esperanto-biblioteko de Interkultura Centro Herzberg novan ekspozicion preparis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kun la temo: historiaj urboprospektoj en Esperanto. La materialoj montras urbojn, regionojn ne nur de Eŭropo (ekz. Aŭstrio, Germanio, Nederlando, Hungario), sed ankaŭ el Azio kaj Ameriko. Inter la raraĵoj oni povas vidi informilojn de antaŭ la 1a mondmilito, aliaj allogas per siaj belaj bildoj, grafikaj ilustraĵoj.
La inaŭguron ĉeestis urbestro Lutz Peters, kiu dankis la ICH-kunlaborantojn pro la interesaj ekspoziciaĵoj kaj pro la volontula laboro. La ekspozicio estos videbla en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo dum ĉ. duonjaro. Fotoalbumo, gazetartikolo


Studofertoj en junio 2015  2015-07-15

Du kurs- kaj klerigofertojn havis Interkultura Centro Herzberg en junio. Okazis la 69a Studsesio kun la ĉeftemo: Esperanto kaj kulturo. Pri tio prelegis krom Peter Zilvar ankaŭ Zsófia Kóródy. Judit Révész klarigis, kial tradukado estas tradukarto. Dum la studsemajnfino kunsidis fakuloj por kunordigo de taskoj kaj ellaboro de materialoj por nova klerigsistemo por GEA. La partoprenantoj povis ĝui la specialan fakprelegon de Franz-Georg Rössler, kiu interese prezentis la vivon kaj verkojn de J. S. Bach ankaŭ per fotoj kaj muziko. Li kaj lia edzino, Rita donis ankaŭ orgenkoncerton en la kastela muzeo.
Alia semajnfino servis por lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj. Ĉiuj aliĝintoj lernis multe en bona etoso per lingvaj ludoj, kvizoj, ampleksigo de sia vortprovizo kaj multe da konversacio pri ĉiutagaj temoj. Fotoj


Kultur-Foiro en Göttingen  2015-07-09

En la Foiro de Kulturoj en Göttingen prezentis sin ankaŭ Interkultura Centro Herzberg. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy starigis informbudon, kie deĵoris Esperanto-klubanoj kaj Tagmezo (Jeong Oh), staĝanto el Koreio. La programo enhavis buntan prezentadon de muziko, dancoj, vestaĵoj, manĝaĵoj ekz. el Turkio, Indonezio, Meksiko, pluraj aziaj kaj afrikaj landoj. La Esperanto-informtablo allogis multajn interesiĝantojn, kiuj prenis centojn da ĝeneralaj informiloj pri Esperanto kaj pri ĝia uzeblo. Multaj petis faldfolion pri la aktualaj kursofertoj, kelkaj eĉ enskribiĝis al ili, aliaj longe konversaciis kun la deĵorantoj. Estis bela festo, agrabla vetero kaj sukcesa varbagado. Albumo


Gastoj, staĝantoj el foraj landoj  2015-07-03

En la lastaj semajnoj, monatoj pluraj gastoj vizitis nin el foraj landoj, kiuj kontribuis ankaŭ al la klubkunvenoj. Ĝoja kaj Daebong el Sud-Koreio, kiuj multe helpis en la biblioteko de ICH, eĉ prezentis korean kuirarton kaj regalis nin per bongustaĵoj. Geomar Martínez el Kubo, kiu prelegvojaĝas en Germanio laŭ invito de GEA, interese prelegis pri sia lando kaj ravis la klubanojn per sia gitarludado. Krom urborigardado li havis la okazon pasigi agrablan kunvenon ankaŭ kun boule-ludantoj ĉe la lagobordo kaj esti helpinstruisto apud Zsófia en la bazlernejo kaj en la gimnazio. Ni dankas ankaŭ al David, kiu lasttempe volontulis por katalogado. Nova ICH-staĝanto estas nun Jeong Oh Park (Tagmezo) el Sud-Koreio, kiu perfektiĝas en Esperanto per partopreno en lingvokursoj, per spertiĝo kaj volontulado en la biblioteko kaj arkivo de la Esperanto-Centro. Fotoj


EMAS-tago en Oldenburg  2015-06-30

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj staĝanto el Koreio, Jeong ok Park (Tagmezo) partoprenis en la Kulturtago de EMAS (Esperanto-Asocio en Malsupra Saksio), kiu okazis en la belega urbo Oldenburg komence de junio. Ni festis la 10-jaran jubileon de la Esperanto-grupo en Unterweser. Estis tre agrable renkonti tie geamikojn el multaj Esperanto-kluboj, urboj, ekz. el Hameln, Hamburg, Unterweser, Emden, ktp., kaj eksterlandajn samideanojn el Nederlando. En la tuttaga programo estis urborigardado kun ĉiĉeronado, vizito malantaŭ la kulisoj de la teatro, promenado en la belega parko, komuna tagmanĝo kaj kaftrinkado, babilado pri movadaj kaj ĉiutagaj temoj. Bona etoso, bona vetero - bona tago! Jen kelkaj fotoj.


Memoroj pri la 92a Germana Esperanto-Kongreso  2015-06-23

En la 92a Kongreso de Germana Esperanto-Asocio partoprenis ne nur reprezentantoj kaj koreaj staĝantoj de Interkultura Centro Herzberg, sed ankaŭ ĉeestis parttempe Gerhard Walter, eksurbestro de Herzberg. Li - kiel Esperanto-ambasadoro de la Esperanto-urbo - transdonis salutojn dum la oficiala urbestra akcepto en la urbodomo de Hameln, la kongresurbo. Kunlaborantoj de ICH, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, prelegis pri la multflanka laboro de la Esperanto-Centro, pri la atingaĵoj en la disvastigo de Esperanto en la urbo kaj la regiono. Ili aktivan rolon havis ankaŭ en la movada foiro, en la fakkunsido de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, prelegis pri projektoj kaj pri la klerigofertoj de Germana Esperanto-Centro por instruemuloj kaj Esperanto-fakuloj. Fotoalbumo


Koncertoj kaj lokaj tradicioj: Grundtvig-projekto  2015-06-07

Plurajn koncertojn organizis Interkultura Centro Herzberg dum la pentekosta urba festo enkadre de internacia Grundtvig-projekto pri multkultureco, en kiu partoprenis delegacioj el la partneraj landoj: el Hungario, Nederlando kaj Pollando. Ĉar la projekttemo rilatis al lernado pri kultura diverseco kaj multlingvismo, estis invititaj du lokaj folkloraj grupoj, kiuj en belaj folkloraj vestaĵoj prezentis tipan muzikon, konatajn melodiojn el la Harz -montaro, memorigis per ili pri lokaj tradicioj, pri historio, vivkutimoj. La koncertoj de 'Siebertaler' en la Esperanto-hotelo Zum Pass kaj de 'Harzklub Pöhlde' en la restoracio Domenico en Herzberg allogis ankaŭ lokan publikon. Al la sukceso de la plurhoraj programoj kontribuis ankaŭ kantado de la nova grupeto 'Junaj Voĉoj' el Nowy Sacz, PL, gitarludo de Geomar Martínez Pérez el Kubo, kaj la virtuoza koncerto de JOMO (FR) kun kantoj en pluraj lingvoj.  Albumo kun fotoserio, gazetartikolo 1, gazetartikolo 2, raporto sur la urba hejmpaĝo


Pentekosta popolfesto 2015  2015-05-29

La plej granda kaj impona popolfesto en Herzberg estas ĉiujare organizita de Schützenverein (la asocio de ĉasistoj kaj pafistoj, fondita en 1538) kun partopreno de muzikgrupoj, multaj aliaj asocioj, kluboj, partoprenantoj el ĉiuj generacioj. La Esperanto-klubanoj ankaŭ ĉi-jare kunmarŝis, eĉ kun granda grupo de geamikoj, partoprenantoj de komuna Grundtvig-projekto el Hungario, Nederlando kaj Pollando, vizitantoj el Francio, Kroatio kaj Sud-Koreio. La Esperanto-flagoj kaj ombreloj, la popolkostumo de la junaj poloj kaj la gitarludado de JOMO kaptis la publikan intereson kaj fariĝis bonaj varbiloj por la internacia lingvo. Filmo (la Esperanto-marŝo inter 4:09-5:00 minutoj), gazetartikolofotoalbumo.


Internacia Muzeo-Tago 2015  2015-05-21

La 18a de majo estas la Internacia Muzeo-Tago. Okaze de tio ankaŭ kunlaborantoj de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg partoprenis la tagon de la malfermita pordo en la kastela muzeo de Herzberg, kie ekde decembro 2009 troviĝas ankaŭ Esperanto-sekcio. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ne nur preparis kaj disponigis al la vizitantoj multajn Esperanto-informfoliojn, sed deĵoris ĉe la vitrinoj, kiuj nun prezentas ekspozicion de Esperanto-filatelaĵoj el la kolektaĵoj de la Esperanto-Centro. La Esperanto-ĉambro kun tri konstantaj informtabuloj (ankaŭ en la germana kaj angla lingvoj) kaj kun la dumjare 2-3 foje ŝanĝita porokaza Esperanto-ekspozicio estas grava, konstanta informejo por la internacia lingvo. Fotoj


Blanka vespero   2015-05-18

Surmetu blankan vestaĵon, kunportu aŭ aĉetu vian vespermanĝon surloke, sidu kune sur la ĉefplaco de Herzberg por aŭskulti muzikon – jen simpla recepto por nova iniciato: agrabla vespero, kies programon partoprenis inter multaj urbaj loĝantoj ankaŭ Esperanto-klubanoj, aktivuloj de Interkultura Centro Herzberg. La muziko estis vere varia kaj ĝuebla en mildtemperatura vespero kaj la publiko trovis ion laŭ sia plaĉo, ja krom gitarludo, klasikaj melodioj kaj popmuziko estis prezentado ankaŭ de la blovorkestro de Herzberg. Fotoalbumo


Memore je paco  2015-05-12

Memore je la 70a datreveno de la fino de la dua mondmilito kaj je la posta malapero de la inter-germania landlimo (fera kurteno) kunvnenis loĝantoj de Herzberg am Harz (en iama FR Germanio) kaj Silkerode (en iama GDR) por kune festi ĉe la iama landlimo fine de aprilo. Okazis ankaŭ inaŭguro de du novaj benkoj, iniciato de herzberga artistino, Siggi Nordhausen, en ĉeesto de la estroj kaj reprezentantoj de la du komunumoj, de pluraj grupoj, asocioj, inter ili Zukunftswerkstatt, en kies projekto partoprenis ankaŭ Interkultura Centro Herzberg. En aŭtuno ni ĉiuj kune plantis fruktarbojn en la t.n. Verda Bendo (naturprotekta zono), kiujn ni nun povis reviziti kaj ĝoji pri ilia kresko. Inter ili bone evoluas la Arbo de Amikeco, plantita de la Esperanto-klubanoj. Ni ĝojas, ke niaj gastoj el Sud-Koreio povis kunesti kaj sperti la memorindan eventon. Fotoalbumo


Interkultura Vespero pri lingvoj  2015-05-03

Kulturoj, minoritatoj kaj lingvoj en Eŭropo – tio estis la titolo de la prelego de Peter Zilvar, kontribuinto al la aprila programo de Interkulturaj Vesperoj, organizita enkadre de la prelegserio en kunlaboro kun la regiona plenkreskula kleriginstitucio LEB. Li informis pri kelkaj malpli konataj eŭropaj lingvoj, el kiuj kelkajn nur tre malmultaj homoj parolas en etaj regionoj. Ankaŭ plurlingvismo kaj lingvolernaj kutimoj estis traktataj. La publiko kun granda intereso lernis pri tio kaj aldoniĝis vigla diskuto pri lingva kaj kultura diverseco en nia ĉirkaŭaĵo, pri migrantoj, pri lingvaj rajtoj kaj nuntempaj tendencoj en multnaciaj landoj. Gazetartikolofotoj


Informtago por novaj loĝantoj  2015-05-03

Interkultura Centro Herzberg prezentis sin kun kelkaj aliaj lokaj asocioj kaj agadgrupoj dum la kunveno por novaj loĝantoj de Herzberg. Laŭ nova iniciato la urbo invitis ilin por pritrakti la temojn: kial oni elektas ĝuste tiun urbon, kiel la novaj loĝantoj el aliaj partoj de Germanio kaj la multnombraj diversnaciecaj enmigrantoj povas integriĝi en la nova ĉirkaŭaĵo, kion ofertas la urbo al la novaj setlantoj, kiujn dezirojn ili havas? Inter la pozitivaĵoj oni menciis la malaltajn prezojn de domoj kaj loĝejoj, la malaltajn loĝkostojn, la belan naturon kun bona aero, la bonajn servojn (infanĝardenojn, lernejojn, hospitalon, aĉetcentrojn, ktp.) kaj la bonan atingeblon per aŭtovojoj kaj per la fervojo. Post rondtabla intervjuado la ĉeestantoj informiĝis ĉe la informtabloj de la asocioj. La Esperanto-tablo allogis multajn interesiĝantojn, niaj helpantoj kaj koreaj staĝantoj disdonis centojn da informiloj, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy respondis la demandojn pri la lingvo kaj ĝia uzeblo. Bildoj


Trejnseminario per Erasmus+ projekto  2015-04-27

Trejnseminario enkadre de Erasmus+ projekto okazis en Budapest, Hungario inter 7-12 aprilo 2015. 

La celo de tiu kunveno estis nenur spertinterŝanĝo, sed ankaŭ lerni pri novaj teknikaj helpiloj por internacia kontaktado kaj por krei strategian partnerecon por efika kunlaboro inter Esperanto-Centroj, klerigejoj, gvidantoj de kursejoj, asocioj. La reprezentantoj de asocioj el Pollando (Centro de Interkultura Edukado) kaj Germanio (Germana Esperanto-Centro) ekkonis la multflankan agadon de Kultura Esperanto-Asocio kaj dank’ al ĝia gvidanto, László Szilvási, la seminarianoj povis bone trejniĝi pri taŭgaj komputilaj programoj kaj fari praktikajn ekzercojn. Dum la kelktaga restado en Hungario restis tempo ankaŭ por urborigardado kaj ekskurso al Szeged, kie okazis renkontiĝo kun reprezentantoj de Esperanto-biblioteko kaj kultura centro. Tiaj internaciaj kunagadoj estas rekomendindaj ekz. ankaŭ al landaj sekcioj de ILEI, ja ili kontribuas al la plilarĝigo de faka kontaktado kun spertuloj de alilandaj edukaj asocioj. Fotoalbumo


Intensa kursaro kun metodika trejnado  2015-04-19

La tutsemajna intensa lingvokurso (agnoskita kiel kleriĝcela feriumado, germane: Bildungsurlaub de la Popolaltlernejo KVHS), estis dividita al du grupoj: unu por komencantoj kaj la alia por la bone parolantoj, kiuj venis por lingva kaj gramatika perfektiĝo kaj por ekzerci konversaciadon en internacia rondo, ja la kursanoj venis el Danlando, Germanio, Hongkongo, Hungario kaj Suda Koreio. Por la danaj partoprenantoj la programo enhavis ankaŭ observadon de lecionoj, spertinterŝanĝon pri didaktiko kaj intensan metodikan trejnadon.
La komencantoj rapide lernis el la lernolibro de Stano Marcek kun helpo de Peter Zilvar, la progresintojn gvidis Zsófia Kóródy, kiu ekzercigis gramatikon, paroligis la grupon per diskutado pri interesaj ĉiutagaj temoj. Al la programo kontribuis preskaŭ ĉiuj kursanoj per individuaj prezentadoj, prelegetoj, la lernadon helpis tuttaga aktiva uzo de Esperanto, komunaj manĝoj, vesperaj kulturaj programeroj kaj ekskursoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Fotoalbumo


Agrablan Paskon!  2015-04-05

Per kelkaj infandesegnaĵoj ni deziras al vi agrablan Paskon, belajn festotagojn!

La eta grupo de 6-8 jaraj infanoj en Nicolai bazlernejo regule partoprenas la posttagmezajn lecionojn por konatiĝi kun Esperanto: lerni, kanti, ludi, desegni kaj pretigi manlaboraĵojn. Ni ĝojas pri gastoj kaj salutoj, bondeziroj el aliaj landoj! Fotoj en la albumo.


Por pli bela Herzberg  2015-03-22

Jam fariĝis tradicio en Herzberg la t.n. fruprintempa medio-tago (Umwelt-Tag), kiam loĝantoj, grupoj de lokaj kluboj, asocioj, helpemuloj kolektiĝas kaj rondiras en la urbo por plibeligi la ĉirkaŭaĵon, kolektas kaj forigas rubaĵojn, forlasitajn, forĵetitajn objektojn el parkoj, de apud promenvojoj, stratrandoj, bushaltejoj, aŭtoparkejoj kaj aliaj publikaj terenoj. La volontulojn eĉ la reveninta vintreca, malvarma kaj neĝa vetero ne fortimigis. La bone organizita agado rezultis grandan amason de rubaĵo en kelkaj horoj. Post la sukcesa kolektado la helpintoj estis salutataj kaj gastigataj de la urbestro kaj kunlaborantoj de la urbodomo, kiuj preparis bongustajn sandviĉojn kaj disdonis trinkaĵojn. La Esperanto-teamo de Interkultura Centro Herzberg fariĝis tre internacia kun volontuloj ankaŭ el Hungario kaj Suda Koreio. Printempo komenciĝu en plibeligita Herzberg! Albumo kun fotoj.


Esperanto-sekcio en la urba biblioteko  2015-03-19

La 15an de marto okazis la inaŭguro de la Esperanto-sekcio en la urba biblioteko de Herzberg en ĉeesto de 35 gastoj, inter ili pluraj eksterlandanoj el Danlando, Hungario, Luksemburgio kaj Suda Koreio. La feston kaj aldonan ekspozicion organizis Interkultura Centro Herzberg (ICH). Salutis la novan projekton Gerhard Walter eksurbestro, s-ro Schramke vicurbestro kaj s-ro Weippert, komisiito de urbestro Lutz Peters kaj nome de Germana Esperanto-Asocio Sebastian Kirf, ĝia prezidanto.
Peter Zilvar prelegis pri Esperanto-literaturo kaj prezentis la riĉan Esperanto-kolektaĵon, kiun ICH disponigas en la bibliotekto. Zsófia Kóródy legis poemon, en la fono sonis Esperanto-muziko dum la gastoj gustumis frandaĵojn preparitajn de gesinjoroj Liberski de la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass.
Ni dankas al ĉiuj, kiuj per librodonacoj kaj per ’adopto’ de bretoj finance subtenis la gravan iniciaton kaj kontribuis al tio, ke en Germanio en publika biblioteko ekde nun Esperanto-libroj estas pruntepreneblaj kaj libere rigardeblaj, studeblaj dum la regulaj malfermhoroj. Fotoj en la albumo.


Riĉa kulturprogramo en marto  2015-03-19

Viglaj klubkunvenoj, interesaj internaciaj renkontiĝoj kun gastoj el Suda Koreio, Hungario, Bulgario, Serbio, lernado, babilado kaj spertinterŝango dum kunsidoj kaj planado de estontaj aktivecoj - jen kelkaj epizodoj de la marta programo de Interkultura Centro Herzberg.
1) Klubanoj kaj eksterlandaj gastoj partoprenis en komuna matenmanĝo organizita de la asocio Zukunftswerkstatt, rondpromenis en Herzberg por konatiĝi kun Esperanto-lokoj kaj vidindaĵoj (ZEOj), aŭskultis interesajn raportojn dum la merkredaj klubhoroj en Interkultura Centro Herzberg.
2) Grava evento estis ankaŭ la kunsido de la estraro kaj kuratoraro de la Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg por komuna planado kaj por decidi pri subvenciado de lokaj kaj internaciaj Esperanto-agadoj.
3) Enkadre de Interkulturaj Vesperoj organizita de Interkultura Centro Herzberg kaj Ländliche Erwachsenenbildung LEB la 12an de marto okazis prelego de Ingeborg Amanzi en la urba biblioteko pri Tanzanio, vivo en Afriko kaj pri interesaĵoj de la svahila lingvo. Ĉiuj partoprenantoj ĝuis la belegajn fotojn pri lando, kutimoj kaj kulturo. Gazetartikolo, hejmpaĝa raporto (germane), Fotoalbumo


Internacia Tago de Virinoj  2015-03-08

Urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg, Lutz Peters salutas ĉiujn virinojn okaze de la Internacia Tago de Virinoj. La salutletero respondas al la alvoko de la Hirosima Esperanto-Centro saluti ĉiujn virinojn (kaj ankaŭ virojn), kiu iniciatis memoragadon kun la temo:
“En 70-a jaro post la atombombado pacon protektu ni mem, se ne, nenio ŝanĝiĝos.”

Akceptu ĉiuj ankaŭ niajn bondezirojn! 



Internacia klubkunveno  2015-03-04

Komuna matenmanĝo, urborigardado, lingvoekzercado kaj internacia babilrondo: jen freŝaj eventoj en la Esperanto-Centro. La ĉiu-merkreda klubkunveno fariĝis vere internacia post alveno de vizitantoj el Sud-Koreio kaj Hungario. Dank' al la interesaj rakontoj de niaj eksterlandaj gastoj la lernado, lingva perfektiĝo fariĝas samtempe ankaŭ kultura vojaĝo al foraj landoj, regionoj, konatiĝo kun lokaj tradicioj kaj kutimoj de la ĉiutaga vivo. Bonvenon al Ĝoja kaj Daebong, kiuj planas restadi kelkajn monatojn ĉe Interkultura Centro Herzberg por akiri spertojn kaj partopreni en la variaj programoj. Albumo


Lernejaj Esperanto-kursoj  2015-03-02

Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz en 2015: 

Baza lernejo 'Nicolai': 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo. 
Meza lernejo 'Oberschule': 10-18 jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno).
Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt': 10-18-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 2x45-minuta posttagmeza kurso, kiu - same kiel la kurso en la baza lernejo - okazas laŭ la permeso de la federacilanda edukministerio. La Gimnnazio kaj la Esperanto-Societo Südharz subskribis kontrakton kaj ekde 01 februaro 2015 ili fariĝis kunlaborantaj partneroj por plenumi Esperanto-instruadon.
La kursojn en tiuj tri lernejoj gvidas Zsófia Kóródy (oficiala anstataŭanto estas Peter Zilvar). En ĉiuj lernejoj murtabuloj, afiŝoj, faldfolioj informas pri Esperanto. Por la junaj lernantoj ni organizas foje-foje ekskursojn en la regiono kaj kunvenojn en la Esperanto-Centro. 


Esperanto-reklamo dum karnavalo  2015-02-20

Grupo de klubanoj de la Esperanto-Centro partoprenis la tradician karnavalon en Pöhlde, urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Dank' al la bela, sunbrila vetero multaj spektantoj rigardis la buntan procesion, la bele ornamitajn ĉarojn, la marŝantojn en interesaj, variaj, foje mirindaj, foje ŝokaj kostumoj, maskoj, surprizaj vestaĵoj. Ankaŭ la Esperanto-klubanoj taŭge vestis sin, la harornamaĵo kaj verda ĉapelo kun Esperanto-steloj allogis la atenton de multaj spektantoj. Albumo, filmo.


68a Studsesio  2015-02-17

La 68a Studsesio de Germana Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) traktis specialan temon: trarigardon de klerigebloj en Esperanto kaj planadon por renovigi, plibonigi servojn kaj aktualigi trejnmaterialojn laŭ la bezonoj kaj de enlanda kaj de eksterlanda klerigado de movadaj fakuloj kaj interesiĝantoj pri instruado. La komencan parton de la sesio gvidis Sebastian Kirf, prezidanto de GEA, kiu montris teknikajn solvojn rekomendatajn, utiligeblajn por reta instruado, distanca lernado; la reston de la programo gvidis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. La partoprenantoj de la klerigsesio eluzis la semajnfinon por trarigardi la ĉeffakojn de la GEA-klerigsistemo kaj la koncernajn trejnmaterialojn, faklibrojn troveblajn en la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg kaj bone kunlaboris, realigis praktikajn taskojn por plenumenda Erasmus+ projekto en teamo. Fotoj


Prelego pri Afriko  2015-02-17

La unua prelego de la nova serio de Interkulturaj Vesperoj temis pri iamaj germanaj kolonioj en Afriko. Dieter Linke detale prezentis epokojn de la historio de pluraj afrikaj landoj kaj montris interesajn historiajn dokumentojn el sia kolektaĵo al la publiko. El tiuj materialoj li jam pretigis ekspozicion en la kastelo en Herzberg kaj ni tre ĝojis, ke li persone nun prezentis ĉion al la interesiĝanta aŭskultantaro enkadre de la klerigvespero, kiu okazis en kunlaboro de la Esperanto-Centro kaj LEB (Ländliche Erwachsenenbildung in Niedersachsen e.V. - Institucio por plenkreskula klerigado en Malsupra Saksio). Al la historiaĵoj s-ro Linke aldonis ne nur anekdotojn sed ankaŭ aktualajn informojn el la traktitaj terenoj. Estis tre informriĉa prelego, kiun sekvis demandoj, diskutado. Raporto sur la urba hejmpaĝo, gazetartikolofotoj


Lerni kaj spertiĝi  2015-01-28

Inter 9-13 marto 2015 Interkultura Centro Herzberg anoncas tutsemajnan intensan kurson en diversaj niveloj en kunlaboro kun la Popolaltlernejo KVHS Südniedersachsen. Pro tio la speciala kurso ricevas agnoskon ankaŭ kiel kleriĝcela feriotempo (Bildungsurlaub). Ĝi estos taŭga ankaŭ por lingva perfektiĝo, plibonigo de parolkapablo kaj kiel metodika spertiĝo, instrukapaliga trejnado kun praktika observeblo de lecionoj kaj provinstruado. Kursgvidanto: Zsófia Kóródy. La programo enhavos ankaŭ kulturajn kaj turismajn ofertojn dum la posttagmezoj kaj vesperoj. Detaloj, aliĝeblo.


Lerneja grupo el Nepalo  2015-01-10

Per invito de la Esperanto Centro kaj urbo Herzberg 37-membra lerneja delegacio el Nepalo povis alveni al Germanio kaj viziti la Esperanto-urbon Herzberg komence de januaro 2015. La lernantoj kaj 3 instruistoj de Southwestern College en Kathmandu estis akceptitaj en la Welf-kastelo, kie urbestro Lutz Peters kaj eksurbestro Gerhard Walter salutis ilin en ĉeesto de politikistoj, instruistoj kaj kelkaj lernejaj klasoj el la gimnazio kaj meza lernejo.
La lernantoj prezentis riĉan, buntan kulturprogramon kun nepalaj kantoj, muziko kaj dancoj en belegaj folkloraj kostumoj. Poste ili estis oficiale akceptitaj en la E-M-A gimnazio far rektorino Brigitte Götz kaj Christopher Koch, gvidataj en la urbo por rigardi ZEOjn, vizitis la urban bibliotekon kaj la Esperanto-Centron. La interesa taga programo finiĝis per komuna vespermanĝo kun Esperanto-amikoj. Raporto ĉe Harz Kurier, sur la urba hejmpaĝogazetartikolo, fotoalbumo


Feliĉan novan jaron!  2015-01-02

Ni finis eventoplenan, sukcesan jaron kun multaj interesaj renkontiĝoj, kursoj, ekskursoj, lokaj kaj internaciaj projektoj, seminarioj, konsultiĝoj, ekspozicioj, prelegoj, klubkunvenoj, interkulturaj vesperoj, pluraj evolupaŝoj, videblaj rezultoj por Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni dankas al ĉiuj, kiuj regule aŭ porokaze helpis la agadojn, organizis, partoprenis en la programoj aŭ venis kiel gastoj, turistoj, vizitantoj. Dankon al ĉiuj, kiuj per volontula helpo, donacoj, morala aŭ/kaj financa subteno ebligis realigadon de niaj planoj. 
Akceptu nian bondeziron por 2015, havu sukcesan, feliĉan novan jaron! Ne forgesu rigardi nian jarkalendaron por 2015, elektu eventon kaj vizitu nin! Interkultura Centro Herzberg kaj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo invitas kaj atendas vin! 


Decembraj eventoj  2014-12-24

Ekskurso: en la Advent-periodo klubanoj el Herzberg vizitis la tradician kristnaskan bazaron en Leipzig, kie ili renkontiĝis kun Esperanto-geamikoj el la urbo kaj ankaŭ  el Halle. Estis agrabla promenado kaj babilado dum komuna tagmanĝo. 
Studado: la ĉeftemoj de la 67a Studsesio (12-14 decembro) estis Esperanto-literaturo kaj muziko. En la programo temis pri la unua literatura periodo, pri traduklaboro por Vikipedio, analizo de novelo, konatiĝo kun novaĵoj, novaj akiraĵoj por la Esperanto-biblioteko, ktp. Gravan rolon havis Rita kaj Franz-Georg Rössler, kiuj ne nur prezentis la uzon de komputiloj por prilabori fotojn, bildojn kaj krei artaĵojn, sed ravis la partoprenantojn per siaj prelegoj pri muziko, muzikinstrumentoj. Ili surprizis la aŭskultantojn ankaŭ per belega muzikludo, uzante ankaŭ la orgenon kaj pianon en la kastela muzeo. 
La 13an de decembro okazis la jarĉefkunveno de Esperanto-Societo Südharz kaj la tradicia Zamenhof-festo, ĉi-jare en restoracio Jägerhof. Trideko da klubanoj kaj gastoj, geamikoj agrable pasigis la vesperon kantante, babilante, rakontante interesaĵojn. Denove aperis Sankta Nikola(in)o, kiu laŭ tradicio disdonis kunportitajn donacetojn. Fotoj en la albumo.


Kelkaj projektoj por Esperanto-urbo  2014-12-24

Esperanto-benko: dank' al sponsoroj, helpemuloj de Harzklub kaj la bona kunlaboro kun la urba administracio, kelkaj novaj Esperanto-benkoj estis starigitaj en la urbo, ĉe arbara rando kaj sur montoflankoj, de kie oni havas belan panoramon al la regiono. Kune kun la jam ekzistantaj jam dektri Esperanto-benkoj ofertas ripozadon al promenantoj, ekskursantoj kaj samtempe servas kiel reklamiloj por la internacia lingvo. La inaŭguron de la lastaj kelkaj benkoj filmis ankaŭ Roman Dobrzynski. Gazetartikolofotoj

Esperanto-arbo 'Amikeco' estis plantita en la iama limregiono inter la orienta kaj okcidenta partoj de Germanio. La projekton ĉe la t.n. 'Verda Bendo' kunorganizis la asocio Futurateliero (Zukunftswerkstatt) en kunlaboro kun aliaj lokaj grupoj, lernejoj kaj Interkultura Centro Herzberg, kiu adoptis unu el la 28 arboj kaj kies kvinmembra delegacio plantis la pomarbon kun vilaĝano el Silkerode, kiu situas en la tereno de la iama Germana Demoratia Respubliko, nur kelkajn kilometrojn for de Herzberg. Gazetartikolofotoj

Esperanto-biblioteko: la projekto 'Biblioteko kaj arkivo' estis komencita post la decido de la urba konsilio, kiu ebligas krei Esperanto-sekcion en la urba biblioteko kaj havi arkivejon  en malnova lernejo en Sieber. Post nia internacia alvoko dank' al la unuaj sponsoroj Interkultura Centro Herzberg povis ekuzi la unuajn bretojn kaj komenci la ordigadon de libroj.
Bonvolu subteni la novan publikan Esperanto-bibliotekon kaj 'adopti' kelkajn metrojn de bretaro por sukcesigi la projekton! Dankon! Detaloj, alvoko.


Jarraporto pri Grundtvig-projekto   2014-12-21

Ĝis aŭtuno 2014 jam okazis du renkontiĝoj de la partneroj en la Grundtvig-projekto "Multkultureco kaj multlingvismo en Eŭropo - kiel instrui pri ĝi?" Delegitoj de Germana Esperanto-Centro (ICH, DE), Kultura Esperanto-Asocio (HU), Fondaĵo edukado.net (NL) kaj Interkultura Eduka Centro (PL) - post seminarioj en Pollando kaj Nederlando - la trian fojon kunvenis en Hungario inter 12-15 septembro 2014 por trakti la temon: "Popolaj tradicioj de vinber-rikoltado kaj vino-produktado en Hungario". En la programo estis ankaŭ konatiĝo kun la popolarto de la Sud-Balaton-a vinregiono, hungara gastronomio, brodado, lernado pri vinber-kolektado kaj vinoproduktado. Ni vizitis vilaĝmuzeon en Buzsák, ekskursis al Hévíz, Keszthely kaj Zalakaros, spertiĝis pri popolkutimoj, kostumoj, dancoj, vinkeloj kaj restoracioj. Post duontaga urborigardado en Budapeŝto la seminario finiĝis per adiaŭa tagmanĝo kun folklora muzik- kaj dancprogramo. Fotoj en la albumo.


Comenius-projekto finita  2014-12-11

En aŭtuno 2014 finiĝis la 2-jara Eŭropa Comenis-projekto kun partopreno de lernejoj el Herzberg am Harz, Germanio, Győr, Hungario kaj Mazara del Vallo, Italio. La tre sukcesa projekto havis la titolon: De la loka kastelo al la Esperanto-Domo kaj celis trejni lernantojn por fariĝi ĉiĉeronoj en sia regiono, kiuj povas informi vizitantojn pri lokaj vidindaĵoj, historio, kulturo, arto, tradicioj. La projekto enhavis lernadon de Esperanto, ekkonon de la propra ĉirkaŭaĵo kaj reciprokajn vizitojn al la partnerlandoj. Kiel projektprodukto aperis kvinlingva (Esperanta, angla, germana, hungara, itala) turisma vortareto kaj broŝuro kun modelaj konversacioj kaj ekzercoj, instrukcioj por ĉiĉeronoj, mallongaj modelaj tekstoj pri vidindaĵoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj multaj fotoj pri la eventoj, partneraj renkontiĝoj kaj vizititaj lokoj. Pri la projekto eblas legi ĉiujn gravajn informojn en kvar lingvoj sur la projekt-paĝaro kaj vidi fotojn, filmojn en la albumoj. Resumojn pri la eventoj legu ĉi-tie. La 48-paĝa broŝuro estas mendebla de Interkultura Centro Herzberg


Filatelo kaj Esperanto: ekspozicio en la kastelo  2014-11-20

Esperanto kaj filatelo estas la titolo de la ekspozicio inaŭgurita en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo. La malferman parolon faris Gerhard Walter, urbestro de Herzberg, la ekspozicion pretigitan de Interkultura Centro Herzberg prezentis Peter Zilvar, kiu mem estas kolektanto. En la vitrinoj estas videblaj Esperanto poŝtmarkoj, multaj raraĵoj, kaj aliaj filatelaĵoj, ekzemple historiaj poŝtkartoj, kovertoj kun porokazaj stampoj de gravaj Esperanto-eventoj, konferencoj ktp., glumarkoj, korespondaĵoj el diversaj mondopartoj. Ankaŭ novaĵoj estas videblaj, la t.n. privataj poŝtmarkoj. Inter la interesaĵoj estas eldonaĵoj pri Zamenhof kaj pri Universalaj Kongresoj. Fotoalbumo


Gravaj aŭtunaj kunsidoj  2014-11-10

Pluraj gravaj kunsidoj okazis en septembro kaj oktobro en Herzberg: ILEI-estraranoj traktis aktualajn temojn kaj partoprenis la specialan eventon  specialan eventon 'Jues-lago en flamoj', kiun inicitatis kaj realigis lokaj kluboj, asocioj, volontuloj, kaj kiu fariĝas ja ripetiĝanta bela loka evento. 


La plej granda internacia aŭtuna renkontiĝo estis la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (Torpedo 9) kun tre riĉa kaj variafaka programo. Specialan trejnadon ricevis la polaj seminarianoj, kiuj partoprenis dank' al Erasmus+ studprojekto por spertiĝi pri plenkreskula edukado, kursmanaĝado, taŭgaj modernaj instrumetodoj kaj uzo de elektronikaj instruhelpiloj. Ili vizitis ankaŭ aliajn regionajn edukinstituciojn kaj estis akceptitaj en la urbodomo. Fotoalbumo


 Kelktagan laborkunsidon havis kun siaj germanaj gekolegoj la projektgvidantoj el Hungario, Nederlando kaj Pollando.
Ili kunlaboras en la dujara internacia Grundtvig-projekto pri multlingvismo kaj multkultureco en Eŭropo.

Informas pri tio en la germana ankaŭ urba hejmpaĝa raporto.


Kunsidis la estraro kaj la kuratoraro de la fondaĵo Esperanto-urbo kun ĉeesto de Gerhard Walter, eksurbestro kaj Lutz Peters, la nova urbestro de Herzberg.


Ankaŭ GEA elektis la Esperanto-urbon por sia aŭtuna estrarkunsido kaj renkontiĝo de la gvidantoj de federacilandaj Esperanto-ligoj kaj fakaj asocioj (urba hejmpaĝa raportogazetartikolo.)


Internaciaj seminarioj  2014-10-30
Novajn klerigeblojn ofertas Eŭropa Unio inter 2014-2020 per la t.n. Erasmus+ programo por individuoj (K1-programo)
kaj por partneraj grupoj (K2). Kunlaborantoj kaj helpantoj de Interkultura Centro Herzberg utiligis tiun eblecon por partopreni en la seminario „Esperanto kaj novaj teknologioj” sub la gvido de Ilona Koutny en Fai della Paganella, Italio.
Alia trejnebleco estis dum la Interlingvistikaj Studoj kaj Interlingvistika Simpozio en Adam Mickiewicz Universitato en Poznan, Pollando. Ambaŭ vizitoj estis tre interesaj kaj instruaj, donis eblon al spertiĝo kaj kontaktado kun samfakuloj. Krom la fakaj programoj restis tempo rigardi ankaŭ la ĉirkaŭaĵon kaj partopreni artajn eventojn. Albumo 
La sekva trejnsesio okazos dum KAEST, meze de novembro en Slovakio.

Ĝemelurbaj renkontiĝoj  2014-10-23

La 9an fojon okazis en 2014 la jam tradicia kunferiumado de ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra dank' al la financa subteno de ambaŭ urboj, subvencio de DPJW (Deutsch-Polnisches Jugendwerk) kaj KJR (Kreisjugendring Osterode). La tutsemajna Somera Arbara Lernejo (SALO 9) okazis en Herzberg/Sieber inter 3-10 aŭgusto kun po 7 lernejanoj kaj 2 instruistoj el ambaŭ urboj. En la programo estis ĉiutage 5 Esperanto-lecionoj, manlaborado, sporto, komunaj ludoj, kantado, ekskursoj al la regiono, ekz. Osterode, Göttingen, tuttaga vizito al la teknika muzeo Phaeno en Wolfsburg kaj urborigardado en Braunschweig. La junularan delegacion oficiale akceptis en la kastela Kavalira Salono reprezentanto de urbo Herzberg. La dulanda junularo partoprenis ankaŭ en la somera Festo en la Parko, kie ili komune plenumis kelkhoran varbagadon por Esperanto.
Albumo kun fotoj kaj gazetartikoloj pri la kastela akcepto kaj Festo en la Parko en Harz Kurier.
Inter 3-5 oktobro denove kunvenis la gvidantoj de la Esperanto-renkontiĝoj por prepari raportojn resp. priparoli planojn por la sekva komuna feriumado en somero 2015. Krom kunsidoj restis tempo partopreni pluklerigadon dum TORPEDO 9 kaj ekskursi al Duderstadt. Fotoj, gazetartikolo en Harz Kurier.


Radio Göttingen intervjuas  2014-10-12

Du raportojn pretigis Radio Göttingen pri Esperanto kaj la Esperanto-urbo en la lastaj monatoj. En la unua Peter Zilvar estis demandita pri la internacia lingvo, pri Esperanto-servoj en Herzberg kaj pri Esperanto-programoj. Intervjuo (inter minutoj 17:07-29:07), deŝutu (MP3, 31,5 MB).

Alia raportistino de Radio Göttingen vizitis Herzberg kaj pretigis en la urbodomo intervjuon kun urbestro Gerhard Walter. Ŝi demandis lin pri Esperanto-lernado kaj pri la Esperanto-urbo. Ŝi ricevis ankaŭ de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, ĉefkunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg abundan informon pri Esperanto kaj pri Esperanto-agadoj.  Fotoj, raporto sur la urba hejmpaĝo, intervjuo (deŝutu 3:42, MP3, 3,4 MB).


Somerfinaj gastoj, eventoj  2014-10-11

Gastoj estas ĉiam bonvenaj en la Esperanto-Centro, ĉu por rigardi la Esperanto-Bibliotekon, ĉu por partopreni la merkredan klubkunvenon aŭ prelegi pri interesaj temoj, rakonti pri vivo kaj Esperanto-agado en aliaj landoj, ĉu por fari intervjuon, raporti pri la eventoj en la Esperanto-urbo aŭ pri la multflanka laboro de Interkultura Centro Herzberg. Jen interesaj vizitoj, eventoj el la lastaj kelkaj semajnoj:
Mikaelo Lineckij el Ukrainio enkadre de Interkultura Vespero prezentis Kievon kaj rakontis pri nuntempa vivo en sia lando (fotoj, gazetartikolo en Harz Kurier, raporto sur la urba hejmpaĝo).
Gastoj ekz. el Pollando, Hungario kaj Francio kontribuis al la merkredaj klubkunvenoj, kiuj fariĝis internaciaj kaj instigis klubanojn komunikadi en Esperanto.
Ankaŭ reprezentantoj, klubanoj de Interkultura Centro Herzberg partoprenis la aŭtunan terpomfeston, kiun la loka agadgrupo Zukunftswerkstatt organizis en Sinnesgarten, Herzberg. Ni kuiris freŝe rikoltitajn terpomojn, aŭskultis muzikon, piknikis kaj babiladis pri sukcesaj komunaj projektoj. Fotoj, gazetartikolo.


Gulaŝo en la ĝardeno  2014-09-21

Kiel kuiri veran hungaran gulaŝon? Dum kunveno en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg estis organizita kuir-evento kun prezentado kaj gustumado de gulaŝo pretigita sur fajro, en originala hungara kaldrono laŭ tradicia recepto. Al la agrabla posttagmezo alvenis 39 gastoj. Feliĉe la gulaŝsupo sufiĉis por ĉiuj. Nepre ripetinda kulinara travivaĵo!
Albumo kun detaloj pri la preparado, pri la bonetosa kunveno. 


Urba festo ĉe Jues-lago  2014-09-20

Laŭ loka tradicio ĉiujare okazas boat-konkurso sur la Jues-lago. La specialaĵo de tiu konkurso estas, ke ĉiuj boatoj estas memfaritaj kaj ili devas esti nur el papero, kartono. Individuoj aŭ teamoj konkursas: la celo de la remado estas sekvi iun itineron surlagan kaj alveni al la bordo kiel eble plej rapide. La spektaklo allogas multajn vizitantojn, kiuj povas post la konkurso de proksime rigardi la boatojn, ĝui ankaŭ gimnastikan prezentadon, manĝi, trinki, danci. Kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg kun helpo de Esperantistaj vizitantoj faris bone videblan reklamon per siaj Esperanto-T-ĉemizoj, flagetoj kaj aliaj reklamiloj. Fotoj


SEP - Somera Esperanto-Perfektigo  2014-09-15

Somera Esperanto-Perfektigo (SEP) estis du-semajna intensa lingvokursaro, komuna somerumado de lernemuloj kaj perfektiĝemuloj. La programo enhavis antaŭtagmezajn instruhorojn en du grupoj sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, kiuj zorgis ankaŭ pri la varia programo en la posttagmezoj: urborigardado, promenado, muzeaj vizitoj, ekskursoj, ktp. - sed kompreneble ĉio kun Esperanto-ekzercado. La vesperoj bone taŭgis por diskutado, rakontado persona kaj primovada, prezentadoj pri Esperanto-eventoj, kantado, lingvaj kaj societaj ludoj, legado, aŭskultado de muziko kaj filmrigardado. La riĉa biblioteko de Interkultura Centro Herzberg estis je dispono por konatiĝi kun lernmaterialoj, literaturaj kaj sciencaj verkoj. Al la tuttaga Esperanto-lernado apartenis ankaŭ babilado dum preparo de manĝaĵoj kaj poste komuna tagmanĝo. La partoprenantoj ĉiam aktive partoprenis, harmonie kaj efike kunlaboris. Nepre ripetinda evento, bona oferto por Esperanto-lernado kaj primovada informado. Albumo. La 26-an de julio ni festis la Mondan Esperanto-Tagon. Fotoj


Grundtvig-asistanteco  2014-09-02

En somero 2014 finiĝis dekmonata staĝado de Magdaléna FEIFIČOVÁ ĉe Interkultura Centro Herzberg (ICH). La ĉefa celo estis spertiĝo ĉe internaciskale laboranta asocio, lertiĝo pri movada organizado kaj lingvoinstruado. Ŝi gvidis kursojn por la lokaj klubanoj, helpis instruadon de fakrondo en la baza lernejo Nicolai kaj en la E-M-A-Gimnazio. Dum la staĝoperiodo ŝi sekvis la aktivecojn ankaŭ de la trilanda Comenius-projekto kaj la interagadon de Grundtvig-projektpartneroj.
Ŝi multon helpis ordigi la materialojn kaj refreŝigi katalogojn de la ICH-biblioteko, preparis ekspozicimaterialojn, tradukis manĝokartojn kaj gvidlibron por la zoologia ĝardeno en Erfurt. Dank' al ŝia redakta laboro povis aperi dulingva biografio pri Joachim Gießner kaj pretiĝas libro pri rakontoj kaj legendoj de la Harz-montaro. Ŝi multe kontribuis per diverstemaj prelegoj, prezentadoj ankaŭ al la klerigsesioj kaj dufoje prelegis pri sia lando, Slovakio, ĝia historio, geografio, kulturo kaj tradicioj enkadre de la Interkulturaj Vesperoj. La flegado de kontaktoj kun aliaj lokaj grupoj kaj asocioj ankaŭ apartenis al ŝia taskaro. Multan dankon pro ĉio! 
Fotoalbumoj: 2013 aŭtuno | 2013 vintro | 2014 jarkomenco | 2014 printempo | 2014 somero


Someraj infanprogramoj  2014-08-22

La Esperanto-grupeto en Nicolai-lernejo je la fino de la lernojaro prezentis kelkajn kantojn, kiujn ili lernis en la fakrondo. Kunkantis kun ili kelkaj partoprenantoj de la intensa somera kursaro de Interkultura Centro. La unuecaj T-ĉemizoj servis kiel varbiloj por Esperanto, la konata melodio de la kanto 'Esperanto estas la lingvo por ni' instigis la publikon al kunkantado. 

En la somera ferio ankaŭ ĉi-jare Interkultura Centro Herzberg ofertis unutagan kurseton enkadre de la Ferien(s)pass-programo. Naŭ 6-10-jaraĝaj infanoj lernis Esperanton ludante, sub gvido de Zsófia Kóródy dum antaŭtagmezaj lecionoj en la Esperanto-ĝardeno. Je la fino ĉiuj foriris entuziasme kaj planas daŭrigi la lernadon ekde septembro. Ili ricevis etajn Esperanto-donacojn, kiujn ili trovis dum la t.n. 'trezorserĉado'. Albumo


Ekspozicio pri Comenius-projekto  2014-08-05

Post la tria, lasta renkontiĝo de la projektpartneroj el Italio, Hungario kaj Germanio la gastigintoj en Herzberg am Harz pretigis ekspozicion en la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio. Ĝi resumas la dujaran projekton, prezentas la celojn kaj la ĉefajn eventojn, memorindajn komunajn travivaĵojn de lernantoj kaj instruistoj en Mazara del Vallo, Győr kaj Herzberg. Laŭmonata priskribo de la kunlaboro, multaj fotoj, bildkartoj, prezentado de la lernejoj kaj partnerurboj, verkoj de la lernantoj, ktp. informis la tutan lernejon kaj vizitantojn pri la projekto. La ekspozicio estis videbla dum kelkaj monatoj en la granda koridora vitrino de la gimnazio. Rigardu kelkajn fotojn en la albumo.


Esperanto-urbo 8-jara. Gasto el Kubo  2014-07-30

La 12-an de julio ni festis la 8-jariĝon de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Okaze de la festo ni rigardu kelkajn atingaĵojn, Esperanto-vidindaĵojn per la okulo de eksterlanda vizitanto. Miguel Angel González el Kubo (landa respondeculo pri ĝemelaj urboj), kiu prelegturneis en Francio, alvenis en junio al Herzberg por viziti la Esperanto-Centron, la Esperanto-bibliotekon kaj rondrigardi en la urbo por vidi laŭeble ĉiujn Esperanto-objektojn (ZEOjn), dulingvajn ŝildojn, promenvojojn, ktp. en la Esperanto-urbo. Li estis salutata per la nacia flago de Kubo, kiun ni hisis antaŭ la Esperanto-Domo. Belan vesperon ni pasigis kun grupeto de esperantistoj, klubanoj kaj kune vespermanĝis en la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass en Sieber. Dank' al sia germana amiko, Detlef Hoffmann, Miguel havis la ŝancon ekskursadi iom en Germanio kaj najbaraj landoj. Albumu kun fotoj, ZEOj


Jodlo-kanto pri Herzberg  2014-07-24

Jodlado en la urbodomo kaj en la Esperanto-Centro
Surprizis kunlaborantojn kaj gastojn de Interkultura Centro Herzberg la subita alveno de junulo el Sud-Koreio, kiu vizitis Germanion por renkonti jodlo-muzikistojn en la Harz-montaro. Li rigardis la Esperanto-bibliotekon, kie li kantis belan kanton, kies tekston li mem verkis en Esperanto pri Herzberg. Post mallonga urborigardado, vizito al la kastelo, Esperanto-ekspozicio kaj fotado ĉe la Zamenhof-monumento li estis akceptita de Gerhard Walter, urbestro de Herzberg, ankaŭ al kiu li kantis la belan Herzberg-kanton en la urbodomo. FotojFilmo kun subteksto


Erasmus-staĝanto el Madrid  2014-07-18

Diego Grande, universitata studento el Madrid, Hispanio, pasigis tri monatojn en la Esperanto-Centro kiel praktikanto per Erasmus-stipendio. Liaj studoj pri tradukado kaj pedagogio finiĝis per tiu praktikperiodo, kies faka gvidanto estis Zsófia Kóródy, kiu havas specialan mentoran diplomon akiritan dum postdiploma studado ĉe Universitato ELTE, Budapest, Hungario.
Dum la staĝado Diego plenumis tre variajn taskojn en la Esperanto-biblioteko, katalogis sciencajn verkojn, faris traduk- kaj redaktolaborojn por la hejmpaĝoj, asistis por la internacia Comenius-projekto, prelegis pri Hispanio dum Interkultura Vespero kaj instruis ne nur en la Esperanto-klubo sed transprenis Esperanto-lecionojn de Zsófia kaj en la baza lernejo kaj en la gimnazio. Li havis la ŝancon partopreni ankaŭ plurajn Esperanto-eventojn, ekskursojn en Germanio, viziton al Hungario kaj kadre de Grundtvig-projekto al Nederlando. Kion li faris, spertis dum tiuj monatoj? Bv. rigardi en la albumo


Parada marŝo  2014-07-12

La pentekosta urba festo kun parada marŝo havas kelkcentjaran tradicion en Herzberg am Harz kaj nomiĝas Schützenfest. Multaj lokaj grupoj, asocioj, kluboj partoprenas tiun popolfeston, kies ĉefa atrakcio estas la marŝo, ofte en uniformoj kaj unuecaj asociaj vestaĵoj. Kun akompano de tambur- kaj blovorkestroj okazas la procesio tra la urbo kaj fine ĉiuj alvenas al la festplaco, kie staras budoj kaj tendoj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, karuseloj, estas ludeblo por infanoj, muziko, dancado, ktp. En 2014 denove partoprenis ankaŭ multnombra Esperanto-grupo organizita de Interkultura Centro Herzberg. Debutis la nova kluba flago, kiu kun pluraj Esperanto-flagoj, aerbalonoj kaj unuecaj T-ĉemizoj estis bona reklamo por Esperanto. Ni dankas al ĉiuj kunmarŝintoj! Fotoalbumo, filmo


Partopreno en GEK  2014-06-16

Kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare partoprenis en la Germana Esperanto-Kongreso (GEK). Al Erfurt kunveturis ankaŭ Magdaléna Feifiĉová, kiu multe helpis traduki kaj kompili Esperantlingvan broŝuron pri la bestĝardeno de Erfurt, kiu estis unu el la ekskursceloj por la kongresanoj. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prelegis pri la eduklaboro kaj la multflanka agado de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg. Krom prelego ili kontribuis ankaŭ al la Movada Foiro, kie ĉe informtablo ili disdonis informmaterialojn, broŝurojn pri la biblioteko kaj klerigcentro kaj pri Herzberg. Zsófia Kóródy, prezidanto de AGEI gvidis la jarĉefkunvenon de la instruista asocio kaj estis reelektita por nova du-jara periodo. Al Erfurt kunveturis ankaŭ Magdaléna Feifiĉová, kiu multe helpis traduki kaj kompili Esperantlingvan broŝuron pri la bestĝardeno de Erfurt, ĉar ĝi estis unu el la ekskursceloj por la kongresanoj. Pri la kongreso raportis ankaŭ la TV-kanalo MDR, pri la herzberga reprezentado aperis artikolo en la regiona gazeto Harz Kurier. Fotoj


Ekspozicio pri medaloj  2014-06-06
La GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo prezentas novan ekspozicion en la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo. La temo estas "Medalarto kaj Esperanto".
Urbestro Gerhard Walter kore bonvenigis la gastojn en la malferma ceremonio kaj salutis la faman germanan medaliston Peter-Götz Güttler el Dresdeno, kiu ĵus festis sian 75-an naskiĝtagon. Li kreis jam 4 porokazajn medalojn rilate al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj nun mem kunportis la kvinan. Al la malfermo de la ekspozicio alvenis ankaŭ la prezidanto de la Esperanta Numismatika Asocio, s-ro Bert Boon el Belgio kun sia edzino. Inter la gastoj estis ankaŭ s-ro Beier, ĵurnalisto de la regiona gazeto Harz Kurier, urba deputitino s-ino Hartz kaj la estonta urbestro s-ro Lutz Peters.
Pri la evento aperis artikolo en la regiona gazeto Harzkurier, raporto sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg am Harz. Fotoalbumo ĉi tie.

Kulturfestivalo kun informtablo en Göttingen  2014-06-06

La duan fojon partoprenis ICH en la Internacia Kulturfestivalo en Göttingen, kie prezentis sin multajn kulturaj grupoj ankaŭ el Afriko, Ameriko kaj Azio. La Esperanto-informbudo kun flirtantaj flagoj, multkoloraj varbiloj, ktp. allogis multajn interesiĝantojn, kiuj ricevis informojn pri la lingvo, pri la gramatika strukturo, vortkrea logiko, internacia parolantaro, eventoj. Multaj haltis kaj babiladis, starigis demandojn pri la lern- kaj uzeblo de Esperanto kaj prenis informilojn, broŝurojn pri Esperanto. Estis sukcesa tago kun bona varbrezulto dank' al volontulaj helpantoj Klaus, Emeran, Petro, Zsófia kaj Olga. Fotoalbumo


64-a Studsesio  2014-06-06

La 64-a Studsesio traktis la ĉeftemon: muziko. La internacia partoprenantaro el Belgio, Danlando, Germanio, Slovakio kaj Svedio ne nur aŭskultis interesajn prelegojn ekz. de Johannes Mueller kaj Franz-Georg Rössler, sed ankaŭ aktive kontribuis al la programo per diskutado, spertinterŝanĝo kaj kantado. La kvartaga sesio enhavis ankaŭ urborigardadon kaj prezentadojn ekz. pri sano kaj vojaĝoj. La vesperojn ni pasigis babilante, kantante, rigardante muzikajn videaĵojn, fotojn, filmetojn. Fotoalbumo.


Per Grundtvig-projekto al Nederlando  2014-06-06

Delegacioj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Budapest, Hungario kaj Nowy Sacz, Pollando vizitis Nederlandon enkadre de la komuna Grundtvig-projekto, kiu celas kaj ebligas la konatiĝon kun la historio, geografio, tradicioj, lingvaj kaj kulturaj diversecoj de la partnerlandoj. Krom vizitoj al Rotterdam kaj Den Haag ni spertiĝis pri la tradicia frisa stratfestivalo en Leeuwarden, havis seminarion pri la frisa kulturo en Sneek, kie okazis urborigardado kaj interesa prezentado de regionaj kantoj kaj dancoj. Fotoalbumo, gazetartikolo, hejmpaĝo de Harz Kurier, hejmpaĝo de urbo Herzberg.
 


Internacia Muzeo-tago  2014-06-06

Okaze de la Internacia Muzeo-tago en la Welf-kastelo estis organizitaj specialaj ekspozicioj el la materialoj de hobi-kolektantoj. Nome de la Esperanto-Centro kontribuis al tiu speciala tago Peter Zilvar, kiu prezentis malnovajn, historiajn bildkartojn el Herzberg kaj el la Harz-montaro. Aldoniĝis Esperanto-bildkartoj, poŝtmarkoj kaj glumarkoj de Interkultura Centro Herzberg. La tuttaga ekspozicio kaj la informtablo kun Esperanto-informiloj kaj broŝuroj allogis multajn vizitantojn, kiuj tiel konatiĝis kun la internacia lingvo. Fotoj en la albumo.


Comenius-semajno  2014-05-18

500 lernantoj, instruistoj kaj gastoj plenigis la aŭlon de la E-M-A Gimnazio en Herzberg por lerni pri la projektrezultoj kaj renkonti la lernejajn delegaciojn el Mazara del Vallo, Italio kaj Győr, Hungario, kiuj enkadre de la trilanda Comenius-projekto semajnon pasigis en la Esperanto-urbo. La lernantoj solvis komunajn pojekttaskojn, vizitis lecionojn, partoprenis en sport-konkursoj, ekskursis al Berlin, al la Harz-montaro, al Goslar kaj Göttingen. Specialan signifon havis la rigardado de la Welf-kastelo, ja la temo de la du-jara projekto estis 'Vizito de la loka kastelo al la Esperanto-Domo'. Raporto en Harz Kurier, gazetartikolo.
La adiaŭan feston partoprenis ankaŭ urbestro Gerhard Walter, kiu en Esperanto kaj en la germana salutis la kunvenintojn kaj laŭdis la bonan, amikan internacian kunlaboron de junuloj kaj instruistoj. Je la fino de la festo ĉiuj kune kantis la eŭropan himnon en Esperanto. Detala programo (330 KB, .pdf), hejmpaĝo de Harz Kuriergazetartikolo kun fotoj, fotoalbumo.


Printempaj fajroj  2014-05-02

Pluraj festo-fajroj okazas en Herzberg kaj la Harz-montaro, kiu estas fama regiono kun multaj legendoj kaj tradicioj. Je Pasko en urboparto Scharzfeld interesa festo okazas ĉe du grandaj kaj multaj malgrandaj fajroj. Kvazaŭ konkursas du montopintoj, kie fajro estas bruligita de speciala teamo. Lokuloj pretigas grandegajn lignajn torĉojn, per kiuj ili prezentas spektaklan fajroludon.
Je Valpurga nokto (30. aprilo) en multaj urbetoj kaj vilaĝoj en la Harz-montaro okazas festoj ĉe fajro. Tiuj fajroj forpelas sorĉistinojn kaj ĉion malbonan, kaj signalas la veran komencon de nova, varma sezono. La Esperanto-hotelo Zum Pass ankaŭ ĉi-jare organizis agrablan muzikan kaj dancvesperon, kie aperis eĉ sorĉistinoj! Albumo kun fotoj.


Pasko 2014  2014-04-20

AGRABLAN PASKOFESTON!   

Lernantoj de E-M-A Gimnazio en Herzberg am Harz pretigis belajn salutkartojn okaze de Pasko. (Bildoj en albumo.)

Jen unu, per kiu ni salutas niajn lernejajn partnerojn, ĝemelurbanojn en Góra, ĉiujn vizitantojn de nia paĝaro, legantojn, geamikojn, konatulojn, samidenojn en la tuta mondo! Havu agrablajn festotagojn!


Fruktarboj kun Esperanto-ŝildetoj  2014-04-17

En kunlaboro kun la agadgrupo Zukunftswerkstatt (Futurateliero) Interkultura Centro Herzberg realigis novan projekton en la Esperanto-urbo: 51 pom- kaj pirarboj ricevis nomŝildetojn kun klarigoj pri la deveno, tipo kaj karakterizaĵoj de la frukto. Ekestis interesa promenvojo inter la fruktarboj, kie oni povas multon lerni pri tiu unika aleo. La inaŭguran feston partoprenis reprezentantoj de la projektgrupoj, politikistoj kaj loĝantoj de la strato kaj multaj aliaj gastoj. Kiel projektprodukto, aperis ankaŭ libreto kun multaj koloraj fotoj, priskriboj pri la fruktoj ankaŭ en Esperanto kaj pomreceptoj. Bildoj en la albumo, raporto sur la urba hejmpaĝo, gazetartikolo en la regiona gazeto Harz Kurier


Interkulturaj vesperoj  2014-04-07

Novan serion de klerigprogramoj komencis Interkultura Centro Herzberg en 2014: temas pri prezentadoj kaj prelegoj far germanaj kaj eksterlandaj prelegantoj en la germana lingvo aŭ kun traduko per helpo de Esperanto. La prelegantoj ofertas interesajn temojn laŭ sia profesio, hobio, speciala interesiĝtereno, kiel ekz. historio, geografio, literaturo, muziko, arto, ktp. La serio de klerigprogramoj ricevis agnoskon de kaj okazos en kunlaboro kun la Landa Plenkreskula Klerigado (Ländliche Erwachsenenbildung, LEB). En februaro prelegis Prof. Goro Kimura el Tokio kaj Dieter Linke el Herzberg, en marto Zsófia Kóródy gvidis la aŭskultantaron en kulinara vojaĝo tra Hungario, dum kiu ne mankis membakitaj bongustaĵoj, hungaraj specialaĵoj kaj trinkaĵoj. Jen listo de prelegoj en 2014 (.pdf, 103 KB).


Ekspozicio kaj libro pri Gießner  2014-03-29

Ekspozicio pri Joachim Gießner estis inaŭgurita la 27an de februaro en la kastela muzeo okaze de lia 100a naskiĝtagdatreveno. Por la solenaĵo alvenis delegacio de GEFA sub gvido de Achim Meinel kaj Guido Brandenburg. Urbestro Gerhard Walter salutis la multajn gastojn, inter ili membrojn de la urba konsilio Petra Litke kaj Michael Dietrich. Peter Zilvar prelegis pri la vivo de Gießner kaj raportis pri lia kelkjardeka konstanta kaj multflanka Esperanto-agado, poste Zsófia Kóródy prezentis la novan ekspozicion.
Aparte menciindaj estas la nova bronza jubilea Gießner memormedalo, kiu estis kreita far la fama medalisto Peter Götz Güttler kaj la ĵus aperinta dulingva biografio "De Herzberg sur reloj en la mondon", kiujn eldonis Interkultura Centro Herzberg.
La interesa ekspozicio estos vizitebla ĝis fino de majo. Pri la evento aperis gazetartikolo en Harzkurier, raporto sur la urba hejmpaĝo kaj jen albumo kun fotoj. 


