RSS

Aktuale



KER-diplomoj  2012-02-05

Kore ni gratulas al du lernantinoj de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg pro la sukcesa trapaso de B1-nivela UEA-ITK KER-ekzameno kaj akiro de internacia lingvo-atestilo. La belajn dokumentojn mem la direktoro de la lernejo transdonis al la sukcesintoj, kiuj ekde kelkaj jaroj lernas Esperanton en la posttagmeza lerneja studrondo, kiun gvidas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Ambaŭ lernantinoj - dank' al sponsoroj - partoprenis jam internaciajn Esperanto-kunvenojn kaj akiris belajn travivaĵojn. Fotoj pri la transdono de KER-diplomoj.
Ni gratulas ankaŭ al du aliaj herzbergaj esperantistinoj, Ewa Kukielka kaj Teresa Liberska pro la sukcesa ekzameniĝo! Pri la diplomtransdono raportis la regiona gazeto Harz Kurier kaj aperis novaĵo ankaŭ sur la urba hejmpaĝo.


Urbestra invito al IFEF-kongreso  2012-01-29

Gerhard Walter, urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg sendas sian inviton kaj alvokas ne nur fervojistojn al partopreno en la 64a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazonta en Herzberg am Harz inter 19-25 majo 2012. Estos tre varia kulturprogramo kaj pluraj ekskursoj al belegaj lokoj kaj urboj en la Harz-regiono. 
Por vidi la filmeton bv. viziti la kongresan hejmpaĝon.
Pri la kunlaboro inter IFEF kaj ILEI okaze de la 125-a jubileo de Esperanto jen intervjuo kun Stefan MacGill.


Ĉeĥa fervojista delegacio en Herzberg  2012-01-26

Reprezentantoj de la ĉeĥa fervojo, organizintoj de la IFEF-kongreso en 2011 vizitis la Esperanto-Centron por transdoni flagon, sloganbendon kaj memoraĵojn al LKK-anoj, organizantoj de la 64a Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Harz. Estas ĝojige, ke sufiĉe granda grupo, jam 14 personoj aliĝis el Ĉeĥio. Kune kun ili la nombro de partoprenantoj preskaŭ atingis 100. La klubanoj de Interkultura Centro Herzberg kun granda intereso aŭskultis rakontojn de niaj eksterlandaj gastoj kaj lernis la sloganon: La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.


Jubilea jaro 2012: ILEI-IFEF kunlaboro  2012-01-21

Jaro 2012 estas la 125-jara jubileo de Esperanto. Kompreneble ĝi estos festata ankaŭ en la Esperanto-urbo Herzberg kaj jam dum la jarkomencaj tagoj (dum SANO-2) en Herzberg am Harz okazis planado pri nova iniciato post grava decido inter la du grandaj fakaj asocioj de UEA: ILEI kaj IFEF (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Dum la 64a kongreso de IFEF (19-25. majo 2012, Herzberg, Germanio) okazos 3-taga metodika-seminario de ILEI sub la gvido de Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.
Aŭskultu la mallongan intervjuon kun Stefan pri la planoj kaj Kurso 125.


SANO2  2012-01-18

La alternativa novjarfesto de Interkultura Centro Herzberg, SANO-2 allogis diversaĝajn partoprenantojn kaj el en- kaj el eksterlando. Tamen estis komuna intereso: malmultekoste, tamen komforte kaj libere ĝui la kunestadon, la altnivelan lingvouzon dum aŭskultado de prelegoj, prezentadoj ekz. pri Ĉinio kaj Afriko, amikiĝi dum komuna preparo de manĝaĵoj, kune manĝi, amuziĝi, konversaciadi aŭ uzi la tempon por legado, aŭskultado de muziko en la ICH-biblioteko. Restis tempo ankaŭ por kunsidoj, planado de eventoj por 2012 kun ĉeestantaj estraranoj de GEA kaj ILEI. Por fini la malnovan kaj komenci la novan jaron en bona sanstato, ni ofte estis en la naturo por urborigardado ekz. en Duderstadt aŭ promenis al la akvofalo, migradis en la vintreca Harz-montaro. Vidu nian albumon. Al la bonfarto apartenis ankaŭ festaj eventoj: koncerto de blovorkestro, bufeda vespermanĝo en la ĉina restoracio kaj tutnokta amika kunestado, dancado en Herzberg/Sieber.


Feliĉan novan jaron!  2012-01-07

Feliĉan, sukcesoplenan novan jaron ni deziras al ĉiuj, kiuj vizitis la Esperanto-urbon en la antaŭa, antaŭaj jaroj kaj ankaŭ tiujn ni kore salutas, kiuj planas viziti nin en la nova jaro 2012 aŭ poste. Esperanto-urbo montras siajn belaĵojn, interesaĵojn en ĉiu jarsezono, Interkultura Centro Herzberg kaj lokaj Esperantistoj ofertas allogajn, valorajn, variajn programojn dum la tuta jaro.
Studu nian 2012-jarkalendaron kaj elektu por vi taŭgan temon, taŭgan tempon por vizito. Bonvenon!


Kristnasko 2011 en Esperanto-urbo  2011-12-22


Agrablajn kristnaskajn festotagojn, bondezirojn el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!

Multajn salutojn de kunlaborantoj, klubanoj, amikaro de Interkultura Centro Herzberg (ICH).


53a Studsesio  2011-12-16

La 53a Studsesio traktis denove interesajn temojn:
1. varbado, informado, efikaj metodoj, evintendaĵoj (prelegis pri kelkjardeka sperto Hans Welling),
2. tradukado, literaturaj kaj sciencaj tekstoj, tekstanalizo (la laborgrupon kun praktikaj taskoj, tradukekzercoj gvidis Martin Brüggemeier)
3. germana literaturo tradukita al Esperanto (prelegis Peter Zilvar)
4. hungara literaturo tradukita al Esperanto (prelegis Zsófia Kóródy)
La studsemajnfino allogis partoprenantojn ankaŭ el Pollando kaj Hungario. Ankaŭ en 2012 okazos similaj sesioj kun novaj faktemoj. Bv. rigardi nian jarkalendaron kaj jen albumo de la lasta kunveno. Mallonga intervjuo (.wma 929 KB)) kun Ida Havasi el Hungario.


Zamenhof-festo 2011  2011-12-15

La tradicia Zamenhof-festo denove allogis multajn klubanojn, geamikojn de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg. Inter la 40 partoprenantoj estis reprezentata ankaŭ la juna generacio, familianoj kaj lernantoj de la urbaj lernejoj. La bonetosa jarfina kunveno en la restoracio Harzklause enhavis interesajn programerojn: mallongan raporton pri la dumjaraj eventoj, atingaĵoj, prezentadon de novaj libroj, kiuj rakontas pri Esperanto-urbo, transdonon de honordiplomoj kaj diplomojn de KER-ekzamenoj, rakonton el la biblio, komunan kantadon, prezentadon de fotoj, filmoj. La plej atendita momento estis la alveno de du anĝelinoj kaj Sankta Nikolao, kiuj disdonis la donacojn kunportitajn de la klubanoj unu por la aliaj. Jen kelkaj fotoj.


La tago de Sankta Nikolao  2011-12-07

La 6a de decembro estas tago de Sankta Nikolao, kiu laŭ germana tradicio kunportas donacojn (dolĉaĵojn, ĉokoladon, bonbonojn, nuksojn, fruktojn) en sako kaj plenigas per ili bele purigitajn ŝuojn, botojn, kiujn oni metas al la fenestro. Jen la fenestro de Interkultura Centro Herzberg, kiun ni feste ornamis por la ĉiumerkreda kunveno de la Esperanto-klubo. Aldone kelkaj fotoj pri specialaj ornamaĵoj, objektoj rilate al la tago de Sankta Nikolao.
Nova ero en nia songazeto: klubanoj (Erika kaj Ewa) kaj pola gasto (Krystyna) rakontas pri kutimoj en Germanio kaj Pollando. 


Montru ĉion (166) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts