BONVENON! Herzberg am Harz kiel Esperanto-urbo atingos en somero 2026 la 20-jaran jubileon. Jen, ni prezentas mallongan historian rerigardon, montras la rezultojn, atingaĵojn de nia laboro, raportas pri ĉefaj agadoj, eventoj, kiuj kontribuis al tio, ke Herzberg ne hazarde estu nomata ' la Esperanto-urbo/die Esperanto-Stadt'.

Herzberg am Harz estas bela, historia urbeto en la mezo de Germanio, distrikto Göttingen en Federacia Lando Malsupra Saksio, ĉe la suda parto de la turisma regiono Mez-montaro Harz. La komunumo havas ĉ. 14 mil loĝantojn en Herzberg kaj en ĝiaj kvar vilaĝoj (Lonau, Sieber, Scharzfeld kaj Pöhlde), situantaj je ĉ. 2-8 km-oj de la urbocentro. En 2029 ĝi atingos la 100-jaran jubileon de la ricevo de urbaj rajtoj kaj la Welf-kastelo festos sian 1000-jaran konstru-historion. Vi povas trovi interesaĵojn pri la urbo, ĝia historio, vizitindaĵoj, ĝemelurbaj kontaktoj, ktp. sur la urba retpaĝaro (en la germana) sub menupunkto Aktiv: http://herzberg.de.

Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
estas unika kulturfenomeno. Ekde la 12-a de julio 2006 ĝi uzas la oficialan kromnomon 'la Esperanto-urbo'. La urba konsilantaro, reprezentantoj de kvar partioj, unuanime decidis doni al la urbo por diversaj celoj tiun oficialan kromnomon, en la germana ’Herzberg am Harz…die Esperanto-Stadt’.

Esperanto-historio en Herzberg
1910 - 'Esperanto-informejo' ĉe sinjoroj apotekisto Baitz kaj presisto Preis en la malsupra parto de la ĉefstrato: la 10-an de marto en tiama regiona gazeto (Kreis-Zeitung) aperis gazetartikolo, kiu alvokis al fondo de Esperanto-kluboj en la Suda Harz-montaro kaj anoncis kunvenon en Herzberg am Harz. La artikolo menciis ankaŭ la nomojn de tiuj konataj lokuloj.
 
1955 - Mezlerneja instruisto Hermann Pitzner instruis Esperanton kaj fondis grupon.
 
1968 - Joachim Gießner (1913–2003) translokiĝis al Herzberg, kie li laboris kiel estro de la stacidomo. Rilate al Esperanto li estis multtalenta pioniro. Li instruis la neŭtralan pontolingvon en la instrusalono de la loka stacidomo. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li tradukis centojn da kantoj el pluraj lingvoj al Esperanto kaj fondis aktivan muzikgrupon kun tri konataj kaj ŝatataj muzikistoj el Herzberg. Li kreis lernolibron por turkoj kaj komencis fervojfakan terminologi-laboron. Li multon agadis ankaŭ por la partnerurbaj kontaktoj kun la pola ĝemelurbo Góra.

1976 - Fondo de Esperanto Societo Südharz (EGS) kun sidejo en Herzberg. La asocio estas la ĉefa agadanto kaj respondeculo pri Esperanto-agadoj, kreado de Esperanto-infrastrukturo en Herzberg. Ĝi bonvenigis gastojn jam el pli ol 70 landoj.

1998 - Germana Esperanto-Asocio (GEA) komencas klerigprogramon, organizas seminariojn por Esperanto-fakuloj en Herzberg am Harz.

2001 - 25-jara jubilea festo de Esperanto-Societo Südharz en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo.
 
2003 - Starto de ordigo de materialoj en la Esperanto-biblioteko, inaŭguro de Esperanto-Centro Herzberg (aŭgusto). Starto de regule organizataj Studsesioj, klerigseminarioj.

2004 - Fondo de Interkultura Centro Herzberg (ICH), la sidejo de tri asocioj: Esperanto-Societo Südharz (EGS), Germana Esperanto-Centro - la Filio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por Klerigado kaj Kulturo, kaj Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, ekde 2006).
Novembro: MDR raportas pri ICH.

2005 - En marto la tiama urbestro, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, urbestro de la pola ĝemelurbo Góra, interkonsentis ekuzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon por la vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj. En la kunsido en Góra partoprenis Esperanto-aktivuloj el ambaŭ landoj. La sukcesa realigo de tiu plano fariĝas nova strategia tasko kaj respondeco de EGS kaj la Esperanto-Centro. ICH regule organizas Interkulturajn Vesperojn, Esperanto-kursojn, seminariojn en Herzberg, iniciatas Esperanto-instruadon en lernejoj.

2006 - Starto de lerneja Esperanto-instruado en bazlernejo kaj en la gimnazio EMAG.
Decido de la urba konsilantaro la 11an de julio: aldono de oficiala kromnomo 'Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo'.
Per Esperanto la urbo fariĝas pli kaj pli konata eĉ internacie. Sekvante strategian laborplanon daŭras la ellaborado de Esperanto-infrastrukturo en la urbo, Esperanto aperadas en pli kaj pli da publikaj lokoj, plimultiĝas Esperanto-servoj kaj kulturaj ofertoj dank' al la kunlaboro de la urba administracio kaj Esperanto-Societo Sudharco (Interkultura Centro Herzberg), kiel oficiala projektpartnero.
Komenciĝas Esperanto-instruado kiel kroma studobjekto, fakrondo en la urbaj bazlernejoj, en la faka mezlernejo kaj en la gimnazio.
En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en Somera Arbara Lernejo (SALO) en Herzberg-Pöhlde. La unusemajna kunferiumado, kunlernado de ĝemelurbaj junuloj okazis poste laŭplane en ĉiu somero aŭ en Herzberg aŭ en Góra ĝis 2020.
 
Poste - longa listo de regulaj kaj porokazaj Esperanto-eventoj en la urbo:
  • kunsidoj, kursoj, seminarioj, konferencoj, kongresoj, interkulturaj vesperoj, prelegoj, koncertoj,
  • naciaj kaj internaciaj projektoj kun lernejoj, aliaj lokaj kaj regionaj kluboj, asocioj,
  • staĝado de studemuloj, volontuloj, gastigado de Esperanto-gastoj, ktp.
Celoj: konatigi Esperanton al la loĝantaro, labori por la publika prezentado de Esperanto en la urbo kaj en la regiono, konatigi la Esperanto-urbon en Germanio kaj en eksterlando, dise en la mondo.
 
2007 - Inaŭguro de granda dulingva ŝildo sur la malnova urbodomo (nun turisma oficejo) "Bonvenon en Herzberg - la Esperanto-urbo" kaj pluraj esperantlingvaj turismaj vojmontriloj, saluttekstoj en Esperanto ĉe la aŭtovojoj, Esperanto-informtabuloj sur publikaj konstruaĵoj.
Marto: inaŭguro de 6-metra dulingva salutŝildo sur la fasado de la malnova urbodomo, nuna turisma oficejo.
Junio: inaŭguro de Joachim Gießner monumento en formo de vagoneto antaŭ la ĉefstacidomo.
Decembro: inaŭguro de Akvo-8 promenvojo kun multaj dulingvaj informtabuloj, komuna projekto kun Futurateliero (Zukunftswerksatt).
 
2008 - Urbestro Walter kaj Esperanto-delegacio el Herzberg partoprenas en UK en Rotterdam.
2008-2010 - Dujara EU-projekto per Esperanto inter bazlernejo Nicolai, bazlernejo en Miskolc (HU) kaj lernejo Bar Hill apud Cambridge (GB) kun ĉiujara interŝanĝo de gelernantoj dank' al la Comenius-projekto.
Aprilo: ekuzo de Esperanto-vitrino antaŭ la urbodomo.
Julio: inaŭguro de E-tabulo ĉe Unukornula groto en Scharzfeld.
Aŭgusto: pretigo de murpentraĵo kun Esperanto-motivoj sur la ICH-domo far loka artisto Dieter Utermöhlen.
Oktobro: ekspozicio okaze de la 15-jara jubileo de ĝemelurba kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (PL).
Decembro: inaŭguro de kromŝildoj ĉe la kajoj de la ĉefstacidomo: Herzberg am Harz ...die Esperanto-Stadt/...la Esperanto-urbo.

2009 - Inaŭguro de E-tabuloj 'Ni estas partneroj' en pluraj lokoj en Herzberg memore je la ĝemelurbaj rilatoj kun Góra.
La Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis inter 28.05. – 03.06. en Herzberg am Harz. Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honorigis urbestron Gerhard Walter pro la daŭra subteno de Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz.
Majo: ekspozicio pri Esperanto en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo.
La 15-an de decembro okazis festo kun oficiala urbestra akcepto en la Kavalira Salono kaj ekspozicio pri Zamenhof en la Esperanto-ĉambro en la muzeo de la Welf-kastelo. Poste sekvis inaŭguro de Zamenhof-monumento apud la akvorado okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de la aŭtoro de Esperanto.

