RSS

ICH-songazeto


Ekde decembro 2011 Interkultura Centro Herzberg dissendas novaĵojn ne nur en skriba formo sed disponigas ankaŭ aŭskulteblajn informojn pri eventoj, lokaj interesaĵoj, pretigas son-raportojn kaj intervjuojn. Ni esperas, ke ankaŭ per tio ni kontentige servas interesiĝantojn pri Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni rekomendas niajn sonraportojn ankaŭ al blinduloj. Komencantojn, lernemulojn ni helpas per tio, ke laŭeble ni aperigas ankaŭ la tekstojn.


►2011.12.02 Intervjuo kun Anina Stecay (.wma 5:35, 1,30 MB kaj teksto .doc) pri la korea grupo, pri instruado, biblioteko kaj interlingvistikaj studoj.
►2011.12.07 Tago de Sankta Nikolao (.wma 2:22, 571 KB kaj teksto .doc): tradicioj en Germanio kaj Pollando (klubanoj rakontas).
►2011.12.21 Intervjuo kun Ida Havasi (.wma 3:52, 929 KB) pri la 53a Studsesio, pri varbado, tradukado, literaturo
►2012.01.02 Intervjuo kun Stefan MacGill (.wma 3:03, 735 KB) pri la jubilea kurso Esperanto 125 kaj pri ILEI-seminario dum la IFEF-kongreso (majo 2012,  Herzberg)
►2012.02.14 Intervjuo kun Michaela (.wma 3:32, 848 KB) pri la sukcesa lerneja Esperanto-lernado kaj trapaso de KER-ekzameno

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts