Interkultura Centro Herzberg kune kun lokaj kaj internaciaj partneroj ellaboris kelkajn sukcesajn germanajn kaj eŭropajn projektojn: Comenius, Grundtvig, Erasmus, Erasmus+, ktp. Niaj projektpartneroj estis lernejoj, universitatoj, Esperanto-asocioj, kleriginstitucioj el Pollando, Hungario, Italio, Slovakio, Nederlando, Francio, Litovio, Britio, ktp.

Nova plano: Esperanto-Centro Herzberg ellaboras novan projekton por realigi promenvojon kun Esperanto-tabuloj, informoj pri lokaj historio, interesaĵoj, ZEOj, ktp. kaj planas peti subvencion de region-evoluiga fondaĵo.


Jen du ekzemploj el niaj lastaj internaciaj projektoj:

A) Pol-germana amikeco per Esperanto

En printempo 2022 ni partoprenis pol-germanan EU-projekton kune kun la Esperanto-grupo en Nowy Sacz/PL. Temis pri kulturinterŝanĝoj kaj fortigado de german-pola amikeco per la neŭtrala pontlingvo Esperanto. Unuavice tion partoprenis delegitoj de la „Universitato de la Tria Aĝo“.
La solena akceptofesto kun ĉeesto de la herzberga urbestro s-ro Christopher Wagner okazis en la Kavalira salono de la Welf-kastelo. Dankinde, la pola partnergrupo kunportis kaj donacis altan „german-polan amikec-monumenton“. Fama lignoskulptisto el la polaj Beskidoj kreis la belaspektan artaĵon, kiu nun staras memorcele en Domeyer-parko. Specialaj lignobraketoj montras la distancon ankaŭ al nia pola ĝemelurbo Góra.

Urbestro Wagner kaj la Esperanto grupoj de ambaŭ urboj tre ĝojis pri tio. Okazis riĉa kulturprogramo kaj promenado al allogaj turismaj  vizitindaĵoj, kulturlokoj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj en la Harz-regiono. Bela memoraĵo estis ankaŭ la komuna fotado ĉe la bela Zamenhof-monumento.

B) Eŭropa Volontula Servo

Dank' al la aktiva Esperanto-grupo en Toulouse/Francio sub gvido de Marion Quenut ni povis partopreni en interesa interŝanĝprogramo kun junaj volontuloj el diversaj landoj.

En la jaro 2021 venis al la Esperanto-Centro juna volontulino el Francio. Ŝi helpis ĉefe ĉe la ordigado de libroj por nia biblioteko kaj kontribuis al klubaj agadoj.

En diversaj landoj okazis trejnseminarioj rilate al praktikaj organizadoj de interŝanĝprogramoj por junaj volontuloj el diversaj eŭropaj landoj. Entute estis fruktedona kaj ripetinda projekto.