2010 - La Esperanto-Centro kaj la urbo festas la 100-jaran datrevenon de Esperanto en Herzberg (marto).
Decembro: fondo de Fondaĵo Esperanto-urbo.
 
2011 - En majo inaŭguro de Arbo-instrupado ĉirkaŭ la Jues-lago kun E-lingvaj klarigtabuloj. En julio OSIEK-konferenco.
 
2012 - En marto inaŭguro de la unua Esperanto-benko en la arbaro ĉe la hospitalo. En majo inaŭguro de 50-lingva vitra saluttabulo apud la Zamenhof-monumento. Organizado de la 64a IFEF-kongreso, inaŭguro de Esperanto-placo kaj memorŝtono antaŭ la ĉefstacidomo en Herzberg.
2012 - 2014: Comenius-projekto, dujara kunlaboro inter la EMAG-Gimnazio en Herzberg, mezlernejoj en Győr (HU) kaj Mazar del Valo (IT) kun ĉiujara interŝanĝo de gelernantoj dank' al EU-subvencio.
 
2013 - En julio okazis la 46a ILEI-konferenco en Herzberg, urboparto Sieber. Inaŭguro de Ponto de la Espero kaj starigo de memorŝtono okaze de la konferenco kaj la 20-jara datreveno de urbopartnereco inter Herzberg kaj Góra.
 
2014 - 2015 Grundtvig-projekto per EU-subvencio kun partneroj el HU, NL kaj PL, reciprokaj vizitoj de delegacioj.
Septembro: partopreno en la urba festo 'Jues en flamoj' kun informbudo ĉe la lago.
Novembro: 10-jara jubilea festo de ICH en la Esperanto-Centro.
 
2015 - Lerneja grupo el Nepalo (januaro), malfermo de Esperanto-sekcio en la urba biblioteko (marto), Erasmus+ EU-projekto kun partneroj el HU kaj NL, reciprokaj vizitoj.
Aŭgusto: nova dulingva tabulo pri legendo de la Jues-lago.
Oktobro: inaŭguro de dulingvaj ŝildetoj ĉe Pom-aleo, komuna projekto kun Futurateliero (Zukunftswerkstatt Herzberg).
Novembro: arboplantado ĉe la Verda Bendo (Silkerode).
 
2016 - Inaŭguro de E-tabulo ĉe la Welf-kastelo (februaro), starigo de kelkaj Esperanto-benkoj, tabulo pri la legendo de Jues-lago.
Julio: 10-jara jubilea festo de Esperanto-urbo Herzberg kun delegacio el Góra, festevento en la Kavalira Salono, plantado de Rozo de la Espero en la korto de la urbodomo, ekspozicio en la kastela muzeo, pikniko en la Esperanto-ĝardeno de ICH.
Julio: 89a SAT-kongreso en urboparto Sieber.
Novembro: arboplantado en Herzberg sur la kastela monto.
Decembro: inaŭguro de tabuletoj ĉe Ĉeriz-aleo.
 
2017 - Inaŭguro de Zamenhof-placo en aprilo okaze de la 100-jara mortodatreveno de L.L. Zamenhof, ekspozicio pri Zamenhof en la kastela muzeo. Erasmus+ projekto kun partneroj el NL, PL kaj SK, seminario en Sieber (septembro), arboplantado en Herzberg (novembro).
 
2018 - 25-jara jubileo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra: vizito al Góra (julio), ekspozicio en la kastela muzeo (oktobro).
Septembro: ekspozicio pri Tibor Sekelj en la urba muzeo, plantado de arbo je lia memoro kun la vidvino Elizabet Sekelj.
 
2019 - Inaŭguro de Esperanto-benko kaj Benko-vojo (majo), BEMI-seminario, inaŭguro de pavilono en la Esperanto-ĝardeno (junio).
Junio: vizito de pola Esperanto-grupo el Góra kaj Vroclavo, prezentado de kulturprogramo en hotelo Zum Pass en Sieber.
Oktobro: partopreno en la internacia Teo-Amo-Mondo agado, iniciato de ĉina Esperanto-asocio: ekspozicio en la kastela muzeo (oktobro).
Decembro: memorkunveno sur la Zamenhof-placo okaze de la 10-a datreveno de la starigo de Zamenhof-monumento en Herzberg.
 
2020 - Somera Esperanto-Perfektigo (SEP-5) en julio, virtuala partopreno per teceremonio en Teo-Amo-Mondo mondskala iniciato el Ĉinio.
Julio: inaŭguro de E-lingva tabulo ĉe Rhume-fonto.
Aŭgusto: DB (la germana fervojo) instalas grandajn verdajn E-lingvajn saluttabulojn ĉe la ĉefstacidomo Herzberg.
 
2021 - Esperanto-urbo 15-jara: ĝardenfesto en la Esperanto-ĝardeno de Esperanto-Centro Herzberg (julio), kunlaboro por aŭdgvidilo en Esperanto por la kastela muzeo, inaŭguro de E-ŝildoj ĉe Rhume-fonto (aŭgusto) kaj Knollen-turo (septembro).
 
2022 - DPA-raportisto vizitas kaj fotadas en Herzberg (januaro), inaŭguro de Amikec-monumento - donaco de E-grupo el Nowy Sacz - en Domeyer-park kaj E-tabulo ĉe Burgruino Scharzfels (junio), inaŭguro de E-benko de Harzklub (aŭgusto), Zamenhof-ekspozicio en la urba biblioteko okaze de la Tago de Esperanto-libro kaj naskiĝtago de Zamenhof (decembro).
 
2023 - Partopreno en la urba ovo-serĉado je Pasko (aprilo), ekuzo de dua parto de informvitrino antaŭ la urbodomo (junio). Informtabloj, varbagado ĉe lagofesto 'Jues-en-flamoj' kaj Tago de la Monumento (septembro).
 
2024 - Inaŭguro de Otto Dix ekspozicio en la kastela muzeo (februaro), nova E-benko en Domeyer-park (aprilo), Zsófia Kóródy ricevas la Federacian Meritkrucon pro la multflanka E-agado en kaj por Herzberg (junio), NDR-raportistino vizitas la E-urbon, faras intervjuojn, pretigas raporton (septembro), ĵurnalistino de Bild-gazeto vizitas ICH kaj la urbon kaj raportas (oktobro).
 
2025 - Inaŭguro de Maks kaj Morits-ekspozicio en la kastela muzeo (februaro), inaŭguro de trotuaraj memorŝtonetoj ĉe la iama loĝdomo de Joachim Gießner kaj antaŭ la iama presejo kaj apoteko en la ĉefstrato, la unua informloko (1910) pri Esperanto en Herzberg (marto), inaŭguro de informtabulo ĉe la Zamenhof-monumento.

Esperanto-modelurbo
Herzberg fariĝas Esperanto-modelurbo kun pli kaj pli videbla ĉeesto de la internacia lingvo en publikaj lokoj, kun multaj ZEOj (t.n. Zamenhofaj Esperanto-Objektoj):
  • dulingvaj vojmontriloj dise en la urbo
  • dulingvaj ŝildoj ĉe urbaj vidindaĵoj, ĉe la urba biblioteko kaj la Welf-kastelo
  • Esperanto-tabuloj ĉe promenvojoj (arbo-instrupado ĉirkaŭ la Jues-lago, pom-aleo, ĉeriz-aleo)
  • saluttabuloj apud la aŭtovojoj ĉe la urborandoj
  • Esperanto-bonvenigtabuloj ĉe la stacidomo, kajoj kaj ĉe la Kastela trajnhaltejo
  • Esperanto-placo, Dr. Zamenhof-placo, Joachim-Gießner-strato
  • Zamenhof- kaj Gießner-monumentoj, monumento sur la Esperanto-placo
  • informvitrinoj por Esperanto-novaĵoj, alvokoj, informoj
  • benkoj kun klarigtabuloj, sponsoritaj de Esperanto-asocioj kaj individuoj
  • esperantlingvaj informiloj, bildkartoj ekz. en la muzeo kaj ĉe la Turisma Oficejo
  • aŭdgvidilo en la Welf-kastelo
  • komputila informprogramo en Esperanto en la urba muzeo
  • manĝokartoj en Esperanto kaj aliaj ofertoj, servoj por esperantistaj gastoj
  • Esperanto-Centro kun granda biblioteko, arkivo kaj Esperanto-ĝardeno kun Esperanto-plantoj
  • informtabuloj ĉe vidindaĵoj, turismaj allogaĵoj en la najbaraj vilaĝoj, ktp.
  • konstanta, grandformata publika Esperanto-flago sur la Zamenhof-placo. Dank’ al la decido, permeso de la urba administracio tio estas unika en la mondo.
Gravas ankaŭ la informlaboro pri la lingvo Esperanto kaj la fenomeno 'Esperanto-urbo' al la gazetaro, amasmedioj kaj diversaj publikaj kanaloj. Regule aperas Esperanto-novaĵoj en regionaj kaj aliaj gazetoj, plurfoje okazis radio- kaj televidintervjuoj, raportoj, informoj dissenditaj eĉ per DPA.
 
Esperanto-klubo, asocioj, kulturagadoj
En Herzberg havas sidejon kelkaj Esperanto-asocioj, kiuj ofertas varian programon, diversajn servojn al lokuloj kaj vizitantoj, strebas je disvastigo de Esperanto en la urbo.
  • Esperanto-Societo Sudharco (EGS, Esperanto-Gesellschaft Südharz), regiona komunutila asocio, Esperanto-klubo estas aktiva de 1976, respondeca pri Esperanto-agadoj en kaj por la urbo. Ĝi ricevis konstantan kontrakton de la urboadministracio por komuna evoluigado de la ’Esperanto-urbo’. Dank’ al la bona kunagado daŭripovaj rezultoj estas jam videblaj ĉie en la urbo.
     
  • Esperanto-Domo en Grubenhagenstrato estas konata ankaŭ kiel Interkultura Centro Herzberg (ICH) respektive Germana Esperanto-Centro (GEC), la oficiala Filio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por Klerigado kaj Kulturo. Ĝi estas organiza centro por Esperanto-agadoj, tie okazas klubkunvenoj, kursoj, trejnseminarioj, kulturaj eventoj dum la tuta jaro.
    En la domo troviĝas ankaŭ ampleksa Esperanto-biblioteko kaj arkivo kun specialaj fakkolektaĵoj.
     
  • Asocio de Germanaj Esperantistaj Instruistoj (AGEI) havas sian sidejon en la Esperanto-domo, faras inform- kaj kleriglaboron, kunorganizas Esperanto-eventojn.
Ĝemelurbaj kontaktoj
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En la jaro 1993 la urbestroj de ambaŭ urboj subskribis kunlaboran kontrakton. Multe helpis la kontaktoj kun la Esperanto-klubo en Góra. Joachim Gießner aktive partoprenis en la siatempa fondkunveno.
 
Gravan, novan rolon ricevis Esperanto en la urbo en aprilo 2005. La tiama urbestro, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, urbestro de la pola ĝemelurbo Góra, interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon por la vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj.

En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en Somera Arbara Lernejo (SALO) en Herzberg-Pöhlde. La unusemajna kunferiumado, kunlernado de ĝemelurbaj junuloj okazis poste laŭplane en ĉiu somero organizite far Esperanto-Centro Herzberg aŭ en Herzberg aŭ en Góra dank' al subvencio de ambaŭ urboj kaj German-Pola Junulara Fondaĵo (DPJW).
 
Herzberg am Harz - kun la pitoreska grandregiono kaj multaj allogaj ekskursceloj - estas vizitinda ne nur pro la klerigaj kaj kulturaj aranĝoj de Interkultura Centro Herzberg, sed ankaŭ pro la varia pejzaĝo, belaj vidindaĵoj, la Jues-lago, la Welf-kastelo, ktp. kaj aliaj interesaj historiaj lokoj, raraĵoj en la urbo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo.

1. ►Prezentadmaterialo (2021, okaze de la 15-jara jubileo de Esperanto-urbo, kun multaj fotoj pri aktivaĵoj, Esperanto-objektoj, vidindaĵoj, eventoj, ktp.)
2. (malnova:
pri vidindaĵoj, ktp. de Herzberg, Herzberg - la Esperanto-urbo kelkajn jarojn post la decido de la urba konsilantaro, la unuaj eventoj kaj rezultoj dank' al la aktiva laboro de la Esperanto-Centro; prezentado pri la Centro 2006-2008).

(La MALNOVA, arkivigita retpaĝaro kun amaso de informoj kaj galerioj restas kompreneble alirebla por plua uzado, studado, por enrigardo en la historion, eventojn, ktp. de tiu tre interesa periodo, de la kunlaboro de Interkultura Centro Herzberg kaj urbo Herzberg am Harz, kiel projektpartneroj.)