RSS

Internacia Kulturturisma Semajno


4a IKTS post la UK 2015 
inter 1-8 aŭgusto 2015 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
(elŝutebla informilo .pdf 1,7MB)           

Kio atendos vin en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo?
  • dulingvaj vojmontriloj, ŝildoj, bonvenigtabuloj, multlingva saluttabulo
  • E-lingvaj turismaj broŝuroj, bildkartoj pri la plej gravaj vidindaĵoj
  • esperantlingvaj manĝokartoj kaj eĉ specialaj Esperanto-manĝaĵoj
  • Esperanto-instruado en la baza lernejo kaj en la gimnazio                                     
  • riĉa Esperanto-biblioteko en Interkultura Centro Herzberg
  • Esperanto-ekspozicio en la muzeo de la Welf-kastelo
  • Esperanto-libroangulo en la urba biblioteko
  • diversaj esperantlingvaj promenvojoj
  • Zamenhof-monumento
     
Ĝoju pri tiu modelurbo por Esperanto meze en Eŭropo, en la alloga, pitoreska turisma regiono de la Harz-montaro.

Programo:

01.08.2015 sabato
Alventago (por frualvenantoj): de la 16a horo:  en Interkultura Centro Herzberg (ICH), bonvenigo
20:00 vespermanĝo: laŭ individua mendo, salutvespero
 
02.08. dimanĉo
Vizito/akcepto en Interkultura Centro Herzberg (ICH)
Antaŭtagmeze: rondrigardo en Herzberg (E-rondvojo), butikumado

Tagmanĝo: individue en bufedoj (kun esperantlingvaj manĝokartoj)
Posttagmeze: urborigardado en Herzberg, Kastelo, kastela muzeo

Vespere: 19:00 komuna vespermanĝo en la greka restoracio Akropolis
Festvespero okaze de la 9-a naskiĝtago de la Esperanto-urbo
 
03.08. lundo
Tuttaga ekskurso: Erfurt. Esperantlingva gvidado en la historia urbo kun multaj vidindaĵoj.
 
04.08. mardo
Antaŭtagmeze: ekskurso (komune per aŭtoj) al Rhume-fonto, poste al la mezepoka urbo Duderstadt kun malnovega urbodomo, ktp.
Posttagmeze: libera programo, vidindaĵoj en Herzberg laŭ itinero Akvo-8 aŭ la Arobo-instrupado kun informtabuloj kaj resumaj frazoj en Esperanto) laŭ kanaletoj, riveroj, apud la akvofalo, ebleco naĝi en la granda urbocentra lago (28 m-ojn profunda en la mezo).
Vespere: prelegoj, prezentado pri historio kaj turismaj allogaĵoj de la Harzmontaro, Nacia Parko Harz. komuna vespermanĝo kun reprezentantoj de la Esperanto-urbo, vespera literatura programo kun aŭkcio de Esperantaĵoj (favore al ICH).
 
05.08. merkredo
Ekskurso 1. E-lingva gvidado dum migrado en la tuj apuda Nacia Parko Harz, promeno en la fabeleca vilaĝo Sieber. 
Ekskurso 2. E-lingva gvidado, promeno en inter-montara vilaĝo Sieber, arbara ekskurso al panorama turo sur la monto Grosser Knollen (687 m).
Ekskurso 3. Per etŝpura nostalgia trajno tra la belega orienta Harz-montaro (ĉ. 30–40 € kromkostoj).

Por atingi la plej altan pinton Brocken (1142 m) kun impona panoramo al la tuta Harz-regiono oni devos aldoni al la kromkostoj.
Sed la historiaj vaporlokomotivoj (kelkloke vi povas vidi eĉ du aŭ tri samtempe) certe varmigos la korojn ne nur de fervojistoj.
En bonetosa kaj gaja, multnacia esperantistaro tio certe restos neforgesebla travivaĵo.

Vespere: komuna vespermanĝo en la Esperanto-hotelo Zum Pass, E-kulturvespero kun muziko, babilado, lingvaj ludoj, E-filmoj.
 
06.08. ĵaŭdo
Antaŭtagmeze: trajnekskurso al Osterode am Harz, urbo de la regiona administracio, (promenado en la historia urbocentro, mezepoka urbodomo, vendoplaca preĝejo, ruinoj)
Posttagmeze naĝado en la urba plezurnaĝejo (saŭno, ŝpruc-basenoj kaj subĉielaj kaj subtegmentaj)
Vespere: 20:00 Internacia Vespero en Interkultura Centro Herzberg (ICH)
 
07.08. vedredo
Antaŭtagmeze: libera programo, et-grupaj vizitoj al Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg kaj al la Esperanto-kolektaĵo en la urba biblioteko   
Prezentado de la kolektaĵoj: libro-raraĵoj, sonmaterialoj, turismaj prospektoj, filatelaĵoj, gazetoj el la tuta mondo, memoraĵoj de Joachim Giessner)      
Posttagmeze: duontaga ekskurso al la universitata urbo Göttingen, kun gvidado 

Göttingen:


ĝi estas la eta grandurbo en la suda parto de Malsupra Saksio.

Ĝis 1936 en Göttingen estis la plej fama universitato en la mondo. Multaj famuloj, ekz. Heinrich Heine studis tie. Granda nombro de Nobel-premiitoj hejmis ĉi tie. La urbo estas pitoreska, ĉar ĝi ne estis tro bombardita dum la dua mondmilito.

La historia urbodomo kaj Gänseliesel (Ansera Linjo) estas nepre vizitindaj.

08.08. sabato
Trajnekskurso al la bela grandurbo Braunschweig (kie GEA estis fondita en 1906), la fama urbo de Grandduko Henriko la Leono.
Vizito al muzeoj, katedralo, malnova urbodomo en la historia urbocentro kun detala gvidado en Esperanto.
Butikumado.
Vespere: komuna vespermanĝo kun bunta adiaŭa vespero, muziko, dancado, lotumado de Esperantaĵoj.
 
09.08. dimanĉo
adiaŭo
 
Partoprenkondiĉoj:

1. En la kotizo estas inkluzivitaj: ĉiuj trajnbiletoj (krom la fakultativa ekskurso per la etŝpura trajno), enirbiletoj al muzeoj, 4 komunaj vespermanĝoj
urborigardadoj kun ĉiĉeronado en Esperanto, prelegoj kaj prezentadoj, kulturaj programoj
 
2. Loĝado: La sekvaj tranoktebloj estas rekomendataj:
– privata apartamento (por min. 2 personoj),
– hotelĉambro kun matenmanĝo, 4-stela hotelo (kun matenmanĝo).
En Herzberg ne estas junulargastejo.
Tendumi eblas en antaŭurbetoj (3-5 km-ojn for).
 
3. Post la aliĝo kaj alveno de via pago vi baldaŭ ricevos konfirmilon.
 
4. Malmendoj devos esti skribaj. Por malmendoj faritaj antaŭ 01.07.2015 oni retenos 50 €, poste 90 €. Post 15.07.2015 repagoj ne plu eblos.

5. Pli da informoj: pri Herzberg am Harz kaj pri Interkultura Centro Herzberg
Ni volonte sendas ankaŭ per poŝto Esperantlingvan turisman broŝuron pri la Esperanto-urbo.
 
6. La kotizojn bv. ĝiri al: Esperanto-Gesellschaft Südharz, kontonumero: 101457927 BLZ: 26351015, Sparkasse Herzberg,
internacie: IBAN: DE28 2635 1015 0101 4579 27 SWIFT/BIC-kodo: NOLADE21HZB
aŭ eblas uzi la UEA-konton de nia Interkultura Centro Herzberg: ikch-a. Tiukaze nepre sendu al ni kopion pri via kompleta ĝirado.
 
7. Bv. sendi vian aliĝilon al:
Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg – la Esperanto-urbo, Germanio.
Telefono: 0049-(0)5521-5983 aŭ rete: esperanto-zentrum@web.de
 
Partoprenkotizo (€):

  ĝis 01.05.2015 ĝis 01.07.2015 poste
B-landoj 120 150 165
A-landoj 160 190 205

Parttempa partopreno: 39 EUR/tago

ALIĜILO:
 
Bv. plenigi la retan aliĝilon.
 
(Se vi havas problemon aliĝi rete, bv. kopii la ĉi-suban aliĝilon kaj sendi la datumojn al esperanto-zentrum@web.de:)

Mi aliĝas en kategorio ……………. kaj pagas …………… € partoprenkotizon
Familia nomo: . Persona(j) nomo(j): .
UEA-kodo: . Telefono/fakso: .
Poŝta adreso: .
Retadreso: .
 
1. Mi petas tranoktadon de la ……a ĝis la …….a de julio en (prezoj po nokto, po persono):
  •  privata apartamento por ĉ. 20-25 € (se min. 2 personoj) Mi dividos la apartamenton kun: .
2. Mi petas tranoktadon en hotelo kun matenmanĝo:
  •  1-lita ĉambro por ĉ. 40 €
  •  2-lita ĉambro por ĉ. 30-35 €
Mi dividos la hotelĉambron kun: .

3. Mi petas tranoktadon en kvarstela hotelo kun matenmanĝo:
  • 1-lita ĉambro por ĉ. 50 €
  • 2-lita ĉambro por ĉ. 40-45 €
Mi dividos la hotelĉambron kun: .

Mi venos per trajno / aŭto.
Mi estas vegetarano JES/NE.
Rimarkoj: ..
Mi ĝiras entute . € je la (dato):. . al: ..
Dato: . subskribo: ..
 

HERZBERG AM HARZ, LA GASTAMA URBETO    

Herzberg (kun urboparto Sieber), kiu de julio 2006 havas la oficialan kromnomon: 'la Esperanto-urbo', prezentas sin al internacia partoprenantaro, al amasmedioj, al ĉiuj vizitantoj.
Filmeto (kun muziko) raportas pri la kelkjara evoluo, ZEO-j, dulingvaj ŝildoj, Esperanto-servoj, ktp.

 Herzberg kun siaj 14.000 loĝantoj situas sudrande de la nacia parko Harz. Unuafoje menciita kiel burgo Hiirsberc en 1143, ĝi fariĝis posedaĵo de la Welf-oj en 1158 per Henriko la Leono.

La nuna kastelo estiĝis en 1510 kaj estas la plej granda faktrabkonstruaĵo en Malsupra Saksio. En unu alo troviĝas la distrikta tribunalo, en alia la muzeo kaj eleganta restoracio.
La kastelturo kun siaj 8-angula tegmento, horloĝo kaj riĉaj figuraj skulptaĵoj estas majstroverko de la renesanco.

La hejmpaĝo de Herzberg estas bona fonto por belaj fotoj kaj pliaj informoj pri la historio de Herzberg am Harz, pri  la vidindaĵoj, legendoj, interesaĵoj ankaŭ en Esperanto. Tie vi trovas detalojn ankaŭ pri la belaj ekskursceloj en la regiono kaj pri la kvar vilaĝoj (Lonau, Sieber, Scharzfeld kaj  Pöhlde), kiuj apartenas al Herzberg.
Presse Esperanto, gazetartikoloj kun fotodokumentoj sub la menupunkto Aktuelles raportas pri la Esperanto-rilataj eventoj 

Multlingva paĝaro de Herzberg - la Esperanto-urbo, kie oni povas regule legi pri aktualaĵoj, okazaĵoj, Esperanto-rilataj eventoj kaj trovi multajn fotojn pri ili.

Prezentadmaterialo kun fotoj: Herzberg - la Esperanto-urbo (.pdf 3.4 MB)

La urba Esperanto-infrastrukturo, la esperantlingvaj ŝildoj, servoj, ZEO-j ekestis dank' al la sindediĉa, volontula laboro de Interkultura Centro Herzberg (ICH) - la oficiala partnero de urbo Herzberg por Esperanto-agado. ICH estas tegmentorganizaĵo de tri institucioj: 

  • Esperanto-Gesellschaft Südharz, la regiona Esperanto-klubo: EGS;
  • Germana Esperanto-Centro, la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo: GEC; kaj la
  • Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, la landa sekcio de ILEI: AGEI.


Atingeblo
Herzberg am Harz (Koro-monto) signifas koran bonvenon!
 Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz- montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde, la kvar urbopartoj de Herzberg.


                                                                       






Alveno per aviadilo: 

Proksimaj flughavenoj: Hannover (120 km), Paderborn (60 km), Halle/Leipzig, Berlin (250 km), Hamburg (250 km), sed nek Frankfurt aŭ Dortmund estas tro for. De ĉiuj flughavenoj Herzberg am Harz en Malsupra Saksio (Niedersachsen) estas bone atingebla per fervojo. La IC (Intercity) kaj ICE (Intercity Express) trajnoj veturas preskaŭ en ĉiu horo kaj la veturdaŭro estas ĉ. 2-4 horoj.
 


Alveno per fervojo:

Herzberg am Harz - situante meze de Germanio) estas facile atingebla per trajno el ĉiuj direktoj. . 

Por la planado, serĉado de horaro, kunligoj vi povas bone uzi la hejmpaĝon de la Germana Fervojo DB http://bahn.de (en pluraj lingvoj).

Propono por ŝpari: labortage post la 9a horo por regionaj trajnoj ene de Malsupra Saksio (Niedersachsen) vi povas uzi "Niedersachsen-Ticket" (rabatita bileto por 1 persono 22 EUR, ĉiu kroma kunveturanto ĝis 5 personoj pagas nur +4 EUR, do vi kaj kunveturantoj povas multe ŝpari).

De la nordo tra Hannover, Kreiensen, Northeim. Eblas veni ankaŭ per ICE trajno ĝis Braunschweig Hbf (Hauptbahnhof=ĉefstacidomo), de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz tra la haltejo Herzberg Schloss. (Vojaĝdaŭro de Braunschweig ĝis Herzberg estas ĉ. 1 horo kaj 17 minutoj).
De la sudo tra Kassel, Göttingen, Northeim. Vi povas veturi per ICE trajno ĝis Göttingen, de tie per regiona trajno tra Northeim (Han) al Herzberg am Harz. Foje estas rektaj trajnoj al Herzberg, foje necesas ŝanĝi trajnon en Northeim. (Veturdaŭro de Göttingen ĝis Herzberg estas ĉ. 42 minutoj, en kazo de ŝanĝo estas iom pli).
De la okcidento tra Altenbeeken, kaj Northeim.
De la oriento tra Dresden, Leipzig, Halle kaj Nordhausen. Per diversaj trajnoj ĝis Nordhausen, de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz. (Veturdaŭro de Nordhausen ĝis Herzberg estas ĉ. 45 minutoj).

Atentu:
El la direkto Braunschweig la trajnoj haltas ankaŭ ĉe Herzberg Schloss (Kastela stacidomo sub la kastela monto). Ĝi estas eta haltejo, kiu estas proksime al la urbocentro, piedira strato, ĉefplaco, ktp. 

Alveno per aŭto:

Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27.
El la nordo: A7 ĝis la elirejo ĉe Seesen, kaj poste B243 ĝis Herzberg.
El la sudo: A7 ĝis la elirejo Göttingen Nord, de tie B27 ĝis Herzberg.
El la direkto Saksio-Turingio tra Nordhausen sur la vojo B243 ĝis Herzberg.

 

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts