RSS

Somera Esperanto-Perfektigo 2021


06-20 aŭgusto, 2021 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio
Partoprenu la internacian kursaron de Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton - lernu  instrui Esperanton!

UNIKA OFERTO:
    2x1-semajna kursperiodo
    altnivela lingva ekzercado
    perfektigo de ĉiuj kvar bazaj lingvaj kapabloj
    instrukapabliga, metodika trejnado kun observeblo de lecionoj kaj instrupraktiko

PROGRAMO: intensa lingvolernado, perfektigo, movada informado, fakaj, distraj, sportaj programeroj

TAGA STRUKTURO:
   - antaŭtagmeze: 4 lingvo-perfektigaj instruhoroj antaŭtagmeze, 2-4 lernhoroj kun ekzercado, praktiko, memlernado.
La studadon helpos tuttaga praktika lingvouzo kaj uzo de la ICH-biblioteko kun aparte riĉa pedagogia-metodika fakkolektaĵo, son- kaj filmarkivo, instruhelpiloj, fakvortaroj, ktp.
   - posttagmeze: naĝado, biciklado, promenado, ekskursoj, migrado en la plej belaj lokoj de la Harz-montaro (Nacia Parko Harz), vizito al famaj kaj pitoreskaj urboj, vilaĝoj en la regiono
   - vespere: distraj programeroj: muziko, filmoj, kantado, tamtamado, dancado, manlaborado, ktp.

KURSKOTIZOJ:       
1 semajno  120,00 €    
14 tagoj    195,00 €

Rabatitaj kotizoj: ekz. por studentoj, dank' al GEJ kaj Interkultura Centro Herzberg

SERVOJ: La kotizo enhavas senkostan tranoktadon por memzorgantoj en tendoj. Eblas elekti ankaŭ kelklitan ferioloĝejon aŭ 3-4 stelajn hotelojn (diversaj prezoj inter ĉ. 15-60 EUR/persono/tago).

MANĜADO: gastkuirejo, mendado aŭ komuna pretigo de manĝaĵoj, ĝardena rostado, lokaj bufedoj, restoracioj.
WLAN: Sendrata interreto en la Esperanto-domo kaj en la ĝardeno. Uzo de Esperanto-biblioteko, teknikiloj.

CELGRUPOj:

  •    lernemuloj, perfektiĝemuloj (B1-B2 niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro)
  •     lernantoj, lernintoj per retkursoj, Duolingo aŭ Lernu!-materialoj
  •     interesiĝantoj pri gramatiko, lingvistiko, historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado
  •     instruemuloj, kiuj volas ne nur teorion pri pedagogio, metodiko, sed ŝatus akiri instrukapablojn en la praktiko, ricevi gvidadon de spertaj movadaj fakuloj

GVIDANTOJ: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kvalifikitaj Esperanto-instruistoj

ALIĜO: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, esperanto-zentrum@web.de

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts