Dum jardekoj ni kolektis ĉion rilate al Esperanto, ne nur librojn kaj gazetojn, sed ankaŭ aliajn materialojn, ekz. filmojn, sonmaterialojn, kalendarojn, insignojn kaj pinglojn, historiajn fotojn, lumbildojn (diapozitivojn), turismajn broŝurojn, bildkartojn, filatelaĵojn, ktp. Ankaŭ pluraj raraĵoj troviĝas inter niaj materialoj, ekz. 3 aŭtografoj de d-ro L.L. Zamenhof. Apartaj katalogoj registras, listigas ĉiujn erojn, Excel-tabela serĉeblo helpas trovi la katalogitajn erojn.