RSS

Aktuale



Jubilea Zamenhof-ekspozico  2017-04-14

Okaze de la 100-a mortodatreveno de Zamenhof Esperanto-Centro Herzberg organizis ekspozicion en la muzeo de la Welf-Kastelo Herzberg el libroj kaj arkivmaterialoj de la Esperanto-biblioteko kaj el privata kolektaĵo.  La inaŭguro okazis la 8-an de aprilo en ĉeesto de dekoj da vizitantoj.
En la vitrinoj stas prezentataj verkoj, tradukoj de Zamemhof, libroj, biografioj verkitaj pri li, historiaj bildkartoj rilate al Zamenhof, Bialistoko kaj Esperanto-kongresoj, filatelaĵoj el multaj landoj, historiaj fotoj, insignoj, medaloj (ekz. la granda Zamenhof-medalo far Peter-Götz Güttler el Dresdeno), Esperanto-moneroj kiel la Steloj kaj aliaj Zamenhof-memoraĵoj. Pri la inaŭguro raportis Stadtradio Göttingen. La ekspozicio estas vizitebla dum la regulaj malfermhoroj de la muzeo kaj restos videbla dum la tuta jubilea jaro. Albumo, raporto sur la urba hejmpaĝo.


Zamenhof-placo inaŭgurita  2017-04-09

La inaŭguro de la Zamenhof-placo okazis la 8an de aprilo 2017 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Temas pri ĝis tiam sennoma placo, kie jam ekde 15.12.2009 staras la Zamenhof-monumento. La propono de la Esperanto-Centro pri la nomdonado estis unuanime akceptita de urbaj instancoj en 2016 kaj la solenaĵoj estis kunordigitaj por digna festado en la jubilea jaro por memori - laŭ rekomendo de UNESCO - la 100-an mortodatrevenon de la aŭtoro de Esperanto. Anstataŭanta urbestro Wolfgang Weippert kaj Peter Zilvar, gvidanto de la Esperanto-Centro prelegis, poste ili kun senvualigis la novan murŝildon "Zamenhof-Platz" kaj la ŝtongravuraĵon kun Esperanto-stelo kaj kun la vortoj "Zamenhof-placo".
Ĉeestis multaj esperantistoj, kantgrupo el Halle, gastoj el Aŭstrio kaj Irlando kaj pluraj ĵurnalistoj, raportistoj de gazetoj kaj Radio Göttingen. Partoprenis la ceremonion ankaŭ granda delegacio de la art-universitato Poznano, ĉar ekspozicio de pentraĵoj estis malfermita en la sama tago en la Welf-kastelo. Kune ni havis abundan tagmanĝon en la bela kastela restoracio kaj en la posttagmeza programo sekvis vizito al la Esperanto-Centro, kie ni komune manĝis jubileajn tortojn.
Gazetartikolo en Harz Kurier. Raporto sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumo.
Dank' al vasta publika agado, pri la Zamenhof-memortago, pri la grava evento, kiu postlasos novan ZEO-n en Herzberg, tre pozitive raportis radiokanaloj kaj multaj grandaj, famaj gazetoj post la dissendo de longa artikolo de DPA, la plej granda germania novaĵagentejo.
Jen listo de la kolektitaj gazertikoloj.


Artekspozicio por Abdulkarim Hassan  2017-04-05

Interkultura Centro Herzberg organizis ekspozicion en najbara urbo Osterode por Abdukarim Hassan, pentro-artisto, rifuĝinto el Damaskus, Sirio. Li vivas de ĉ. du jaroj en Herzberg am Harz kaj pentras bildojn pri sia iama hejmlando, urbo kaj loĝantoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj multe suferis pro la tiea milito. En liaj artaĵoj, pentraĵoj, grafikaĵoj aperas krom la personaj memoroj ankaŭ novaj motivoj, impresoj, ŝatataj lokoj en la nova loĝurbo Herzberg, kiel ekzemple la Welf-kastelo aŭ iu bela pejzaĝo, naturo. Li pretigis ankaŭ portretojn pri novaj geamikoj, helpantoj, subtenantoj. Kelkajn artaĵojn li donacis al la kunlaborantoj kaj geamikoj en la Esperanto-Centro, kie li ofte aperas ĉe klubkunvenoj, festoj kaj kulturaj eventoj. La ekspozicio estis inaŭgurita la 4-an de aprilo kaj restos vizitebla ĝis la someraj ferioj, ĝis la fino de junio en la haloj de la Eŭropa Lernejo BBS respektive VHS (Popolaltlernejo). La inaŭguron partoprenis ankaŭ ĵurnalistino de la regiona gazeto Harzkurier, kiu faris intervjuojn kaj verkis gazetartikolon. La artaĵoj estas favorpreze aĉeteblaj, bv. demandi nin. Via financa subteno estas grava helpo por la artisto. Afiŝo, invitilo 1, 2, inaŭguro, gazetartikolo, albumo de la pentraĵoj


Varbo-tago en la Infanmuzeo en Hannover  2017-03-05

En la infanmuzeo "Kindermuseum Zinnober Hannover" okazis speciala ekspozicio pri komunikado kaj la Esperanto-Centro en Herzberg ricevis inviton doni prezentadon pri la uzo de la internacia lingvo Esperanto por internacia komunikado. Sur la hejmpaĝo de la muzeo oni bone varbis por la enkonduka Esperanto-kurso de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, eĉ aperis anoncoj en diversaj gazetoj pri tio.
Antaŭ la prezentado ni ornamis parton de la granda ĉambro per Esperanto-afiŝoj, flagoj, instalis informtablojn kaj eĉ kunportis la reklam-muson 'Mo', kiu aperas kiel maskoto en la lernmaterialoj de Lingolia. La pli ol unuhoran prezentadon partoprenis multaj vizitantoj de ĉiu aĝgrupo.
Petro Zilvar iom informis en la germana pri lingvoj kaj la avantaĝoj de Esperanto. Zsófia Kóródy prezentis vortojn kaj gramatikon per kartoj kaj diversaj lingvaj ludoj. Estis agrabla kaj sukcesa varbagado. Galerio


Nova GEJ-prezidantino el Herzberg  2017-01-15

En la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Waldheim am Brahmsee en norda Germanio jarŝanĝe de 2016/17 Germana Esperanto-Junularo (GEJ) elektis novan estraron. Laŭ la decido de la kunvenintoj la prezidantino fariĝis Michaela Stegmaier, iama lernantino en Herzberg am Harz, kie ŝi eklernis Esperanton en la gimnazia fakrondo gvidata de Zsófia Kóródy. Michaela jam de pluraj jaroj aktive partoprenis en enlandaj kaj internciaj Esperanto-eventoj, ekz. en Internaciaj Infanaj Kongresetoj (IIK en Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago), en la tradiciaj Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO), kiuj kelkfoje okazis en Pollando, en internaciaj Comenius kaj Erasmus+ projektoj, ktp. Ŝi ne nur helpis jam en Herzberg por organizi varbagadojn, deĵori ĉe informtabloj, ktp, sed ankaŭ volontulis por pluraj Esperanto-renkontiĝoj kaj kunlaboris kiel helpanto ĉe instruado dum SALO-j. Ŝi regule konsultiĝadas kun la gvidantoj de la Esperanto-Centro en Herzberg pri movadaj temoj.
Post la elektiĝo ŝi kunvokis komence de februaro la Esperanto-junularon, samaĝulojn el Herzberg por formi etan laborgrupon kaj interkonsenti pri taskoj, farendaĵoj en la nova jaro. Bonan agadon, multajn rezultojn kaj sukceson! Fotoalbumo


40-jara jubileo de EGS  2016-12-10

La 40-jaran jubileon de Esperanto-Gesellschaft Südharz (EGS) la klubo festis per pluraj programeroj. Dum la semajnfino (9-11 decembro) okazis ankaŭ la 76a Studsesio, kun kies partoprenantoj ni vizitis la kafejon en la historia Welf-kastelo. En sabato, post mallonga kunveno en la Esperanto-Centro interesiĝantoj povis kunveturi per iama usona lerneja buso, kiun ni aparte mendis por ekskurso al Wernigerode. Tie eblis rigardi la urbon kaj ĝui la festivalecan etoson surstrate pro la antaŭkristnaska bazaro. En la vespero en restoracio Harzklause kune festis pli ol 40 geamikoj. Peter Zilvar raportis pri la 40-jara kluba historio kaj pri nuntempaj agadoj. Pri agrabla muziko zorgis Ĵenja kaj Lena. Kiel jam kutime, ni festis ankaŭ la tradician Zemenhof-feston, dum kiu la tasko por nia esperanta "Sankta Nikolao" estis la hazarda disdonado de kunportitaj donacetoj. Ni ĝojas, ke tiu jubileo estis tiom memorinde festata en agrabla rondo de Esperanto-geamikoj. Fotoalbumo


Arboplantado  2016-11-03

Sur la suda deklivo de la kastela monto aktivuloj de lokaj kluboj en kunlaboro kun la EMA gimnazio startis novan projekton: planti fruktarbojn kiel simbolon de amikeco kaj agadon por la estonto. Alvoko iris ankaŭ al organizaĵoj, kiuj prizorgas rifuĝintojn en Herzberg, ĉar tiu projekto celis ankaŭ integriĝadon de la novaj loĝantoj, kiuj antaŭ ne longe eksetlis en la urbo. Dank' al sponsoroj ĉiuj bezonataĵoj estis liveritaj al la loko de plantado, nur fosilon oni devis mem kunporti. Tripersonaj grupetoj estis formitaj: 1 klubano kun 1 gimnazia lernanto kaj 1 rifuĝinto kune plenumis plantadon de 1-2 arbetoj. Specialisto, fakulo el la gimnazio klarigis, kiel planti kaj tondi la arbetojn, ke ili forte staru kaj laŭeble frue produktu fruktojn. La plantadon malfaciligis la kota tero kaj aŭtuna pluveto, sed neniel forprenis la bonan etoson, kiun havis la kunlaborantaj teamanoj. La arbeto de la Esperanto-klubanoj ricevis ŝildeton: 'Arbo de amikeco'. Fotoalbumo


Torpedo-11  2016-10-04

TORPEDo 11 - la Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 75a studsesio) okazis inter septembro 30 - oktobro 3 2016 organizite de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. Tiu tradicia evento fariĝis denove internacia pro partopreno de invititaj prelegantoj: Sara Spano (estrarano de UEA), Francesco Maurelli (reprezentanto de Kosmo, ellaboranto de internaciaj projektoj), Eva Fitzelova kaj Johannes Mueller (redaktoroj de la reta radio Kern.punkto.info). La kvartaga seminario havis ĉiutage alian ĉeftemon:
1. Tago de observado: raportoj pri instrusperto kaj instrurilataj movadaj eventoj, trejnebloj; 2. Tago de kursorganizado, internaciaj projektoj; 3. Tago de komunikado; 4. Tago de metodiko. Pluraj instrumetodoj estis traktitaj, analizitaj. La partoprenantoj povis studadi lernolibrojn kaj didaktikajn helpmaterialojn el la riĉa kolektaĵo de la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ gekolegoj el nia pola partnerurbo Góra, kiuj ĉeestis ankaŭ la SALO-11 postseminarion. Fotoalbumo


2016.09. Poznan - Erasmus+ projekto  2016-09-26

Novan internacian projekton komenciis la Esperanto-Centro Herzberg kun du partneroj: Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sacz, Pollando kaj Edukado kaj Interreto (E@I) en Slovakio. Temas pri instrukapabliga trejnado kaj movada-faka preparo de aktivuloj por gvidi Esperanto-kursojn, klubojn, kaj spertiĝo per internacia kunlaboro. Tri elektitaj aktivuloj el Germanio kunveturis kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy por partopreni trejnsesion en Poznan, Pollando, kie samtempe okazis la sesio de Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj la tradicia kulturfestivalo Arkones. La trejnitoj de la tri partnerlandoj ricevis subvencion de la EU-projektbudĝeto. La projekto daŭros du jarojn, la sekva komuna seminario okazos en oktobro en Herzberg dum la Pedagogiaj Tagoj (Torpedo) kaj la tria post du jaroj en Pollando.


Internacia Sporttago  2016-09-03

La Internacia Sporttago en la 3a de septembro estis nova iniciato de sportemaj aktivuloj en Herzberg. Ili invitis ĉiujn loĝantojn partopreni kelkhoran korpotrejnadon en la sporthalo de bazlernejo Mahnte. Oni - ĉu individue ĉu en teamoj - povis elekti gimnastikon, pilkludojn, tablotenison, eĉ dancadon por plenumi taskojn kaj ricevi atestilojn. La celo estis alvenigi ankaŭ rifuĝintojn, alvoki familiojn pri la graveco de korpoekzercado, fari ion por konservi bonan sanon. Ankaŭ la klubanoj kaj geamikoj de la Esperanto-Centro ekz. el Bulgario partoprenis: ili biciklis, ludis korbopilkon kaj tablotenison. Parolante kun aliaj partoprenantoj ili multe informis pri Esperanto. Estis sukcesa ago-tago. Fotoalbumo


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts