RSS

Cirkulero 16


CIRKULERO  n-ro 16     2013.01 

Aperis kaj aperas multaj pozitivaj informoj, sed ankaŭ misinformoj aŭ tute malĝustaj imagoj. Pro tio ni volas almenaŭ baze informi la legantaron. Krome ni ja ofte sporade informas kaj informos pri diverstipaj aktualaj aŭ estontaj agadoj.

1.a) Iom pri la historio kaj pri respondeca asocio.

La tradicia regiona Esperanto-asocio Esperanto-Gesellschaft Südharz (Sudharco) estas la respondeca asocio, ekz. en ĉiuj rilatoj kun la urba administracio, kun aliaj asocioj, ktp. Jam de pli ol 40 jaroj okazas regule diverstipaj Esperanto-aktivecoj, ekz. tutlandaj Esperanto-kursoj, gazetara laborado, varbado, kontaktoj kun la urba administracio, ktp.

EGS estis fondita en 1976 en Herzberg, do jam laboras en la 37a asocia jaro.

1.b) La membroj de la sepkapa EGS-estraro momente estas:

Peter Zilvar el Herzberg (prezidanto)
Harald Mantz el Osterode (dua prezidanto)
Zsófia Kóródy el Herzberg (membro/vicprezidanto)
Marika Frense el Heiligenstadt (membro)
Ewa Kukielka el Herzberg (membro)
Matthias Reimann el Nordhausen (membro)
Ursula Zilvar el Herzberg (membro)

Cetere Peter Zilvar tre sukcese gvidadas la asocion resp. Centron senpaŭze jam ekde 37 jaroj.

1.c) Laŭnature kaj laŭ kontrakto nur la "Esperanto-Centro, do fakte Esperanto-Gesellschaft Südharz" laŭjure estas la sola kontraktpartnero kun la urba adminstracio kaj urba konsilantaro.

Kromnomoj de EGS (laŭ la statuto) estas Germana Esperanto-Centro (GEC) resp. Interkultura Centro Herzberg (ICH). Ofte ni uzas la nomon ICH por neesperantaj agadoj, ekz. por interkulturaj projektoj.

1.d) Ĉiuj ideoj, konceptoj, financadoj ekz. por la Esperanto-Centro, projektoj, realigoj venas de EGS, do ĝenerale ne de la urbadministracio Herzberg. Multaj erare pensas, ke en Herzberg.la Esperanto-urbo la urbo pagas ĉion. Tio estas malvero. Tamen la urbo laŭ administraciaj eblecoj kaj morale faris kaj faras multe por Esperanto, jam dum multaj jaroj.

1.e) En julio 2006 nia urbo Herzberg ricevis dank' al unuanima decido de la urba konsilantaro la oficialan kromnomon "Herzberg am Harz.la Esperanto-urbo" resp. "Herzberg am Harz.die Esperanto-Stadt", ĉefe pro la multjardekaj sukcesaj aktivecoj.

Multaj pensas, ke ekz. Joachim Gießner mem (fama esperantisto el Herzberg) kreis "Esperanto-urbon".

Joachim Gießner antaŭ multaj jaroj faris multe por Esperanto (en la mezo de la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento!), sed fakte li dum jardekoj multege kaj sukcese laboris por GEFA kaj IFEF.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts