RSS

2011 oktobro


28.10-30.10 - Kunveno de Landaj Ligoj de GEA
Semajnfina laborkunsido de la germanaj federaci-landaj kaj fakaj Esperanto-Asocioj, raportado, diskutado, planado.


24.10 - Tago de Biblioteko kaj muzea nokto
18:00-19:00 kantvespero en Interkultura Centro Herzberg
19:00-20:00 vespermanĝo
20:00-         prezentado de la Esperanto-biblioteko de ICH kaj la Esperanto-muzeo


20.10-25.11 - Junulara grupo el Koreio
Grupo de 8 gejunuloj kaj 2 geinstruistoj el Koreio staĝos ĉe Interkultura Centro Herzberg por perfektiĝi en Esperanto, spertiĝi en Esperanto-movado kaj esplori la Esperanto-urbon. Ili ricevos regulajn, ĉiutagajn Esperanto-lecionojn, vizitos la lokajn lernejojn, partoprenos en lokaj eventoj, ekskursos en la regiono. Ili ofertas sian volontulan laboron al urbaj kluboj, bonfaraj asocioj. Dum la 5-semajna restado en Germanio laŭeble ili ŝatus konatiĝi ankaŭ kun aliaj esperantistaj gejunuloj,  Esperanto-kluboj, viziti kelkajn urbojn.


30.09-04.10 - TORPEDo-7
Inter 30. septembro kaj 04. oktobro okazos la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia TORPEDo la sepan fojon.
La ĉeftemoj:

1. Internacia simpozio pri Esperantaj eduk- kaj kulturcentroj, muzeoj, bibliotekoj. Lanĉo de projekto PUNTO (PartnerUrba Nodo-TeksaĵO)
2. Cseh-metoda lingvokurso. Instruado per la fama rekta metodo kun observeblo por instruistoj, instruemuloj. La trejnadon gvidos Sabine Trenner, specialisto pri la metodo.
Detaloj sur la informilo/afiŝo. Jen provizora programo

Reen

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts