La ekzamena sekcio de GEI havas sian sidejon en Herzberg.

Enlandaj lingvaj ekzamenoj

Kunlabore kun Germana Esperanto-Instituto (GEI) la Esperanto-Centro organizas diversgradajn lingvoekzamenojn. En Interkultura Centro Herzberg laboras rajtigitaj ekzamenantoj.
La niveloj de la GEI-ekzamenoj: 

A: kursfina ekzameno
B: ekzameno pri lingva kapableco
C: supera ekzameno pri lingva kapableco

Jen la postularo (.pdf).

Laŭdezire ni ofertas ankaŭ antaŭekzamenajn preparkursojn kun provekzamena testado.
Jen specimenaj ekzamentaskoj (.pdf).
 

Ekzamenoj en 2024

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg organizos lingvoekzamenojn laŭ la regularo de Germana Esperanto-Instituto en Herzberg am Harz. 

Datoj por 2024 ne estas ankoraŭ fiksitaj.

Interesiĝantoj, kandidatoj bv. kontakti:
esperanto-zentrum@web.de (Peter Zilvar, fakestro pri GEI-ekzamenoj)
_______________

En niveloj B1, B2 kaj C1 eblos trapasi la UEA-ITK KER-ekzamenojn (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro) en la sekva/j ekzamensesio/j:

  • dum la Tutmonda Ekzamensesio: Elekteblaj niveloj: B1, B2, C1, C2

Informoj ĉi tie.

 


Por aliĝi al preparkursoj al la novaj UEA KER-ekzamenoj kaj
por akiri la preparlibron (De nivelo al nivelo) bv. kontakti: zsofia.korody@esperanto.de