Memoroj pri la karnavala sezono  2014-03-11

Per la tradicia spektakla procesio en Herzberg/Pöhlde finiĝis la karnavala sezono. La ĉ. 20 bele dekoraciitaj ĉaroj prezentis interesajn scenojn kaj estis akompanataj de kunmarŝantaj anoj de la Karnavala Klubo, kiuj estis vestitaj en fantaziplenaj kostumoj, ekz. kiel leonoj, bananoj, kokinoj, princoj kaj princinoj.
Ankaŭ en urboparto Sieber okazis festeventoj dum la karnavala periodo: la Esperanto-hotelo, restoracio kaj kafejo Zum Pass organizis bonsukcesajn balojn, kiujn partoprenis internacia grupeto de esperantistoj ekz. el Hispanio, Slovakio kaj Sud-Koreio. Ni ĝuis la muzikon, viglan dancadon kaj la bongustaĵojn de la vespera bufedo. La bonegan etoson montras la fotoj.


Sciencisto el Japanio  2014-03-05

El Japanio venis al Herzberg profesoro Goro Kimura por rigardi en la kastela muzeo la ekspozicion pri la kunlaboro inter Herzberg kaj Góra, kiun la Esperanto-Centro pretigis en 2013 okaze de la 20-jara jubileo de urba partnereco. Kiel sociologo, li speciale interesiĝas pri tiu modela kunlaboro kaj pri la regula organizado de Someraj Arbaraj lernejoj por la ĝemelurbaj lernejanoj. En la biblioteko de la Esperanto-Centro li esploris la trastudis ĉiujn dokumentojn pri la temo kaj pretigis intervjuon kun urbestro Gerhard Walter por poste verki eseojn kaj prelegi pri siaj esploroj. Dum la kelktaga vizito li prelegis en la Esperanto-klubo pri sia lando, historio kaj kulturo kaj dum la Interkultura Vespero li prezentis interesaĵojn ankaŭ pri la detrua cunamo kaj ĝiaj ekonomiaj konsekvencoj en Japanio. Artikolo en Harz Kurier, albumo kun fotoj.


Semajno de Internacia Amikeco  2014-02-22

Okaze de la Semajno de Internacia Amikeco la urbestro de Gerhard Walter salutas la ĝemelurbajn Esperanto-amikojn en Góra, Pollando kaj alvokas la Esperanto-parolantojn en la tuta mondo al amika kunagado dum la tuta jaro. La salutmesaĝo estas dissendita en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg, kies aktivuloj same kore salutas ĉiujn geamikojn kaj aliĝas al la alvoko de UEA festi tiun tradician Esperanto-feston.
Por trovi Esperanto-eventojn en Herzberg bv. rigardi kaj trastudi la programkalendaron por 2014.


63a Studsesio  2014-02-22

Inter 14-17 februaro okazis la 63a Studsesio organizita de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg. Ĝi traktis kelkajn ĉeftemojn, inter ili pri Esperanto-movado kaj literaturo. La partoprenantoj ĝuis interesajn prelegojn kaj havis la eblon diskuti pri ili, aldoni proprajn spertojn, rakonti pri travivaĵoj kaj prezenti siajn proprajn interesiĝ-temojn dum metiejeca kunestado en la semajnfino.
La diskutojn vigligis spertinterŝanĝo kun ĉeestantaj gastoj el HIspanio kaj Suda Koreio, kiuj konatigis nin kun siaj landoj, regionoj kaj urboj, prezentis sian multflankan Esperanto-agadon kaj peris novaĵojn pri Esperanto-eventoj. La programon buntigis agrablaj promenoj kun urborigardado, vizito al la Esperanto-muzeo kaj dancado en karnavala muzikvespero en la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass en Sieber. Fotoj


Gimnastika turneo "Esperanto"  2014-01-28

Sep-persona Esperanto-delegacio de la Esperanto-Centro veturis al Braunschweig por partopreni la furore sukcesan internacian "Esperanto"-turneon de majstroj de akrobata gimnastiko, sportĉampionoj el kelkaj kontinentoj. La tre talentaj gimnastoj prezentis sian arton dum rondveturado en Germanio, ĉefe en Malsupra Saksio (Niedersachsen), kie en grandaj sporthaloj dum unu monato ili havis ĉ. 200 000 spektantojn. Per klarigoj pri la elektita turneo-titolo ili faris vastan informlaboron, bonege varbis por Esperanto. Je la komenco de la programo Olivia Irmengard Grassner, juna kantistino el Hannover kun koruseto de infanoj kantis la Esperanto-himnon, kies teksto en Esperanto kaj germana aperis en la programkajero. Gazetartikoloj, reklamiloj, fotoj estas videblaj en la albumo


Grundtvig-projekttagoj en Pollando  2014-01-28

La unua renkonto inter kvar partneroj okazis inter 17-20 januaro, 2014 en Nowy Sacz, Pollando. La delegacioj alvenis el Budapest, Hungario (Kultura Esperanto-Asocio), Hago, Nederlando (Edukado.net) kaj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio (Interkultura Centro Herzberg). Partoprenis la eventojn ankaŭ lokaj esperantistoj.
La ĉefa temo estis: Kultura diverseco kaj multlingveco en Eŭropo - kiel lerni pri tio? La ĉefa celo de la pollanda vizito estis sperti postkristnaskan kutimon 'kolendadon', grupan viziton al domoj kaj familioj, dum kiu oni kantas kaj bondeziras por la nova jaro. Ni ricevis agrablan gastigadon, abundan manĝaĵon, trinkaĵon.
En la programo estis ankaŭ seminario pri popolkutimoj, prezentado de folkloraj vestaĵoj, muziko, popoldancado kaj teatra ludo. Aldoniĝis al la programo koncerto de Kapriol, urborigardado kaj ekskursoj al la regiono. Raporto sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg, Harz Kurier, fotoalbumo.


SANO 4  2014-01-28

SANO 4 allogis partoprenantojn ne nur el Germanio, sed ankaŭ el Rumanio, Ruslando, Nederlando kaj la plej multnombra grupo venis el Hungario. Ili estas partneroj de gimnaziaj lernantoj en Herzberg kadre de Comenius-projekto kiuj venis por renkonti geamikojn kaj viziti la urbon por sperti la vintran montaran regionon. Legu gazetartikolon pri tio kaj raporton sur la urba hejmpaĝo.
La programo estis tre varia, enhavis urborigardadon en Herzberg, viziton al najbara urbeto Osterode, novjartagan piediron al Lonau kun survoja rigardado de la akvofalo. Inter la komunaj travivaĵoj estis ankaŭ vizito al Hannover kaj busekskurso al Tropical Island, grandega tropika banejo proksime al Berlin. Dum aliaj tagoj okazis prelegoj, prezentadoj, manlaborado, komuna pretigo de manĝaĵoj, bongustaj salatoj, dancado, muziko, kantado - ĉio por bonhumoro, bonfarto kaj bona sano. Rigardu fotojn kaj detalojn ĉi tie.


Feliĉan Novan Jaron!  2014-01-07

Per bela kaj utila kalendaro ni deziras al vi ĉiuj feliĉan novan jaron kaj sukcesojn en 2014!

La lingvofirmao Lingolia ekuzis Esperanton kaj pretigis allogan kalendaron kun desegnaĵoj kaj vortoj por 12 diversaj temoj por la jaro 2014. Kvar-membra laborgrupo sub gvido de Heike Pahlow kun granda entuziasmo eklernis Esperanton en aŭtuna intensa lingvokurso ĉe Interkultura Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ilia Esperantlingva kalendaro estas deŝutebla ĉi tie kaj povas servi ankaŭ kiel interesa lernmaterialo.


Agrablajn festotagojn!  2013-12-25

Korajn salutojn okaze de Kristnasko! Agrablajn festotagojn deziras kunlaborantoj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg kaj klubanoj, geamikoj.

Ni invitas vin al nia lasta ĉi-jara renkontiĝo: SANO-4 inter 29.12-02.03, la seminario pri alternativa vivmaniero kaj novjarfesto. Nian programkalendaron por 2014 vi trovas sub Programoj 2014. Bonvenon!


Gießner-jubileo   2013-12-24

La 23an de decembro 1913 naskiĝis la multflanka esperantisto Joachim Gießner (1913-2003), kiu aktive laboris por Esperanto en Herzberg am Harz, kie li dum 40 jaroj estis stacidomestro. Okaze de tiu jubileo Interkultura Centro Herzberg (ICH) aranĝis memorkunvenon kaj iniciatis la eldonon de speciala memormedalo, kiun pretigis la fama germana medalisto Peter Götz Güttler. La memorojn pri Gießner flegas ICH, zorgas pri konservado de ĉiuj liaj verkoj, fotoj, filmoj, gazetartikoloj, IFEF-kongresmaterialoj kaj aliaj arkivaĵoj. El ili en febuaro 2014 ni planas aranĝi ekspozicion en la kastela muzeo en Herzberg.
Artikolo en Harz Kurier pri la grava jubileo. Jen mallonga resumo pri lia vivo kaj aktivecoj.


Flagohisado en Zamenhof-tago  2013-12-22

Sur la "Zamenhof-Placo", kie staras la Zamenhof-monumento, multlingva bonvenigtabulo kaj benko sponsorita de esperanto-amiko el Danlando, nun - starigite de urbo Herzberg - estas konstanta flagomasto, ekskluzive por hisi tien Esperanto-flagon. La placo troviĝas en centra loko, apud la federacia strato n-ro 243, ĉe la kruciĝo de la ĉefstrato (piediranta zono).
En la naskiĝtago de Zamenhof, la 15an de decembro 2013, tagmeze la nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Sebastian Kirf kune kun studenta grupo el Emden kaj kelkaj Esperanto-geamikoj el Herzberg la unuan fojon hisis tie la grandan Esperanto-flagon. Jen fotoj pri la evento.


Zamenhof-festo 2013  2013-12-19

La tradicia Zamenhof-festo - organizita de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg - la 14an de decembro okazis en restoracio Harzklause. Ĝi allogis 52 partoprenantojn el ĉiuj generacioj, de jaraĝo 5-80, kiuj pasigis agrablan vesperon kune, kantante, muzikante, babilante kaj ĝojante pri la ricevo de surprizaj donacetoj el la sako de Sankta Nikolao. Menciindaj eventoj estis la jarresuma parolo de Peter Zilvar, la piano-ludo de Estera Kukielka, la mallonga programo de la gimnazia Esperanto-grupo pri Zamenhof, la transdono de C1-nivelaj KER-diplomoj al Ewa Kukielka kaj Martin Ptasinski, la kantado gvidata de Otto Kern, kaj la transdono de dulingva menukarto al la restoraciestroj. Ĝin fintradukis kaj redaktis Zsófia Kóródy kaj Magdaléna Feificová. Aparte ĝojigis nin la ĉeesto de GEA-prezidanto Sebastian Kirf kun grupeto de universitataj studentoj el Emden, kiuj en la semajnfino partoprenis lian intensan kurson. Fotoj pri la sukcesa evento ĉi tie.


Memore al Joachim Gießner  2013-12-12

Reprezentantoj, kunlaborantoj de Germana Esperanto-Centro memoris la dekjaran datrevenon de la morto de Joachim Gießner, iama IFEF-prezidanto, stacidomestro de Herzberg am Harz. Antaŭ la stacidomo, sur la Esperanto-placo troveblas la Gießner-monumento, eta fervoja vagoneto kun memortabulo. Apud ĝi la urbo starigis flagomaston, kie la 25an de novembro ni hisis la Esperanto-flagon, kiu dum kelkaj tagoj flirtis tie.
La placon duoncirkle ĉirkaŭas la Joachim Gießner strato, kiu ricevis sian nomon post la decido de la urba parlamento kaj estis inaŭgurita en majo 2012, okaze de la 46a IFEF-kongreso. Fotoj
 


Comenius-vizito al Hungario  2013-12-01

Nova ekspozicio estas videbla en la Comenius-vitrino sur la koridoro de E-M-A-Gimnazio: memoraĵoj pri la tre sukcesa vizito al Gyõr, Hungario, kie fine de septembro renkontiĝis la projektpartneroj el Mazara del Vallo kaj el Herzberg am Harz. La programo enhavis lernadon de Esperanto kaj lernejajn projekthorojn kun komuna prilaboro de projekttaskoj rilate al la ĉeftemo: "Gvidata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo".
Dank' al la bona organiza laboro de István Bagó kaj la gekolegoj de Pálffy Miklós faka mezlernejo kaj la projektgvidantoj Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka, la 12-18-jaraj lernejanoj havis multon por fari kaj ĉion en harmonia kunlaboro: registris scenetojn por pretigota DVD-filmo, komunikadis, dancis, sportkonkursis, rigardis la vidindaĵojn de Gyõr kaj ekskursis al la fortikaĵo de Komárom, al la abatejo de Pannonhalma, spertiĝis en la interaktiva muzeo 'Futura' en Mosonmagyaróvár kaj pasigis tutan tagon en Budapest, kie ili vizitis la parlamentejon, la kastelan distrikton kaj la bestĝardenon. Je la fino de la densa semajna programo okazis neforgesebla amika rostadfesto kaj pikniko en la ĝardeno de unu el la gastigantaj familioj. La grupoj daŭrigas la kontaktadon per Facebook kaj korespondado. Kelkaj fotoj en la albumo (aliaj sekvos baldaŭ).
Artikolo en Harz Kurier kaj sur la hejmpaĝo de Herzberg.


Oktobraj eventoj (2013)  2013-11-17

Gastoj estas ĉiam bonvenaj kaj kore akceptataj ĉe Interkultura Centro kaj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.  La monato oktobro kunportis ne nur belan veteron sed denove plurajn gastojn, kiuj povis partopreni en tradukseminario pri la Nacia Parko Harz, en la semajnfina laborkunveno, forumo pri eventoplanado por 2014, kunagadi en lokaj projektoj, lernadi dum la klubkunvenoj, kie ĉiusemajne en merkredo okazas ankaŭ iu prelego, didaktika ludo, bildprezentado, ekkoni ion el a pluraj tradicaj festoj, lokaj kutimoj. Bunteco de eventoj per fotoserio.


Ĝemelurba jubileo  2013-10-30

La urboj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, kaj la pola ĝemelurbo Góra komence de oktobro 2013 en Herzberg festis la jubileon de dudekjara bona kaj aktiva kunlaboro. El tiuj dudek jaroj jam dum ok jaroj la kontaktoj realiĝas ĉefe per Esperanto dank' al la regula interagado de la Esperanto-kluboj kaj la t.n. Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO), kiuj celas amikigon de la junularo per instruado kaj intensa uzado de lingvo Esperanto. Detala raporto pri la jubilea festo ĉe Ĉina Radio Internacia kun fotoj.
Jen kelkaj gravaj eventoj el la festprogramo kaj fotoalbumoj: 
   - kunveno de instruistoj, seminario pri organizado de someraj arbaraj lernejoj (okaze ankaŭ de la Monda Tago de Instruistoj)
   - festa kunveno kaj amika vespero kun lokaj Esperanto-klubanoj en la urba biblioteko
   - ekspozicio de pentraĵoj de tri pentristinoj el Góra: iniciatita de Interkultura Centro Herzberg kaj organizita kun urbo Herzberg en la kastelo kaj aliaj publikaj lokoj
   - akcepto en la urbodomo por la politika delegacio kaj reprezentantoj de la Esperanto-kluboj el ambaŭ urboj
   - prelego, bildprezentado dum la jubilea festkunveno en la Welf-kastelo pri la tre sukcesa kunagado de Esperanto-lernantoj kaj instruistoj el la ĝemelaj urboj (SALO 1-8)
   - ekspozicio en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo: pola literaturo en Esperanto-traduko, polaj Esperanto-gazetoj, lernmaterialoj, gazetartikoloj pri ĝemelurba kunlaboro per Esperanto, donacoj de klubanoj kaj lernantoj el Góra, bildkartoj, turismaj broŝuroj pri Góra kaj aliaj materialoj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg
Raportoj: detale ĉe Ĉina Radio Internacia, sur hejmpaĝo de urbo Herzberg pri la ekspozicio; pri raporto far Ĉina Radio, artikoloj en regiona gazeto Harz Kurier
 


Rikolto-festo  2013-10-22

La Esperanto-klubo kaj la loka asocio "Futurateliero" komune organizis rikoltotagon en la Esperanto-herbejo (ĝardeno ĉe la urborando) kun partopreno de dudeko da membroj kaj invititaj gastoj.
En majo ni plantis 7 diversajn terpomspecojn, kiujn nun ni komune rikoltis. La festo okazis en bela vetero kiel pikniko: multaj kunportis diversajn mempreparitajn terpomfrandaĵojn kaj el la novaj terpomoj ni surloke boligis kelkajn kilogramojn por gustumi. Al la bona etoso multe kontribuis la dinamika muzikduo "Lutopia". Ili ludis diversajn muzikinstrumentojn kaj bele kantis, la publiko eĉ ekdancis. Filmo. Fotoj.
En la Esperanto-herbejo novaĵo estas la ĵus starigitaj Esperanto-benko kaj flagomasto. Bonvenon al tendumantoj en sekva somero!


La deka Esperanto-menukarto  2013-10-17

La nova esperantlingva menukarto estas jam la deka, kiun povas uzi Esperanto-gastoj en kafejoj, bufedoj kaj restoracioj en Herzberg am Harz. Interkultura Centro Herzberg ankaŭ per tio disvastigas la servojn por vizitantoj en la Esperanto-urbo. La posedantoj (familio Lorencic) de Ratsstube sur la ĉefplaco de Herzberg volonte akceptas Esperanto-gastojn, salutas ilin en la internacia lingvo kaj prezentas la verdan stelon sur la fenestro de la restoracio apud la enirejo kun la informo: Esperanto-servo. Bonvenon! Jen kelkaj fotoj, la germanlingva gazetartikolo kaj informoj ankaŭ sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg.


Teĉjo el Brazilo  2013-10-10

Dum sia kelkmonata eŭropa rondvojaĝo Teĉjo Lima Pereira Paĩ-Tavyterã, juna esperantisto el Brazilo vizitis ankaŭ la Esperanto-urbon Herzberg. Dum la kelktaga restado li kontribuis al la kluba vivo per rakontado, prelego, fotoprezentado pri Brazilo, lingvo, kulturo, ĉiutaga vivo. Li montris ankaŭ, kiel prepari la tradician mateo-teon. Lian prezentadon multe ĝuis ankaŭ la lernantoj de la Esperanto-fakrondo en la gimnazio kaj la membroj de popolaltlerneja kurso en najbara urbo Osterode. Li konatiĝis kun Esperanto-vidindaĵoj en la urbo, vizitis la Esperanto-hotelon en Sieber, salutis la urban bibliotekistinon kaj eĉ havis okazon esti akceptita en la urbodomo, kie li longe konversaciadis kun urbestro Gerhard Walter en Esperanto. Vidu kelkajn fotojn en la albumo.


Eŭropa Tago de Lingvoj  2013-09-26

La Eŭropa Tago de Lingvoj estas festata ankaŭ de mezlernejaj partnerlernantoj el Mazara del Vallo, Italio, Gyõr, Hungario kaj Herzberg am Harz, Germanio (sur la foto la instruistoj kaj projektgvidantoj)
Dum la studvojaĝo en Gyõr, Hungario, la tri partneroj de la Comenius-projekto GUTO (A Guided Tour from the Local Castle to the European House) la 26an de septembro organizas Lingvan Tagon. La tri partnergrupoj (germana, hungara kaj itala) apartenas al tri diversaj lingvaj familioj sed ili havas iun komunan: ĉiuj lernas kaj parolas Esperanton – la neŭtralan internacian lingvon.
La programo de la Eŭropa Tago de Lingvoj enhavas prezentadon de la gepatraj lingvoj de la lernantoj kaj de Esperanto, la komuna lingvo de la partnereco. Okazas ankaŭ komparado de vortoj kaj gramatikaj strukturoj, lingva kvizo kaj ekspozicio estos pretigata ne nur en la hungara lernejo sed ankaŭ en Italio kaj Germanio.

Ni ŝatus konsciigi lernantojn pri respekto al aliaj gepatraj lingvoj kaj kulturoj kaj montri al ili, ke povos esti diverseco samtempe kun unueco kaj harmonio.
Pri la Esperanto-projekttago; pri la Eŭropa Tago de Lingvoj en Interkultura Centro Herzberg; pri la Eŭropa Tago de Lingvoj ĝenerale.

Multaj gastoj en aŭgusto  2013-09-25

Dum aŭgusto, ne nur post UK en Islando, multaj vizitantoj, Esperanto-turistoj aperadis ĉe Interkultura Centro Herzberg por konatiĝi kun la Esperanto-domo, biblioteko, viziti la Esperanto-ĉambron en la kastela muzeo, rigardi aliajn Esperanto-interesaĵojn en Herzberg kaj renkontiĝi kun ICH-gvidantoj, babili kun klubanoj, aŭskulti muzikon dum la festo de fajrobrigado, ĝui la unikan etoson esti inter samlingvanoj aŭ aliĝi al la naskiĝtagfesto de geamikoj. La fotoj en la albumo rakontas pri ilia bonfarto.


Pri UK en Islando  2013-09-09

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar partoprenis en la 98a Universala Kongreso en Reykjavik kaj kontribuis al la programo: dum al Movada Foiro ili prezentis la Esperanto-Centron kaj la Esperanto-servojn de Herzberg am Harz; en la kunsido pri ĝemelaj urboj ili montris prezentadmaterialojn kaj fotojn, filmojn pri la sukcesa ĝemelurba kunlaboro inter Herzberg (DE) kaj Góra (PL) kaj pri la regule organizata Somera Arbara Lernejo (SALO) por ĝemelurbaj gelernantoj. Dum la Tago de Lernejo Zsófia Kóródy prelegis pri internaciaj projektoj kaj Peter Zilvar raportis pri la rezultoj de la multflanka agado de la Esperanto-Centro. 
Zsófia Kóródy estis elektita komitatano C kaj membro de la nova konsilio de UEA; krome ŝi ricevis diplomon de UEA pro elstara agado. Fotoj en la albumo.


46a ILEI-konferenco  2013-08-25

La ĉefa evento de la jaro en la Esperanto-urbo estis la organizado de la 46a ILEI-konferenco (12-18.07.2013) en la montara urboparto Sieber kun pli ol cent aliĝintoj. Partoprenantoj venis el dudekkvin landoj, el ĉiuj kontinentoj. La ĉeftemo de la konferenco estis instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj kaj enhavis krom la kutimaj fakaj prelegoj ankaŭ tri seminariojn (pri ekzamenoj, metodiko kaj konfliktsolvado) kaj KER-ekzamenojn. Grava parto de la konferenco estis la komitatkunsido, dum kiu estis elektita nova prezidanto de ILEI: Mireille Grosjean.
Paralele kun la konferenco okazis Somera Arbara Lernejo (SALO-8), la oka kunferiumado de gelernantoj el la ĝemelurboj Herzberg am Harz kaj Góra (Pollando), kiu ebligis al la konferencanoj enrigardon en la instrumetodojn kaj fariĝis observejo, praktikejo por partoprenantoj de la metodika seminario. Daŭra memoraĵo okaze de tiu konferenco restos en la Esperanto-urbo la memorŝtono kun trilingva plato, starigita ĉe Ponto de la Espero super la rivereto Sieber.
Konferenca retpaĝaro: detaloj pri la konferenco, pri la programoj, ktp. 
Kelkaj bildoj, gazetartikoloj en la regiona gazeto
Urba hejmpaĝo de Herzberg: gazetara raporto kun bildoj


Intensa lingvokurso  2013-08-22

Unu el la someraj ofertoj de Interkultura Centro Herzberg estis intensa lingvokurso. Ĝi enhavis tuttagan lernadon kun lecionoj, ekzercadon kaj babiladon dum libertempaj aktivecoj posttagmeze kaj vespere. La partoprenantaro estis internacia, krom germanoj ĉeestis vizitantoj el Hungario, Italio kaj Ĉinio. La internacia grupo estis tre taŭga por la malpli spertaj lernantoj, ja tiel ĉiuj estis instigataj paroli ĉiam en Esperanto. La instruadon, fakan gvidadon plenumis Peter Zilvar, Ewa Kukielka kaj Zsófia Kóródy. Dum la bonetosa kurssemajno okazis interesaj diskutoj, komunaj manĝadoj, urborigardado kaj ekskursoj al la regiono. Fotoj en la albumo.


Ferienpass - dumferia kurso por infanoj  2013-08-10

Ankaŭ en 2013 la Junulardomo organizis multajn somerferiajn aktivecojn por gelernantoj, enkadre de kio Interkultura Centro ofertis dutagan enkondukan Esperanto-kurson. Interesiĝantoj 6-12-jaraj venis al la Esperanto-Centro por konatiĝi kun la biblioteko, rigardi Esperanto-librojn, ludante lerni, pasigi agrablajn horojn kune. La antaŭtagmezajn lecionojn gvidis Zsófia Kóródy kun helpo de hungara helpantino, asistantino Márti. La lingvaj ludoj foje estis por individioj, foje por grupoj, etaj teamoj, enhavis konkursojn, aktivigajn kaj pensigajn taskojn. Ĉiuj ĝuis la vortludojn per kartoj, domeno, la kalkuladon per helpo de sorobano kaj la favorito estis la manlaborado: tondado de verdaj steletoj kaj origamia faldado de paperaj birdoj. Kelkaj lernantoj planas viziti Esperanto-lecionojn en siaj lernejoj ekde aŭtuno. Fotoj


Per buso el Ĉeĥio  2013-08-05

3-tagan busvojaĝon organizis la Asocio de Handikapitaj Esperantistoj al la Harz-montaro kaj al Herzberg am Harz por rigardi la Esperanto-Centron kaj la multajn Esperanto-vidindaĵojn en la Esperanto-urbo. La Esperanto-hotelo kaj restoracio Zum Pass gastigis ilin en Sieber, kie urbestro Gerhard Walter salutis la grupon kaj paroladis kun la partoprenantoj. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy organizis por la grupo viziton al la kastelo, al la Esperanto-muzeo kaj multon rakontis pri historio kaj kulturaj interesaĵoj. Dum la promenado ili haltis ĉe la Zamenhof-monumento, pretigis grupfoton antaŭ la urbodomo, ripozetis en la Esperanto-biblioteko kaj miris pri la pluraj ZEO-j ĉe la stacidomo. La vespera programo enhavis prelegojn kaj prezentadon pri la Harz-montaro kaj legendoj. Jen fotoj en la albumogazetartikolo kaj raporto sur la urba hejmpaĝo.


Festo en la parko  2013-07-27

La Esperanto-Centro ankaŭ ĉi-somere estis kunorganizanto de la jam tradicia Festo en la parko, granda familia festo je la komenco de la somera lerneja ferio. Kiel kutime, la Esperanto-informtablo denove allogis multajn vizitantojn dank' al la varblaboro de la deĵorantoj: Ewa Kukielka, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Krom vasta informado ili ofertis ankaŭ rapid-kursetojn, lingvan konkurson kun helpo de vort-kartoj kaj diversajn manlaboradojn. Ankaŭ la bela somera vetero kontribuis al la sukceso de la ago-tago. Detaloj en la fotoalbumo.


Pikniko kun laboro  2013-07-07

Projekttagon organizis aktivuloj kaj klubanoj de Interkultura Centro Herzberg kaj Futurateliero (Zukunftswerkstatt) ĉe Esperanto-herbejo. La kune plantitaj terpomoj bone kreskas kaj bezonas prizorgadon, akvumadon. La laboro estis bone dividita, ĉiuj kontribuis laŭ eblo kaj poste en bona etoso ni babilis, amuziĝis en agrabla vetero, ĝuante la kunportitajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, frandaĵojn. Similaj agadoj multe fortigas la kunlaboremon kaj kontribuas al varia kluba vivo. Jen kelkaj bildoj.


Montara ekskurso  2013-07-06

Bela vetero allogas al migrado, promenado en la arbaro, montaro. Klubanoj de Interkultura Centro Herzberg ekskursis komune, babilante, ekzercante Esperanton kaj atingis la montosupron de 'Granda Bulbo' (Großer Knollen, 687m), vizitis la elvidturon por ĝui la belegan panoramon de la pinto kaj refreŝigis sin en la eta restoracio, por kiu antaŭ multaj jaroj ili pretigis la unuan esperantlingvan menukarton en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Bona etoso, bela vetero, agrabla kunestado, testado de la facila promenvojo, kiun ni uzos por gvidi la partoprenantojn de la 46a ILEI-konferenco. Ĝuu la pejzaĝon rigardante kelkajn fotojn en la albumo.


Sukcesa varbagado  2013-06-23

En majo kaj junio en pluraj urbaj kaj regionaj eventoj ekz. en Göttingen kaj Bad Lauterberg, montris sin agadantoj, klubanoj, geamikoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) por prezenti Esperanton al vasta publiko, montri la internacian uzeblon de la pontlingvo Esperanto, informi la loĝantaron pri justa komunikado kaj allogi junulojn, pliaĝulojn lerni la internacian lingvon en lingvokursoj de ICH/Germana Esperanto-Centro. La prezenteblo de la internacia lingvo, la starigo de informbudo, tablo en tiuj gravaj eventoj estas ankaŭ bona rezulto de konstanta kaj stabila kunlaboro inter ICH kaj diversaj lokaj kaj regionaj kluboj, asocioj, lernejoj kaj aliaj institucioj. Dank' al niaj aktivaj klubanoj, helpemaj geamikoj Esperanto ricevas pli kaj pli da atento ne nur en Herzberg sed ankaŭ en la tuta regiono. Gazetartikolo (eĉ kun Esperanto-vortoj), en reta novaĵo, fotoj en la albumo.


90a GEK en Nürnberg  2013-06-15

Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, reprezentantoj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, partoprenis la 90-an Germanan Esperanto-Kongreson inter 17-20 majo 2013 en Nürnberg, kie ili kontribuis al la surstrata varbagado ĉe la informbudo antaŭ la kongresejo, prelegis dum la kongreso pri KER-ekzamenoj, internaciaj projektoj kaj pri Joachim Gießner, kies nomo, aktiveco prave aperis en la programo de la kongreso, kies ĉeftemo estis "Pioniroj kaj vizioj". Zsófia Kóródy, prezidanto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, gvidis la jarĉefkunvenon de AGEI kaj raportis pri instruado de Esperanto en Germanio. Dum la Movada Foiro Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prezentis la gimnazian Comenius-projekton kaj ankaŭ interesajn materialojn, broŝurojn, informilojn pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Albumo kun fotoj


Terpom-projekto  2013-06-01

Parto de la Esperanto-herbejo estis fosita kaj la tero preparita por terpomplantado de la klubanoj de Esperanto-Centro en kunlaboro kun partnera klubo Zukunftswerkstatt, kiu enkadre de nova projekto entreprenis plantadon kaj produktadon de diverstipaj terpomoj, kelkaj el ili eĉ akiritaj el aliaj landoj. Ankaŭ tiu evento estas bona ekzemplo por interkultura agado kun partopreno de lokaj aktivistoj, kiuj interesiĝas pri tradicioj, la pasinto kaj nuntempo de sia ĉirkaŭaĵo. Fotoj en la albumo.


Internacia muzeo-tago  2013-06-01

Okaze de la Internacia Tago de Muzeoj urbo Herzberg invitis lokajn Esperantistojn, membrojn de la Esperanto-klubo, gastojn kaj reprezentantojn de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg al la Kavalira Salono de la kastela muzeo. Sinjorino Friedrich, dungito kaj prizorganto de la muzeo, bele organizis la festtablon, akceptis la gastojn kaj en sia salutparolo emfazis la bonan kunlaboron inter la muzeo kaj la Esperanto-Centro, kiu ekde 2009 ĉiujare preparas 2-3 ekspoziciojn por la muzea Esperanto-ĉambro, ekspoziciejo. La aktuala ekspozicio prezentas ŝtonetojn senditajn de Esperanto-amikoj, kluboj, grupoj el la tuta mondo kaj estos videbla ankoraŭ kelkajn monatojn en la vitrinoj. Jen fotoalbumo kaj bildoj pri la ŝtonekspozicio. Artikolo pri la ekspozicio sur la urba hejmpaĝo.


