Nia regula publika kaj interna informado
 
A) Gazetaro
Jam ekde la jaro 1968 ni regule informas la regionan gazeton HARZKURIER kaj aliajn gazetojn, varbgazetojn el la regiono, ktp.
Dum ĉ. kvin jardekoj aperadis jam miloj da gazetartikoloj, ofte kun aktualaj fotoj. Entute tio estas elstara informado kaj reklamo por la tuta regiono kaj unikas por la Esperanto-movado. 
 
Almenaŭ kvarfoje ni povis tutlande - en ĉiuj tagĵurnaloj kaj en multaj aliaj gazetoj (dank al germana gazetara agentejo /DPA) - abunde informi pri Esperanto, d-ro L.L. Zamenhof, Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, ktp.
Krome aperis multaj artikoloj en diverstipaj fakgazetoj, ekz. en Mitteldeutsche Zeitung en somero 2023, ktp.
 
Eĉ en multaj konataj eksterlandaj gazetoj aperis artikoloj, fotoj, ktp., ekz. en New York Times, Gulf Times, en Moskvo, ktp.
 
B) Televidostacioj
Aperis almenaŭ ok diversaj televid-filmetoj respektive raportoj pri la Esperanto-urbo Herzberg, la Esperanto-Centro, la Zamenhof-monumento, kun la urbestro ktp.
La du lastajn televidofilmojn oni produktis en la jaro 2022 ĉe SAT1 kaj en televidokanaloj de Ĉinio (ĈRI).
 
C) Radiointervjuoj
Relative ofte okazas radiointervjuoj kaj raportoj, ekz. per la urbodomo kaj la Esperanto-Centro. La lasta regiona radiointervjuo aperis en Decembro 2023.
 
D) Hejmpaĝoj, socia medio
Informoj pri Herzberg, novaĵoj, ktp. aperadas ankaŭ sur multaj aliaj hejmpaĝoj, ekz. de GEA, de urbo Herzberg, de la ĝemelurbo Góra, UEA, ILEI, Facebook, Instagram, dissendolistoj, ktp.
 
E) Varbiloj, faldfolioj, bildkartoj, ktp.
Jam dum pli ol dudek jaroj ni eldonas diverstipajn faldfoliojn, bildkartojn, nomŝildojn, ktp. Regule - nun jam en la 48a asocia jaro -  ni eldonas nian informilon "Harca Esperanto-Kuriero". En Februaro 2024 aperos la 200-a numero.
Ni diversloke kaj regule disdonadas la diverstipajn varbilojn en nia urbo, regiono, ktp.
 
F) Esperanto-gazetaro, retkanaloj, informbudoj, prelegoj, ktp.
Ni regule verkas artikolojn por la GEA-gazeto "Esperanto aktuell", kelkfoje por "Revuo de Esperanto" (UEA-magazino), "Ondo de Esperanto", Internacia Pedagogia Revuo (IPR), Juna Amiko, ktp.
Same relative ofte ni dissendas informojn per diversaj retkanaloj. Dum kongresoj, seminarioj ni raportas ekzemple pri niaj diverstipaj kurs- kaj klerigofertoj.
Kelkfoje ni ricevas invitojn de aliaj asocioj, ekleziaj organizaĵoj, por informi pri Esperanto, agadoj kaj servoj. Ĉe informbudoj ni povas senpere informi interesiĝantojn kaj respondi demandojn. Tio estas granda avantaĝo.
Volonte ni informas, gvidas en la urbo ankaŭ gastojn, vizitgrupojn el aliaj urboj, aliaj landoj, prefere post antaŭa interkonsento.
Kompreneble ankaŭ la "urbodomo" resp. urbestro donas informojn, dissendas salutojn, ktp.