Tutjara programoferto de
Germana Esperanto-Centro (GEC) / Interkultura Centro Herzberg (ICH)

Bv. atenti, ke nia programkalendaro estas foje-foje refreŝigata, povas esti etaj ŝanĝoj kaj aldoniĝi novaj programeroj.
Deŝutebla programkalendaro por 2024 (.pdf, 82 KB)

Jen kelkaj regulaj Esperanto-servoj, programoj:
1) Marde, en ĉiu semajno de 15h: Esperanto-Klubo en la biblioteko aŭ en la Esperanto-ĝardeno de la Esperanto-Centro (ICH), depende de la vetero. Interparoladoj, informoj, fotoprezentadoj, foje internaciaj gastoj, kantado, raportoj, projektoj, ktp.
2) Marde, en ĉiu semajno de 19-22h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Instruado, diskutrodo, babilado per Zoom, diverstemaj prelegoj, prezentadoj (en kunlaboro kun la regiona klerigcentro LEB). Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org, temolisto ĉi-tie (.pdf).
3) La 18a fakekspozicio en la Kastela muzeo. Temo: Otto Dix en Mondmilito I. „Mi tre forte esperas, ke baldaŭ estos paco.“ Bv. viziti ĝin!
4) Speciala klerigoferto de 2024, ekz. Esperanto-Kulturgvidanto. Bv. demandi, aliĝi ĉe: esperanto-zentrum@web.de

Dato
Evento/Temo
Loko
februaro 09-11
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
Herzberg, ICH
februaro 18
14:00 Inaŭguro de ekspozicio: Otto Dix en Mondmilito I. „Mi tre forte esperas, ke baldaŭ estos paco.“ En kunlaboro kun la Otto-Dix Muzeo en urbo Gera.
Herzberg
kastela muzeo
marto 10
10:30 Kunsido de „Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg“
13:30 Kunsido de Esperanto-aktivuloj
urbodomo
Herzberg, ICH
aprilo 05-07
Gasto el Benino, renkontiĝo en la Esperanto-Centro, urborigardado, vizitoj al la regiono
05.04. 20:00h - prelego, babilado, interkultura vespero
Herzberg, ICH
aprilo 06 14:00 Inaŭguro de Esperanto-benko ĉe la german-pola amikec-monumento
16:00 Gasto el Benino: prelego pri Benino kaj speciala klubkunveno en ICH
Herzberg, Domeyerpark
aprilo 14 Memorkunveno okaze de la mortodatreveno de L.L. Zamenhof ĉe la Zamenhof-monumento Herzberg
aprilo 24
15h Ekskurso al Göttingen: vizito al la Universitata Biblioteko kaj Botanika ĝardeno
Göttingen
aprilo 25 19-20:30 VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto Berlin/Pankow
aprilo 27 13-22h: Printempa Stratfesto en Juesholz-strato, Esperanto-informbudo Herzberg, Juesholz-strato
aprilo 27-
majo 02
Semajnfina Esperanto-kurso kun kulturaj programeroj, ekskursoj en la Harz-regiono,
partopreno en tradiciaj Harz-montaraj festoj okaze de la „Valpurga Nokto“.
Herzberg, ICH
Harz-montaro
majo 08-12
101-a GEK - German-Franca Esperanto-Kongreso
09.05. Eŭropa Tago
Strassburg
Francio
 
majo 17-21
 
Kursoj kun ekskursoj: 200-jara Jubileo de „La Harc-vojaĝo“ de Heinrich Heine. Unusemajna programo kun lernado, literatura seminario, ekskursoj sur la spuroj de la fama poeto Heinrich Heine de Göttingen, Ebergötzen, Osterode, Hanskühnenburg, Herzberg, Wernigerode kaj „Brocken“ (bicikle, migrante, parte trajne kaj per aŭto). Ankaŭ parttempa partopreno eblas.
 
Herzberg, ICH
Harz-regiono
 
junio 19-22 Gasto el Nov-Zelando, interkultura vespero, prezentado Herzberg, ICH
majo 19 14:00 Partopreno en la popolfesto, en la tradicia procesio tra la urbo Herzberg
majo 25 Kunsido de EMAS (Esperanto en Malsupra Saksio) Osnabrück
julio 05-13
julio 13-21
2x1-semajnaj kursoj (SEP-9/1-2), intensa lernado, trejnseminario por Esperanto-Kulturgvidantoj, kulturaj programeroj, muziko, sporto, ekskursoj al la regiono
Herzberg, ICH
Harz-regiono
julio 26
Esperanto-Tago: memortago de la apero de la unua libro en Esperanto
 
aŭgusto 02-11 Intensa lingvokurso (SEP-9/3), ekskursoj, kulturaj programeroj Herzberg, ICH
aŭgusto
03-10
109-a UK – Universala Kongreso de UEA
Aruŝa, Tanzanio
septembro Gastoj el Israelo, resp. el Ukrainio, interkultura vespero Herzberg, ICH
septembro 23 19-20:30 VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto Berlin/Pankow
oktobro 03-06 TORPEDo-19: Pedagogiaj Tagoj, trejnseminario por aktivuloj, kulturgvidantoj
Herzberg, ICH
oktobro 05 14-15h: Jarĉefkunveno de Esperanto-Societo Sudharco (EGS) Herzberg, ICH
novembro 15-17
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
Herzberg, ICH
novembro 26 19-20:30 VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto Berlin/Pankow
decembro 13-15
decembro 14
Studsemajnfino: lingva perfektigo kaj trejnsesio 

18:00 Tradicia jarfina kunveno, Kristnaska kaj Zamenhof-festo
Herzberg, ICH
   
 

Se vi interesiĝas pri programoj, eventoj el antaŭaj jaroj, vi povas trovi ligilojn al antaŭjaraj programkalendaroj, informiĝi pri okazintaĵoj, trovi detalojn pri organizado, programeroj, ktp. (Atentu, ni ne plu kontrolas tiujn ligilojn, do pardonu nin, se vi ne plu trovas ion en la iama loko.)