Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Grubenhagen-strato 6 en DE-37412 Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo (germane: Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt) estas la ĝenerale uzata komuna nomo por tri asocioj, kiuj havas sian sidejon en la Esperanto-Domo (Esperanto-Centro) en Herzberg:
  • Esperanto-Societo Südharz (Esperanto-Gesellschaft Südharz, EGS)
  • Germana Esperanto-Asocio (GEA) - Filio por Klerigado kaj Kulturo (Germana Esperanto-Centro, GEC)
  • Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
Esperanto-Biblioteko kaj arkivo de ICH: sub la sama adreso troviĝas ankaŭ unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj kaj arkivoj en la mondo kun varia kaj ampleksa Esperanto-materialo, historiaĵoj, do estas ankaŭ eta muzeo. Ĝia laŭjura posedanto estas la Esperanto-Societo Südharz. Parto de ĝi estas privata ludonaĵo. Laŭ interkonsento libroj, gazetoj, ktp. estas ankaŭ prunteblaj, aĉeteblaj.
 
Historio, ekesto kaj stato de la kolektaĵoj:
La nuna riĉa havaĵo ekestis el kunmetado de pluraj kolektaĵoj, aĉetoj, donacoj, heredaĵoj. Unu el la antaŭaj kolektantoj konservis preskaŭ ĉiujn Esperanto-rilatajn materialojn, ekz. flugfoliojn, librojn, afiŝojn, poŝtmarkojn, bildkartojn, ktp. La diversspecaj materialoj ne estis ordigitaj, sed almenaŭ estis kunmetitaj en diversaj kolektujoj.
La plej multaj materialoj de la ICH-biblioteko jam estas listigitaj, katalogitaj kaj ekde aŭtuno 2004 troviĝas en kvar ejoj en la subtegmentejo de la Esperanto-Domo:
  • En la t.n. biblioteka ĉambro troviĝas la plej granda parto de la librokolektaĵo, jarlibroj, kongreslibroj, fakliteraturo, kolektaĵo de turismaj broŝuroj, filatelaĵoj, ktp.
  • En la t.n. seminariejo ni disponigas pedagogiajn-didaktikajn verkojn, son- kaj vid-materialojn. Tiu speciala kolektaĵo ofertas librojn, vortarojn, fakajn eldonaĵojn eĉ en pluraj ekzempleroj, ke ili estu je dispono por Esperanto-lecionoj, lerngrupoj kaj studademuloj. Do, la partoprenantoj en kursoj, studadsesioj ne devas tuj aĉeti librojn, surloke ili povas pruntepreni kaj uzi ilin por lernceloj. Tio helpas ankaŭ al gejunuloj.
  • En la tria, plej eta ĉambro en skatoloj, kolektujoj sur bretaro trovis sian lokon la riĉa gazetkolektaĵo.
  • En la kvara, kroma ĉambreto (stokejo) troviĝas kolektaĵo de Esperanto-historiaĵoj, suveniroj, varbiloj, diversspecaj teknikaj helpiloj, aparatoj kaj aliaj rezervaj materialoj, oficejaĵoj, ktp.
    En la teretaĝo oni povas viziti la privatan parton de la kolektaĵoj.
La baza financado okazas el la financrimedoj de EGS (Esperanto-Societo Sudharco), la ejojn disponigas Peter Zilvar, la kolektaĵojn regule ordigas, prizorgas Zsófia Kóródy kaj porokazaj helpantoj.
Dank' al la bonega kunlaborado kun la urba administracio de Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo la duoblaĵoj kaj ceteraj arkiv- kaj varbmaterialoj estas deponitaj en duĉambra stokejo en la subtegmentejo de la malnova urbodomo. Kroma deponejo estas je nia dispono en iama lernejo en urboparto Sieber, kie ricevis lokon la donaco de LIBE (asocio de blinduloj): la speciala Esperanto-librokolektaĵo, verkoj en Braille-skribaĵo.
 
Havaĵoj, katalogoj
La kolektaĵoj estas ordigitaj en bone prilaboreblaj „Excel-tabeloj”, tamen ankoraŭ ne laŭ striktaj bibliotekaj ordignormoj. El praktika vidpunkto ni plenumis la ĉefcelon, ĉar nun ni povos apartigi la duoblaĵojn kaj la uzantoj de la biblioteko povas facile trovi ĉion en la katalogaj listoj kaj sur la bretaroj. La tabeloj ebligas komfortan uzadon kaj serĉadon, ekz. laŭ aŭtoro, titolo, eldonjaro, eldonejo, paĝnombro, ktp. La materialoj estas ordigitaj laŭ tipoj, kun apartaj kolektaĵkatalogoj, ekz.:
  • libroj, kongreslibroj, jarlibroj: multaj el ili el la frua periodo de la Esperanto-literaturo (antaŭ la Unua Mondmilito), raraj, valoraj verkoj, kelkaj el kiuj enhavas eĉ aŭtografojn, etajn skribaĵojn, salutojn mem de la verkistoj. Ni havas ampleksan kolektaĵon de lingvistikaj kaj interlingvistikaj faklibroj. Krome ankaŭ kolektaĵon de vortaroj kaj lernolibroj en pli ol 100 diversaj lingvoj (inkluzive minoritataj lingvoj). Dank’ al signifaj donacoj de pli ol 100 personoj kaj asocioj - ĉefe el Germanio sed ankaŭ el eksterlando - la librokvanto multe kreskis.
  • gazetoj el la tuta mondo: multaj kompletaj jarkolektoj kaj ĉ. mil titoloj de germanaj kaj internaciaj periodaĵoj, kompletigataj per abono, donacoj, interŝanĝo, heredaĵo
  • turismaj broŝuroj en Esperanto, ofte dulingvaj, verŝajne la plej granda kolektaĵo en la mondo
  • filatelaĵoj (poŝtmarkoj, glumarkoj, bildkartoj, ktp.): granda kolektaĵo de historiaj materialoj
  • son- kaj vidmaterialoj (diskoj, kompaktdiskoj, sonbendoj- kaj kasedoj, VHS kaj DVD-filmoj, lumbildoj, ktp.): jam en la 1970-aj jaroj ni komencis kolekti ĉiujn haveblajn Esperanto-rilatajn vidbendojn kaj ankaŭ etformatajn filmojn (Normal 8 kaj Super 8). La unika kolektaĵo ampleksas pli ol 300 filmojn laŭ diversaj ĝenroj, kategorioj. Jam okazis arkivigo, ciferecigo de plejmulto de tiuj ĉi filmoj kaj estis transigitaj al pli modernaj formatoj (KD, DVD). Per tio ni atingis certgradan konservadon kontraŭ kvalitperdiĝo. Tiel ekestis speciala kolektaĵo kun t.n. sekureckopioj, kiuj estas je publika uzo kaj pruntedono.
  • historiaj raraĵoj, ceteraĵoj: fotoj, afiŝoj, varbiloj, kalendaroj, insignoj, pingloj, globkrajonoj, sakoj, T-ĉemizoj, flagoj, ludiloj, Esperanto-suveniroj, ktp.
Ne nur la bazaj kolektaĵoj, sed ankaŭ la libro- kaj gazetduoblaĵoj estas konstante prilaborataj, ordigataj kaj katalogataj.
Inter niaj planoj estas novordigado laŭ internaciaj bibliotekaj kriterioj, tamen jam nun granda parto de la libro-kolektaĵo estas rete konsultebla, traserĉebla. Bv. viziti la koncernan paĝaron de Germana Esperanto-Asocio: https://www.bibkat.de/deb/ (ĉ. 10000 titoloj sub Kategorie: ICH Esperantostadt Herzberg)
 
Vizito, uzado de la bibloteko
ICH kun sia biblioteko kaj arkivo estas alirebla, vizitebla dum la tuta jaro kaj estas je dispono por legantoj, studemuloj, fakuloj. Ĝi ne havas oficialajn malfermhorojn, sed estas preskaŭ ĉiam atingebla, ĉar la Esperanto-domo estas ankaŭ loĝejo kun bone funkcianta retkonekto kaj telefono. Antaŭanonco de vizito, ĉefe grupa, estas rekomendata. Honoroficaj deĵorantoj povas helpi, fake konsili al vizitantoj.

La biblitotekto estas en konstanta uzo, ja ĝi estas kunvenejo, lernejo por klubanoj, studentoj kaj aliaj lernemuloj. Pro la fakto, ke la Filio por Klerigado kaj Kulturo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) sub kompetenta gvidado okazigas tie ĉiujare kelkajn fakseminariojn, ĉiam regas vigla etoso en “vivanta medio”. Tio garantias al surlokaj studantoj la plej bonajn uzadkondiĉojn. Studemuloj povas resti pli longe, laŭ interkonsento ankaŭ eblas tranokti kaj pasigi studtempon, staĝon ĉi tie. Vizitantoj, gastoj, ekz. studemuloj, praktikantoj, staĝantoj, volontuloj, helpantoj ankaŭ el eksterlando estas bonvenaj eĉ por kelksemajna aŭ kelkmonata restado.

La biblioteko, arkivo estas je dispono senpage, kromaj servoj, eĉ tranoktado estas ofertataj kontraŭ modestaj sumoj.
 
Donacoj, subteno
La biblioteko de ICH daŭre kreskas, ampleksiĝas ekz. per aĉetoj kaj interŝanĝoj. Ni akceptas ĉiuspecajn donacitaĵojn, heredaĵojn kaj ordigas, katalogas, listigas ĉion. La duoblaĵojn ni uzas por t.n. dua kolektaĵo, la triajn kaj ceterajn ekzemplerojn ni uzas por interŝanĝoj, vendoj aŭ pludonacas ilin por subteni aliajn kolektaĵojn aŭ studemulojn.
Multe ni dankas al volontuloj, helpantoj, staĝantoj, kiuj ekde 2004 post iom da trejnado, sub faka gvido kaj kontrolo helpis ĉe ordigado kaj listigado, konservado kaj skanado.
Daŭre ni akceptas kun danko ĉiutipan helpon, mondonacojn, ktp. por daŭrigi la ordigadon, pretigi pli kaj pli akuratajn katalogojn, akiri novajn eldonaĵojn, plivastigi la servojn, plifaciligi retan aliron de la katalogoj, konservi materialojn en elektronika formo ekz. per ciferecigo, skanado.
 
Kun la kresko, ampleksiĝo de la kolektaĵoj estos baldaŭ elĉerpita la kapacito de la Esperanto-Domo. Do, unu el la foraj celoj estas ekhavo, funkciigo de pli granda, publike vizitebla Esperanto-fakbiblioteko, arkivejo kune kun oficejo, kiu fariĝu Esperanto-informcentro en la urbo por interesiĝantoj. Tion ni celas atingi parte per la “Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg”, fondita en 2010. Bv. subteni!
 
Kunlaboro, partneroj
En Herzberg ni kunlaboras kun multaj aliaj asocioj, kulturinstitucioj, ekzemple kun la
  • urba biblioteko: kie el la duoblaĵoj de la ICH-biblioteko ekestis publike vizitebla, dum la oficialaj malfermhoroj atingebla Esperanto-kolektaĵo kun ĉ. 2500-3000 libroj. Tie estas ankaŭ prezenteblo de novaj eldonoj, aktualaj gazetoj, Esperanto-varbiloj, ktp. En la tn. legoĉambro de la biblioteko pendas Esperanto-varbmaterialoj sur la muroj, eblas organizi tie ekspoziciojn, prezentadojn, kunsidojn.
     
  • urba muzeo en la Welf-kastelo, kie de decembro 2009 troveblas Esperanto-ĉambro kun kelkaj konstantaj informtabuloj. La vitrinoj taŭgas por porokazaj prezentadoj de materialoj. Tie jam okazis serio de ĉ. duonjare ŝanĝitaj ekspozicioj el la materialoj, kolektaĵoj de la ICH-biblioteko kaj per tio ekestis vigliĝo de eventoj en la muzeo. Ni tre fieras pri la ĝisnunaj fakekspozicioj ekz. pri „La vivo de Zamenhof“, „Infanliteraturo en Esperanto“, „Mondliteraturo en Esperanto“, „125 jarojn Esperanto“, „Solidarecŝtonoj el la tuta mondo por Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo“, ekspozicio de Esperanto-medaloj, ekslibrisoj, filatelaĵoj, turismaj prospektoj, ktp.

En ĉiu ekspozicio ni prezentas kelkajn vere valorajn raraĵojn kaj unikaĵojn. Laŭ la muzea statistiko tiuj ekspozicioj estas allogaj, vizitantoj venas ĉefe el Germanio, Nederlando, Danlando, sed ankaŭ el multaj aliaj landoj de la mondo.

Inter niaj celoj estas ankaŭ la vigligo de interagado kun aliaj Esperanto-kolektaĵoj, bibliotekoj. Jam en la jaroj 2006 kaj 2007 ni ofertis en Herzberg specialajn seminariojn por Esperanto-bibliotekoj, kolektantoj, ĉar ni opinias, ke devus esti multe pli da fakkontaktoj inter la alilandaj Esperanto-bibliotekoj, kolektantoj, Esperanto-muzeoj kaj Centroj, ktp. Tiuj-ĉi fakseminarioj traktis unuecigon de kataloglaboro, vojojn al publikigo, trarigardis, kiu partnero kiujn materialojn kolektas, prizorgas. La kunvenoj helpis la konsciigon pri taskoj, fakaj defioj, problemoj kaj pri la bezono je kunagado, interŝanĝo de ideoj kaj materialoj, spertoj akiritaj dum katalogado kaj aliaj bibliotekaj laboroj. Ni iniciatis kaj strebas krei funkciantan reton de partnereco, kiu kunplektas urbojn kun aktive laborantaj Esperanto-Centroj, bibliotekoj, muzeoj, ktp. kaj elektis la nomon PUNTO (PartnerUrba Nodo-TeksaĵO), kiu ja indikas la celon: kunlaboron sur pluraj terenoj, kunligitecon per multaj fadenoj, interagadon sur multaj vojoj, fortigi unu la alian kaj krei platformon por planado de komunaj projektoj en la estonto.
 
Pro la fakto, ke en Herzberg am Harz ekzistas diverstipaj „Esperanto-servoj“, ekz. biblioteko, arkivo, muzeo kun fakekspozicioj, GEA-klerigejo, ktp., en la Esperanto-urbo ni povis krei multajn bonajn daŭripovajn modelojn por la nuntempa Esperanto-movado.
 
Bonvenon! Vizitu la Esperanto-instituciojn, partoprenu eventojn kaj malkovru la Esperanto-urbon Herzberg!

Kelkaj statistikaj datumoj (laŭ nekompletaj, nefinitaj katalogoj)
- Libroj ĉ. 13000 + ĉ. 3000 en privata kolektaĵo
- Gazetoj pli ol 20.000
- UEA-jarlibroj ekde 1910
- UEA-kongreslibroj ekde 1906
- IFEF-Kongreslibroj ekde 1949
- GEA-Kongreslibroj ekde 1912
- Sondiskoj: ĉ. 100
- Sonbendkasedoj: ĉ. 200 kaj ĉ. 100 en privata kolektaĵo
- KDoj (CDs) pli ol 300
- Filmoj (VHS kaj DVD) pli ol 300
- Turismaj broŝuroj el la tuta mondo: ĉ. 1000 ekz.
- Turismaj broŝuroj el Germanio: pli ol 300
- Bildkartoj: kelkcent, skanitaj, laŭ temoj ordigitaj
- Glumarkoj: plurcent, skanitaj
- Gazetartikoloj pri Esperanto: kelkcent, ekde 1910, ordigitaj laŭ jaroj, skanitaj
- Gazetartikoloj el la regiono pri resp. per Esperanto, pli ol 900, ordigitaj laŭ jaroj, skanitaj (pluraj gazetartikoloj de la lastaj jaroj troviĝas ankaŭ sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg Pressearchiv Esperanto)
- Insignoj, medaloj, afiŝoj, kalendaroj, fotoj, lumbildoj (diapozitivoj), varbiloj, informfolioj kaj multaj aliaj diversspecaj Esperanto-objektoj.

Informiloj
Jen pli detalaj informoj (deŝutebla broŝuro (.pdf ... KB). Bazaj informoj en enketilo pri biblitekoj (.pdf 68 KB).


 

Fakaj servoj de ICH
  • Uzo de biblioteko (ĉ. 13000 libroj), ordigita gazetarkivo, kolektaĵoj kun elektronike serĉeblaj kataloglistoj
  • Surloka uzo (laŭ interkonsento pruntepreno) de centoj de sonmaterialoj, vidbendoj, kasedoj, filmoj
  • Televido, video-, DVD-aparato, magnetofono, komputilo por lingvolernado, projekciiloj, papertabulo
  • Freŝaj informoj pri E-movado kaj kulturo
  • Interreto: sendrata retaliro (WLAN)
  • Individua konsultado pri lingvo, lingvistiko, interlingvistiko, literaturo, movado, movadhistorio
  • Lingva perfektiĝeblo en "Verda Familio", esperantlingva medio
  • Informoj pri landaj kaj internaciaj eventoj, kulturaj kaj turismaj ofertoj en la Harz-regiono

Legoĉambro: belartaj verkoj, lernolibroj, vortaroj, lingvistika fakliteraturo ĉemane