Herzberg am Harz (Koro-monto) signifas koran bonvenon! Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde, la kvar urbopartoj de Herzberg.

      

Urboparto Sieber estas ĉ. 7,5 km de la urbocentro. LKK planas oferti rektan transporton de la stacidomo en Herzberg am Harz al la konferencejo en Sieber la 16-an (alventago) kaj la 23-an (forveturtago) de julio 2016.

Alveno per aviadilo: 
Proksimaj flughavenoj: Hannover (120 km), Paderborn (160 km), Halle/Leipzig (160 km), Berlin (300 km), Hamburg (250 km), sed nek Frankfurt (ĉ. 300) aŭ Dortmund (350 km) estas tro for. De ĉiuj flughavenoj Herzberg am Harz en Malsupra Saksio (Niedersachsen) estas bone atingebla per fervojo. La IC (Intercity) kaj ICE (Intercity Express) trajnoj veturas preskaŭ en ĉiu horo kaj la veturdaŭro estas ĉ. 2-4 horoj.

Alveno per fervojo:
Herzberg am Harz - situante meze de Germanio - estas facile atingebla per trajno el ĉiuj direktoj. (Sieber, Lonau, Pöhlde kaj Scharzfeld estas urbopartoj de Herzberg, ili ne mem havas trajnhaltejon.) Bv. aĉeti bileton ĝis Herzberg am Harz Schloß aŭ ĝis Hauptbahnhof (ĉefstacidomo), kie - laŭ interkonsento - ni povas veturigi vin al la Esperanto-Centro. De la haltejo Herzberg Schloß vi povas atingi la Centro ankaŭ piede en ĉ. 15 minutoj. 
Por la veturplanado, serĉado de horaro, trajn- kaj buskunligoj vi povas bone uzi la hejmpaĝon de la Germana Fervojo DB http://bahn.de (en pluraj lingvoj).
Propono por ŝpari: labortage post la 9a horo por regionaj trajnoj ene de Malsupra Saksio (Niedersachsen) vi povas uzi "Niedersachsen-Ticket" (rabatita bileto por 1 persono 22 EUR, ĉiu kroma kunveturanto - ĝis maksimume 5 personoj - pagas nur +4 EUR, do kunveturantoj, grupetoj povas multe ŝpari).

De la nordo tra Hannover, Kreiensen, Northeim eblas veni ankaŭ per ICE trajno ĝis Braunschweig Hbf (Hauptbahnhof=ĉefstacidomo), de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz tra la haltejo Herzberg Schloss. (Vojaĝdaŭro de Braunschweig ĝis Herzberg estas ĉ. 1 horo kaj 17 minutoj). 
De la sudo tra Kassel, Göttingen, Northeim vi povas veturi per ICE trajno ĝis Göttingen, de tie per regiona trajno tra Northeim (Han) al Herzberg am Harz. Foje estas rektaj trajnoj al Herzberg, foje necesas ŝanĝi trajnon en Northeim. (Veturdaŭro de Göttingen ĝis Herzberg estas ĉ. 42 minutoj, en kazo de ŝanĝo estas iom pli).
De la okcidento tra Altenbeeken, kaj Northeim. 
De la oriento tra Dresden, Leipzig, Halle kaj Nordhausen. Per diversaj trajnoj ĝis Nordhausen, de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz. (Veturdaŭro de Nordhausen ĝis Herzberg estas ĉ. 45 minutoj).

Atentu:
 El la direkto Braunschweig la trajnoj haltas ankaŭ ĉe Herzberg Schloss (Kastela stacidomo sub la kastela monto). Ĝi estas eta haltejo, kiu estas proksime al la urbocentro, piedira strato, ĉefplaco, ktp.

Alveno per buso: Favorpreza veturado eblas al Herzberg per Flixbus. Ĝi haltas en la mezo de urbo (sub la kastela monto, antaŭ superbazaro Rewe) ĉe la Ĉefa busstacio (ZOB - Zentraler Omnibusbahnhof).

Alveno per aŭto:
Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27.
El la nordo: A7 ĝis la elirejo ĉe Seesen, kaj poste B243 ĝis Herzberg.
El la sudo: A7 ĝis la elirejo Göttingen Nord, de tie B27 ĝis Herzberg.
El la direkto Saksio-Turingio tra Nordhausen sur la vojo B243 ĝis Herzberg.

En Sieber eblas parki loĝaŭtojn, ruldomojn. 
Kaj en Sieber kaj en Herzberg oni povas senpage uzi ĉiujn parklokojn.