AGEI estas la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, germana landa sekcio de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI). Ĝi estas registrita komunutila asocio, kies sidejo fariĝis Herzberg am Harz post la novfondo kaj akcepto de nova statuto en 2006.

AGEI

  • donas fakan helpon, konsilojn pri metodiko, didaktiko
  • rekomendas instrumaterialojn, proponas lernhelpilojn, ktp.
  • informas pri retkursoj, perretaj instrumaterialoj, vortaroj, ktp.
  • ebligas fakan interagadon de gekolegoj, interŝanĝon de spertoj
  • peras enlandajn kaj internaciajn informojn pri Esperanto-instruado kaj rilataj temoj
  • dissendas porokazajn informilojn, cirkulerojn kaj funkciigas diskutliston
  • ofertas klerigadon kaj pluklerigadon al instruemuloj
  • prizorgas instrukapabligan trejnadon.

Ĝi kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizaĵoj por realigi siajn celojn. 

La ĉiujara ĉefa faka evento estas la Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDO), organizata en Herzberg. Ĝi ofertas fakajn prelegojn, spertinterŝanĝon, kunsidojn por planado, projektoj, kuordigo de agadoj, ktp.

Dokumentojn, detalojn pri la agado, kopiojn de la cirkulero (.pdf), ktp. vi povas trovi en Esperanto kaj en la germana lingvo sur la hejmpaĝo de AGEI.