59a Studsesio  2013-05-29

La 59a Studsesio traktis la sekvajn ĉeftemojn: lingvistiko, ĵurnalismo, informado. Inter la prelegantoj estis Yashovardhan (redaktoro de Esperanto aktuell), Martin Ptasinski, Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Betty Chatterjee, Ewa kaj Estera Kukielka. La detalan programon vi povas legi ĉi tie (.pdf 97.8 KB).
Krom la prelegoj estis tempo por migrado en la Harz-montaro al la pinto Hans Kühnenburg (811 m), urborigardado en Herzberg, akcepto en la kastela muzeo, vizito al la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass en Sieber, komuna pretigo de manĝaĵoj el kvinoo, muziko, foto- kaj filmprezentado. Bv. rigardi por detaloj la albumon.


Valpurga nokto en Sieber  2013-05-18

Internaciaj gastoj kaj loka publiko kune festis la Valpurgan nokton, faman feston en la Harz-montaro rezulte de bona kunlaboro inter la Esperanto Hotelo Zum Pass kaj Interkultura Centro Herzberg.
Okaze de la fama Valpurga-nokto (30a de aprilo) aperis sorĉistoj kaj sorĉistinoj en Sieber, montara urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La Esperanto-hotelo, restoracio, kafejo Zum Pass organizis bonsukcesan vesperon kun prelegoj pri la Harz-montaro, pri komparo de  kaj montaraj tradicioj kaj legendoj en Francio, Germanio, Pollando kaj Hungario. La internacia partoprenantaro kaj la loka publiko agrable pasigis la tagon kaj ĝuis la ĝardenan fajron, rostadfeston, muzikon, dancadon kaj la spektaklajn kostumojn. Fotoj


RTL filmis en Herzberg  2013-05-02

La konata televidkanalo RTL pretigis 6 minutan filmon post tuttaga filmado, intervjuado en Herzberg. Ili detale rigardis, filmis la kolektaĵojn de la biblioteko kaj arkivo de Interkultura Centro Herzberg, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri la kerna rolo kaj multflanka agado de la Esperanto-Centro en kaj por Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. En la filmo estas mallonga intervjuo ankaŭ kun urbestro Gerhard Walter kaj kun lernantoj de la Esperanto-fakrondo en la gimnazio. La raportistoj montras ankaŭ Esperanto-vidindaĵojn, ZEO-jn, dulingvajn ŝildojn, Esperanto-menukarton kaj aliajn interesaĵojn. Raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg. Bildraporto pri la televida teamo, pri la filmado en la urbo. La televida dissendo okazis en la programo Wissen X-akt je la 18a horo en 02.05.2013. Jen ligilo al la filmo.


Comenius-projekto: vizito al Sicilio  2013-05-02

En aprilo okazis la unua vizito de la projektpartneroj el Herzberg am Harz, Germanio kaj Gyõr, Hungario al la gastiganta mezlernejo en Mazara del Vallo en Sicilio, Italio. La unusemajna restado inter 12-19.04 bone sukcesis: la lernantoj bonfartis ĉe siaj gastigantaj familioj, amikiĝis kun samaĝuloj kaj spertiĝis per vizito al la partnerlernejo "G. Grassa". La urborigardado kaj la ekskursoj bone kontribuis al la lerncelo: ekkoni lokan geografion, historion, kulturon, tradiciojn. Inter la projekttaskoj estis ankaŭ sinprezentado, rakontado pri propralandaj, regionaj legendoj, bildprezentado de la propra urbo, komparado de paskaj kutimoj. La lernantoj preparis kaj prezentis ankaŭ teatraĵetojn, scenetojn al la publiko. La loka televido ĉiutage raportis pri la eventoj kaj intervjuis lernantojn, instruistojn kaj la organizantojn de la Comenius-projekto.
8 televidaj raportoj el Italio, gazetartikolo en Harz Kurier, hejmpaĝa raporto de urbo Herzberg


Lerneja grupo el Bulgario  2013-04-24

Grupo de bulgaraj lernantoj alvenis al Herzberg por konatiĝi kun la vidindaĵoj kaj ZEOj en la Esperanto-urbo. Ili survojis al Winterberg por renkonti siajn partnerojn, kun kiuj ili kunlaboras enkadre de Comenius-projekto. Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kun klubanino Erika akceptis la grupon en la Esperanto-Centro, kie ili rigardis la bibliotekon kaj ricevis Esperantlingvajn broŝurojn, informmaterialojn pri la urbo kaj pri Esperanto. Eĉ dum la mallonga vizito ili vidis multon, fotadis ĉe la Zamenhof-monumento kaj la Esperanto-placo ĉe la stacidomo. Fotoj pri la grupgvidantino Mariana Genĉeva kaj la lernantoj el Polski Trambeŝ estas en la albumo, germanlingva raporto kun fotoj sur la urba hejmpaĝo.


Delegacio el Plouézek  2013-04-20

Tripersona delegacio alvenis el Plouézek, fama esperantista urbeto en Bretonio, FR, por rigardi ZEOjn kaj konatiĝi kun la Esperanto-urbo Herzberg, renkonti klubanojn en Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj partopreni en Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg, en la Harz-montaro. Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar organizis por la grupeto akcepton en la Esperanto-domo, organizis urborigardadon por la gastoj kaj zorgis pri ilia bonfarto dum la vizito. Estis agrable konatiĝi kun Marie France, Jeanne kaj Jean Claude kaj paroli pri movadaj, organizaj, kulturaj kaj turismaj temoj. Ni certe kunlaboros en projekto PUNTO, la reto de partneraj urboj. La albumo montras, kion ili faris, kion ili vidis en la urbo.  


Printempa Semajno Internacia  2013-04-20

La Printempa Semajno Internacia (PSI) fariĝis 'vintra' renkontiĝo: multe da neĝo vintrigis la pejzaĝon sur la monto Sonnenberg apud St. Andreasberg. Sed la akcepto estis varma, la programoj interesaj kun aktiva kunlaboro de okdeko de partoprenantoj. Interkultura Centro Herzberg kontribuis per prelego, prezentado pri la Nacia Parko Harz kaj organizis tradukseminarion por esperantigi turismajn kaj fakajn broŝurojn pri regionaj allogaĵoj, raraĵoj. Kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar alvenis ankaŭ Esperanto-instruistino Ewa Kukielka kaj kelkaj lernantinoj el herzbergaj lernejoj, kiuj renkontis tie siajn esperantistajn geamikojn. Albumo


Temo: ĝemelaj urboj  2013-04-15

Okaze de la 1100-jara jubileo de Kassel internacia grupo de esperantistoj kunvenis por esti parto de la festado en la urbo. Por trakti la temon de ĝemelurbaj rilatoj ili ekhavis la ideon veturi al Herzberg am Harz, kiu ekde multaj jaroj aktive flegas la partnerecon kun sia pola ĝemelurbo Góra per Esperanto. Okazis agrabla klubkunveno, diskuto pri bonaj ĝemelurbaj rilatoj, agadkampoj, kaj planoj por estonta kontaktado. La gastoj el Francio, Pollando kaj Hispanio kun granda intereso diskutadis, lernis novaĵojn kaj spertiĝis pri partnereco. Jen albumo pri la agrabla kunestado, vizito al la Esperanto-hotelo, kafejo, restoracio Zum Pass en Sieber. 


EMAS-tago  2013-04-07

La Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (Niedersachsen) en Hannover organizis sian jarĉefkunvenon. Invitita gasto estis Thorsten Sueße, kiu legis ĉapitrojn el sia sukcesa priesperanta germanlingva krimromano. Post la oficiala kunsido al la programo kontribuis partoprenantoj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: Ewa Kukielka prelegis pri la Bahaa kredo, Peter Zilvar pri la sekreta lingvo de migrantaj muzikistoj el Hundeshagen, Zsófia Kóródy rakontis pri spertoj el lerneja agado kaj montris fotojn, prezentadmaterialon pri uzo de arto por lingvoinstruado. Fotoalbumo


Pasko 2013  2013-03-31

AGRABLAN PASKO-FESTON! Per memfaritaj grandaj salutkartoj, multkoloraj bildoj, desegnaĵoj de Esperanto-lernantoj ni salutas ĉiujn geamikojn kaj deziras agrablajn festotagojn. Niajn buntajn bondezirojn ni sendis al la ĝemelurbaj lernantoj en Góra kaj al la Comenius projektpartneroj en Gyõr, Hungario kaj en Mazara del Vallo, Italio. Per aliaj grandaj bildoj ni dekoraciis la koridorajn afiŝtabulojn en lernejoj kaj la informan vitrinon sur la ĉefplaco de Herzberg. Vidu la bildojn en la albumo.


Intensa printempa kurso  2013-03-31

Unusemajnan intensan kurson ofertis en marto Interkultura Centro Herzberg. La sukceso de la sama kurso organizita kun la Popolaltlernejo en Osterode dum la du antaŭaj jaroj kuraĝigis nin organizi denove intensan instruadon. Dum kvin tagoj sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy estis entute 40 lecionoj, sed tuttaga okupiĝo pri Esperanto: okazis urborigardado, amuzaj vesperoj, muziko, prezentadoj, babilado, vigla diskutado, komunaj manĝoj kaj komuna kantado, fine de la kurso vizito al la Esperanto-hotelo, restoracio, kafejo Zum Pass en Sieber, kie la diligentaj partoprenantoj ricevis sian atestilon pri partopreno. Fotoj ĉi tie.


Internacia matenmanĝo  2013-03-30

Bela evento estis la t.n. internacia matenmanĝo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, kiel rezulto de bona kunlaboro inter Zukunftswerkstatt (Futur-ateliero), la Alevita Kulturasocio, la greka komunumo kaj Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel gastoj alvenis reprezentantoj de regiona alternativa lernejo. Estis ĉ. 70 ĉeestantoj devenantaj el 7 diversaj kulturaj fonoj, vere internacia rondo, agrabla kunestado de diversnaciaj lokuloj, kiuj ekhavis la ideon, kune matenmanĝi, babili, harmonie kune muziki, tamtami sub gvidado de majstra tamburisto. Pri la evento aperis filmo, intervjuo ankaŭ kun Peter Zilvar, gvidanto de ICH kaj gazetartikolo en Harz Kurier. Jen albumo kun fotoj kaj filmo (wmv 13,7 MB, 2:14) aŭ ĉe youtube.


Februaraj eventoj  2013-03-24

La 21an de februaro okaze de la Internacia Tago de Gepatra Lingvo la klubanoj en la Esperanto-Centro kun gastoj el Ĉeĥio priparolis la temon: lingvoj, lingvofamilioj kaj minoritatoj en Eŭropo kaj komparis siajn gepatrajn kaj lernitajn lingvojn, trastudis fakartikolojn kaj faklibrojn. Albumo pri la eventoj.

Dum tri semajnoj praktikantino el la gimnazio staĝis en la Esperanto-Centro kaj konatiĝis kun oficejaj-administraj taskoj, pri la varia loka kaj internacia agado, lernis multon pri la funkciado, kolektaĵoj de la biblioteko kaj arkivo kaj faris projektlaboron: ordigis albumon pri la kunlaboro de Esperanto-kluboj kaj lernejoj en la partnerurboj Herzberg kaj Góra. Ŝi ricevis oficialan atestilon pri la praktikperiodo.  

La 58a Studsesio de la Germana Esperanto-Centro traktis interesajn temojn: internaciaj kaj naciaj projektoj, tradukado de faktekstoj, praktika realigado de la grandprojekto Nacia Parko Harz kaj Esperanto. Aparte menciindas la lingvistika fakprelego de Martin Ptasinski.


Balo karnavala en Esperanto-hotelo  2013-03-13

La unua internacia karnavala balo havis furoran sukceson en la Esperanto-hotelo Zum Pass. La belaj kostumoj, la bonega bufedo, la etoskrea dekoracio, la danciga muziko kaj la idealaj kondiĉoj por komuna dancado certe fariĝos memorinda evento por la partoprenantoj. La eta vilaĝo Sieber, montara urboparto de Herzberg am Harz ekvigliĝis, la hotelo-restoracio restis laŭta ĝis post meznokto. Ne maltrafu la sekvan amuzan vesperon, la bonegajn ofertojn de la renovigita hotelo posedata de Esperanto-familio. Rigardu la buntajn scenojn en la fotoalbumo kaj spektu la filmeton.


Karnavalo en Pöhlde  2013-03-09

Unu el la plej spektaklaj festoj de la jaro estas la tradicia karnavala procesio en Pöhlde (urboparto de Herzberg), organizita de la loka Karnavala Klubo. Ankaŭ­ en 2013 okazis prezentado de koloraj kostumoj, marŝo tra la vilaĝo muzikante, dancente, festante, allogante la publikon per bele dekoraciitaj ĉaroj, interesaj scenoj. Ankaŭ ĉi-jare ĉeestis Esperanto-klubanoj de Interkultura Centro Herzberg por raporti pri interesaĵoj en tiu ĉu albumo.


Seminario kaj ekskurso  2013-03-01

Du epizodoj el la riĉa februara programo de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg: la 58a studsemajnfino estis dediĉita ĉefe al tradukado kaj resuma ordigo de la ĝis nun traktitaj tekstoj pri la Nacia Parko Harz. Jam pretiĝis pluraj faktekstoj ekz. pri la linko, pri la vizito-centro Torfhaus, pri la Goethe-vojo al Brocken), aliaj estas ankoraŭ prilaborataj, kontrolataj.
Alian agrablan semajnfnon ni dediĉis al la ekkono de la historio kaj kulturo de la regiono: la ekskurso al Sondershausen postlasis belajn memorojn pri la belega kastelo, la riĉenhava muzeo kun historiaj materialoj, mebloj, pentraĵoj, murtapiŝoj kaj la mirinde pompa kronprinca ĉevalĉaro. Post la vizito estis agrable renkonti lokan esperantiston kaj babili en kafejo. Albumo


Bazlerneja atestilo  2013-03-01

En februaro nova duonjaro komenciĝis por la Esperanto-lerngrupo en la baza lernejo Nicolai. La eta sed entuziasma grupeto sub gvido de Ewa Kukielka atingis bonajn rezultojn: la lego- kaj skribokapablo de la lernantoj paŝo post paŝo pliboniĝis, la vortlernado per ludoj, desegnado ĝojigis ĉiujn. La 6-9-jaruloj meritis laŭdojn: la atestilojn pri la sukcesa partopreno en la Esperanto-lecionoj transdonis al ili Zsófia Kóródy. Ĝis la fino de junio daŭros la sekva duonjaro kun lecionoj unu foje semajne kaj en feriotempo ili povos partopreni en dutaga kurso ofertata de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg. Fotoj


Projektseminario en Edinburgh  2013-02-25

Reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy partoprenis preparseminarion organizitan en Edinburgh, Skotlando. La celo de la internacia kunveno estis ellabori novan Grundtvig-projekton enkadre de la eŭropa Dumviva Lernado Programo. Delegitoj venis el Danlando, Italio, Britio, Skotlando kaj Islando. Krom la oficialaj, intensaj laborkunsidoj restis nur iom da tempo por mallonga urborigardo kaj ekskurseto al Dallas, montara vilaĝeto, por viziti la tombon de William Auld. Fotoj


Comenius-ekspozicio en la gimnazio  2013-02-16

Kelkajn monatojn post la komenco de la 3-landa Comenius-projekto okazis la unua publika prezentado de la kunlaborantaj lernejoj. En Herzberg am Harz en la aŭlo de la gimnazio la lernantoj sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka sur 3 tabuloj montris ricevitajn materialojn de siaj partneroj, bildojn pri la urboj kaj lernejoj en Mazara del Vallo en Italio kaj Gyõr, Hungario. Aparta tabulo informis pri Esperanto, pri ĝia utilo, uzeblo. La tekstoj pri Esperanto, pri Comenius kaj pri la resumo de la projekto estis plurlingvaj, tiel kaj la gimnaziaj lernantoj, kaj la vizitantoj, gepatroj povis kompreni ilin, konatiĝi pri la projekto. Fotoj en la albumo, gazetartikolo en la regiona gazeto, raporto sur la urba hejmpaĝo.


Honorigo por prof-ro Rüdiger Sachs, ISAE  2013-02-05

Prof-ro Rüdiger Sachs estis longjara prezidanto de Internacia Sciencista Asocio Esperantista, ISAE kaj ĉefredaktoro de la plej malnova faka gazeto, nome SCIENCA REVUO. Pro la sindona aktivado kaj atingitaj sukcesoj en sciencista kampo de Esperantujo kaj de Scienca Revuo, dum la Zamenhof-festo en la 125a jubilea jaro de Esperanto li estis honorigata per Medalo Zamenhof de la Esperanto-Centro ICH / Filio por Klerigado kaj Kulturo de Germana Esperanto-Asocio en Herzberg.
Dum lia januara vizito al Herzberg en la Esperanto-Centro estis organizita por li eta festo, kiun ĉestis du nunaj estraranoj de ISAE, svisino Mélanie Maradan, gvidanto de la terminologia agado de ISAE, kaj germano d-ro Johannes Mueller, la nova redaktoro de Scienca Revuo. Fotoj en la albumo.

La Zamenhof-medalon kreis artisto-medalisto Peter Götz Güttler el Dresden. Krom Rüdiger Sachs la honorigan medalon ĝis nun ricevis nur du personoj: la urbestro de Herzberg s-ro Gerhard Walter, kaj d-ro Rudolf Fischer, prezidanto de GEA.
Ni denove elkore gratulas en la nomo de la estraro de Interkultura Centro Herzberg: Peter Zilvar, Harald Mantz, Zsófia Kóródy


Klubkunvenoj kun prelegoj  2013-02-02

Ekde 2013 la Esperanto-klubo en Herzberg denove regule kunvenadas en la Esperanto-Centro en ĉiu merkredo inter ĉ. 16-18 horo kaj ofertas ne nur lingvolernadon al komencantoj kaj lingvoekzercadon al la pli spertaj lingvouzantoj, sed kiel aldonan programon, ankaŭ prezentadojn pri Esperanto-eventoj, pri ekskursoj kaj diversaj lingvorilataj kaj kulturaj temoj. La kunveno estas ankaŭ taŭga forumo por planado de eventoj, agadoj por Esperanto en la Esperanto-urbo Herzberg. La klubkunvenoj, konversacia rondo estas ne nur por membroj, ili estas libere viziteblaj. Ni ofte havas eksterlandajn staĝantojn, gastojn, pro tio Esperanto fariĝas vera interkomunikilo, vivanta lingvo en la Esperanto-Centro. Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj!
Rigardu ankaŭ la jarprogramon por 2013 de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.


Lernejaj interŝanĝoj  2013-01-30

Enkadre de la 3-landa Comenius-projekto inter hungara, itala kaj germana lernejoj ekestis interŝanĝoj de leteroj, fotoj, sinprezentoj, kaj okaze de Kristnasko kaj novjaro la lernantoj mem pretigis belajn salutkartojn kaj sendis ilin al siaj eksterlandaj partneroj. Estis ĝojo sendi la donacetojn kaj malfermi pakaĵeton kun buntaj kovertoj kaj kartoj, legi la bondezirojn kaj personajn mesaĝojn. Dum lecionoj ni ekuzas ankaŭ komputilon por serĉadi informojn pri la partnerlernejoj, geamikoj. Ni verkas ankaŭ komunan internan blogon kaj pretigas prezentadmaterialojn.
La plej belajn momentojn montras la fotoj en la albumo.


SANO 3: Alternativa novjarfesto  2013-01-10

Alternativa novjara seminario: interesaj temoj pri sano, sana kaj alternativa vivmaniero, komuna kuirado, manĝado, kune deciditaj programoj, arbara migrado, ekskursoj, urborigardado, internacia partoprenantaro, amika etoso, bonfarto, malalt- aŭ senkotiza partopreneblo - jen la ĉefaj trajtoj de SANO 3, kiu post du sukcesaj jaroj estis nun organizita parte en Herzberg, parte en la al ĝi apartenanta vilaĝo Sieber, kie la Esperanto-hotelo Zum Pass ofertis mirindan silvestran balon kun abundaj festaj manĝoj, dancmuziko kaj dancado. El la varia programo de SALO 3: prelegoj pri daŭripoveco kaj Esperanto, pri la sekreta lingvo de migradmuzikistoj, pri novjaraj kutimoj en diversaj landoj, kaj pri Hispanio kaj flamenko-muziko.
Pluraj ekskursoj riĉigis la programon: migrado en la Lonau-valo al vilaĝo Lonau en la Nacia Parko Harz, vizito al la Rhume-fonto kaj al la historia urbeto Duderstadt. Malgranda delegacio de SANO 3 partoprenantoj eĉ vizitis dum unu tago ankaŭ la jarfinan kunvenon JES (Junulara Esperanto-Semajno) en Naumburg. Okazis intersaj ideo-interŝanĝoj kun partoprenantoj kaj organizantoj kaj planado por 2013. Ekzemple temis ankaŭ pri partopreno en la 46a ILEI-konferenco en Herzberg/Sieber inter 12-18 julio 2013. Fotogalerio


2013: Feliĉan novan jaron!   2013-01-08

Ni deziras al ĉiuj sukcesojn, bonan sanon kaj multe da ĝojo, feliĉo en 2013!
Bonvolu rigardi nian jarkalendaron 2013 kaj partopreni laŭeble multajn eventojn el la interesa ofertolisto!

La 46a ILEI-konferenco estos la plej grava renkontiĝo inter 12-18 julio 2013.

Venu - vidu - spertu! Esperanto-urbo atendas kaj bonvenigos vin!


Kristnaska saluto  2012-12-24

Feliĉan Kristnaskon, belegajn festotagojn ni deziras al ĉiuj niaj geamikoj, samideanoj, subtenantoj, bonvolemuloj!
Akceptu bondezirojn de gvidantoj, kunlaborantoj, helpantoj de Interkultura Centro Herzberg, klubanoj, amikaro de la Esperanto-Domo.


Zamenhof-festo 2012  2012-12-24

En tre internacia rondo, en ĉeesto de preskaŭ 100 personoj ni festis la Zamenhof-tagon en la Esperanto-urbo. Interkultura Centro Herzberg kunvokis ĉiujn: venis la klubanoj, la partoprenantoj de la semajnfina Studsesio, geamikoj kaj gastoj el Pollando kaj Kazaĥio dank' al la bona kunlaboro inter ICH kaj la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz, kiuj pasigis la tutan tagon en Herzberg, partoprenis urborigardadon, vizitis la Esperanto-muzeon en la kastelo kaj la ICH-bibliotekon en la Esperanto-Centro. La vespera festado okazis en la nova Esperanto-hotelo Zum Pass en Sieber, kie ĉeestis ankaŭ Gerhard Walter, urbestro por saluti la kunvenintojn. La programo enhavis raportojn pri la tutjara agado, honorigon de merituloj, deklamon de Zamenhof-poemo, muzikon kaj donacadon el la plenigita sako de Sankta Nikolao. Abunda kaj bongusta vespermanĝo, agrabla babilado, amika etoso plenigis la festajn horojn de kunestado. Fotoj
Pri la grava tago kaj la vizito de la grandnombra kazaĥa studentaro aperis raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg kaj artikolo kun foto en la regiona gazeto Harz Kurier.


57a Studsesio  2012-12-24

La 57a Studsesio inter 14-16 ofertis interesan programon kaj rilatis al la 125-jara jubileo kaj historio de Esperanto. La ĉefprelegon pretigis Martin Ptatinski pri la jida lingvo, Zamenhof kaj la estiĝo de Esperanto; Ewa Kukielka referis pri denaskismo; Peter Zilvar prelegis pri Esperanto-literaturo kaj gvidis diskutrondon; Zsófia Kóródy elektis gramatikan temon pri Zamenhof kaj la lingvaj respondoj. Ŝi preparis ankaŭ prezentadon de temo aktuala pro la Comenius-projekto lanĉita en la loka gimnazio: la pedagogiaj principoj kaj eduklaboro de Comenius kaj komparo de ideoj de Comenius kaj Zamenhof pri universala lingvo. Jen la detala programo (.pdf).
Apartan mencion meritas la transdono de du KER-diplomoj, la vizito de gesinjoroj Sachs, la bonetosaj vesperaj programoj kun komuna kantado, klavarmuziko kaj prezentado de diverslandaj kristnaskaj kutimoj la 14an (fotoj) kaj la speciala Zamenhof-festo la 15an de decembro.


Kristnaska bazaro en Hildesheim  2012-12-22

Klubanoj de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg grupe vizitis belan allogaĵon: la antaŭkristnaskan bazaron en Hildesheim. En multaj germanaj urboj estas fama kutimo starigi vendobudojn sur urbaj ĉefplacoj, vendi tie la plej diversajn varojn, ofte manlaboraĵojn, artaĵojn, ktp., manĝi kolbasetojn, trinki spicitan varman vinon kaj ĝui la antaŭfestan atmosferon kun grandnombra vizitantaro, amaso de lokuloj kaj multaj turistoj. Nia grupo vizitis ankaŭ famajn vidindaĵojn, tagmanĝis kune kaj ekhavis belajn travivaĵojn promenante en la urbocentro inter la budoj kaj reklamante Esperanton per la kunportita flageto. Niaj fotoj.


Ekskurso al Scharzfeld  2012-12-19

La membroj de la Esperanto-klubo en Herzberg kun gasto el Belgio kaj staĝanto el Koreio eluzis belan veteron kaj ekskursis al la montaro, arbaro en la ĉirkaŭaĵo de Herzberg. La promenado en bela naturo estis ne nur tre alloga sed instigis al lingvouzado, lernado en la praktiko. Survoje ni konatiĝis kun la floro kaj faŭno de la regiono kaj lernis multon ankaŭ pri la historio dum la vizito al la ruinoj de la iam tre fama fortikaĵo en Scharzfeld. La ekskurso finiĝis ĉe la groto de la Unukornulo (Einhornhöhle), kie ankaŭ troviĝas esperantlingvaj informtabuloj starigitaj de la Esperanto-Centro. Agrabla kaj utila tago! Fotoj en la galerio.


Berlin kaj KAEST, Slovakio  2012-12-08

Jen tri gravaj novembraj kunvenoj, kie reprezentantoj, ĉefkunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis: 
1) la kunsido de la gvidantoj de Landaj Ligoj kaj fakaj asocioj de GEA okazis en Berlin, en la Esperanto-Domo kun samtempa kunveno de la GEA kaj GEJ-estraroj. Ĉefe temis pri planado por la sekva/j jaro/j.
2) en Modra, Slovakio okazis KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), kiu ĉi-jare havis la ĉeftemon: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Zsófia Kóródy prezentis 2 temojn: Instruado ne (nur) per kreto kaj duan pri la kolektoj kaj servoj de la ICH-biblioteko.
3) Dum la konferencaj tagoj okazis ankaŭ kunsido de ILEI-estraro, kiu traktis ankaŭ la 46an ILEI-konferencon, okazontan inter 12-18 julio 2013 en Herzberg/Sieber. La fotoalbumo montras bildojn pri ĉiuj tri eventoj.


FEL, Herzberg kaj Hameln  2012-12-04

Reprezentantoj de FEL vizitis la Esperanto-urbon kaj pasigis kelkajn belajn tagojn ĉi tie kiel gastoj de Interkultura Centro Herzberg. Ili konatiĝis kun klubanoj, kun la varia laboro en la Esperanto-Centro kaj biblioteko, rigardis la Esperanto-vidindaĵojn, ZEO-jn de Herzberg, ricevis Esperant-lingvajn broŝurojn kaj ĉiĉeronadon de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, ĉefkunlaborantoj de ICH.
La viziton sekvis komuna veturado al Hameln por partopreni la 25-jaran jubileon de la loka klubo, la 'Ratkaptista bando'. Interesaĵojn montris al la Esperanto-grupo turisma gvidanto en Hameln, ni rigardis la muzeon, havis komunan tagmanĝon kaj poste pasigis la vesperon en restoracio por festi kune, ĝui la koncerton de Kapriol' kaj danci ĝis malfrua vespero. Rigardu la albumon.


Pomo-projekto  2012-11-29

La membroj de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg subtenis la aŭtunan agadon, novan iniciaton de Zukunftswerkstatt (Futurateliero): kolekti pomojn de diverstipaj apudvojaj pomarboj, kiuj troviĝas en unika varieco en Herzberg. Post kontaktado kun fakulo la arboj estas laŭ tipoj registritaj kaj eluzante la bonan rikolton ni produktis 100%an fruktosukon laŭ revivigita tradicia maniero kaj enboteligis ĝin por konservado. La projekton ni daŭrigos en 2013 kaj aperigos informojn ankaŭ en Esperanto.
La fotogalerio prezentas la bonan kunlaboron.


Foraj gastoj en la Esperanto-klubo  2012-11-22

Pro la allogaĵoj de la Esperanto-urbo kaj la multflankaj servoj de la Esperanto-Centro, pro la tutmonda konateco, malfermiteco ofte vizitas nin gastoj eĉ el foraj landoj. En la lastaj semajnoj ekz. alvenis vizitantoj el Armenio, Irano, Slovakio, Sud-Koreio kaj Svedio, kiuj konatiĝis kun la laboro de Interkultura Centro Herzberg, vizitis la Esperanto-bibliotekon kaj la ZEO-jn en la urbo. Fotoj, albumo.


Ĝemelurba seminario  2012-11-12

Organiza seminario post SALO-7 okazis en Góra, Pollando en oktobro por trakti la rezultojn de la kunferiumado de ĝemelurbaj gejunuloj kaj akordigi planojn por la sekvontjara kunagado. Esperanto-instruistoj kaj SALO-kunorganizantoj el Góra kaj Herzberg same opinias pri la jam tradicia Somera Arbara Lernejo: ĝi estas grava kaj tre sukcesa kunligilo inter la ĝemelurboj kaj nepre indas je daŭrigo. Zsófia Kóródy, Peter Zilvar aparte ĝojis renkonti geamikojn en la Esperanto-klubo kaj partopreni promenadon en la urbo kun Esperantlingva ĉiĉeronado, kiun multe ĝuis ankaŭ Arbaro, korea staĝanto el Herzberg. Bildoj en la albumo.


Benko ĉe la stacidomo  2012-10-31

Dank' al sponsoro la Esperanto-Centro povis starigi Esperanto-benkon kun polurita granita sidloko en la stacidomo. Eta ŝildeto kun la teksto: Spender (sponsoro): Esperanto-Centro, August 2012 informas la vojaĝantojn, preterpasantojn en la atendohalo inter la kajo kaj la bufedo. La benko allogas al ripozo, ofertas komfortan sidadon por kelkaj personoj, kaj varbas por Esperanto. Vidu fotojn en la albumo.


Comenius-projekto ’GUTO’ lanĉita  2012-10-27

Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn, ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj, kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo, regiono.
La ĵusa aŭtuna periodo servas por virtuala interkonatiĝo, ellaboro de projektmaterialoj por ekspozicioj en la partnerlernejoj en novembro kaj por la unua renkontiĝo en Italio en printempo 2013. Sekvos vizito al Hungario en aŭtuno 2013 kaj la lasta kunveno okazos en Herzberg en printempo 2014.
En ĉeesto de lerneja direktoro Hans-Joachim Bötel estis fiksitaj flagobendo kun eŭropaj naciaj flagetoj en la ĉefhalo de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio kaj projektŝildeto (ricevita de la Nacia Comenius-Agentejo) sur la muron ĉe la enirejo. Harz Kurier, la regiona gazeto raportis pri la evento, kiun ĉeestis la entuziasmaj lernantoj, la respondecaj instruistoj kaj la projektgvidantaj Esperanto-instruistoj el la Esperanto-Centro.
Albumo kun fotoj  |  Raporto sur la urba hejmpaĝo |  Gazetartikolo en Harz Kurier
 


TORPEDo 8  2012-10-16

La okan fojon okazis la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia, la faka kunveno de AGEI kaj Interkultura Centro Herzberg (samtempe 56a Studsesio). La celo - kiel kutime - estis la prezentado de interesaĵoj el la pedagogia-metodika temaro de Esperanto-instruado kaj spertinterŝanĝo inter interesitaj fakuloj. Zsófia Kóródy pezentis lernejajn projektojn, en kiuj ankaŭ lernejoj en Herzberg kunlaboras: ekz. ĝemelurba kunlernado, kunferiumado (Somera Arbara Lernejo), Comenius-projekto. Ankaŭ Christof Krick raportis pri la evoluo de la alia Comenius-projekto, en kiu gimnazio en Winterberg aktivas. Kun aliaj partoprenantoj, Johannes Mueller kaj Melanie Maradan ekestis diskutrondo pri sciencaj revuoj kaj faka tradukado.
La alia traktita ĉeftemo rilatis al la 125-jara historio de Esperanto. Peter Zilvar prezentis ĝin el la vidpunkto de kolektanto kaj montris unikaĵojn pri Zamenhof, kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, bildkartojn, medalojn, poŝtkartojn kaj glumarkojn. La partoprenantoj, vizitantoj, inter ili Reza Torabi kaj Brian Moon povis konatiĝi kun la valoraj materialoj kaj la aktualaj arkivigaj laboroj de Interkultura Centro Herzberg. Fotoalbumo


Eŭropaj lingvoj, flagoj  2012-09-28

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la gimnazio en Herzberg kun reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg prezentis ekspozicion en la antaŭhalo de la lernejo. Afiŝetoj kun la oficiala slogano de la tago 'Parolu kun mi' en Esperanto kaj en multaj lingvoj, la longa bendo kun la eŭropaj flagetoj kaj la buntaj flagetoj de la eŭropaj landoj memorigas pri la lingva diverseco kaj instigas al divenludo: kiu flago kiun landon reprezentas, en kiu lando kiujn lingvojn oni parolas. La malfermon de tiu ekspozicieto partoprenis s-ro Bötel, la direktoro de la gimnazio, instruistoj s-ro Koch kaj s-ro Zander kaj nome de ICH/Germana Esperanto-Centro Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Per tiuj flagetoj ni salutas ankaŭ niajn Comenius-partnerlernejojn en Hungario kaj Italio. Fotoj pri la evento. Anonco en la evento-kalendaro de la Konsilio de Eŭropo.


Eŭropa Tago de Lingvoj  2012-09-26

Interkultura Centro Herzberg aliĝis al la alvoko por agi, festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj kaj organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj, lingva demokratio kaj prelegon de Peter Zilvar pri minoritataj lingvoj la 26an de septembro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La evento aperis ankaŭ sur la koncerna oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo en la evento-kalendaro. En la speciala klubkunveno partoprenis klubanoj kaj gastoj devenantaj el eŭropaj kaj aziaj landoj kaj traktis ankaŭ la lernfaciligan rolon de Esperanto, komparante similecojn kaj malsimilecojn de siaj gepatraj kaj lernitaj lingvoj. La Eŭropa Tago de Lingvoj estis ankaŭ la temo dum kurso de Zsófia Kóródy en la Popolaltlernejo (KVHS) en Osterode. Okaze de tiu Eŭropa Tago estos publika evento ankaŭ en la regiona gimnazio kun ĉeesto de instruistoj kaj lernantoj. Albumo kun fotoj.


Tradukado kaj migrado  2012-09-24

La tradukteamo de la projekto 'Nacia Parko Harz' ne nur kunsidis en Interkultura Centro Herzberg kaj laboris, ne nur diskutis pri fakterminoj en teorio kaj praktiko, sed vizitis inter 13-16 septembro 2012 belajn kaj famajn partojn de la Nacia Parko. La celo estis konatiĝi kun la belaĵoj, unikaĵoj de tiu regiono kaj atingi la supron de la monto Brocken en alteco de 1042 metroj. Estis agrabla vetero, multo por vidi, lerni pri la flaŭro kaj faŭno de la naturprotekta tereno. La akiritaj spertoj multe helpos la daŭrigon de la traduklaboro. Ankaŭ la fajfado de la vaporlokomotivoj restos en memoro. Vidu fotojn pri la alloga Harz en la albumo.


Esperanto-herbejo  2012-09-16

Nova ŝildeto estis inaŭgurita en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ĝi troviĝas sur montoflanko ne tro for de la Esperanto-Centro kaj varbas por Esperanto en tiu parto de la urbo. Ĝi staras en ĝardeno, kie kreskas fruktarboj kaj arbustoj kaj kie la herbejo estas bele flegata. Laŭ la planoj ekde sekva jaro la herbejo povos servi kiel tendumejo por Esperanto-amikoj, junuloj. La mallongan inaŭguron iniciatis Peter Zilvar kaj partoprenis ĝin Esperanto-klubanoj, geamikoj de Interkultura Centro Herzberg kaj laŭokazaj vizitantoj. Interesiĝantoj povas peti pluajn informojn de la Esperanto-Centro. Albumo pri la evento.


Urbaj hejmpaĝoj pri SALO 7  2012-09-13

Sub Presse Esperanto sur la hejmpaĝo de Herzberg kaj ankaŭ en la gazeto Harz Kurier aperis raporto kaj fotoj pri la bonsukcesa 7a Somera Arbara Lernejoj, la kunferiumado de ĝemelurbaj lernejanoj el Herzberg (Germanio) kaj Góra (Pollando). Sur la hejmpaĝo de Góra oni trovas ligilojn al fotoserioj pri
instruado kaj libertempo, akcepto far la urbestrino en la urbodomo, ekskursoj kaj sportado.
 


Ĝemelurba programo: SALO 7  2012-09-05

La 7-an fojon okazis la kunferiumado de ĝemelurbaj gelernantoj el Herzberg am Harz (DE) kaj Góra (PL). La 1-semajna Somera Arbara Lernejo (SALO) okazinta 04-11. aŭgusto 2012 en Jemielno, Pollando estis denove riĉa je programoj. Antaŭtagmeze estis 5 Esperanto-lecionoj en du miksitaj grupoj: la intensan instruadon de komencintoj prizorgis Zsófia Kóródy el Herzberg am Harz kaj Teresa Sibilak el Góra, al la progresintoj lingvan perfektigon, konversaciadon ofertis Judita Revesz el Hungario kaj Renata Kowalska el Góra. La posttagmezaj programoj enhavis sporteventojn, naĝadon, ludadon, biciklo-ekskurson al la ĉirkaŭaĵo, marŝadon kun bastonoj (nordic walking), manlaboradon, babiladon.
Speciala travivaĵo estis la leciono pri desegnado kaj pentrado gvidata de du esperantistaj pentristinoj (Lucyna kaj Bozena) el Góra. La tuttaga ekskurso al la urbo Karpacz en la montaro Sudetoj kaj la grimpado al la pinto (1605 m) restos en la memoro. En la lasta tago la pol-germana junulara delegacio estis akceptita en la urbodomo de Góra far urbestrino Irena Krzyszkiewicz kaj en la Esperanto-klubo far lokaj esperantistoj. Jen fotoj pri la sukcesa ĝemelurba programo.


Gazetartikolo: Esperanto 125  2012-08-21

Gazetartikolo raportas pri la grava jubileo de Esperanto: Interkultura Centro Herzberg organizis ĝin en la ĝardeno de la Esperanto-domo kun partopreno de Esperanto-amikoj el la urbo, el la regiono kaj eĉ el eksterlando. La artikolo prezentas la skizan historion kaj la bazan strukturon de la lingvo, raportas pri la ekspozicio 'Esperanto 125' en la kastela muzeo kaj pri la bonsukcesa, bonetosa festo kun muzika kontribuo de la muzikgrupo 'Senlime (Grenzenlos)'. La plej ŝatata estis la jodlo-kanto Köhlerliesel 'Linjo mia'. Filmo kun muziko


Ekspozicio en la kastela muzeo  2012-08-14

Esperanto 125 - estas la titolo de la ekspozicio, kiun Interkultura Centro Herzberg pretigis okaze de la jubileo de Esperanto. Ĝi estis inaŭgurita la 26an de julio 2012 en ĉeesto de urbestro Gerhard Walter, estraranoj de GEA, klubanoj de Esperanto-Gesellschaft Südharz kaj aliaj vizitantoj. La tekstoj en la murkestetoj informas pri la ekesto kaj evoluo de la lingvo, en la vitrinoj estas montrataj historiaj materialoj el la biblioteka kolektaĵo de Interkultura Centro Herzberg kune kun informoj pri la nuna uzeblo de Esperanto. Lernolibroj, vortaroj, gazetoj, insignoj, poŝtkartoj, ktp. montras kontraston de antaŭ pli ol 100 jaroj kaj nun. La ekspozicio estas vizitebla ĝis ĉ. novembro dum la oficialaj malfermhoroj de la kastela muzeo. Jen kelkaj bildoj.


Festo en Herzberg: 125-a jubileo de Esperanto  2012-08-09

La 125-an jubileon de Esperanto 40-ope kune festis klubanoj, kursanoj, Esperanto-amikaro kaj urbestro Gerhard Walter en la Esperanto-ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg la 26an de julio, 2012. La speciala evento enhavis agrablan muzikon far la muzikista trio "Senlime', komunan surfajran kuiradon de hungara gulaŝo en kaldrono, manĝadon, trinkadon, festparoleton, babiladon. Ni hisis la Esperanto-flagon, manĝis bongustan fest-torton, muzikis, kune kantis, bonfarte ĝuis la belan, sunbrilan, someran veteron.  Multe ĝojigis nin, ICH-organizantojn de la evento, ke partoprenis ĝin pluraj niaj iamaj kunlaborantoj, kursanoj, disĉiploj, diplomitoj de la instrukapabligaj studoj eĉ kun propra Esperanto-kursano. Tre agrabla tago; ĉiuj kune: hejm- kaj eksterlandanoj, de kelkmonata bebo ĝis pli ol okdek-jara avo, kvazaŭ en 'rondo familia'. Fotoj


Lernejo, ferio, biblioteko, Spiegel   2012-08-01

Sukcese finiĝis Esperanto-kursoj, fakrondoj en Herzberg am Harz: en la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio 3 grupetojn instruis Ewa Kukielka kaj Zsófia Kóródy. Dum la lernojaro kelkaj lernantoj partoprenis en Esperanto-renkontiĝoj, en la komenco de la somera ferio enkadre de la t.n. Ferien(s)spass programo Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro ofertis al ili 2-tagan lerneblon en la Esperanto-biblioteko, kie Zsófia kaj Ewa gvidis la kurseton kun multe da ludoj, kantoj, amuzado. Albumo kun fotoj
Rigardu la fotoserion pri Esperanto-vidindaĵoj en Herzberg kaj pri vizitita lerneja instruhoro far ĵurnalisto-raportisto de la fama gazeto Spiegel, kiu ekinteresiĝis pri ICH, la Esperanto-urbo kaj la Esperanto-instruado. 


Esperanto-hotelo Zum Pass: malferma festo  2012-08-01

La Esperantistaj familioj Liberski - Khan per bela festo inaŭguris la elegante renovigitan hotelon, restoracion, kafejon 'Zum Pass' en Sieber, montara urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ĉeestis kaj salutis la novajn loĝantojn, entreprenistojn en Herzberg urbestro Gerhard Walter, vilaĝestro s-ro Alborn, reprezentantoj de asocioj, grupoj, urbanoj, familianoj kaj geamikoj. En la nomo de Interkultura Centro Herzberg kaj la Esperanto-klubo bondeziris Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. La invititojn ravis etosigaj kantoj de la Vira Koruso (sub gvido de Otto Kern) kaj abunda, alloga bufedo kun grandega torto. Fotoalbumo
Bonvenon al ĉiuj esperantistoj kaj neesperantistoj: uzu la servojn de la familia hotelo, ĝuu la pladojn, bongustaĵojn de la restoracio kaj la Esperanto-kafejo!


Intensa lingokurso, trejnado  2012-08-01

La unuan fojon ofertis Interkultura Centro Herzberg 2-semajnan intensan someran lingvokurson kun pedagogia-metodika faka trejnado en Herzberg am Harz. Dum tiu periodo la lernado okazis en 2-3 paralelaj grupoj laŭ lingva kapableco sub gvido de Peter Zilvar, Christof Krick, Sebastian Kirf kaj Zsófia Kóródy. 
La komencantoj montris rapidan evoluon de A1/2 niveloj al B1, la pli spertaj en B2, C1 niveloj partoprenis lingvan-metodikan trejnadon, aŭskultis prelegojn, diskutis pri Esperanto-kulturo, literaturo, historio, movadaj temoj kaj ekzamenoj. La temaro sekvis la modulojn ellaboritajn laŭ ILEI-normoj. La biblioteko de ICH ofertis bonan bazon por praktika laboro kaj memlernado, perfektiĝo. Dum la kurssemajnoj la partoprenantoj ĝuis plurajn ekskursojn al la regiono, gvidatan urborigardadon kaj oftan komunan amuzan vesperan distradon. Albumo


Deputitino en la Esperanto-Centro  2012-07-23

"Diamanto de la tuta suda Harz-regiono" - diris pri la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz Viola von Cramon deputitino (membro de la Bundestag), kaj parolistino por Eŭropa Unio. La urbon kaj la Filion de GEA por Klerigado kaj Kulturo ŝi vizitis kune kun aliaj biciklantaj politikistoj por persone informiĝi pri Esperanto kaj pri la multflanka agado de la Esperanto-Centro kaj biblioteko. Jen artikolo en la germana pri la vizito kaj la reta versio ĉe la gazeto Harz Kurier.
Jen la tradukita artikolo en Esperanto (.pdf, 63 KB) kaj foto-galerio. Pri la vizito raporto sur ŝia hejmpaĝo.


55a studsesio  2012-07-23

Grupeto de studemuloj pasigis la semajnfinon inter 15-17 junio kun intensa lernado kaj faka klerigado prizorgata de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. En la programo estis altnivelaj prelegoj, diskutado pri faka terminologio, scienca tradukado kaj aldoniĝis praktika laboro por skanado kaj transigo de materialoj el Scienca Revuo al elektronika formato. El la riĉa kolektaĵoj de la ICH-biblioteko kaj arkivo dank' al kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg kaj la helpemo de Melanie Maradan kaj Johannes Mueller ekestis bone uzebla bazo por aperigo de fakartikoloj en la interreto kaj sur disko. La studsesio traktis ankaŭ temojn el la Esperanto-kulturo. Fotoj


Lerneja grupo el Rybnik  2012-07-23

En kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg 6 gelernantoj kaj 2 instruistinoj el Rybnik, Pollando vizitis la Esperanto-urbon inter 6-9 junio. La bonaj kontaktoj kun tiu lernejo kaj instruistino Teresa Konsek daŭras jam de kelkaj jaroj kaj la ĉi-jara estis ilia dua sukcesa vizito al Herzberg. ICH ellaboris por ili riĉan programon: urborigardadon, migradon al la montaro, viziton al banejo kaj partoprenon en instruhoro en la baza lernejo Nicolai. Tie ili prezentis kantojn kaj ludojn kaj amikiĝis kun lernejanoj. Tre sukcesa vizito! Fotoj en nia albumo kaj sur la hejmpaĝo de Rybnik.


Intensa lingvokurso kaj KER-ekzamenoj  2012-07-23

Intensaj lingvokursoj (A1-C1), preparo al KER-ekzamenoj kaj centraj KER-ekzamenoj (en B1, B2, C1 niveloj) okazis en Herzberg inter 6-9 junio. La kurso havis specialan karakteron: la kursanoj ne nur kune lernis, sed ankaŭ kune kuiris kaj pasigis la tagojn nur parolante Esperanton.
La skriba parto de la internaciaj KER-ekzamenoj okazis la 9an de junio samtempe en 28 urboj en 16 landoj dise en la mondo kun 350 kandidatoj. Herzberg estis unika loko, ja tie eblis trapasi ankaŭ la parolan parton. Fotoj en la albumo.


Komuna Esperanto-Kongreso 2012  2012-07-23

La ĉi-jara,  89a GEA-kongreso en Berlin estis speciala evento, ja ĝi samtempe estis ankaŭ Komuna Esperanto-Kongreso kun Danlando kaj Pollando kun la ĉeftemo: Partneroj en Eŭropo. El Herzberg am Harz reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy kontribuis al la programo per prelegoj pri Grundtvig-projekto, pri "Esperanto kiel oficiala pontlingvo por ĝemelurbaj rilatoj", pri "125-jara Esperanto: kion instruas tio al instruistoj?" Dum la kongreso sub la gvido de AGEI-prezidanto, Zsófia Kóródy, okazis ankaŭ la jarĉefkunveno de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, kiu havas sian sidejon en Herzberg. Bildoj en la fotoalbumo.


Eventoj, raportoj, fotoj de la 64a IFEF-kongreso  2012-06-26

Jen kelkaj gravaj eventoj kaj aldonaj fotoalbumoj pri la riĉa programo de la sukcesa fervojista kongreso en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo:
Artikolo en Revuo Esperanto de UEA,  (pdf)
Artikolo en La Ondo de Esperanto (pdf),
Detala programraporto de Liba Gabalda (pdf)
Internacia Fervojisto 2012.4: versio por legi (pdf)

Fotoalbumoj:

  • 1. oficiala malfermo kun salutado de landaj delegitoj, fervojista vira koruso el Hannover, komuna fotado
  • 2. uniform- kaj flagoparado, procesio kun tambur-muziko en la urbocentro
  • 3. Esperanto-placo kaj Joachim-Gießner strato: inaŭguro kun festo kaj koncerto antaŭ la stacidomo de Herzberg am Harz
  • 4. urbestra akcepto en la kastelo, vizito de la ekspozicio 'Esperanto kaj fervojo' en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo
  • 5. nacia vespero: folklora prezentado de Harzklub Pöhlde
  • 6. urborigardado, ILEI-seminario, fakaj prelegoj, kunsidoj
  • 7. ekskursoj al Scharzfeld (Unukornula groto), Göttingen, Goslar, Wernigerode
  • 8. kulturaj vesperoj kun Manuel, Ralph Glomp, balo kun dancmuziko far 'Arĝentaj birdoj'

Gazetaro pri la 64a IFEF-kongreso  2012-06-01

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kun organiza helpo de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg sukcese gastigis la 64an Internacian Fervojistan Kongreson dum unu semajno inter 19-25 majo 2012.

Jen kelkaj artikoloj el la regiona gazetaro kaj kromaj informoj, fotoj, filmoj.

1. Artikolo en BSW-Magazin pri la 64a IFEF-kongreso (BSW Magazin, 1/2012)
2. Tutpaĝa artikolo pri Esperanto-urbo, la Esperanto-Centro kaj la 125-jara lingvo internacia (Goslarsche Zeitung, 2012.04.21, pdf, 144 KB)
3. Artikolo pri kongresa programo (Harz Kurier, 2012.05.14)
4. Tutpaĝa artikolo pri Esperanto en Herzberg, la 125a jubileo kaj antaŭinformoj pri la IFEF-kongreso (Harz Kurier, 2012.05.18, pdf, 4,13 MB)
5. Artikolo kun invito al kongresa programo (Echo am Sonntag, 2012.05.20)
6. Inaŭgura ceremonio kun kulturprogramo, komuna fotado  (Harz Kurier, 2012.05.22)
7. Uniformparado, procesio kaj inaŭguro de Esperanto-placo
8. Akcepto en la kastelo, adiaŭo (Harz Kurier, 2012.05.25)
9. Inaŭguro de la strato 'Joachim-Gießner-Weg' (Harz Kurier, 2012.05.26)
 
Hejmpaĝo de Harz Kurier, regiona gazeto: raporto pri inaŭguro kaj uniformparado
Hejmpaĝo de urbo Herzberg Presse Esperanto: artikoloj en la germana.


64a IFEF-KONGRESO  2012-05-19

Inter 19-25 majo 2012 la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj (IFEF) okazigas sian 64an kongreson en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Aliĝis 160 personoj el 21 landoj, el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio. La lokajn organizajn taskojn plenumas kunlaborantoj, helpantoj de Interkultura Centro Herzberg kun la helpo de la urba administracio. La tutsemajna programo enhavas multajn kulturajn eventojn: koncertojn, filmprezentadon, balon, kaj multajn turismajn ofertojn: urborigardadon, ekskursojn al Göttingen, Scharzfeld, Goslar, Wernigerode kaj la Harz-montaro. Aparta atrakcio estos la uniformparado la 20an de majo kaj la inaŭguroj de Esperanto-placo kaj la strato Joachim-Gießner-Weg antaŭ la stacidomo. BONVENON! Detala programo, informoj sur la kongresa paĝaro: http://ifk64.esperanto-urbo.de kaj sur la hejmpaĝo de la urbo: http://herzberg.de


Studenta grupo el Emden  2012-05-17

Grupo de universitataj studentoj sub gvido de Sebastian Kirf pasigis kvar tagojn en Herzberg por lerni Esperanton en la Esperanto-domo en la Esperanto-urbo. Krom aktiva lernado, kiu donis al ili oficialajn kreditpoentojn, ankaŭ la libertempo kun kradrostadfesto kaj babilado en la "verda urbo" ne mankis. Ili ĝojis pri la fruktodonaj interparoladoj, ekz. kun hispanaj, polaj kaj slovakaj geesperantistoj. La studentoj ankaŭ ĝojis pri la granda, ordigita biblioteko, nemalmultaj Esperanto-servoj, multaj esperantlingvaj indikiloj, vojmontriloj, manĝokartoj, ktp. Ili intencas reveni baldaŭ por daŭrigado de la Esperanto-studado. Eĉ en la regiona gazeto Harz Kurier aperis artikolo pri tiu vizito. Fotoj


Printempaj fajroj en Herzberg  2012-05-14

Du gravaj kaj interesaj printempaj eventoj estas ĉiujare festataj en Herzberg kaj en la Harz-regiono:
1. la unua okazas je Pasko, de dimanĉo al lundo: post vesperiĝo la loĝantoj bruligas malgrandajn fajrojn en pluraj lokoj kaj sur du montetoj en Schazfeld (urboparto de Herzberg) speciala teamo de lokuloj preparas grandegajn fajrojn, kiuj allogas multajn spektantojn. La tradicio reiras al la pratempoj kaj la fajregoj signas la finon de la vintro, de la malbona vetero.

2. la dua je Valpurga nokto, de la 30a de aprilo al la 1a de majo. En multaj urboj en la Harz-montaro okazas noktaj kulturaj programoj kun muziko, dancado, manĝado, trinkado, bruligo de fajroj. Laŭ legendo en tiu nokto la sorĉistinoj ekflugas de la montopinto Brocken (1142 m-ojn alta) kaj per tio definitive finiĝas la vintro kaj komenciĝas la varma vetero. Homoj surmetas kostumojn, maskojn; figuroj de diablo kaj sorĉistino ornamas la stratojn, pendas de lampoj, arboj.
Klubanoj de Interkultura Centro kun siaj eksterlandaj gastoj partoprenis en tiuj memorindaj eventoj. Vidu la fotojn en la albumo.


EMAS-tago en Herzberg  2012-05-11

Esperanto-Asocio en Malsupra Saksio (EMAS), la federaci-landa Esperanto-asocio ĉiujare kunvenas en alia loko kaj ofertas alian vizitcelon, alian programon. La kunveno en 2012 okazis fine de aprilo kaj la vizitita urbo estis Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Kelkaj membroj jam plurfoje estis ĉi-tie, sed ankaŭ ili miris pri kelkaj novaĵoj, dulingvaj ŝildoj, la Zamenhof-monumento, ktp. La kunvenintoj tagmanĝis en la restoracio Deutsches Haus ('germana domo'), kie la mastro jam ofte havis la okazon priservi Esperanto-grupojn, vizitantojn al la Esperanto-urbo. Al la tuttaga programo apartenis ankaŭ vizito al la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo. Pluraj partoprenintoj revenos baldaŭ por ĉeesti la gravajn eventojn de la 64a IFEF-kongreso (19-25 majo 2012, http://ifk64.esperanto-urbo.de). Albumo kun memorfotoj.


Tutpaĝa gazetartikolo pri ICH kaj Esperanto-urbo  2012-04-26

La regiona gazeto Goslarsche Zeitung (por la regiono Harz resp. la norda flanko de la Harz-Montaro) prezentis tutpaĝan raporton (.pdf) pri Interkultura Centro Herzberg (ICH), pri Esperanto, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj la IFEF-kongreso okazonta tie en majo 2012.
Ĵurnalistino el Goslar vizitis la Esperanto-Domon por pretigi intervjuon kun Peter Zilvar, Zsófia Kóródy kaj kelkaj partoprenantoj de la agnoskita intensa lingvokurso (Bildungsurlaub) en marto. Ŝi multe informiĝis pri la Esperanto-agado de ICH, pri la ĉeesto de Esperanto en Esperanto-urbo, enrigardis en la riĉan kolekton de la Esperanto-biblioteko kaj arkivo, eĉ partoprenis kelkajn lecionojn dum la lingvokurso.
La artikolo omaĝas al la 125-jara lingvo, bele prezentas ĝiajn valorojn, la multflankan aktivecon de ICH kaj la videblajn atingaĵojn, Esperanto-lokojn, monumentojn, servojn en Herzberg, kiu ne hazarde uzas la kromnomon: la Esperanto-urbo.


Lerneja grupeto en Bonn  2012-04-18

Printempa Semajno Internacia (PSI) - organizita de GEA - estas ĉiu-jara grava renkontiĝo por junaj kaj maljunaj Esperantistoj, familioj, infanoj, gejunuloj, kun tre interesaj kaj variaj programeroj, instruado, teatro, muziko, dancado, ekskursoj, ktp. Ĉi-jare en la 28a PSI malofta evento aldoniĝis al la renkontiĝo: grupo de lernantoj el Portugalio kaj el Herzberg rendevuis en Bonn kaj pasigis kelkajn belajn tagojn kune, babilante, amikiĝante. La lernejo el Portugalio kaj la gimnazio en Herzberg komune ellaboris Comenius-projekton antaŭ unu jaro, kiu bedaŭrinde tiam ne ricevis subvencion. Tamen, la korespondado kaj kontaktado daŭras kaj donas bazon por estonta kunlaboro. Detala raporto de la portugala grupo.


Nova Esperanto-objekto en Herzberg  2012-04-12

El la bona kunlaboro de Interkultura Centro Herzberg kaj Harzklub Herzberg naskiĝis nova iniciato: la Esperanto-Centro sponsoris unu el la benkoj, kiujn la loka klubo de migrantoj starigis en kaj ĉirkaŭ la urbo apud belaj kamparaj kaj arbaraj vojoj, padoj. En la dorsapogilo de la lignobenko estas engravurita per grandaj, bone videblaj literoj: Esperanto-benko kaj en la angulo la dato: Marto 2012. La benko invitas al ripozado proksime al la hospitalo, sur montoflanko, de kie estas bela panoramo al la urbo, kaj proksime ankaŭ al la Animpado (bela arbara promenvojo kun tabuloj, kun pensigaj citaĵoj de famaj poetoj, filozofoj, ktp.). Fotoj


Paskaj bondeziroj  2012-04-07

Klubanoj de Interkultura Centro Herzberg elkore salutas ĉiujn geamikojn okaze de Pasko kaj deziras agrablajn festotagojn.
Aparte ni salutas ĉiujn konatulojn, klubanojn, gekolegojn, lernejanojn, loĝantojn en Góra, nia ĝemelurbo en Pollando! Fotoj


Fervojo kaj Esperanto: ekspozicio en la kastelo  2012-04-01

Okaze de la 64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK-64) okazonta en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Interkultura Centro Herzberg pretigis fervoj-teman ekspozicion en la Esperanto-ĉambro de la Welf-kastelo. Temas pri la historio de la fervojista Esperanto-movado, pri la rolo de Joachim Gießner; estas videblaj interesaj fotoj, kongresaj materialoj, insignoj, poŝtmarkoj, glumarkoj, prifervojaj faldfolioj, ktp. En alia vitrino estas prezentataj faklibroj, fakaj gazetoj kaj poŝtkartoj el multaj landoj. La materialoj estas el la kolektaĵoj de Peter Zilvar kaj la biblioteko de la Esperanto-Centro. Bildoj
La ekspozicio restos tie ĝis somero kaj estas vizitebla dum la malfermhoroj de la kastela muzeo.


Agnoskita klerigkurso (Bildungsurlaub)  2012-03-21

Interkultura Centro Herzberg en kunlaboro kun Popolaltlernejo Osterode la duan fojon organizis sukcesan 1-semajnan intensan lingvokurson (KVHS Bildungsurlaub). Ĝi estas agnoskita de la ministerio kiel klerigcela feriosemajno, do laboristoj ricevas pagitan forpermeson de la labordonantoj. La intensa 40 hora instruado okazis en du grupoj: la komencantojn prizorgis Peter Zilvar, la progresintoj lernis sub la gvido de Zsófia Kóródy. Komunaj manĝoj, urborigardado, kantado, viglaj vesperaj diskutoj, prezentadoj, dancado, ktp. apartenis al la tutsemajna programo. En merkredo la renkontiĝo kaj la ĝisvespera babilado kun lokaj klubanoj kaj eksterlandaj gastoj, kaj en ĵaŭdo la komuna dancado restos en la memoro kiel tre belaj travivaĵoj. Bildoj en la albumo.


125-jaraj: Esperanto kaj Harzklub Herzberg  2012-03-08

Interkultura Centro Herzberg (ICH) ricevis inviton de Harz-Klub Herzberg al la jarĉefkunveno por prezenti la lingvon Esperanto kaj la evolupaŝojn en la Esperanto-urbo. Inter la preskaŭ 100 partoprenantoj ĉeestis ankaŭ urbestro Gerhard Walter kaj vicurbestro Ulrich Schramke. La prezidanto de Harz-Klub s-ro Friedrich Meyer en sia festparolo emfazis la gravecon de Esperanto por Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. La mallonga prelego de Peter Zilvar pri Esperanto, Esperanto-aktivecoj en kaj por la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kun la samtempa bildprezentado de Zsófia Kóródy vekis grandan intereson kaj ricevis laŭdon kaj aplaŭdon. Bildoj en la albumo.
Je la fino de la kunveno Inda, juna staĝanto el Hispanio kantis en Esperanto kaj ludis gitaron. La Esperanto-delegacio kun Ewa Kukielka, Ursula Zilvar, estraraninoj de Esperanto Societo Südharz (EGS) kaj Ida Havasi, gasto el Hungario disdonis multajn varbilojn, respondis demandojn kaj babiladis kun la klubmembroj. Estis bonsukcesa sinprezento, varbado por Esperanto en tiu loka klubo, kiu estas asocia membro de EGS kaj kun kies membroj pli kaj pli oftiĝadas kontaktoj ekz. ankaŭ dum ekskursoj en la Harz-montaro. 


10 000 turismaj broŝuroj  2012-03-05

La Turisma Informejo (Tourist-Information e.V. Herzberg) eldonis novan germanlingvan broŝuron pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Laŭ ilia peto Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar de Interkultura Centro Herzberg verkis paĝon kun detala priskribo de Herzberg kiel Esperanto-urbo. Foto pri la Zamenhof-monumento bele ilustras la artikolon.
En la oferto-listo 'Herzberg de A ĝis Z' aperas ankaŭ la Esperanto-Centro kiel vizitindaĵo. Ĝi estas alloga reklamilo por Esperanto en 10 000 ekzempleroj. 


54a Studsesio  2012-02-25

54a GEA-studmodulo pri Scienco kaj Esperanto kaj SCIENCA REVUO

De la 17a ĝis la 19a de februaro 2012 okazis aparte interesa kaj vere altnivela studmodulo. Johannes Mueller raportis pri la novaj redaktoprincipoj de Scienca Revuo kaj la planataj eldonaĵoj, Zsófia Kóródy prezentis el la riĉa kolekto de ICH-biblioteko rarajn sciencajn kaj fakajn verkojn kaj fakvortarojn en Esperanto. Peter Zilvar prelegis pri fakaj asocioj kaj organizaĵoj, fakaj renkontiĝoj. Melanie Maradan (nova komisiitino de UEA por terminologio) prezentis esencon pri terminologiaj principoj rilate al Esperanto. Lars Sözüer kaj Martin Ptasinski kontribuis al la programo per interesaj fakprelegetoj pri astronomia fakvortaro resp. lingvaj demandoj en Pollando.
Ĝojiga afero estas, ke prof-ro Sachs prelegis pri la historio de ISAE kaj la redaktado de Scienca Revuo. Dum 12 jaroj la fama germana sciencisto eldonis proprariske tiun ĉi altnivelan fakgazeton. Li nun trovis novan talentulon, nome d-ron Johannes Mueller. Kuraĝe li transprenis la stafeton kaj kune kun stabo de novaj redaktantoj estonte eldonos la gravan fakgazeton retforme kvarfoje dumjare kaj je la fino de la jaro interesan jarlibron "Scienca Revuo". Fotoj


LKK-kunsido: IFEF-kongreso  2012-02-13

La organiza komisiono de la 64a kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kunsidis dum la semajnfino kun reprezentanto de la urba administrado, delegito de fervojista kultur-ligo, kaj aliaj surlokaj organizantoj, helpantoj de Interkultura Centro Herzberg. La estraranoj de IFEF kaj GEFA (Germana Esperanta Fervojista Asocio) kaj aliaj koncernitoj estis kontentaj pri la preparado kaj la nivelo de la ĝisnuna organiza laboro. Dum la kongreso laŭ la planoj abundos la kulturaj, muzikaj eventoj, okazos komuna ILEI-IFEF seminario kaj multaj ekskursoj al la plej belaj lokoj de la Harz-regiono. Detaloj, aliĝeblo sur la speciala hejmpaĝo de la kongreso.


Vintra idilio en la Harz-montaro  2012-02-10

Belega, malvarma sed suna vetero allogis la klubanojn, amikaron de Interkultura Centro Herzberg (ICH) ekskursi al la neĝoplena naturo. Kun Harz-klub, trideko de ekskursemaj homoj ni vizitis belan valon kaj la restoracion Rinderstall. La celo de la sekva ekskurso estis Schierke, vilaĝeto proksime al la 1142 m-ojn alta monto Brocken.
La bildoj rakontas pri niaj travivaĵoj. Plurajn ekskursojn ni planas dum la jaro 2012 kun lingvoekzercado, komunaj semajnfinaj programoj. Rigardu la programkalendaron de ICH kaj aliĝu. Bonvenon!


KER-diplomoj  2012-02-05

Kore ni gratulas al du lernantinoj de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg pro la sukcesa trapaso de B1-nivela UEA-ITK KER-ekzameno kaj akiro de internacia lingvo-atestilo. La belajn dokumentojn mem la direktoro de la lernejo transdonis al la sukcesintoj, kiuj ekde kelkaj jaroj lernas Esperanton en la posttagmeza lerneja studrondo, kiun gvidas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Ambaŭ lernantinoj - dank' al sponsoroj - partoprenis jam internaciajn Esperanto-kunvenojn kaj akiris belajn travivaĵojn. Fotoj pri la transdono de KER-diplomoj.
Ni gratulas ankaŭ al du aliaj herzbergaj esperantistinoj, Ewa Kukielka kaj Teresa Liberska pro la sukcesa ekzameniĝo! Pri la diplomtransdono raportis la regiona gazeto Harz Kurier kaj aperis novaĵo ankaŭ sur la urba hejmpaĝo.


Urbestra invito al IFEF-kongreso  2012-01-29

Gerhard Walter, urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg sendas sian inviton kaj alvokas ne nur fervojistojn al partopreno en la 64a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazonta en Herzberg am Harz inter 19-25 majo 2012. Estos tre varia kulturprogramo kaj pluraj ekskursoj al belegaj lokoj kaj urboj en la Harz-regiono. 
Por vidi la filmeton bv. viziti la kongresan hejmpaĝon.
Pri la kunlaboro inter IFEF kaj ILEI okaze de la 125-a jubileo de Esperanto jen intervjuo kun Stefan MacGill.


Ĉeĥa fervojista delegacio en Herzberg  2012-01-26

Reprezentantoj de la ĉeĥa fervojo, organizintoj de la IFEF-kongreso en 2011 vizitis la Esperanto-Centron por transdoni flagon, sloganbendon kaj memoraĵojn al LKK-anoj, organizantoj de la 64a Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Harz. Estas ĝojige, ke sufiĉe granda grupo, jam 14 personoj aliĝis el Ĉeĥio. Kune kun ili la nombro de partoprenantoj preskaŭ atingis 100. La klubanoj de Interkultura Centro Herzberg kun granda intereso aŭskultis rakontojn de niaj eksterlandaj gastoj kaj lernis la sloganon: La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.


Jubilea jaro 2012: ILEI-IFEF kunlaboro  2012-01-21

Jaro 2012 estas la 125-jara jubileo de Esperanto. Kompreneble ĝi estos festata ankaŭ en la Esperanto-urbo Herzberg kaj jam dum la jarkomencaj tagoj (dum SANO-2) en Herzberg am Harz okazis planado pri nova iniciato post grava decido inter la du grandaj fakaj asocioj de UEA: ILEI kaj IFEF (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Dum la 64a kongreso de IFEF (19-25. majo 2012, Herzberg, Germanio) okazos 3-taga metodika-seminario de ILEI sub la gvido de Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.
Aŭskultu la mallongan intervjuon kun Stefan pri la planoj kaj Kurso 125.


SANO2  2012-01-18

La alternativa novjarfesto de Interkultura Centro Herzberg, SANO-2 allogis diversaĝajn partoprenantojn kaj el en- kaj el eksterlando. Tamen estis komuna intereso: malmultekoste, tamen komforte kaj libere ĝui la kunestadon, la altnivelan lingvouzon dum aŭskultado de prelegoj, prezentadoj ekz. pri Ĉinio kaj Afriko, amikiĝi dum komuna preparo de manĝaĵoj, kune manĝi, amuziĝi, konversaciadi aŭ uzi la tempon por legado, aŭskultado de muziko en la ICH-biblioteko. Restis tempo ankaŭ por kunsidoj, planado de eventoj por 2012 kun ĉeestantaj estraranoj de GEA kaj ILEI. Por fini la malnovan kaj komenci la novan jaron en bona sanstato, ni ofte estis en la naturo por urborigardado ekz. en Duderstadt aŭ promenis al la akvofalo, migradis en la vintreca Harz-montaro. Vidu nian albumon. Al la bonfarto apartenis ankaŭ festaj eventoj: koncerto de blovorkestro, bufeda vespermanĝo en la ĉina restoracio kaj tutnokta amika kunestado, dancado en Herzberg/Sieber.


Feliĉan novan jaron!  2012-01-07

Feliĉan, sukcesoplenan novan jaron ni deziras al ĉiuj, kiuj vizitis la Esperanto-urbon en la antaŭa, antaŭaj jaroj kaj ankaŭ tiujn ni kore salutas, kiuj planas viziti nin en la nova jaro 2012 aŭ poste. Esperanto-urbo montras siajn belaĵojn, interesaĵojn en ĉiu jarsezono, Interkultura Centro Herzberg kaj lokaj Esperantistoj ofertas allogajn, valorajn, variajn programojn dum la tuta jaro.
Studu nian 2012-jarkalendaron kaj elektu por vi taŭgan temon, taŭgan tempon por vizito. Bonvenon!


Kristnasko 2011 en Esperanto-urbo  2011-12-22


Agrablajn kristnaskajn festotagojn, bondezirojn el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!

Multajn salutojn de kunlaborantoj, klubanoj, amikaro de Interkultura Centro Herzberg (ICH).


53a Studsesio  2011-12-16

La 53a Studsesio traktis denove interesajn temojn:
1. varbado, informado, efikaj metodoj, evintendaĵoj (prelegis pri kelkjardeka sperto Hans Welling),
2. tradukado, literaturaj kaj sciencaj tekstoj, tekstanalizo (la laborgrupon kun praktikaj taskoj, tradukekzercoj gvidis Martin Brüggemeier)
3. germana literaturo tradukita al Esperanto (prelegis Peter Zilvar)
4. hungara literaturo tradukita al Esperanto (prelegis Zsófia Kóródy)
La studsemajnfino allogis partoprenantojn ankaŭ el Pollando kaj Hungario. Ankaŭ en 2012 okazos similaj sesioj kun novaj faktemoj. Bv. rigardi nian jarkalendaron kaj jen albumo de la lasta kunveno. Mallonga intervjuo (.wma 929 KB)) kun Ida Havasi el Hungario.


Zamenhof-festo 2011  2011-12-15

La tradicia Zamenhof-festo denove allogis multajn klubanojn, geamikojn de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg. Inter la 40 partoprenantoj estis reprezentata ankaŭ la juna generacio, familianoj kaj lernantoj de la urbaj lernejoj. La bonetosa jarfina kunveno en la restoracio Harzklause enhavis interesajn programerojn: mallongan raporton pri la dumjaraj eventoj, atingaĵoj, prezentadon de novaj libroj, kiuj rakontas pri Esperanto-urbo, transdonon de honordiplomoj kaj diplomojn de KER-ekzamenoj, rakonton el la biblio, komunan kantadon, prezentadon de fotoj, filmoj. La plej atendita momento estis la alveno de du anĝelinoj kaj Sankta Nikolao, kiuj disdonis la donacojn kunportitajn de la klubanoj unu por la aliaj. Jen kelkaj fotoj.


La tago de Sankta Nikolao  2011-12-07

La 6a de decembro estas tago de Sankta Nikolao, kiu laŭ germana tradicio kunportas donacojn (dolĉaĵojn, ĉokoladon, bonbonojn, nuksojn, fruktojn) en sako kaj plenigas per ili bele purigitajn ŝuojn, botojn, kiujn oni metas al la fenestro. Jen la fenestro de Interkultura Centro Herzberg, kiun ni feste ornamis por la ĉiumerkreda kunveno de la Esperanto-klubo. Aldone kelkaj fotoj pri specialaj ornamaĵoj, objektoj rilate al la tago de Sankta Nikolao.
Nova ero en nia songazeto: klubanoj (Erika kaj Ewa) kaj pola gasto (Krystyna) rakontas pri kutimoj en Germanio kaj Pollando. 


ICH-songazeto  2011-12-04

Ekde decembro Interkultura Centro Herzberg aperigos ne nur skribajn raportojn, informojn pri novaĵoj, interesaĵoj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo sed ankaŭ songazeton. La nova servo helpos ankaŭ al blinduloj kaj - kun la teksto - taŭgos ankaŭ por komencantoj, nespertaj lingvouzantoj. Bonan aŭskultadon! Detaloj, sonmaterialoj ĉi tie.


Korea grupo de Herzberg al Erfurt  2011-11-29

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg (GEC/ICH), kiu en januaro 2011 komencis kunlaboron kun la Evangelia Konsilantargimnazio en Erfurt, nun organizis ekskurson tien por la korea lerneja grupo staĝanta en Herzberg. Pri la 1-taga vizito, akcepto ĉe la lernejestraro, spertinterŝanĝo estas foto kaj raporto en la germana kaj en Esperanto sur la hejmpaĝo de la gimnazio aŭ rekte ĉi tie.
Vi povas legi tie ankaŭ pri Esperanto kaj Esperanto-instruado en fakrondo (AG). La Esperanto-versio de la nova lerneja faldfolio estas trovebla, deŝutebla de la lerneja hejmpaĝo dank' al la aktiva laboro de Bernhard Schwaiger, instruisto de la gimnazio.  


Gazetartikolo pri la korea grupo  2011-11-25

En la regiona gazeto Harz Kurier aperis bela grupfoto kun resuma artikolo (en la germana) pri la interesa kultura prezentado de la koreaj lernejanoj en la meza lernejo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La raportisto intervjuis la lernejestrinon Brigitte Maniatis kaj la reprezentantojn de Interkultura Centro Herzberg Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, kiuj zorgis pri la ĉ. 5-semajna restado kaj multaj ekskursoj de la gejunuloj. Jen la artikolo, kiu estas legebla ankaŭ sur la hejmpaĝo de la urbo: http://herzberg.de/


Prezentado de korea kulturo  2011-11-24

La lerneja grupo el Koreio per bela kaj tre interesa programo prezentis sian lernejon, ludis muzikon, kantis kaj dancis en la meza lernejo, kie ili vizitis ankaŭ kelkajn lecionojn. Alia prezentado montris fotojn pri la ĝisnunaj travivaĵoj, vizititaj lokoj, urboj en Germanio. Grandan aplaŭdon ricevis ankaŭ la tamburisto Aram kaj la komune prezentita sporteca korea artdanco 'teggen', kiun ili dancis en tradiciaj vestaĵoj. La direktorino de la lernejo transprenis memfaritajn donacetojn de la lerneja grupo kaj de Interkultura Centro Herzberg skatolon da donacoj, dolĉaĵoj por la instruistaro. Albumo kun fotoj.


Korea lerneja grupo en Herzberg  2011-11-09

8 koreaj lernantoj kun 2 instruistoj pasigas pli ol 5 semajnojn en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Temas pri t.n. libera lernejo, kiu multe emfazas kaj helpas la prizorgadon de persona talento, kapablo. Jen mallonga prezentado de talenta junulo, kiu majstras la tradician korean tamburon. (filmo .wmv 3,19 MB)
La grupo el Suda Koreio akompanata de geinstruistoj Sonĝanta kaj Suno, estas gasto de Interkultura Centro Herzberg sub gvido de Peter Zilvar, Zsófia Kóródy. Urbestro Gerhard Walter renkontis la grupon sur la ĉefplaco, antaŭ la turisma informejo dum urborigardado, kiun gvidis instruistinoj Ewa Kukielka kaj Ida Havasi.


TORPEDO-7  2011-11-09

La Tradiciaj Oktobraj Pedagogiaj Tagoj (TORPEDO-7 30.09-04.10.2011), organizitaj de AGEI kaj Interkultura Centro Herzberg/Gemana Esperanto-Centro, ofertis du ĉeftemojn, du paralelajn programojn:
1. Esperantaj eduk- kaj kulturcentroj, muzeoj, bibliotekoj – Projekto PUNTO (Partnerurba Nodo-Teksaĵo) kaj
2. Cseh-metoda lingvoinstruado en praktiko (kun lingvokurso far Sabine Trenner)

La eventon partoprenis pli ol 30 homoj el 10 landoj parte dank' ankaŭ al la subvencio de Esperantic Studies Foundation. Inter la prelegantoj estis ekz. Dr. Detlev Blanke, Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, Toon Witkam, reprezentanto de IEI, Francois Lo Jacomo, reprezentanto de la Esperanto-kastelo en Grésillon, Ela Karczewska el Bjalistok, Podlahia Biblioteko, Smail Grbo el Bosnio-Hercegovino. En la programo estis ankaŭ vizito al la urba biblioteko, al la Esperanto-muzeo en la Welf-kastelo kaj komuna aŭtuna festado en la parko kun loka klubo, Futurateliero (Zukunftswerkstatt).
Krom la fakprelegoj estis eblo por spertinterŝanĝo kaj por planado de estonta kunlaboro de fakinstitucioj. Projekto PUNTO celas la pliintensigon de internaciaj kontaktoj, plilarĝigon de la partnereco komencitan kun Góra, la ĝemelurbo de Herzberg, kies delegitoj ĉeestis la eventojn de TORPEDO-7. Fotoj en la albumo.


Cseh-kurso dum TORPEDO-7  2011-11-09

La interesan, tre efikan lingvokurson por komencantoj gvidis la konata, tre sperta Cseh-metoda instruistino, Sabine Trenner. (Detala raporto sekvos.)


IFK-64: LKK-kunsido  2011-11-05

Mondkongreso okazos en Herzberg! IFEF - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - organizos sian 64an Internacian Fervojistan Kongreson en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo inter 19-25 majo 2012.
La preparlaboroj bone evoluas, la LKK de la 64a IFK regule kunvenas kaj plenumas la bezonatajn organizajn taskojn. Unu el la gravaj kunvenoj estis inter 15-16 aŭgusto 2011 en la estonta kongresejo, restoracio Artemis. Jam pretas la kongresa hejmpaĝo, kie vi trovas la aliĝilon, invitilon (12-paĝan informbroŝuron), la provizoran programon kaj multajn utilajn informojn. (Fotoj)
Riĉaj kulturaj kaj turismaj programoj ne nur por fervojistoj! Bonvenon!


Trezorserĉado en la biblioteko  2011-10-29

Dum 2 tagoj junaj 'trezorserĉantoj' venis al Interkultura Centro Herzberg (15-16 aŭgusto 2011). Temis pri somera, dumferia programoferto de ICH kun la urba Junulara Domo. La celo estis montri la uzon de biblioteko al junuloj, prezenti al ili interesajn librojn, eldonaĵojn kaj instrui bazan vorttrezoron, ludante, amuziĝante lernante Esperanton. Kion ni faris, kiel ni fartis? Rigardu la fotojn en nia albumo!


Lingvo-tago  2011-10-24

Esperanto-studoj en Poznan  2011-10-24

raporto sekvos


Buso el Pollando   2011-10-24

Esperanto-parolanta delegacio alvenis el Pollando per buso. Ili estis partneroj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg (ICH) dum 2 jaroj en sukcesa EU-projekto 'Grundtvig' kaj kunlaboris por instrui Esperanton al la generacio 55+. Ili haltis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo survoje al Bruselo, kie ili vizitis la Eŭropan Parlamenton. ICH-kunlaborantoj, helpantoj kaj lokaj klubanoj zorgis pri ilia bonfarto en la urbo, organizis por ili urborigardadon kun vizito al la Esperanto-Centro, al la Welf-kastelo kaj al aliaj Esperanto-vidindaĵoj, rakontis al ili pri historio, interesaĵoj de la urbo kaj la regiono. La grupon salutis urbestro Gerhard Walter sur la ĉefplaco antaŭ la urbodomo. Al la programo apartenis bonetosa komuna vespermanĝo. Albumo


Lago en flamoj  2011-10-24

Asocioj, kluboj, privataj entreprenistoj kunagadis por oferti specialan eventon en Herzberg: la 17an de septembro jam en posttagmezo ĉiuj starigis siajn budojn, tablojn, preparis manĝaĵojn, trinkaĵojn, prezentadojn. Dum la tuta vespero regis bonega etoso ĉirkaŭ la lago: muziko, koncertoj, hejmbakitaj kukoj, bufedoj, ktp. estis je dispono por la vizitantoj, promenantoj. Inter la kunorganizantoj estis ankaŭ Interkultura Centro Herzberg (ICH), kiu en du lokoj prezentis faldfoliojn, Esperanto-muzikon, mini-kursetojn kaj disdonis amase allogajn varbilojn pri Esperanto, Ĉiuj preterpasantoj vidis la reklamilojn, multaj haltis por ricevi pluajn informojn de la deĵorantoj de ICH.
Vespere la lumigitaj lampionoj, miloj da kandeloj, torĉoj kreis flamaron ĉirkaŭ la lago. Je la fino belega fajroludo kronis la tre agrablan tagon. Vidu fotojn en la albumo.


Vigla kluba vivo  2011-10-24

La Esperanto-klubo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kunvenas 2-foje semajne: la unua, lundvespera programo estas komuna kantado, sinpreparo al eventoj, priparolo de organizaj taskoj.
En la merkred-posttagmeza klubkunveno ni instruas la lingvon en pluraj niveloj, adaptiĝante al la bezonoj, interesoj de la klubanoj kaj zorgas pri ĉies lingva evoluo. Regule ni traktas ankaŭ temojn, rakontas, raportas pri interesaĵoj el la mondo kaj el la Esperanto-movado. Al la bona etoso apartenas komuna te- aŭ kaftrinkado, manĝado de kukoj, dolĉaĵoj. Ĝojigas nin la oftaj gastoj el aliaj urboj kaj el eksterlando, kun kiuj ni povas uzi Esperanton kaj de kiuj ni lernas sociajn, kulturajn novaĵojn.
Fotoj pri prelegantino Rosa Ebel kaj pri aliaj kunvenoj, gastoj.


Lago-festo  2011-10-24

raporto sekvos


Gulyás por la klubanoj  2011-10-24

La klubkunvenoj en Interkultura Centro Herzberg servas ankaŭ kulturan, interkulturan lernadon. Kion scii pri hungaraj tradicioj, kuirarto? Kiel oni kuiras veran hungaran gulaŝon? Zsófia instruas, ke ĝi nomiĝas en la hungara 'gulyás (gujaŝ), kaj temas pri tradicia supo de hungaraj bovinpaŝtistoj, kiuj pretigis ĝin en speciala kaldrono sur fajro. Al nia klubkunveno aldoniĝis lernado de la recepto kaj aŭskultado de hungaraj popolkantoj luditaj de Judita, gasto el Hungario. La speciala kunveno daŭris ĝis malfrua vespero. Fotoj


SALO-6  2011-10-24

La sesan fojon organizis Interkultura Centro Herzberg Someran Arbaran Lernejon (3-10 aŭgusto 2011) por ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra (PL). 6 lernantoj kaj 2 instruistoj (Renata Kowalska kaj Teresa Sibilak) el Góra pasigis unu semajnon en Herzberg-Sieber kun 8 germanaj lernantoj kaj instruistinoj Ewa Kukielka, Zsófia Kóródy el Herzberg kaj faka helpantino Judit Révész el Hungario. Ankaŭ Kimie Markarian el Britio kaj Tume Saito el Japanio multe kontribuis al la riĉenhava eduka programo.
En la programo estis 5 Esperanto-lecionoj ĉiutage, ludoj, sporto, migrado kaj ekskursoj ekz. al Duderstadt kaj Pullman City, (Western-Park). Vespere okazis kulturaj programeroj, dancado, kantado, prezentado de fotoj, filmoj. Jen bildoj de la sukcesa ĝemelurba kunferiado en la albumo.


INA-konferenco  2011-10-24

Inter 30.06-06.08. okazis en Herzberg la 25a jubilea konferenco de INA (Internacia Naturkuraca Asocio) kun posta seminario por neesperantistaj fakuloj. En la programo estis fakprelegoj, spertinterŝanĝo kaj vizito al la urba hospitalo.


3a Kultur-Turisma Semajno  2011-10-05

La trian fojon organizis Interkultura Centro Herzberg Kultur-Turisman Semajnon en Herzberg - la Esperanto-urbo, laŭ la tradicio ĉefe por vizitantoj post UK. Ĉi-jare la plej granda grupo, 14 personoj, venis el Japanio. La ĉ. 30 KTS-partoprenantoj vizitis la Esperanto-urbon kun ĉiĉeronado far Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, estis salutitaj de urbestro Gerhard Walter, aŭskultis interesajn prelegojn, koncertojn de la Perdita Generacio (el Svedio) surstrate kaj en la urba biblioteko, flutludon de Judita (el Hungario), ekskursis al Göttingen, al la Harz-montaro, al Erfurt kaj Weimar. Kortuŝa travivaĵo por la partoprenantoj estis prelego de Tume el Japanio pri la detrua cunamo kaj pri tradicia japana tuko-bindado. Jen kelkaj fotoj.


11 el Herzberg dum UK  2011-09-23

11 Esperanto-parolantoj el Herzberg partoprenis en UK en Kopenhago. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) prezentis la 5-jaran Esperanto-urbon kaj la vastan agadon de ICH ne nur dum la Movada Foiro, sed ankaŭ en siaj prelegoj dum la Kleriga Lundo kaj la Tago de la Lernejo. La ĉeftemoj estis la lerneja instruado, internaciaj projektoj, la ĝemelurba kunlaboro kun Góra kaj la nova iniciato PUNTO pri bibliotekoj, arkivoj, muzeoj kaj edukcentroj. Multaj informiloj, broŝuroj estis disdonitaj pri la eventoj en 2011 kaj 2012.  Jen kelkaj fotoj en la albumo.


Malsupra Saksio kantas  2011-09-11

Granda muzikprojekto en Malsupra Saksio (MS, Niedersachsen): Niedersachsen singt (Malsupra Saksio kantas). La projektantoj trovis Herzberg am Harz - la Esperanto-urbon kaj decidis registri parolon kaj kanton en la internacia lingvo. El la tuta federacia lando estas kolektitaj vere tipaj sonoj kaj kantoj kaj tiel ekestis la sonmaterialoj por la publika sonatlaso. Al la Esperanto-Centro venis du studentinoj el Göttingen por registri la kantadon de la Esperanto-klubanoj (popolkanto "De la bluaj montoj venas ni"). Krome en intervjuo kun Peter Zilvar ili petis la historion pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Jen la speciala hejmpaĝo kun la sonatlaso Muzikland (Soundscape). En la serĉkampon bv. entajpi Herzberg am Harz por aŭskulti la kanton kaj la intervjuon. 


Partopreno en la 44a ILEI-konferenco  2011-09-02

3 personoj el Herzberg veturis al la ĉi-jara ILEI-konferenco en Kopenhago. Zsófia Kóródy, prezidantino de AGEI (germana landa sekcio), prezentis la Germanan Esperanto-Centron/Interkulturan Centron Herzberg kaj prelegis pri la multkampa eduklaboro. Aliaj  prelegoj ŝiaj temis pri projektoj, pri la KER-ekzamenoj kaj pri tio, kiel oni povas instrui simple kaj efike en naturaj cirkonstancoj. Kiel estrarano de ILEI ŝi partoprenis ankaŭ la estrar- kaj komitatkunsidojn. Ŝi invitis ILEI organizi la konferencon en 2013 en Herzberg am Harz, Germanio. Ankaŭ Nepre, korea staĝanto ĉe ICH venis por spertiĝi en tiu grava internacia renkonto kaj la tria kunveturanto estis Teresa Liberska, nova loĝanto en la Esperanto-urbo, kiu helpas la ILEI-administradon. Fotoj en la albumo.


Juniaj-juliaj eventoj  2011-08-15

1. Universitataj studentinoj el Göttingen vizitis la Esperanto-Centron por fari intervjuon kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy pri la evoluo de Esperanto-urbo. La temo de ilia disertaĵo: Kiel aspektos Herzberg en la jaro 2020? Ili ricevis abundan informon pri la utilo kaj uzeblo de Esperanto en la normala vivo de Herzberg.
2. En la ĉefstrato estis malfermita Esperanto-kafejo (kun oferto de ginsenga kaj aligustaj teoj kaj kelkaj kukospecoj) en la korto de la domo de lokaj entreprenistoj gesinjoroj Schicke. Ili uzas menukarton kaj varbŝildon sur la dommuro en Esperanto.
3. Esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.
4. Esperantista familio el Pollando aĉetis 3-stelan hotelon Zum Pass en Sieber. Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝas en Herzberg kaj helpas la lernejan instruadon kaj agadas kiel administranto por ILEI. 
5. Pluraj librodonacoj venis al la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Multan dankon al la donacintoj, ekz. al la Esperantista familio Klag el Aŭstrio, kiuj dum sia vizito persone transdonis pakaĵon en la Esperanto-Domo. Bildoj en nia albumo.


Urbestra saluto al UK  2011-07-25

Gerhard Walter, urbestro de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo salutis la 96an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazis inter 23-30 julio 2011 en Kopenhago, Danlando. La salutletero estis laŭtlegita dum la solena malfermo de UK.
Sep Esperanto-parolantoj el la Esperanto-urbo partoprenis la ĉi-jaran mondkongreson. Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kontribuis ne nur al la Movada Foiro per informtablo pri Esperanto-urbo sed ankaŭ per pluraj fakprelegoj pri instruado, edukado kaj prezentado de la Esperanto-biblioteko, muzeo kaj internacia kunlaboro por lernejoj kaj kulturcentroj.
Aparte ĝojige, ke dank' al sponsoroj (Gian Carlo Fighiera kaj Fondaĵo Mondo) ankaŭ 4 lernantoj el herzbergaj lernejoj povis partopreni la ĉi-jaran Infanan Kongreseton, kiu okazis paralele kun UK en Danlando.


Grava gasto ĉe ICH  2011-07-25

Gian Carlo Fighiera (Italio) jam la kvaran fojon gastis ĉe Interkultura Centro Herzberg, ĉi-foje restante 3 semajnojn en la Esperanto-Domo. Lia celo estis ne nur por konatiĝi kun la vasta poresperanta agado de la Esperanto-Centro sed ankaŭ por helpi per konsiloj, per transpreno de kelkaj organizaj taskoj, zorgi pri varbado, informado. Kiel membro de la Kuratoraro de la nova Fondaĵo Esperanto-urbo li multe zorgas pri ĝia konatigo. La klubanoj de ICH ĝojis pri la bonetosaj klubkunvenoj kun li. Nun ankaŭ lia nomo aperis sur la 'muro de famuloj' ĉe la Esperanto-Centro. Bildoj ĉi tie.


5-jara jubilea festo  2011-07-15

Bela festo okaze de la 5-jariĝo de Herzberg kiel Esperanto-urbo, agrabla kunveno de politikistoj, urb- kaj vilaĝestroj, lokaj Esperantistoj, gastoj, klubanoj, aktivuloj kaj amikaro de Interkultura Centro Herzberg okazis en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo en Herzberg.  Per bildprezentado (pretigita de Nepre, staĝanto el Koreio) la ĉeestantoj povis spekti belan bildrakonton pri la Esperanto-objektoj en Herzberg kaj pri gravaj Esperanto-rilataj eventoj en la lastaj jaroj. 
 1. Mesaĝo de urbestro Walter okaze de la 5-jariĝo de Herzberg am Harz kiel Esperanto-urbo
 2. Gazetartikolo pri la evento (Harz Kurier, 14.07.2011, regiona gazeto, en la germana)
 3. Filmeto pri la 5-jara Esperanto-urbo, pri ZEOJ, ktp. kun akompana muziko


5-jara jubileo de Esperanto-urbo  2011-07-08

5-jara jubileo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
4-taga festprogramo: 09 – 12.07.2011
09.07.2011 Festo en la Parko (Domeyer-Park) - mallonga raporto kun fotoj
10.07.2011 Promenado, vizitado de ZEO-j
11.07.2011 Tago de la Malfermita Pordo en ICH (kun skype-kontaktado)
12.07.2011 Akcepto en la kastelo

Detala programo  |  Programo en Esperanto .pdf  | Programo en la germana .pdf


Sukcesa lernojaro  2011-07-06

Sukcesan lernojaron ni finis en la Esperanto-urbo: en 3 lernejoj dekoj de lernantoj (7-17 jaraj) konatiĝis kun Esperanto, lernis la lingvon en fakultativa formo kun helpo de volontulaj instruistoj Zsófia Kóródy, Otto Kern kaj Ewa Kukielka. Ni dankas al la multaj - en kaj eksterlandaj - vizitantoj, kiuj per sinprezentoj, rakontoj, kulturaj informoj, vivspertoj, prezentadoj, ktp. kontribuis al la lecionoj, instigis al lernado, helpis la lingvan evoluon de la lernantoj. Ni partoprenis en kelkaj lokaj kaj internaciaj projektoj, ekhavis novajn korespondpartnerojn, geamikojn kaj ĉeestis Esperanto-festojn, kunvenojn. Bona novaĵo estas, ke dank' al sponsoroj, 4 lernantoj povos partopreni en la Infana Kongreseto en Danlando.
Kore ni salutas ĉiujn gekolegojn, geamikojn kaj deziras ripozadon, belan, agrablan someran ferion! Vidu nian saluton en la fotoalbumo!


Internacia rondo  2011-07-02

Dum la tradicia merkreda klubkunveno ekestis vere internacia rondo kun 18 membroj: klubanoj kaj vizitantoj el Pollando, Koreio kaj Italio. En Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro ĉiusemajne kunvenadas amikaro el Herzberg, el najbaraj urboj, vilaĝoj kaj oftas gastoj el foraj lokoj kaj el eksterlando. Esperanto ludas vere gravan rolon kiel internacia komunikilo kaj helpas krei bonajn amikajn rilatojn, bonfarton, harmonian kunagadon. Aparte ni salutas nian staĝanton, Nepre el Koreio kaj honoran gaston, Gian Carlo Fighiera el Italio. 
Dum la klubkunvenoj nuntempe unu el la ĉeftemoj estas la organizado de festotagoj, programoj okaze de la baldaŭa 5-jara jubileo de Herzberg kiel Esperanto-urbo. Jen kelkaj bildoj kaj la provizora programo.


Fotoraporto pri 88a GEK  2011-06-30

En la komuna Nederlanda kaj 88a Germana Esperanto-Kongreso (10-13 junio 2011) partoprenis reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg kaj staĝanto el Koreio. Peter Zilvar kaj Zsofia Korody prelegis pri la novaĵoj kaj projektoj en Esperanto-urbo, pri la Fondaĵo Esperanto-urbo, pri la enlanda kaj internacia rolo de la klerigejo, kursejo kaj biblioteko de ICH. Zsofia Korody krome gvidis ankaŭ la jarkunsidon de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, landa sekcio de ILEI). Dum la tuta kongreso ICH funkciigis ankaŭ informtablon: estis disdonitaj multaj broŝuroj, turismaj prospektoj pri la urbo kaj multaj informiloj pri aktualaj kaj estontaj programoj, kursoj, klerigsesioj, ktp.  Multon rakontas ankaŭ nia fotoalbumo.


3a KTS  2011-06-29

Post UK 30.07-05.08: 3a Kultur-Turisma Semajno en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo! Allogaj programoj en la Esperanto-urbo, busekskursoj al belegaj lokoj en la regiono, vizito al Erfurt, Weimar, Göttingen. Mezepokstila urba festo, muziko, filmoj, prelegoj, prezentadoj, goo, sorobano, origamio, ktp. Ekde julio la kotizo (iom) altiĝos. Aliĝu nun, kontaktu nin. Detaloj, aliĝilo ĉi tie.


Bonvolu kontroli! (13)  2011-06-27

Saluton! Ni petas vian urĝan helpon!
En la urbo ni pretigas bonvenigtabulon, kiu salutos la vizitantojn en pluraj lingvoj. Por ne erari, por la sekvaj lingvoj ni petas vian kontrolon: bv. meti + simbolon kaj skribu apude vian nomon, se vi estas denaska parolanto kaj absolute certa, ke la salutvorto en tiu lingvo estas ĝuste skribita.

Se vi havas modifproponon, rimarkas eraron, bv. noti tion en la tria, plej dekstra kolumno aŭ bv. sendi retmesaĝon al ni: esperanto-zentrum@web.de Anticipan dankon! Por vidi la tabelon bv. klaki ĉi tien.

Pli...


'Reĝo' en Herzberg  2011-06-26

Internacia grupeto de Esperantistoj partoprenis en Herzberg la tradician urban feston, dum kiu la urbestro proklamis novan reĝon, reĝinon kaj eĉ reĝidon. Laŭ mezepoka tradicio la asocio de pafistoj (fondita en 1538) organizas konkurson dum Pentekosto kaj semajnon poste la plej bonaj (viroj, virinoj, junuloj) ricevas belajn medalojn kaj renomajn titolojn, kiujn ili rajtas havi dum unu jaro. La festo komenciĝas per marŝo al la ĉefplaco, kie okazas la ceremonio: oficiala anoncado de rezultoj, festa transdono de premioj - kaj kompreneble ĉio estas akompanata de muziko. Jen nia albumo.


Marŝo dum urba festo  2011-06-21

Esperanto-grupo, kunlaborantoj, amikoj, klubanoj de Interkultura Centro Herzberg partoprenis la tradician festmarŝon dum la pentekosta popolfesto en la Esperanto-urbo Herzberg. La bone organizita grupo kun la flagoj, varbombreloj, ktp. inter multaj aliaj kluboj, asocioj, muzikistoj, estis laŭte anoncita, bele prezentita de la organizantoj kaj vigle salutata de lokuloj laŭ la marŝvojo tra la urbo.
Rigardu la bildojn en la galerio por vidi ankaŭ nian 4-piedan helpanton!


Kantvespero per skype  2011-06-17

La Esperanto-kantgrupo de Interkultura Centro Herzberg dum kantvespero ekuzis komputilon kaj per rekta mesaĝilo skype kontaktis kunkantemulojn Klaus kaj Monika, Esperanto-klubanojn en Hameln. Tio estis nova travivaĵo por la kunkantantoj kaj pruvo de bona interkluba kunlaboro. La Esperanto-kantgrupo preparas sin por kantante festi la 9an de julio la 5-jaran jubileon de la Esperanto-urbo. Kanthoroj en ĉiu lundo de la 18a horo. Jen bildoj el Herzberg kaj Hameln.


Grundtvig-seminario  2011-06-09

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsofia Korody kaj Peter Zilvar partoprenis fine de majo Grundtvig-seminarion en Bonn, kie ili aŭskultis prelegojn kaj akiris praktikajn sciojn pri administrado, pri fina raportado kaj pri la nova retpaĝaro de EU-projektoj. Tiu paĝaro fariĝas komuna trezorejo por Eŭropo, kie oni povas legi pri sukcese plenumitaj projektoj, pri la rezultoj, produktoj de internacia kunlaboro. Estis interese lerni pri novaj ideoj kaj estas bone, ke la enhavo kaj rezultoj de la Esperanto-klerigprogramo por la generacio 55+, ellaborita de PEA, E@I kaj ICH, estos publike atingebla inter aliaj eŭropaj projektoj.
Fotoj ĉi tie.


Nova diplomito de Germana Esperanto-Centro  2011-06-06

Dum la 51a Studsesio (20-22.05.2011) – post kelkjara frekventado de studsesioj en Herzberg – ricevis sian atestilon d-ro Johannes Mueller kaj fariĝis diplomito de GEA por Esperanto-instruado. Peter Zilvar kaj Zsofia Korody, respondeculoj pri klerigado en Interkultura Centro Herzberg kaj la partoprenantoj de la klerigsemajnfino gratulis lin pro la bona rezulto. Li plurfoje prelegis dum la klerigperiodo kaj sukcese trapasis la C1-nivelan UEA-ITK KER-ekzamenon.
Vidu kelkajn fotojn pri la evento.


51a Klerigsemajnfino  2011-06-04
Inter 20-22 majo okazis la 51a klerigsemajnfino en Herzberg. La ĉeftemoj estis faka terminologio, scienca tradukado, minoritataj lingvoj en Germanio kaj la organiza strukturo de la Esperanto-movado. Post konatiĝo kun multaj fakvortaroj en la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg la partoprenantoj plenumis praktikajn taskojn: tradukojn de tekstoj pri la Nacia Parko Harz. Ekestis vera metieja kunagado. La seriozan laboron sekvis refreŝiga promeno laŭ la nova arbo-esplora pado ĉirkaŭ Jues-lago kaj agrabla rostado en la Esperanto-ĝardeno. La bildoj en la galerio raportas pri la bona etoso

Arbo-esplora pado  2011-05-30

Grava evento okazis la 7an de majo en Herzberg: aperis novaj, publike videblaj Esperanto-reklamiloj en la Esperanto-urbo. 53 arboj ĉirkaŭ la urbomeza Jues-lago ricevis nomŝildojn kaj tiel ekestis interesa promenvojo, kie oni povas lerni la nomojn de arboj en la germana, scienca latina kaj en Esperanto. Dank’ al la bona kunlaboro de loka iniciatgrupo Zukunftswerkstatt, NABU (germana naturprotekta asocio) kaj Interkultura Centro Herzberg sukcese realiĝis tiu projekto kaj aperis pri la arboj ankaŭ 3-lingva broŝuro kun mapo. Bildoj pri la inaŭguro, ŝildoj, ĉirkaŭaĵo ĉi tie.


Grundtvig-projekto 2009-2011: lasta kunveno  2011-05-26

Germanaj kaj slovakaj partoprenantoj la lastan fojon kunvenis kun siaj polaj partneroj enkadre de la 2-jara Grundtvig-projekto „La plej rekta vojo al aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo”.
La komuna partopreno en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK, Nowy Sacz, 30.04-06.05.2011) donis bonan ŝancon por rakonti pri ĝisnunaj travivaĵoj, akiri fakajn spertojn, ekhavi novajn geamikojn kaj priparoli la lastan raportadon pri tiu bonsukcesa dujara kunlaboro. Dum TEK Zsofia Korody, Petro Balaz kaj Urszula Wieczorek prelegis pri la projekttemoj kaj pri la rezultoj. Jen kelkaj bildoj kaj gazetartikolo.


Tutpollanda Esperanto-Kongreso: delegacio el Herzberg   2011-05-11

Zsófia Kóródy kaj helpantoj de Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK) en Nowy Sacz. Zsófia kontribuis al la programo per 3 prelegoj (pri internaciaj projektoj, ILEI-agado, UEA/ITK KER-ekzamenoj) kaj vizitis bazlernejon, kie Esperanto estas instruata. Dum TEK okazis ankaŭ la lasta kunveno por la partoprenantoj de la 3-landa Grundtvig-projekto. La slovakaj, germanaj kaj polaj projektpartneroj kune spertiĝis en la bone organizita kongreso, ĝuis la tre varian fakan kaj kulturan programon kaj partoprenis la spektaklan demonstracion sur la ĉefplaco de la urbo. Klaku ĉi tien por bildprezentado.


27a PSI  2011-04-30

Grupeto de klubanoj de Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI 22-29.04.2011) en Waldfischbach-Burgalben. La tradicia renkonto de GEA allogis per varia programo: lingvokursoj por infanoj kaj plenkreskuloj, prezentadoj, prelegoj, manlaborado, muziko, pupteatraĵo, internaciaj KER-ekzamenoj de UEA-ITK, migrado, ekskursoj al la regiono, paska ovoserĉado. Interkultura Centro Herzberg kontribuis ankaŭ al la bunta Movada Foiro. Kelkajn fotojn vi trovas en nia albumo.


Agrablan Paskofeston  2011-04-24

Agrablan Paskofeston, belajn printempajn tagojn ni deziras elkore. Akceptu bondezirojn de la membroj de la loka Esperanto-Klubo, la kunlaborantoj, helpantoj ĉe Interkultura Centro Herzberg kaj lernantoj de Nicolai-lernejo, kiuj en la Esperanto-fakrondo pretigis la belajn salutkartojn, kiujn vi vidas sur la apuda foto kaj per kiuj ni salutas ankaŭ niajn geamikojn en la ĝemelurbo Góra en Pollando, infanojn kaj gekolegojn en aliaj partnerlernejoj.


3a Kultur-Turisma Semajno en aŭgusto 2011  2011-04-18

La 3a Kultur-Turisma Semajno okazos inter 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2011 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
Bunta programo kun multe da kulturaj eventoj, allogaj vizitoj al famaj historiaj urboj (ekz. Weimar, Erfurt, Göttingen) kaj ekskursoj al pitoreskaj partoj de la Harz-montaro. Malaltaj prezoj, bonaj vetur- kaj loĝkondiĉoj. Jen informilo, aliĝilo


Interkultura Vespero: Japanio  2011-04-07

Japanio kaj solidareco estis en la fokuso de la Interkultura Vespero iniciatita de Interkultura Centro Herzberg. La klubanoj de la Esperanto-klubo en Herzberg invitis ankaŭ la neesperantistan publikon al la speciala kulturprogramo, en kiu enestis japana literaturo (prezentado de la libro de Nakazawa Keizi: Nudpieda Gen), filmrigardado (kun la titolo: Sub la ombro de Hiroŝimo), kaj esprimo de solidareco kun la multon suferanta lando. Ni citis el la retleteroj de niaj japanaj samideanoj, kiuj rakontis pri la travivaĵoj dum la tertremo kaj sendis raportojn el la katastrofo-trafitaj regionoj. Estis inter ni gasto, kies filino mem spertis la malfacilajn tempojn en Tokio. Ni deziras al ĉiuj japanaj geamikoj forton kaj sukceson por venki la sortobaton! Jen bildoj pri nia solidara kunveno.  


Agnoskita klerigsemajno  2011-04-03

Grava faka atingaĵo, bonega sukceso estis la intensa Esperanto-trejnsemajno organizita de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro, AGEI kaj la Regiona Popolaltlernejo Osterode (KHVS). Ĝi fariĝis agnoskita kurso de la Ministerio de Edukado, pro tio la partoprenintoj ricevis pagitan ferion, forpermeson de siaj laborejoj kaj je la fino de la kurso ili ricevis oficialan atestilon pri pluklerigado, kiu aldoniĝas al la personaj aktoj. La lernado en la 40-hora kurso okazis en du grupoj: la progresintojn instruis Zsofia Korody, la komencintoj lernis sub la gvido de Peter Zilvar. Ni planas ankaŭ en 2012 oferti la saman (KVHS Bildungsurlaub) kurson.
Jen detala raporto, gazetartikolo kaj fotoj


Kunsido en Fulda  2011-04-01

Kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg kunsidis en marto en Fulda kun reprezentantoj de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) por priparoli la organizadon de la 64a kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) en Herzberg en majo 2012. La delegacio el Herzberg prezentis la jam faritajn laborojn de LKK kaj interkonsentis pri estontaj paŝoj. Post la kunsido restis iom da tempo por urborigardado kaj vizito al la granda Esperanto-Kongrescentro. Fotojn pri la Esperanto-hotelo, Esperanto-strato kaj placo vi povas vidi en nia albumo.


Ĉina Radio: Intervjuo  2011-03-30

La redakcio de Ĉina Radio Internacia pretigis intervjuon kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, reprezentantoj, ĉefkunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg pri la Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, pri la multaj atingoj, pri la ĉeesto de la internacia lingvo en la vivo de la urbo, pri la ĝemelurbaj kontaktoj kun Góra (PL) per Esperanto, pri planoj kaj projektoj. La intervjuo estas aŭskultebla ĉe http://esperanto.cri.cn/bbs.htm sub rubriko 'Intervjuoj'. Jen anonco kun bildoj. Kaj jen la intervjuo en .mp3.


Solidareco  2011-03-25

Kunlaborantoj, klubanoj, amikaro de Interkultura Centro Herzberg esprimas sian solidarecon kun la suferantoj pro naturaj katastrofoj, militoj, k.s. Ni esperas je bela, harmonia vivo sur nia tero kaj ŝatus optimisme kuraĝigi ĉiujn per koraj bondeziroj kaj nia mallonga kanto (.avi 2,82MB)!


Karnavalo en Herzberg/Pöhlde  2011-03-21

Karnavalo, bunta, vigla procesio tra la vilaĝo Pöhlde (parto de Herzberg) havas longan tradicion. La preparado de maskoj, ĉiujare novaj kostumoj donas multe da laboro al la lokuloj, sed la marŝado, muziko, dancado bonege vigligas ĉiujn kaj helpas forpeli la vintron.
La Esperanto-klubanoj de Interkultura Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare partoprenis la feston kaj per siaj verdaj ombreloj helpis timigi la nubojn, pluvon, estis bela, suna tago! Jen fotoj kaj filmeto pri la interesa evento. Kaj jen, hodiaŭ­ jam komenciĝas nova sezono, printempo :-)


Lernejoj, instruado  2011-03-11

Regule okazas Esperanto-instruado en la lernejoj en Herzberg am Harz. En la gimnazio pluraj lernantoj jam memstare uzas la lingvon, trovas informojn per Esperanto.
En la baza lernejo 'Nicolai' la Esperanto-grupo ricevis novan klasĉambron, kie ni povas afiŝi desegnaĵojn, fotojn, bildojn.  Volonte ni prezentas tie ekz. fotojn ricevitajn de la nova partnero, baza lernejo el Gdansk, Pollando. Dum la lernojaro ni ofte havas vizitantojn, tiel la lernantoj bone alkutimiĝas al konversaciado kun diversnaciaj staĝantoj, gastoj, kiuj akompanas la instruistojn Zsófia Kóródy kaj Otto Kern al la lernejoj. Bv. rigardi nian albumon.


Internacia Virina Tago  2011-03-09

Okaze de la 100a Internacia Virina Tago en la nomo de Interkultura Centro Herzberg kunlaborantoj, klubanoj, amikaro, loĝantoj kaj vizitantoj de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo sendis sian saluton al la Hirosima Esperanto-Centro por esprimi solidarecon, strebadon je demokratio kaj subteni porpacan agadon. La mesaĝo kun multaj subskriboj estas afiŝata ankaŭ en la urbomeza inform-kesto en Herzberg.


Mezlerneja projekttago  2011-03-06

Mezlerneja instruisto en Erfurt iniciatis rapidkurson kaj intensan lernadon de Esperanto dum projektsemajno. Parto, kvazaŭ fino de la dumsemajna lernado estis vizito al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj konatiĝo kun la Esperanto-biblioteko kaj vasta internacia agado de Interkultura Centro Herzberg. Dum la tago restis tempo ankaŭ por viziti la Esperanto-muzeon kaj ekspozicion en la Welf-kastelo. Bildoj ĉi-tie.


SIA - Semajno de Internacia Amikeco  2011-02-24

Kiel ni festas la Semajnon de Internacia Amikeco (SIA) en la Esperanto-Centro, en la Esperanto-urbo? Kompreneble en internacia amika rondo kaj informante pri tio ankaŭ la lokan publikon. Ni organizis urborigardadon por niaj gastoj el Francio kaj Pollando, metis informojn en la urbocentran informkeston kaj legis pri la historio de SIA dum la klubkunveno. Nia tradicia, ĉiumerkreda rondo fariĝis internacia kunveno kaj realiĝis la slogano de SIA: amikeco sen landlimoj! Fotoj pri SIA.


Tago de la gepatra lingvo  2011-02-23

Jen nia kontribuo al tiu internacia tago, utiligante la afiŝon de UEA en Esperanto kaj la germana. Dank' al niaj klubanoj Jenny kaj Steffi, interesan enhavon, belajn afiŝojn, allogan aspekton ricevis la informkesto antaŭ­ la urbodomo, en la centro de la urbo.


Efika klerigado: 50a Studsesio  2011-02-21

Belan jubileon, la 50an Studsesion, klerigsemajnfinon festis la 21 partoprenintoj, gastoj en Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg (ICH) inter 18-20 februaro.
Jen ĉapitroj el la interesa programo:
  - Trarigardo de la sukcesa faka laboro, prezentado de la biblioteko, kolektaĵo, agadoj, ofertoj por studemuloj, staĝantoj (Peter Zilvar, Zsófia Kóródy)
  - Principoj de faka tradukado, tradukekzercoj, diskutoj (Martin Brüggemeier)
  - Didaktikaj ludoj por lingvo-instruado, vigligo de kurs-horoj (Zsófia Kóródy)
  - Uzi kantojn en la instruado - ŝancoj kaj riskoj (Johannes Mueller)
  - Esperanto-literaturo (unua periodo), bibliotekoj, kulturo (Peter Zilvar)
Al la jubilea programo apartenis komuna vespermanĝo, babilado, rakontado pri personaj movadaj travivaĵoj, aŭskultado de pianomuziko de Johannes. Estas farebla sukcesa bilanco de la 12-jara kleriglaboro: multaj bonaj rezultoj, kapablaj trejnitoj, valora scienca, movada laboro.
Bonvenon al la estontaj klerigsesioj en la herzberga Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo, Esperanto-Centro distingita de UEA pro elstara agado!  (fotoj)


Kurso kun ekskurso  2011-02-16

La intensa semajnfina kurso (11-13.02)  en Herzberg allogis tre lernemajn, eĉ ekskursemajn partoprenantojn el plurcent kilometra distanco. La instruado okazis en du grupoj, ke ĉiuj havu taŭgan lernmaterialon kaj fakan helpon laŭ sia nivelo. La komuna lernado kaj la interesaj libertempaj programoj, konversaciado kreis bonan etoson. La plej kuraĝaj eĉ ekskursis malgraŭ­ la sensuna, venta vetero kaj sukcesis grimpi sur la monton en Bad Lauterberg, Jen kelkaj fotoj.  


Radio Kossuth  2011-02-12

La tuthungaria ĉefa radiostacio MR1 Kossuth elsendis 2 programojn pri Esperanto. En ambŭ­ estis raporto ankŭ­ pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj intervjuo kun Zsófia Kóródy, kunlaborantino de Interkultura Centro Herzberg. La raportisto, Szabolcs Dull - iama studento de Zsófia en Hungario - faris interesan intervjuon ankaŭ kun László Szilvási (Kultura Esperanto-Asocio), Tötösné Gados Zsuzsa (mezlerneja esperanto-instruistino) kaj István Ertl.
Jen la programoj en la hungara (kun kelkaj vortoj, frazoj kaj kantoj en Esperanto), mp3 formato:
1. 'Sabat-mateno' (05.02.2011, ĉ. 6 minutoj, 4,5 MB), 2. 'Defio' (10.02.2011, ĉ. 15 minutoj, 10,3  MB)


Gaste en Poznan  2011-02-08

Lumo, la korea staĝanto ĉe ICH en la Esperanto-urbo havis la okazon kunveturi al Poznan kun Zsófia Kóródy, kiu prelegis en la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM. Zsófia reprezentis tie ankaŭ­ ILEI, kiu subvencias partoprenantojn en la 1-jara metodika kurso pri instrukapabligo. La kelktaga vizito donis ŝancon ĝui la fakprelegojn kaj konatiĝi ekz. kun Katalin Kovats, Ilona Koutny kaj Ziko van Dijk. Ni jam nun alvokas ĉiujn studemulojn partopreni en la 3-jara klerigado de Interlingvistikaj Studoj, kiu komenciĝos en septembro 2011. Jen aldonaj fotoj pri la urbo kaj la trejnsesio.


Paulo el Brazilo  2011-01-30

Paulo Felix, studento en la universitato de Fortalezo, ĉefurbo de la brazila subŝtato Ceará, faris prelegvojaĝon en Germanio kaj vizitis Herzberg kadre de interŝanĝprogramo.
En la klubkunveno Paulo prezentis sian landegon Brazilo, kun emfazo pri sia hejmregiono, kaj li montris la movojn de Kapoejro, la fama lukto-arto kaj vivofilozofio de brazilaj sklavoj. Bildoj ĉi tie.


Rerigardo: SANO 1  2011-01-29

Antaŭ 1 monato partoprenintoj de la alternativa novjarfesto SANO 1 travivis belajn tagojn en Herzberg/Sieber en komforta feriodomo. La programo enhavis interesajn fakprelegojn ekz. pri sana nutrado kaj alternativaj energisolvebloj, vivmanieroj, prezentadojn pri vojaĝoj, estis leciono pri jogo, okazis ekskursoj al la belega Harz-regiono, al historiaj urbetoj, al monaĥejo Walkenried, al nova viskiofabriko, eblis skii, migradi, sportumi. Aldoniĝis ludado de muziko kaj komuna kantado. Regis vigla, festeca etoso! Bonvenon al ĉiuj kunfestontoj en decembro 2011! Jen kelkaj fotoj.


Bazlerneja kurso  2011-01-19

Ankaŭ en la nova jaro diligente partoprenas la lernantoj de Nicolai bazlernejo la Esperanto-lecionon unu foje semajne. La lernejo sukcese partoprenis en trilanda Comenius-projekto inter 2008-2010:  kelkaj infanoj daŭre flegas la personajn kontaktojn kun la alilandaj geamikoj. La instruadon prizorgas Zsófia Kóródy kaj Otto Kern (kiel anstataŭanto), oftas ludoj, kantoj, rakontoj. Krom la internacia lingvo la kursanoj lernas ankaŭ pri aliaj landoj, urboj, aliaj kulturoj. 


Bronŝtejn-koncerto  2011-01-14

Korvarmiga koncerto de la fame konata muzikisto: Mikaelo Bronŝtejn el Ruslando - dum turneo en Germanio - ĝojigis kaj kantigis sian publikon en la urba biblioteko de Herzberg. Li akceptis inviton de Interkultura Centro Herzberg, en kies fakkolektaĵo nun aperas ankaŭ liaj freŝaj eldonaĵoj: libroj kaj KD-oj. Ni multe lernis de li, pri lia artista vivo kaj lia hejmlando. Estis vere agrabla kultura vespero. Jen kelkaj bildoj, gazetartikoloj kaj iom da muziko (.avi 52,9 MB).


Novjara saluto por 2011  2010-12-31

Gerhard Walter, urbestro de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo deziras al vi ĉiuj
FELIĈAN NOVAN JARON.
Aŭskultu liajn salutvortojn (.wma 199 Kb) en Esperanto por la jarfinaj festotagoj kaj por la nova jaro 2011. 

Interkultura Centro Herzberg invitas vin ĉiujn al Herzberg am Harz ankaŭ en 2011.
Jen nia programkalendaro 2011 (.pdf).


SANO 1  2010-12-28

SANO 1 - la alternativa novjarfesto hodiaŭ (28.12) komenciĝos en Herzberg/Sieber. Estos bone kunesti, kunfesti! Multaj interesaj prelegoj, prezentadoj. Jen la programo. Feliĉan novan jaron!
Salutojn al ĉiuj de Zsófia, Petro, klubanoj, amikaro, kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg.


Agrablan Kristnaskon!  2010-12-25

AGRABLAN KRISTNASKON, BELAJN FESTOTAGOJN!

Korajn salutojn de amikaro, klubanoj, kunlaborantoj, teamo de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro!
Bonvenon al nia alternativa renkontiĝo, jarfina festo: SANO 1!


Surprizoj dum Zamenhof-festo  2010-12-23

Tradicie jam de multaj jaroj la jarfina klubkunveno de Esperanto-Societo Südharz en Herzberg allogas multajn klubanojn, geamikojn, konatulojn kaj grandnombre ni festas la naskiĝtagon de Zamenhof vespermanĝante en restoracio. Ankaŭ ĉi-jare kunvenis preskaŭ 40 partoprenantoj en restoracio por kune festi, manĝi, babiladi, kanti kaj amuziĝi.
Al la klubkutimo apartenas la apero de Sankta Nikolao, kiu el sia granda sako disdonas la donacetojn kunportitajn de la kunfestantoj unu por la aliaj. La hazarda disdonado de pakaĵetoj portas surprizojn por ĉiuj kaj kreas gajan etoson. En nia festo Sankta Nikolao eĉ havis helpanton. Ĉu vi rekonas lin? Vidu la fotojn en nia albumo.


Studsesio pri tradukado  2010-12-22

Interesan ĉeftemon havis la lasta ĉi-jara studsemajnfino: tradukado, fakterminologio, retaj vortaroj, raporto pri KAEST, multlingveco en EU, speciala lingvouzo "riverspeak" por transporto surrivera, konatiĝo kun fakvortaroj, iom da stilistiko, ktp. Eĉ formiĝis laborgrupo por traduki tekstojn pri la Nacia Parko Harz, kies fakuloj laŭ interkonsento kun Interkultura Centro Herzberg bonvenigas la esperantigon de bazaj sciindaĵoj, tekstoj por la hejmpaĝo kaj kelkaj broŝuroj. Kio surprizis kaj ĝojigis la partoprenantojn? Vidu la bildojn!


Fondaĵfesto en la kastelo  2010-12-15

Belan feston kun festparoloj, muziko kaj ŝaŭmvina akcepto organizis urbo Herzberg am Harz okaze de la fondo de 'Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg'. Venis reprezentantoj de la diversaj partioj, gravuloj de lokaj asocioj, kluboj, estroj de la lokaj lernejoj,  ktp. Kelkaj tujaj, konkretaj planoj:
- starigo de publika Esperanto-informejo, renkontejo por daŭra varbado 
- elformo, ekipado de profesinivela konstanta ekspoziciejo, muzea ĉambro
- subteno, plivastigo de lingvo-instruado, lernejaj projektoj
- plilarĝigo de la rondo de Esperanto-komunumoj, internacia kunlaboro kun aliaj Esperanto-centroj, bibliotekoj, arkivoj, ktp. Jen fotoj de la fondo-festo.
La festprelegintoj emfazis la gravan rolon de Esperanto en la socia medio kaj montriĝis optimismaj pri la sorto de la lingvo.
Por atingi la novajn celojn, ni alvokas la Esperanto-movadon, amikaron kontribui al la internacia fondaĵo. Por detaloj bv. kalki ĉi ten.


Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg  2010-12-10

Grava evento okazis la 3an de decembro: la fondo de Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg kun la sekva celo: subtenado de kulturaj, interkulturaj kaj internaciaj agadoj por la interkompreniĝo de popoloj en aŭ lige kun la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, por daŭre antaŭenigi la internacian lingvon Esperanton. La baza kapitalo atingis 30.000 €. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter. Pluaj estraranoj: Harald Mantz, Brian Moon, Otto Kern, Dirk Brömme.
Membroj de la unua kuratoraro: d-ro Detlev sc. Blanke, Gian Carlo Fighiera, d-ro Rudolf Fischer, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Marika Frense, Ursula Zilvar, d-ro Wilfried Hinrichs, Harald Schicke, Michael Nienstedt, Gerhard Steiling. Detaloj pri konkretaj planoj, kontribueblo baldaŭ sekvos.
Fotoj, gazetartikolo en nia albumo kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo (herzberg.de) Aktuelles, Presse Esperanto


Verdaj steloj en Erfurt  2010-12-08

Klubanoj kaj amikaro de Interkultura Centro Herzberg vizitis la faman kristnaskan bazaron en Erfurt kaj enrigardis la kafejon 'Esperanto' en la urbocentro.  Bedaŭrinde ĝi uzas nur la nomon sed ne ofertas siajn servojn en la internacia lingvo. Ni transdonis al la kunlaborantoj Esperanto-flageton, varbilojn, informilojn pri Esperanto.
La reston de la tago ni pasigis per urborigardado kaj per vagado inter la amaso de vendobudoj. Ni ĉiuj ĝuis la antaŭfestan atmosferon, la viglan urban vivon, la bele dekoraciitan ĉirkaŭaĵon. Ni ĝoje rimarkis la multajn verdajn stelojn, kiujn oni fiksis al lampoj en la tuta urbo (ĉu por saluti nian Esperanto-delegacion ;-)? Rigardu nian albumon.


Bonvenon Lumo!  2010-12-06

Lumo en la vintro! Alvenis staĝanto el Koreio al Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj pasigos ĉ. 2 monatojn en la Esperanto-urbo. Lia celo estas perfektiĝi en Esperanto, lerni la germanan kaj konatiĝi kun la multflanka laboro de la Esperanto-Centro. Yoo (Esperanto-nomo: Lumo) per sia gitarludo tuj varmigis la korojn. Estis agrabla vespero.


SANO-1  2010-12-02

Lasta aliĝeblo al SANO-1 (Sano, Alternativo, NOvjaro), la vintra festo organizata de Interkultura Centro Herzberg en la Esperanto-urbo. Ĉeftemo, programoferto: sano, alternativa vivmaniero, bonfarto, korpekzercado, migrado, naĝado, kantado. 
Pasigu la jarŝanĝon en bona etoso, en la belega, saniga Harz-montaro! Havu bonan sanon dum la tuta jaro!


Interlingvistika konferenco  2010-12-01

La 20a konferenco de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) estis organizata en Berlin inter 26-28 novembro. Ĝin partoprenis ĉ. 35 personoj, inter ili reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj prezentis la atingojn de plurjara persista laboro: la biblioteko, la gazet- kaj filmarkivo, la plej diversaj Esperanto-kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) nun havas bone uzeblajn listojn, katalogojn.
La fakprelegoj estis tre interesaj kaj altnivelaj, la personaj priparoloj, interrilatoj tre utilaj por la nuna kaj estonta scienca laboro de ICH. Jen nia albumo kun fotoj.


'Ambasadoro' sur radoj  2010-11-22

Enkadre de la tutgermana projekto 'Vielfalt tut gut' (Bunteco bonas) Osterode am Harz (najbara urbo de Herzberg am Harz)  iniciatis novan agadon: per kamiono varbi por interpopola kompreniĝo, agado kontraŭ rasismo. Ili elektis la lingvojn de la ĝemelurboj en Pollando (Ostróda) kaj Britio (Scarborough) kaj krome, plej videble la internacian lingvon Esperanton. La estro de la distrikto Osterode, Bernhard Reuter aparte emfazis la rolon de Esperanto en tiu 'ambasadora' varbkampanjo tra Eŭropo. Aldoniĝis granda sloganbendo en la germana kaj Esperanto. Estas ĝojige la bona kunlaboro inter Herzberg - la Esperanto-urbo, Osterode kaj Interkultura Centro Herzberg. Jen kelkaj bildoj.


Intense lerninte  2010-11-16

Intensa lingvoekzercado dum semajfino de mateno ĝis vespero kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, parolado pri interesaj ĉiutagaj temoj, ludema lernado de novaj vortoj, diskutado pri gramatiko, testoj en B1-nivelo, gvidado en la Esperanto-urbo, vespera amuzado en la Esperanto-domo, filmoj, fotoj kaj prezentadoj - multo por la cerbo, sed ne mankis memfaritaj bongustaĵoj por la stomako: jen mallonga resumo pri bonsukcesa kurso de Interkultura Centro Herzberg. Bonvenon al la sekva inter 11-13 februaro 2011 (kun ekskurso al la vintra Harz-montaro)!


Vizito al Lügde  2010-11-10

Ĉu vi jam aŭdis pri la tradicio de paska fajro-rado? 6-membra delegacio de la Esperanto-klubo el Herzberg am Harz partoprenis en urbeto Lügde la 7-an Ratan Rendevuon, organizitan de la Esperanto-Grupo Hameln. Dudeko de partoprenantoj ĝuis la amikan babiladon, lingvo-ekzercadon, la ĉeforganizanto de la evento, Heinz-W. Sprick rekomendis interesajn interretpaĝojn, lernprogramojn, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar rakontis pri eventoj en Herzberg - la Esperanto-urbo kaj prezentis interesaĵojn per la retpaĝaroj de http://herzberg.de kaj http://esperanto-urbo.de pri la urbo kaj per http://ic-herzberg.de pri la agado de Interkultura Centro Herzberg. Jen kion ni faris, kion ni vidis en tiu belega historia urbeto.


GEA: LALI-kunsido  2010-11-04

La estraro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la estroj de la Landaj Ligoj (LALI), reprezentantoj de la Esperanto-Asocioj de germanaj federaciaj landoj kune kun delegitoj de la fakaj asocioj organizis sian ĉijaran kunsidon denove en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Interkultura Centro Herzberg disponigis ejojn, zorgis pri bonaj laborkondiĉoj dum la 3-taga kunsido, organizis viziton al la urbo kaj al la kastelo, kie la partoprenantoj rigardis ankaŭ la novan Esperanto-ekspozicion en la muzeo.
Jen kelkaj bildoj pri tiu grava kunveno.


Honorigo pro volontula laboro  2010-10-27

Kunlaborantino de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy estas honorigita de urbo Herzberg am Harz pro sia plurjara volontula laboro en kaj por la Esperanto-urbo. En dignoplena festvespero en la Kavalira salono de la Welf-kastelo ŝi kaj aliaj premiitoj ricevis la honordiplomon de urbestro Gerhard Walter. En la laŭdparolo estis menciitaj ŝiaj sindediĉaj agadoj: i.a. instruado de Esperanto en herzbergaj lernejoj, organizado de renkontiĝoj, ekspozicioj, ktp, prizorgado de multlingva hejmpaĝaro pri la Esperanto-urbo, prezentado de la urbaj Esperanto-atingaĵoj kaj internacia informado. Pri la evento aperis artikolo en la regiona gazeto kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo.


Prelego dum ANABEL  2010-10-25

Amika grupo, reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) partoprenis la tradician aŭtunan kunvenon ANABEL, organizitan en Halle de esperanto-amikoj en Saksio. En la tuttaga programo estis babilado dum memfarita matenmanĝo, komuna fotado, gvidata urborigardado en belega, suna vetero, prelegoj, kantado kaj diskutado dum posttagmeza kaftrinkado. Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar multon rakontis pri la agado, eventoj en Herzberg kaj projekciis fotojn pri vivo kaj vidindaĵoj en la Esperanto-urbo. Bildojn pri la bonetosa renkonto vidu en la fotoalbumo.


Fruktodona laboro: Torpedo-6 kun ILEI-seminario  2010-10-17

La grava kunveno, plukleriga seminario por Esperanto-instruistoj ĉijare okazis inter 8-12 oktobro kunlabore kun ILEI por trakti instrumetodikajn temojn, trarigardi diversajn EU-projektojn kaj subvencieblojn. La partoprenantoj el 8 landoj bone kunlaboris kun la prelegantoj, grupgvidantoj: Stefan MacGill, Radojica Petrovic, Zlatko Tisljar, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. Dum la praktika okupiĝo pri projektoj ekestis konkretaj planoj por internacia kunagado inter mezlernejoj kaj ideoj por helpi Esperanto-instruadon en universitatoj.
Ankaŭ la aliaj prelegtemoj vekis grandan intereson: KER-ekzamenoj, andragogio, instruado per sorobano por formi logikan pensmanieron, uzado de fakbibliotekoj, prelegoj pri EEU kaj pri itala kulturo, ktp. Distraj programeroj zorgis pri bonetoso dum viglaj, amuzaj vesperoj kun muziko, filmoj kaj dancoj. Bildoj en la fotoalbumo.


Torpedo-6  2010-10-07

Inter 8-12 oktobro en Herzberg am Harz okazos la Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia, TORPEDO-6 kun ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. Krom traktado de la ĉeftemo (EU-projektoj ekz. Comenius, Erasmus, Grundtvig, ĝemelurba) okazos prelegoj pri gramatiko, instrumetodoj, ekzamenoj laŭ KER, klerigado de plenkreskuloj, estos forumo pri strategia planado, instruado, spertinterŝanĝo kaj multaj aldonaj distraj, kulturaj programeroj. Jen la detala programo.


Miloj da Esperanto-aerbalonoj  2010-10-02

Interkultura Centro Herzberg (ICH) grave kontribuis al 3-landa kunordigita ago-tago por interpopola kompreniĝo kaj kontraŭ rasismo. La evento okazis enkadre de la grandprojekto "Vielfalt tut gut" (Bunteco bonas), en kiu partoprenis Osterode am Harz kun siaj ĝemelurboj: Ostrode (PL) kaj Scarborough (GB) kaj Herzberg am Harz kun sia ĝemelurbo Góra (PL). La ĉefa kunveno okazis en la meza lernejo en Herzberg la 24an de septembro kun multaj interesaj programeroj: muziko, dancoj, prezentadoj, ekspozicio, ktp. Je 14:30 en 5 urboj samtempe oni ekflugigis milojn da aerbalonoj kun la teksto "kontraŭ rasismo" en la germana, angla, pola kaj plej grandlitere en Esperanto. Bildraporton vi povas vidi sur la urba hejmpaĝo de Herzberg kaj Góra, bildojn el la partnerurboj en nia albumo, kaj jen filmeto.


Svisoj ĉirkaŭ la mondo  2010-09-25

Svisa familio gastis ĉe Interkultura Centro Herzberg, vizitis la vidindaĵojn de Esperanto-urbo kaj partoprenis semajnfinan intensan lingvokurson por plibonigi la lingvajn kapablojn antaŭ la ĵus komencita 3-jara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. La patro, patrino kaj tri infanoj (6, 9, 12-jaraj) havis multe da travivaĵoj en Herzberg, renkontis lokajn esperantistojn kaj vizitis Esperanto-lecionojn en la lernejoj. Ni sekvos iliajn aventurojn kaj deziras al ili sukcesan vojaĝon! Vidu bildojn pri ilia vizito ĉe ICH kaj legu ilian blogon ĉe http://limstonoj1001.ipernity.com


Trevor Steele prelegis  2010-09-21

Trevor Steele, la fama aŭtoro el Aŭstralio dum sia eŭropa rondvojaĝo vizitis la Esperanto-urbon Herzberg kaj prelegis en Interkultura Centro pri sia ĵus aperinta verko: Flugi kun kakatuoj. Estis vera literatura travivaĵo aŭskulti liajn personajn rakontojn, ekkoni la enhavon de la romano, aŭdi la plej interesajn partojn per lia aktoreca laŭtlegado. La interesata publiko starigis al li multajn demandojn pri aborigenoj, historio, kulturo, kutimoj kaj vivo en Aŭstralio. Ĝis malfrua vespero daŭris la informriĉa, tre instrua prelego kun bonetosa, amika babilado. Jen kelkaj fotoj.  


Internacia lingvokurso  2010-09-19

Partoprenintoj el Svislando, Hungario kaj Germanio entuziasme lernis en la intensa semajnfina lingvokurso en Interkultura Centro Herzberg. La kursanoj el tri generacioj ĝuis la bonetosan lingvan trejnadon gvidatan de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. Ludoj, bildoj, libroj, gazetoj kaj multe da konversaciado helpis al ili la lingvan perfektiĝon. La sekvaj A1-C1 lingvokursoj okazos inter 12-14. novembro. Bonvenon!


Forumo en Pollando  2010-09-16

Kiel reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg (ICH) Zsófia Kóródy partoprenis en la renoma XXa Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, kie okazis ankaŭ diskuto pri ekonomiaj, sociaj kaj lingvaj problemoj en EU kun partopreno de Sean O'Riain, Barbara Despiney, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor.
En Nowy S¹cz, en la Forumo de la Universitato de la Tria Aĝo Zsófia Kóródy prezentis al cento da delegitoj la trilandan EU-projekton 'Grundtvig' (Esperanto 50+) kaj la laboron de ICH.
Dum sia vizito ŝi havis okazon transdoni atestilojn al pluraj partoprenantoj de la trilanda projekto Esperanto 50+ post ilia sukceso en la UEA/KER ekzamenoj.
Jen kelkaj bildoj pri la eventoj kaj filmo pri la transdono de ekzamenaj atestiloj (.wmv, 7.31 Mb)


Esperanto-ĝardeno  2010-09-06

Antaŭ la domo de Interkultura Centro Herzberg estis inaŭgurita esperantlingva tabulo, kiu montras al la interna ĝardeno, kie kreskas Esperanto-plantoj: Esperanto-rozo, Esperanto-tulipo kaj Esperanto-klematito. Nova akiraĵo estas rara rozo kun la oficiala nomo: D-ro Zamenhof. Klubanoj kaj vizitantoj de ICH inaŭguris la tabulon kaj havis agrablan kunvenon en la ĝardeno. Jen kelkaj fotoj en nia albumo.
 


Intensa semajnfina lingvokurso  2010-09-03

Lingvokursoj en pluraj niveloj (A1-C1) okazas plurfoje jare en Interkultura Centro Herzberg (ICH). La sekva intensa lernado estos inter 17-19 septembro. La tre efika, speciale ellaborita paroliga metodo taŭgas por komencantoj, daŭrigantoj, konversaciemuloj. Lernado dum farado, ludado, en ĉiutagaj vivsituacioj. La kursojn gvidos Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Ne mankos bonhumoro, interesaj programeroj. Uzu la aliĝilon de ICH. Venu kaj lernu kun ni!


Desegnaĵoj pri SALO-5  2010-08-27

Jen serio de desegnaĵoj faritaj de Ĵaneta Nowak, ege talenta partopreninto de SALO-5. Ŝi ne nur pretigis sian taglibron sed ankaŭ desegnis la plej gravajn eventojn de la 1-semajna Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj.


Lago-festo  2010-08-20

Bela kaj interesa tradicio, unika spektaklo en Herzberg estas la t.n. Juessee-Fest, t.e. lago-festo kun konkurso de paperboatoj. La memfaritaj akvoveturiloj pretiĝas el papero, estas kreitaj laŭ propra fantazio kaj estas bele kolorigitaj, ornamitaj. 1-4 personoj remas en ili kaj konkursas unu kun la aliaj. Ne ĉiuj sukcesas atingi la celon, renversiĝas aŭ sinkas. La evento allogas multajn vizitantojn en ĉiu jaro. Jen kelkaj karnavalecaj bildoj.


Gastoj el Ruslando   2010-08-16

Dum mallonga tempo multon vidi, sperti: tio sukcesis al la 15-membra grupo el Ruslando. Per la organiza helpo de Interkultura Centro Herzberg (Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj pluraj klubanoj) la gastoj ricevis gvidatan urborigardadon, vizitis la Esperanto-Centron (bibliotekon, arkivon),  havis komunan vespermanĝon, tranoktis favorkondiĉe, ĝuis bonetosan, bongustan matenmanĝon preparitan de lokaj Esperanto-amikoj, vizitis la Zamenhof-monumenton, la kastelon kaj la Esperanto-ekspozicion. Jam tiu mallonga tempo sufiĉis por interesaj interparoloj, amikiĝo. Karaj geamikoj, havu pluan sukcesan rondvojaĝon en Eŭropo kun multaj belaj travivaĵoj - kaj vizitu nin denove, pli longe! Jen memorfotoj en nia albumo.


SALO-5  2010-08-07

Ĝemelurba projekto: 5a renkontiĝo de junuloj el Góra (PL) kaj Herzberg am Harz (DE)
Grupo de 12-17-jaraj Esperanto-lernantoj kun instruistinoj el la pola ĝemelurbo venis al Herzberg/Sieber kaj partoprenis kun samaĝaj germanaj lernejanoj en la jam tradicia Somera Arbara Lernejo. La 1-semajna programo enhavis antaŭtagmezan intensan lingvolernadon en du grupoj (komencantoj kun Zsófia Kóródy, E-parolantoj kun André Müller), dum la posttagmezoj okazis ludoj, babilado, ekskursoj (al la Harz-montaro, Goslar), vizito al kinejo, banejo kaj multe da komunaj aktivecoj. La belaj travivaĵoj, la bona etoso, vesperaj distraj programeroj dum tiu tutsemajna kunestado restos neforgeseblaj kaj pruvas, ke eblas kaj indas organizi tiajn renkontojn, kie Esperanto aperas kiel taŭga komunikilo kaj perilo de amikeco.
Jen la tutsemajna programo (.pdf). Belajn fotojn vi trovas en nia albumo.


Raporto pri OSIEK-konferenco  2010-07-28

Unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg/H. (Germanio) grandega, ĉ. 4 m. larĝa Esperanto-flago por saluti 50 gastojn el 12 landoj okaze de la OSIEK-konferenco inter 17-24 julio. Pri la alkvalitaj, interesaj prelegoj, la varia programo bv. legi la raporton de Gian Carlo Fighiera, kiu dum tuta julio restis en Herzberg kaj valore kontribuis al la agado de la Esperanto-Centro. Fotojn vi trovas en la Fotoalbumo.


OSIEK-konferenco 17-23.07 en Herzberg  2010-07-18

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) organizas sian ĉi-jaran konferencon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La 50 partoprenantojn el 13 landoj atendas riĉa programo, fakprelegoj (ekz. de Blanke, Duc Goninaz, Ĵak Le Puil, Karpunina, Dörr, Witkam, Korody, Zilvar) kulturaj eventoj (koncerto, ekspozicio) kaj turismaj ekskursoj al la regiono (Goslar, Braunschwieg, Sieber, ktp. La detalan programon v. trovas per http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910
Bonvenon! La unuajn fotojn vi vidas en nia albumo.


4-jara datreveno festata en ICH  2010-07-15

En la ĝardeno de Interkultura Centro okazis la kunveno por festi la 4-jaran ekziston de Esperanto-urbo. En la tre agrabla rostadfesto inter ĉ. 20 gastoj ĉeestis ankaŭ urbestro Gerhard Walter, lia sekretariino, klubanoj, geamikoj, vizitantoj. Kiel naskiĝtagan donacon fama E-pentristino, Helga Plötner transdonis belan pentraĵon al urbestro Walter.
Aparte bela momento estis la transdono de diplomo pri honora membreco al Gian Carlo Fighiera, kiu jam la trian fojon staĝas ĉe Interkultura Centro Herzberg por subteni la Esperanto-agadon.
Fotojn vi vidas ĉi tie.


Esperanto-urbo 4-jara!  2010-07-14

La urba konsilio antaŭ 4 jaroj, la 11an de julio 2006 decidis pri la aldono de la kromnomo 'la Esperanto-urbo' al Herzberg am Harz. Feliĉan naskiĝtagon! Kore ni dankas al ĉiuj, kiuj per kunagado, helpado subtenas la tre gravan, grandan, multflankan laboron por Esperanto en la urbo.


10-monata staĝado en la Esperanto-urbo  2010-06-30

Sukcesajn, eventoplenajn monatojn pasigis en 2009-2010 en Herzberg am Harz Malgorzata Komarnicka, sekretario de ILEI kaj sekretario de ĝia landa sekcio en Pollando. Enkadre de la ’Dumviva Lernado’ programo de EU ŝi ricevis stipendion kiel Grundtvig-asistanto kaj staĝis ĉe Interkultura Centro Herzberg, partoprenis plurajn seminariojn, fakkunvenojn, eĉ sukcese trapasis la C1-nivelan KER-ekzamenon. Ŝi animplene sekvis la vastan lokan kaj internacian agadon de la Centro, pli kaj pli spertiĝante plenumis variajn projekttaskojn, inter kiuj estis ekzemple semajna klubgvidado en la Esperanto-domo, anstataŭado en la Esperanto-lecionoj en la herzberga bazlernejo kaj gimnazio, subteno al la trilanda Comenius-projekto inter hungaraj, britaj kaj germanaj infanoj, aktiva partopreno en diversaj urbaj eventoj, festoj, lokaj projektoj kun larĝskala informado kaj varbado por Esperanto. Kun granda danko ni mencias ankaŭ ŝiajn entuziasmajn raportojn, artikolojn aperintajn en pluraj gravaj E-movadaj gazetoj. Ni esperas je ŝia baldaŭa reveno al Herzberg, ekz. en oktobro al Torpedo-6 resp. ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. Dankon, Malgosia pro via kompetenta subteno al nia komuna celo: disvastigo de Esperanto!


Esperanto-floroj  2010-06-20

Unu post la aliaj ekfloradas la specialaj Esperanto-floroj en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Ĉiuj kvar estas oficiale registritaj kun la nomo 'Esperanto', respektive Zamenhof. La tulipo estas sufiĉe konata, malpli la Esperanto-klematito kaj la Esperanto-rozo ŝajne estas jam raraĵo, ne estas mendebla ĉe florvendistoj, sed videbla inter la multaj rozoj de la Eŭropa Rozario (rozĝardenego) en Sangerhausen. Alia rara specio inter la grimprozoj estas la D-ro Zamenhof-rozo. Vidu ilin en la albumo.

Estas ĝojige vidi la bele florantajn plantojn, kiuj per siaj koloroj, odoroj dankas la prizorgadon.

                                                                              


Novaĵleteroj  2010-06-11

Novaĵleteroj, cirkuleroj estas nova servo por niaj legantoj, interesiĝantoj pri eventoj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. En aparta menupunkto "Novaĵleteroj" vi trovas la freŝajn numerojn kun multaj informoj, aktualaĵoj. La numeroj aperas en kronologia ordo. La cirkulerojn ni volonte sendas ankaŭ al privataj retadresoj,  Bv. mendi de ni.


Bunta majo  2010-05-31

Buntaj fotoj kaj mallonga retrorigardo al kelkaj belaj eventoj dum majo:
- ekfloris la Esperanto-tulipoj en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg
- okazis dimanĉa bazar-tago kun surstrataj budoj, varo-prezentadoj
- ni trovis kelkajn interesajn, utilajn objektojn, ekz. por lerneja instruado, en la pulbazaro
- ni plantis printempajn florojn al la Zamenhof-monumento
- Zsofia, Petro kaj Noblina el Koreio pasigis kelkajn belajn horojn en la urba festo (karuseloj, fajroludo....)


Partopreno en kongresoj  2010-05-26

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH), Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis la
   - Beneluksan Esperanto-Kongreson inter 12-14 majo en Antwerpen, Belgio kaj la
  -  Francan-Germanan Esperanto-Kongreson inter 21-24 majo en Kaiserslautern, Germanio.
En ambaŭ lokoj estis projekciita la Power Point prezentado: Vivo en la Esperanto-urbo kaj en Kaiserslautern ankaŭ la nova kompilaĵo pri la arkiviga laboro, kolektitaj materialoj kaj unikaĵoj en la biblioteko de ICH.


Kastelmuzea jubileo  2010-05-13

Interkultura Centro Herzberg partoprenas per informtabuloj en la 25-jara jubileo de la muzeo en la Welf-kastelo. La tri tabuloj koncize prezentas la agadon de la Esperanto-Centro en rilato kun la kastelo: 2 tabuloj montras gazetartikolojn, fotojn pri eventoj, kiuj okazis en la kastelo: ekspozicioj, prelegoj, koncertoj, akceptoj de konferencanoj, ktp. en la Kavalira Salono. 
La tria tabulo enhavas la Esperantlingvajn broŝurojn, kiuj varbas per fotoj kaj teksto pri la kastelo, ĝia muzeo.
Dum la jubilea programo, akcepto kun bufedo, reprezentantoj de ICH havis la okazon renkonti kun Heinrich Julius von Hannover, la princo, kiu jam ne plu vivas en la kastelo, sed kiu regule vizitas ĝin dum gravaj eventoj. Fotojn vi trovas en la fotoalbumo, inter eventoj.


Studsesio pri varbado, organizado  2010-05-09

Kun aktiva partopreno, interesaj fakprelegoj kaj en bona etoso finiĝis la unua maja kleriga semajnfino en Interkultura Centro Herzberg. La prelego de Felix Zesch: Kiel organizi Esperanto-kursojn kun la postaj diskutoj donis ion novan al ĉiuj partoprenantoj, kiuj espereble utiligos la lernitaĵojn ankaŭ de aliaj prelegantoj kaj ekagos surbaze de la bonaj spertoj de sukcesaj kursorganizantoj.
Jen fotoj pri la eventoj, muziko de Johannes, danco de Noblina, kaj filmo pri la spektita teatraĵo dum la Valpurga nokto en la Harz-montaro.


Bazlerneja EU-projekto  2010-05-04

Enkadre de 2-jara Comenius-projekto ene de la Dumviva lernado programo de EU Nicolai bazlernejo en Herzberg kunlaboris kun partnerlernejoj el Bar Hill (GB) kaj Miskolc (HU). En aprilo okazis la lasta renkonto de la lernejanoj en Herzberg am Harz. Krom lernado, komuna prezentado de kantoj, ludoj, filmoj estis en la 5-taga programo ankaŭ ekskursoj, vizito al muzeoj, urborigardado. La detalan programon vi trovas sub menupunkto Projektoj/Comenius, bildojn inter Fotoj/eventoj kaj foto-raporton ĉi-tie.


Esperanto en la muzeo  2010-05-04

En la kastela muzeo de Herzberg am Harz ekestos konstanta kaj publika informloko sur la supra muzeoplatformo (ĉ. 30 m2), por informi pri Esperanto, GEA, Esperanto-urbo, ktp. La urbo disponigas tiun taŭgan ejon, tamen ni devos ĉion plani, prepari, kaj konstante prizorgi.
Momente tie ankoraŭ okazas la Zamenhof-ekspozicio. Ĝi estas riĉenhava kaj bone akceptita de la respondeculoj.


Studsesio pri varbado, organizado  2010-04-22

Klerigsemajnfino 30.04-02.05.2010 en Herzberg pri varb-psikologio, Esperanto-movado, kursorganizado, instruado.
Trejnantoj: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy. Invititaj prelegantoj: Gabriella Óturai, Felix Zesch.
Valpurga nokto en la Harz-montaro.
La detalan programon vidu ĉi tie.


Comenius-projekto: granda sukceso  2010-04-18

Kun granda sukceso, per bela, spektakla festvespero kun filmoj, kantoj, ludoj, prezentado de la partnerlernejaj infanoj, finiĝis la dujara kunlaboro de tri bazlernejoj: Bar Hill School (Britio), Komlóstetõi Általános Iskola (Miskolc, Hungario) kaj Nicolai-lernejo (Herzberg am Harz, Germanio). Kontentaj gastfamilioj, realigita pedagogia programo, harmonia kunlaboro, multaj travivaĵoj. Amikeco trans limoj per Esperanto! Jen la unuaj fotoj pri la kunveno de Herzberg en nia albumo.


Ekzamenoj en 3 niveloj  2010-04-14

UEA/KER-ekzamenoj okazis en B1, B2 kaj C1 nivejoj dum Printempa Semajno Internacia en St. Andreasberg. Entute 12 ekzamenitoj aperis antaŭ la ekzamena komisiono konsistanta el Christof Krick kaj Zsófia Kóródy. Gratulojn!


Klerigmoduloj por instruemuloj  2010-04-14

Esperanto-gramatiko, kulturo, literaturo kaj metodiko estis la kvar elekteblaj klerigmoduloj el la oferto de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro dum Printempa Semajno Internacia en St. Andreasberg. Dekoj de interesiĝantoj elektis la specialan fakan trejnadon gvidatan de Peter Zilvar, Christof Krick kaj Zsófia Kóródy.
Daŭrigaj kursoj kaj novaj moduloj okazos dum la jaro laŭ la programo anoncita en la ICH-jarkalendaro 2010.  


Pasko - 2010  2010-04-02

Al ĉiuj Esperanto-amikoj enlandaj kaj eksterlandaj, al ĉiuj helpintoj, helpantoj, kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg, al klubanoj, vizitantoj de niaj hejmpaĝoj, interesiĝantoj pri niaj programoj, kursoj, renkontiĝoj, ktp. elkore ni deziras agrablajn festotagojn, belan Paskon. Jen surprizeto kun niaj bondeziroj por vi. Infanoj pri kuniklo (legaĵo el nia arkivo, i.c.e.m n-ro 64, 1992)


UEA/KER-ekzamenoj dum PSI  2010-03-30

Aldone al la regulaj lingvaj kursoj dum PSI en St. Andreasberg vi havos ŝancon por trapasi surloke la novan UEA-ekzamenon, kiu estas konforma al la internaciaj normoj laŭ la niveloj B1-B2-C1 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Speciale trejnitaj ekzamenantoj estos je dispono dum PSI por helpi vian prepariĝon, respondi demandojn kaj poste gvidi la ekzamenon. Detalojn pri PSI kaj la ekzamenoferto legu ĉe http://esperanto.de/psi


Intensa semajnfina kurso  2010-03-29

Bonan efikon rezultis la instruado per du instruistoj dum la semajnfina intensa kurso: por varii la taskojn kaj temojn, prizorgi la okupiĝon pri diversnivelaj kursanoj, en bona harmonio dividis la kursgvidadon Zsófia Kóródy kaj Malgosia Komarnicka. La partoprenintoj tre diligente lernis kaj ricevis multajn konsilojn kaj lernmaterialojn, per kiuj ili povos mem daŭrigi la lernadon ĝis sekva kurso en Interkultura Centro Herzberg 11-13 junio 2010. Kromajn kursofertojn vi trovas en la Programkalendaro 2010.


Kunveno pro 100-jara historio  2010-03-27

Okazis kunveno en la urbodomo kun la ĉeesto de urbestro Gerhard Walter, lokaj politikistoj, reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Baitz, nepo de apotekisto, kies avo estis unu el la fruaj Esperantistoj en Herzberg am Harz. En tiama regiona gazeto Kreis Zeitung estis trovita pri li artikolo, kiu aperis antaŭ 100-jaroj, la 10an de marto 1910. Dum la vespero s-ro Baitz parolis pri sia avo, Peter Zilvar resumis la historion de Esperanto kaj parolis pri Esperanto-agado en Herzberg. Jen kelkaj fotoj pri la informriĉa vespero.


Lerneja kunagado  2010-03-25

Comenius-projekto finiĝos en 2010 post 2-jara kunlaboro inter bazlernejoj en tri landoj: Bar Hill (Britio), Miskolc (Hungario) kaj Herzberg (Germanio).
La Esperanto-kursanoj el la partnerlandoj prezentos kantojn, fotojn, filmojn kaj kunagados en la plej diversaj formoj dum tiu lasta kunveno. Detaloj pri tiu sukcesa projekto sub menupunkto Comenius. Publika prezentado, adiaŭa vespero: 12.04.2010, de la 14-a horo en Nicolai-lernejo. 


Baptita trajno  2010-03-22

Interesa festo okazis en Herzberg ĉe la stacidomo. Unu el la regionaj trajnoj ricevis la nomon "Herzberg" en baptoceremonio. Festparolis urbestro Gerhard Walter, kiu anoncis ankaŭ, ke baldaŭ okazos kompleta renovigo, modernigo de la stacidomo. En la festevento partoprenis ankaŭ komisiito de GEFA (Germana  Esperantista Fervojista Asocio) kaj reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg. (Raporto en la germana lingvo aperis sur la hejmpaĝo de Herzberg.)
Estas unikaĵo en la stacidomo, ke apud la ŝildo de la urbo Herzberg aperas ankaŭ ŝildo kun la oficiala kromnomo: la Esperanto-urbo. Estas bonega varbilo por nia lingvo. Jen fotoj en la albumo.


Gimnazia kunlaboro  2010-03-20

Kunlaboro realiĝis kaj daŭras jam kelkajn jarojn dank' al Esperanto kaj la perada laboro de Esperanto-instruistino Zsófia Kóródy, kiu kunligis sian iaman gimnazion en Budapest kun gimnazio en la Esperanto-urbo. Enkadre de tiu partnereco nun grupo de gimnazianoj el Hungario vizitis sian partnerlernejon en Herzberg am Harz, rigardis la urbon, la Zamenhof-ekspozicion en la kastelo, kie akceptis ilin urbestro Gerhard Walter. En la programo estis ankaŭ ekskursoj al la belaj, historiaj najbaraj urboj kaj amikaj kunvenoj kun la gastfamilioj. Jen kelkaj fotoj en nia albumo.


Nokta vizitanto!  2010-03-17

Nekutima gasto aperis en vintreca nokto sur la teraso de Interkultura Centro Herzberg. Certe de la proksima Nacia Parko Harz. Ĉu ankaŭ ĝi aŭdis jam, ke baldaŭ okazos intensa semajnfina kurso (26-28.03.) kaj venis por eklerni Esperanton??? Vidu ĝin ĉi tie.


Skype-parolado ene de Comenius-projekto  2010-03-11

Enkadre de Comenius-projekto sukcesa skype-parolado okazis hodiaŭ inter la Esperanto-grupeto en Nicolai bazlernejo (Herzberg am Harz, Germanio) kaj Springboard lernejo en Bar Hill (apud Cambridge, Britio). La 7-10 jaraj infanoj prezentis sin en Esperanto, salutis unu la alian kaj kantis kantojn. Ili ekzercis mallongajn konversaciojn por pli bone interkompreniĝi en aprilo, kiam kune kun la tria partnero, Esperanto-lernantoj el bazlernejo en Miskolc (Hungario) ili partoprenos la finan renkontiĝon de la 2-jara projekto. Jen belaj fotoj en nia albumo.


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts